1Tuj matene la cxefpastroj, farinte interkonsilon kun la pliagxuloj kaj skribistoj kaj la tuta sinedrio, ligis Jesuon kaj forkondukis lin kaj transdonis lin al Pilato.
1새벽에 대제사장들이 즉시 장로들과 서기관들 곧 온 공회로 더불어 의논하고 예수를 결박하여 끌고 가서 빌라도에게 넘겨 주니
2Kaj Pilato demandis lin:CXu vi estas la Regxo de la Judoj? Kaj responde li diris al li:Vi diras.
2빌라도가 묻되 `네가 유대인의 왕이냐 ?' 예수께서 대답하여 가라사대 `네 말이 옳도다' 하시매
3Kaj la cxefpastroj multe lin akuzis.
3대제사장들이 여러 가지로 고소 하는지라
4Kaj Pilato denove lin demandis:CXu vi respondas nenion? vidu, pri kiom da aferoj oni vin akuzas.
4빌라도가 또 물어 가로되 `아무 대답도 없느냐 ? 저희가 얼마나 많은 것으로 너를 고소하는가 보라' 하되
5Sed Jesuo ankoraux nenion respondis, tiel ke Pilato miris.
5예수께서 다시 아무 말씀도 대답지 아니하시니 빌라도가 기이히 여기더라
6CXe tiu festo li kutimis liberigi al ili unu malliberulon, iun ajn, kiun ili pripetis.
6명절을 당하면 백성의 구하는 대로 죄수 하나를 놓아 주는 전례가 있더니
7Kaj estis unu, nomata Barabas, katenita kun la ribelintoj, kiuj en la ribelo faris mortigon.
7민란을 꾸미고 이 민란에 살인하고 포박된 자 중에 바라바라 하는 자가 있는지라
8Kaj suprenveninte, la homamaso komencis peti lin pri tio, kion li kutimis fari por ili.
8무리가 나아가서 전례대로 하여 주기를 구한대
9Kaj Pilato respondis al ili, dirante:CXu vi volas, ke mi liberigu al vi la Regxon de la Judoj?
9빌라도가 대답하여 가로되 `너희는 내가 유대인의 왕을 너희에게 놓아주기를 원하느냐 ?' 하니
10CXar li eksciis, ke pro envio la cxefpastroj transdonis lin.
10이는 저가 대제사장들이 시기로 예수를 넘겨 준 줄 앎이러라
11Sed la cxefpastroj instigis la homamason, ke prefere li liberigu al ili Barabason.
11그러나 대제사장들이 무리를 충동하여 도리어 바라바를 놓아 달라 하게 하니
12Kaj Pilato, denove respondante, diris al ili:Kion do mi faru al tiu, kiun vi nomas Regxo de la Judoj?
12빌라도가 또 대답하여 가로되 `그러면 너희가 유대인의 왕이라 하는 이는 내가 어떻게 하랴 ?'
13Kaj ili denove ekkriis:Krucumu lin.
13저희가 다시 소리지르되 `저를 십자가에 못 박게 하소서'
14Kaj Pilato diris al ili:Kial? kian malbonon li faris? Sed ili des pli ekkriis:Krucumu lin.
14빌라도가 가로되 `어찜이뇨 무슨 악한 일을 하였느냐 ?' 하니 더욱 소리지르되 `십자가에 못 박게 하소서' 하는지라
15Kaj Pilato, volante kontentigi la homamason, liberigis al ili Barabason, kaj, skurgxinte Jesuon, transdonis lin, por esti krucumita.
15빌라도가 무리에게 만족을 주고자 하여 바라바는 놓아 주고 예수는 채찍질하고 십자가에 못 박히게 넘겨주니라
16Kaj la soldatoj forkondukis lin en la korton, kiu estas la Pretorio, kaj kunvokis la tutan kohorton.
16군병들이 예수를 끌고 브라이도리온이라는 뜰 안으로 들어가서 온 군대를 모으고
17Kaj ili vestis lin per purpuro, kaj plektinte dornan kronon, surmetis gxin al li;
17예수에게 자색 옷을 입히고 가시 면류관을 엮어 씌우고
18kaj ili komencis aklami lin:Saluton, Regxo de la Judoj!
18예(禮)하여 가로되 `유대인의 왕이여 평안할지어다' 하고
19Kaj ili frapis lian kapon per kano, kaj kracxis sur lin, kaj ekgenuinte, klinigxis al li.
19갈대로 그의 머리를 치며 침을 뱉으며 꿇어 절하더라
20Kaj mokinte lin, ili demetis de li la purpuran veston, kaj surmetis liajn proprajn vestojn. Kaj ili elkondukis lin, por krucumi lin.
20희롱을 다한 후 자색 옷을 벗기고 도로 그의 옷을 입히고 십자가에 못 박으려고 끌고 나가니라
21Kaj ili devigis al servado unu preterpasanton, venantan de la kamparo, Simonon, Kirenanon, patron de Aleksandro kaj Rufo, ke li portu lian krucon.
21마침 알렉산더와 루포의 아비인 구레네 사람 시몬이 시골로서 와서 지나가는데 저희가 그를 억지로 같이 가게 하여 예수의 십자가를 지우고
22Kaj ili kondukis lin al la loko Golgota, tio estas, Loko de Kranio.
22예수를 끌고 골고다라 하는 곳(번역하면 해골의 곳)에 이르러
23Kaj ili donis al li vinon kun mirho enmiksita, sed li ne akceptis gxin.
23몰약을 탄 포도주를 주었으나 예수께서 받지 아니하시니라
24Kaj ili krucumis lin kaj dividis inter si liajn vestojn, jxetante lotojn sur ili, kion cxiu el ili ricevu.
24십자가에 못 박고 그 옷을 나눌새 누가 어느 것을 얻을까 하여 제비를 뽑더라
25Kaj estis la tria horo, kaj ili krucumis lin.
25때가 제 삼시가 되어 십자가에 못 박으니라
26Kaj la surskribo de lia akuzo estis surskribita:LA REGXO DE LA JUDOJ.
26그 위에 있는 죄 패에 유대인의 왕이라 썼고
27Kaj kun li ili krucumis du rabistojn, unu dekstre kaj unu maldekstre de li.
27강도 둘을 예수와 함께 십자가에 못 박으니 하나는 그의 우편에 하나는 좌편에 있더라
28Kaj plenumigxis la Skribo, kiu diras:Kaj li estis alkalkulita al krimuloj.
28(없 음)
29Kaj la preterpasantoj insultis lin, balancante la kapon, kaj dirante:Ha, ha! vi, kiu detruas la sanktejon kaj konstruas gxin en la dauxro de tri tagoj,
29지나가는 자들은 자기 머리를 흔들며 예수를 모욕하여 가로되 `아하, 성전을 헐고 사흘에 짓는 자여
30savu vin, deirante de la kruco.
30네가 너를 구원하여 십자가에서 내려 오라' 하고
31Tiel same ankaux la cxefpastroj, mokante inter si kun la skribistoj, diris:Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi.
31그와 같이 대제사장들도 서기관들과 함께 희롱하며 서로 말하되 `저가 남은 구원하였으되 자기는 구원할 수 없도다
32La Kristo, la Regxo de Izrael, deiru ja nun de la kruco, por ke ni vidu kaj kredu. Kaj tiuj, kiuj estis krucumitaj kun li, insultis lin.
32이스라엘의 왕 그리스도가 지금 십자가에서 내려와 우리로 보고 믿게 할지어다' 하며 함께 십자가에 못박힌 자들도 예수를 욕하더라
33Kaj kiam venis la sesa horo, farigxis mallumo sur la tuta lando gxis la nauxa horo.
33제 육시가 되매 온 땅에 어두움이 임하여 제 구시까지 계속하더니
34Kaj je la nauxa horo Jesuo kriis per lauxta vocxo:Eloi, Eloi, lama sabahxtani; tio estas:Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?
34제 구시에 예수께서 크게 소리지르시되 `엘리 엘리 라마 사박다니 !' 하시니 이를 번역하면 [나의 하나님 나의 하나님 어찌하여 나를 버리셨나이까 ?] 하는 뜻이라
35Kaj iuj el la apudstarantoj, auxdinte, diris:Jen li vokas Elijan.
35곁에 섰던 자 중 어떤 이들이 듣고 가로되 `보라 엘리야를 부른다' 하고
36Kaj unu kuris, kaj plenigis spongon per vinagro, kaj metinte gxin sur kanon, donis al li trinki, dirante:Lasu; ni vidu, cxu venos Elija, por depreni lin.
36한사람이 달려가서 해융에 신포도주를 머금게 하여 갈대에 꿰어 마시우고 가로되 `가만 두어라 엘리야가 와서 저를 내려 주나 보자' 하더라
37Sed Jesuo, eliginte lauxtan krion, ellasis for la spiriton.
37예수께서 큰 소리를 지르시고 운명하시다
38Kaj la kurteno de la sanktejo dissxirigxis en du pecojn de supre gxis malsupre.
38이에 성소 휘장이 위로부터 아래까지 찢어져 둘이 되니라
39Kaj kiam la centestro, kiu apudstaris kontraux li, vidis, ke li tiamaniere ellasis for la spiriton, li diris:Vere cxi tiu viro estis Filo de Dio.
39예수를 향하여 섰던 백부장이 그렇게 운명하심을 보고 가로되 `이 사람은 진실로 하나님의 아들이었도다' 하더라
40Estis ankaux virinoj, rigardantaj de malproksime, inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo la malgranda kaj de Joses, kaj Salome;
40멀리서 바라보는 여자들도 있는데 그 중에 막달라 마리아와 또 작은 야고보와 요세의 어머니 마리아와 또 살로메가 있었으니
41kiuj sekvis lin, kiam li estis en Galileo, kaj servadis al li; kaj multaj aliaj virinoj, kiuj suprenvenis kun li en Jerusalemon.
41이들은 예수께서 갈릴리에 계실 때에 좇아 섬기던 자요 또 이 외에도 예수와 함께 예루살렘에 올라온 여자가 많이 있었더라
42Kaj kiam jam vesperigxis, pro tio, ke estas la Preparado, tio estas, la tago antaux sabato,
42이 날은 예비일 곧 안식일 전날이므로 저물었을 때에
43venis Jozef el Arimateo, honorinda konsilanto, kiu mem atendadis la regnon de Dio; kaj li kuragxe eniris al Pilato, kaj petis la korpon de Jesuo.
43아리마대 사람 요셉이 와서 당돌히 빌라도에게 들어가 예수의 시체를 달라 하니 이 사람은 존귀한 공회원이요 하나님의 나라를 기다리는 자라
44Kaj Pilato miris, cxu li jam mortis; kaj alvokinte la centestron, li demandis lin, cxu li de longe estas mortinta.
44빌라도는 예수께서 벌써 죽었을까 하고 이상히 여겨 백부장을 불러 죽은지 오래냐 ? 묻고
45Kaj sciigxinte de la centestro, li donis al Jozef la korpon.
45백부장에게 알아 본 후에 요셉에게 시체를 내어 주는지라
46Kaj li acxetis tolajxon, kaj deprenis lin kaj envolvis lin en la tolajxo, kaj metis lin en tombon, kiu estis elhakita el sxtonego; kaj li alrulis sxtonon al la enirejo de la tombo.
46요셉이 세마포를 사고 예수를 내려다가 이것으로 싸서 바위 속에 판 무덤에 넣어 두고 돌을 굴려 무덤 문에 놓으매
47Kaj Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Joses, vidis, kien oni metis lin.
47때에 막달라 마리아와 요세의 어머니 마리아가 예수 둔 곳을 보더라