1Ve al la pasxtistoj, kiuj pereigas kaj diskurigas la sxafojn de Mia pasxtataro! diras la Eternulo.
1나 여호와가 말하노라 내 목장의 양무리를 멸하며 흩는 목자에게 화 있으리라 !
2Tial tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la pasxtistoj, kiuj pasxtas Mian popolon:Vi diskurigis Miajn sxafojn kaj dispelis ilin kaj ne observis ilin; jen Mi punos sur vi viajn malbonajn agojn, diras la Eternulo.
2그러므로 이스라엘 하나님 나 여호와가 내 백성을 기르는 목자에게 이같이 말하노라 너희가 내 양무리를 흩으며 그것을 몰아내고 돌아보지 아니하였도다 보라, 내가 너희의 악행을 인하여 너희에게 보응하리라 여호와의 말이니라
3Sed Mi kolektos la restajxon de Miaj sxafoj el cxiuj landoj, kien Mi dispelis ilin, kaj Mi revenigos ilin sur ilian pasxtejon; kaj ili donos fruktojn kaj multigxos.
3내가 내 양무리의 남은 자를 그 몰려갔던 모든 지방에서 모아 내어 다시 그 우리로 돌아오게 하리니 그들의 생육이 번성할 것이며
4Kaj Mi starigos super ili pasxtistojn, por ke ili pasxtu ilin; kaj ili jam ne timos kaj ne tremos kaj ne estos atakataj, diras la Eternulo.
4내가 그들을 기르는 목자들을 그들 위에 세우리니 그들이 다시는 두려워 하거나 놀라거나 축이 나지 아니하리라 여호와의 말이니라
5Jen venos tempo, diras la Eternulo, kaj Mi aperigos de David markoton virtan, kaj ekregos regxo, kaj li estos prudenta, kaj li farados jugxon kaj justecon sur la tero.
5나 여호와가 말하노라 보라, 때가 이르리니 내가 다윗에게 한 의로운 가지를 일으킬 것이라 그가 왕이 되어 지혜롭게 행사하며 세상에서 공평과 정의를 행할 것이며
6En lia tempo Jehuda estos savita kaj Izrael logxos sendangxere; kaj jen estas la nomo, per kiu oni lin nomos:La Eternulo estas nia justeco.
6그의 날에 유다는 구원을 얻겠고 이스라엘은 평안히 거할 것이며 그 이름은 여호와 우리의 의라 일컬음을 받으리라
7Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni ne plu diros:Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando Egipta;
7그러므로 나 여호와가 말하노라 보라, 날이 이르리니 그들이 다시는 이스라엘 자손을 애굽 땅에서 인도하여 내신 여호와의 사심으로 맹세하지 아니하고
8sed:Vivas la Eternulo, kiu elirigis kaj venigis la idaron de la domo de Izrael el la lando norda, kaj el cxiuj landoj, kien Mi dispelis ilin; kaj ili eklogxos en sia lando.
8이스라엘 집 자손을 북방 땅 그 모든 쫓겨났던 나라에서 인도하여 내신 여호와의 사심으로 맹세할 것이며 그들이 자기 땅에 거하리라 하시니라
9Pri la profetoj. Dissxirigxas en mi mia koro, cxiuj miaj ostoj tremas; mi farigxis kiel ebriulo, kiel homo, senfortigita de vino, antaux la Eternulo kaj antaux Liaj sanktaj vortoj.
9선지자들에 대한 말씀이라 내 중심이 상하며 내 모든 뼈가 떨리며 내가 취한 사람 같으며 포도주에 잡힌 사람 같으니 이는 여호와와 그 거룩한 말씀을 인함이라
10CXar la lando estas plena de adultuloj, cxar la lando ploras de malbeno; sekigxis la pasxtejoj de la stepo; ilia celado estas malpia, kaj ilia forto estas en malvereco.
10이 땅에 행음하는 자가 가득하도다 저주로 인하여 땅이 슬퍼하며 광야의 초장들이 마르나니 그들의 행위가 악하고 힘쓰는 것이 정직하지 못함이로다
11CXar profeto kaj pastro hipokritas; ecx en Mia domo Mi trovas iliajn malbonagojn, diras la Eternulo.
11여호와께서 말씀하시되 선지자와 제사장이 다 사특한지라 내가 내 집에서도 그들의 악을 발견하였노라
12Pro tio ilia vojo estos kiel glitigaj lokoj en mallumo:ili glitos tie kaj falos; cxar Mi venigos sur ilin malfelicxon en la jaro, kiam Mi punvizitos ilin, diras la Eternulo.
12그러므로 그들의 길이 그들에게 흑암 중에 미끄러운 곳과 같이 되고 그들이 밀침을 받아 그 길에 엎드러질 것이라 그들을 벌하는 해에 내가 그들에게 재앙을 내리리라 여호와의 말이니라
13CXe la profetoj de Samario Mi vidis stultecon:ili profetis en la nomo de Baal, kaj erarigis Mian popolon Izrael;
13내가 사마리아 선지자들 중에 우매함이 있음을 보았나니 그들은 바알을 의탁하고 예언하여 내 백성 이스라엘을 그릇되게 하였고
14sed cxe la profetoj de Jerusalem Mi vidis ion teruran:ili adultas, iras vojon de mensogoj, kaj subtenas la manojn de malbonaguloj, por ke neniu el ili konvertu sin de sia malboneco; ili cxiuj farigxis por Mi kiel Sodom, kaj la logxantoj de la urbo kiel Gomora.
14내가 예루살렘 선지자들 중에도 가증한 일이 있음을 보았나니 그들은 간음을 행하며 행악자의 손을 굳게 하여 사람으로 그 악에서 돌이킴이 없게 하였은즉 그들은 다 내 앞에서 소돔 사람과 다름이 없고 그 거민은 고모라 사람과 다름이 없느니라
15Tial tiele diras la Eternulo Cebaot pri la profetoj:Jen Mi mangxigos al ili vermuton kaj trinkigos al ili akvon maldolcxan; cxar de la profetoj de Jerusalem disvastigxas malpieco en la tuta lando.
15그러므로 만군의 여호와 내가 선지자에 대하여 이같이 말하노라 보라 내가 그들에게 쑥을 먹이며 독한 물을 마시우리니 이는 사악이 예루살렘 선지자들에게로서 나와서 온 땅에 퍼짐이라 하시니라
16Tiele diras la Eternulo Cebaot:Ne auxskultu la vortojn de la profetoj, kiuj profetas al vi; ili trompas vin; ili predikas vizion de sia koro, sed ne el la busxo de la Eternulo.
16만군의 여호와께서 이같이 말씀하시되 너희에게 예언하는 선지자들의 말을 듣지 말라 그들은 너희에게 헛된 것을 가르치나니 그들의 말한 묵시는 자기 마음으로 말미암은 것이요 여호와의 입에서 나온 것이 아니니라
17Ili diras al Miaj malsxatantoj:La Eternulo diris, ke al vi estos paco; kaj al cxiu, kiu sekvas la obstinecon de sia koro, ili diras:Ne trafos vin malfelicxo.
17항상 그들이 나를 멸시하는 자에게 이르기를 너희가 평안하리라 여호와의 말씀이니라 하며 또 자기 마음의 강퍅한 대로 행하는 모든 사람에게 이르기를 재앙이 너희에게 임하지 아니하리라 하 였느니라
18Sed kiu staris en la konsilo de la Eternulo, kaj vidis kaj auxdis Lian vorton? kiu auxdis Lian vorton kaj komprenis?
18누가 여호와의 회의에 참여하여 그 말을 알아들었으며 누가 귀를 기울여 그말을 들었느뇨
19Jen eliros ventego de la Eternulo en kolero, ventego turnigxanta; gxi falos sur la kapon de la malpiuloj.
19보라, 나 여호와의 노가 발하여 폭풍과 회리바람처럼 악인의 머리를 칠 것이라
20Ne kvietigxos la kolero de la Eternulo, gxis Li estos farinta kaj gxis Li estos plenuminta la intencojn de Sia koro; en la tempo estonta vi tion komprenos.
20나 여호와의 노는 내 마음의 뜻하는 바를 행하여 이루기까지는 쉬지 아니하나니 너희가 말일에 그것을 완전히 깨달으리라
21Mi ne sendis tiujn profetojn, sed ili mem kuris; Mi nenion diris al ili, tamen ili profetas.
21이 선지자들은 내가 보내지 아니하였어도 달음질하며 내가 그들에게 이르지 아니하였어도 예언하였은즉
22Se ili estus starintaj en Mia konsilo, ili auxdigus Miajn vortojn al Mia popolo kaj deturnus ilin de ilia malbona vojo kaj de iliaj malbonaj agoj.
22그들이 만일 나의 회의에 참여하였더면 내 백성에게 내 말을 들려서 그들로 악한 길과 악한 행위에서 돌이키게 하였으리라
23CXu Mi estas nur Dio de proksime? diras la Eternulo; cxu Mi ne estas ankaux Dio de malproksime?
23나 여호와가 말하노라 나는 가까운데 하나님이요 먼데 하나님은 아니냐
24CXu homo povas kasxi sin en tia sekreta loko, kie Mi lin ne vidus? diras la Eternulo; cxu ne Mi plenigas la cxielon kaj la teron? diras la Eternulo.
24나 여호와가 말하노라 사람이 내게 보이지 아니하려고 누가 자기를 은밀한 곳에 숨길 수 있겠느냐 나 여호와가 말하노라 나는 천지에 충만하지 아니하냐
25Mi auxdas, kion diras la profetoj, kiuj en Mia nomo profetas malverajxon; ili diras:Mi songxis, mi songxis.
25내 이름으로 거짓을 예언하는 선지자들의 말에 내가 몽사를 얻었다 함을 내가 들었노라
26Kiel longe tio dauxros en la koro de la profetoj, kiuj profetas malverajxon, profetas la trompajxon de sia koro?
26거짓을 예언하는 선지자들이 언제까지 이 마음을 품겠느냐 ? 그들은 그 마음의 간교한 것을 예언하느니라
27Ili pensas, ke ili forgesigos al Mia popolo Mian nomon per siaj songxoj, kiujn ili rakontas unu al la alia, tiel same, kiel iliaj patroj forgesis Mian nomon pro Baal.
27그들이 서로 몽사를 말하니 그 생각인즉 그들의 열조가 바알로 인하여 내 이름을 잊어버린 것 같이 내 백성으로 내 이름을 잊게하려 함이로다
28Profeto, kiu vidis songxon, rakontu songxon; kaj tiu, al kiu aperis Mia vorto, raportu Mian vorton vere. Kio komuna estas inter pajlo kaj greno? diras la Eternulo.
28나 여호와가 말하노라 몽사를 얻은 선지자는 몽사를 말할 것이요 내 말을 받은 자는 성실함으로 내 말을 말할 것이라 겨와 밀을 어찌 비교하겠느냐
29CXu Mia vorto ne estas kiel fajro, diras la Eternulo, kaj kiel martelo, kiu disbatas rokon?
29나 여호와가 말하노라 내 말이 불 같지 아니하냐 ! 반석을 쳐서 부스러뜨리는 방망이 같지 아니하냐 !
30Tial jen Mi turnos Min kontraux la profetojn, diras la Eternulo, kiuj sxtelas Miajn vortojn unu de la alia.
30나 여호와가 말하노라 그러므로 보라 서로 내 말을 도적질하는 선지자들을 내가 치리라
31Jen Mi turnos Min kontraux la profetojn, diras la Eternulo, kiuj esprimas sian propran parolon, kaj diras:Li diris.
31나 여호와가 말하노라 보라, 그들이 혀를 놀려 그가 말씀하셨다 하는 선지자들을 내가 치리라
32Jen Mi turnos Min kontraux tiujn, kiuj profetas malverajn songxojn, diras la Eternulo, kaj rakontas ilin kaj erarigas Mian popolon per siaj mensogajxoj kaj per sia senprudenteco, dum Mi ne sendis ilin kaj ne donis al ili ordonojn, kaj ili ja alportas al cxi tiu popolo nenian utilon, diras la Eternulo.
32나 여호와가 말하노라 보라 거짓 몽사를 예언하며 이르며 거짓과 헛된 자만으로 내 백성을 미혹하게 하는 자를 내가 치리라 내가 그들을 보내지 아니하였으며 명하지 아니하였나니 그들이 이 백성에게 아무 유익이 없느니라 여호와의 말이니라
33Se cxi tiu popolo aux profeto aux pastro demandos vin, dirante:Kia estas la sxargxo de la Eternulo? tiam diru al ili koncerne la sxargxon:Mi forlasos vin, diras la Eternulo.
33이 백성이나 선지자나 제사장이 네게 물어 이르기를 여호와의 엄중한 말씀이 무엇이뇨 하거든 너는 그들에게 대답하기를 엄중한 말씀이 무엇이냐 하느냐 여호와의 말씀에 내가 너희를 버리리라 하셨고
34Kaj se iu el la profetoj aux pastroj aux el la popolo diros:SXargxo de la Eternulo, Mi punos tiun homon kaj lian domon.
34또 여호와의 엄중한 말씀이라 하는 선지자에게나 제사장에게나 백성에게는 내가 그사람과 그 집에 벌하리라 하셨다 하고
35Nur tiel diru cxiu al sia proksimulo kaj cxiu al sia frato:Kion respondis la Eternulo? aux:Kion diris la Eternulo?
35너는 또 말하기를 너희는 서로 이웃과 형제에게 묻기를 여호와께서 무엇이라 응답하셨으며 무엇이라 말씀하셨느뇨 하고
36Kaj la esprimon:SXargxo de la Eternulo, ne plu uzu; cxar por cxiu homo lia vorto farigxos sxargxo, pro tio, ke vi malgxustigas la vortojn de la vivanta Dio, de la Eternulo Cebaot, nia Dio.
36다시는 여호와의 엄중한 말씀이라 말하지 말라 각 사람의 말이 자기에게 중벌이 되리니 이는 너희가 사시는 하나님 만군의 여호와 우리 하나님의 말씀을 망령되이 씀이니라 하고
37Tiele diru al la profeto:Kion respondis al vi la Eternulo? kion diris la Eternulo?
37너는 또 선지자에게 말하기를 여호와께서 네게 무엇이라 대답하셨으며 여호와께서 무엇이라 말씀하셨느뇨
38Sed se vi diros:SXargxo de la Eternulo, tiam tiele diras la Eternulo:CXar vi eldiris tiujn vortojn:SXargxo de la Eternulo, dum Mi sendis, por diri al vi, ke vi ne uzu la esprimon:SXargxo de la Eternulo:
38너희는 여호와의 엄중한 말씀이라 말하도다 그러므로 여호와께서 가라사대 내가 너희에게 보내어 여호와의 엄중한 말씀이라 하지 말라 하였어도 너희가 여호와의 엄중한 말씀이라 하였은즉
39tial jen Mi tute forlasos kaj forpelos de antaux Mia vizagxo vin, kaj la urbon, kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj;
39내가 너희를 온전히 잊어버리며 내가 너희와 너희 열조에게 준 이 성읍을 내 앞에서 내어버려
40kaj Mi metos sur vin eternan honton kaj eternan malhonoron, kiu ne forgesigxos.
40너희로 영원한 치욕과 잊지 못할 영구한 수치를 당케 하리라 하셨다 할지니라