1Se lia ofero estas pacofero, se li alportas el la grandaj brutoj, cxu gxi estas virseksa, cxu virinseksa, sendifektan li alportu gxin antaux la Eternulon.
1사람이 만일 화목제의 희생을 예물로 드리되 소로 드리려거든 수컷이나 암컷이나 흠 없는 것으로 여호와 앞에 드릴지니
2Kaj li metu sian manon sur la kapon de sia ofero kaj bucxu gxin cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, aspergu per la sango la altaron cxirkauxe.
2그 예물의 머리에 안수하고 회막 문에서 잡을 것이요, 아론의 자손 제사장들은 그 피를 제단 사면에 뿌릴 것이며
3Kaj li alportu el la pacofero kiel fajroferon al la Eternulo la sebon, kiu kovras la internajxojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internajxoj,
3그는 또 그 화목제의 희생중에서 여호와께 화제를 드릴지니 곧 내장에 덮인 기름과, 내장에 붙은 모든 기름과,
4kaj ambaux renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas cxe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li gxin apartigu.
4두 콩팥과, 그 위의 기름 곧 허리 근방에 있는 것과, 간에 덮인 꺼풀을 콩팥과 함께 취할 것이요
5Kaj la filoj de Aaron forbruligu tion sur la altaro, kune kun la brulofero, kiu estas sur la ligno, sur la fajro; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.
5아론의 자손은 그것을 단 윗불 위에 있는 나무 위 번제물 위에 사를지니 이는 화제라 여호와께 향기로운 냄새니라
6Kaj se el la malgrandaj brutoj estas lia ofero, kiel pacofero al la Eternulo, cxu gxi estas virseksa, cxu virinseksa, sendifektan li gxin alportu.
6만일 여호와께 예물로 드리는 화목제의 희생이 양이면 수컷이나 암컷이나 흠 없는 것으로 드릴지며
7Se sxafidon li alportas kiel sian oferon, li alportu gxin antaux la Eternulon;
7만일 예물로 드리는 것이 어린 양이면 그것을 여호와 앞으로 끌어다가
8kaj li metu sian manon sur la kapon de sia ofero, kaj li bucxu gxin antaux la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron aspergu per gxia sango la altaron cxirkauxe.
8그 예물의 머리에 안수하고 회막 앞에서 잡을 것이요, 아론의 자손은 그 피를 단 사면에 뿌릴 것이며
9Kaj li alportu el la pacofero kiel fajroferon al la Eternulo gxian sebon, la tutan voston, detrancxitan cxe la sakro, kaj la sebon, kiu kovras la internajxojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internajxoj,
9그는 그 화목제의 희생 중에서 여호와께 화제를 드릴지니 그 기름 곧 미려골에서 벤바 기름진 꼬리와, 내장에 덮힌 기름과, 내장에 붙은 모든 기름과,
10kaj ambaux renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas cxe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li gxin apartigu.
10두 콩팥과, 그 위의 기름 곧 허리 근방에 있는 것과, 간에 덮인 꺼풀을 콩팥과 함께 취할 것이요
11Kaj la pastro bruligu tion sur la altaro; gxi estas mangxajxo, fajrofero al la Eternulo.
11제사장은 그것을 단 위에 불사를지니 이는 화제로 여호와께 드리는 식물이니라
12Kaj se lia ofero estas kapro, li alportu gxin antaux la Eternulon.
12만일 예물이 염소면 그것을 여호와 앞으로 끌어다가
13Kaj li metu sian manon sur gxian kapon, kaj li bucxu gxin antaux la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron aspergu per gxia sango la altaron cxirkauxe.
13그 머리에 안수하고 회막 앞에서 잡을 것이요, 아론의 자손은 그 피를 단 사면에 뿌릴 것이며
14Kaj li alportu el gxi ofere, kiel fajroferon al la Eternulo, la sebon, kiu kovras la internajxojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internajxoj,
14그는 그 중에서 예물을 취하여 여호와께 화제를 드릴지니 곧 내장에 덮인 기름과, 내장에 붙은 모든 기름과,
15kaj ambaux renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas cxe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li gxin apartigu.
15두 콩팥과, 그 위의 기름 곧 허리 근방에 있는 것과, 간에 덮인 꺼풀을 콩팥과 함께 취할 것이요
16Kaj la pastro bruligu tion sur la altaro; gxi estas mangxajxo, fajrofero, agrabla odorajxo; la tuta sebo estu por la Eternulo.
16제사장은 그것을 단 위에 불사를지니 이는 화제로 드리는 식물이요, 향기로운 냄새라 모든 기름은 여호와의 것이니라
17GXi estu eterna legxo por viaj generacioj en cxiuj viaj logxlokoj; sebon kaj sangon neniam mangxu.
17너희는 기름과 피를 먹지 말라 ! 이는 너희 모든 처소에서 대대로 영원한 규례니라 !