Esperanto

Korean

Numbers

16

1Kaj entreprenis Korahx, filo de Jichar, filo de Kehat, ido de Levi, kaj Datan kaj Abiram, filoj de Eliab, kaj On, filo de Pelet, idoj de Ruben,
1레위의 증손 고핫의 손자 이스할의 아들 고라와, 르우벤 자손 엘리압의 아들 다단과 아비람과 벨렛의 아들 온이 당을 짓고
2kaj starigxis antaux Moseo, kaj kun ili el la Izraelidoj ducent kvindek viroj, estroj de la komunumo, vokataj al la kunvenoj; homoj eminentaj;
2이스라엘 자손 총회에 택함을 받은 자 곧 회중에 유명한 어떤 족장 이백 오십인과 함께 일어나서 모세를 거스리니라
3kaj ili kolektigxis kontraux Moseo kaj kontraux Aaron, kaj diris al ili:Suficxe por vi! la tuta komunumo, cxiuj estas ja sanktaj, kaj inter ili estas la Eternulo; kial do vi estrigas vin super la komunumo de la Eternulo?
3그들이 모여서 모세와 아론을 거스려 그들에게 이르되 `너희가 분수에 지나도다 회중이 다 각각 거룩하고 여호와께서도 그들 중에 계시거늘 너희가 어찌하여 여호와의 총회 위에 스스로 높이느뇨 ?'
4Kaj Moseo tion auxdis, kaj jxetis sin vizagxaltere.
4모세가 듣고 엎드렸다가
5Kaj li ekparolis al Korahx kaj al lia tuta anaro, dirante:Morgaux la Eternulo montros, kiu estas Lia kaj kiu estas sankta, por ke Li alproksimigu lin al Si; kaj kiun Li elektos, tiun Li alproksimigos al Si.
5고라와 그 모든 무리에게 말하여 가로되 `아침에 여호와께서 자기에게 속한 자가 누구인지 거룩한 자가 누구인지 보이시고 그 자를 자기에게 가까이 나아오게 하시되 곧 그가 택하신 자를 자기에게 가까이 나아오게 하시리니
6Faru jenon:prenu al vi incensujojn, Korahx kaj lia tuta anaro,
6이렇게 하라 너 고라와 너의 모든 무리는 향로를 취하고
7kaj metu sur ilin fajron kaj metu sur ilin incenson antaux la Eternulo morgaux; kaj kiun la Eternulo elektos, tiu estos la sanktulo. Estas troe, ho Levidoj!
7내일 여호와 앞에서 그 향로에 불을 담고 그 위에 향을 두라 그 때에 여호와의 택하신 자는 거룩하게 되리라 레위 자손들아 ! 너희가 너무 분수에 지나치느니라 !'
8Kaj Moseo diris al Korahx:Auxskultu do, idoj de Levi:
8모세가 또 고라에게 이르되 `너희 레위 자손들아 들으라 !
9cxu ne suficxas al vi, ke la Dio de la Izraelidoj distingis vin inter la komunumo de Izrael, por alproksimigi vin al Si, por ke vi plenumu la servojn en la tabernaklo de la Eternulo kaj por ke vi staru antaux la komunumo, por servi al gxi?
9이스라엘의 하나님이 이스라엘 회중에서 너희를 구별하여 자기에게 가까이 하게 하사 여호와의 성막에서 봉사하게 하시며 회중 앞에 서서 그들을 대신하여 섬기게 하심이 너희에게 작은 일이겠느냐 ?
10Kaj Li alproksimigos vin kaj cxiujn viajn fratojn, la idojn de Levi, kun vi; kaj nun vi postulas ecx pastrecon!
10하나님이 너와 네 모든 형제 레위 자손으로 너와 함께 가까이 오게 하신 것이 작은 일이 아니어늘 너희가 오히려 제사장의 직분을 구하느냐 ?
11Tiamaniere vi kaj via tuta anaro ekribelis kontraux la Eternulo; sed kio estas Aaron, ke vi murmuras kontraux li?
11이를 위하여 너와 너의 무리가 다 모여서 여호와를 거스리는도다 아론은 어떠한 사람이관대 너희가 그를 원망하느냐 ?'
12Kaj Moseo sendis voki Datanon kaj Abiramon, filojn de Eliab; sed ili diris:Ni ne iros!
12모세가 엘리압의 아들 다단과 아비람을 부르러 보내었더니 그들이 가로되 '우리는 올라가지 않겠노라
13CXu ne suficxas, ke el lando, en kiu fluas lakto kaj mielo, vi elirigis nin, por pereigi nin en la dezerto? kaj vi volas ankoraux regi super ni?
13네가 우리를 젖과 꿀이 흐르는 땅에서 이끌어 내어 광야에서 죽이려 함이 어찌 작은 일이기에 오히려 스스로 우리 위에 왕이 되려 하느냐 ?
14Ja ne en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, vi venigis nin, kaj vi ne donis al ni posedajxon el kampoj kaj vinbergxardenoj! cxu vi volas blindigi la okulojn de cxi tiuj homoj? ni ne iros.
14이뿐 아니라 네가 우리를 젖과 꿀이 흐르는 땅으로 인도하여 들이지도 아니하고 밭과 포도원도 우리에게 기업으로 주지 아니하니 네가 이 사람들의 눈을 빼려느냐 ? 우리는 올라가지 아니하겠노라'
15Kaj tio tre kolerigis Moseon, kaj li diris al la Eternulo:Ne turnu Vin al ilia ofero; ecx unu azenon mi ne prenis de ili, kaj al neniu el ili mi faris ian malbonon.
15모세가 심히 노하여 여호와께 여짜오되 `주는 그들의 예물을 돌아보지 마옵소서 나는 그들의 한 나귀도 취하지 아니하였고 그들의 한 사람도 해하지 아니하였나이다' 하고
16Kaj Moseo diris al Korahx:Vi kaj via tuta anaro estu antaux la Eternulo morgaux, vi kaj ili kaj Aaron.
16이에 고라에게 이르되 `너와 너의 온 무리는 아론과 함께 내일 여호와 앞으로 나아오되
17Kaj prenu cxiu sian incensujon kaj metu sur gxin incenson, kaj alportu antaux la Eternulon cxiu sian incensujon, ducent kvindek incensujojn; ankaux vi kaj Aaron, cxiu sian incensujon.
17너희는 각기 향로를 잡고 그 위에 향을 두고 각 사람이 그 향로를 여호와 앞으로 가져오라 향로는 모두 이백 오십이라 너와 아론도 각각 향로를 가지고 올지니라'
18Kaj ili prenis cxiu sian incensujon kaj metis sur gxin fajron kaj sxutis sur gxin incenson, kaj ili starigxis cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno, ankaux Moseo kaj Aaron.
18그들이 각기 향로를 취하여 불을 담고 향을 그 위에 두고 모세와 아론으로 더불어 회막 문에 서니라
19Kaj kunvenigis kontraux ili Korahx la tutan anaron cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj montrigxis la majesto de la Eternulo al la tuta komunumo.
19고라가 온 회중을 회막 문에 모아 놓고 그 두 사람을 대적하려 하매 여호와의 영광이 온 회중에게 나타나시니라
20Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
20여호와께서 모세와 아론에게 일러 가라사대
21Apartigxu de cxi tiu anaro, kaj Mi ekstermos ilin en momento.
21너희는 이 회중에게서 떠나라 내가 순식간에 그들을 멸하려 하노라
22Kaj ili jxetis sin vizagxaltere, kaj diris:Ho Dio, Dio de la spiritoj de cxia karno! unu pekis, kaj Vi volas koleri la tutan komunumon?
22그 두 사람이 엎드려 가로되 `하나님이여 ! 모든 육체의 생명의 하나님이여 ! 한 사람이 범죄하였거늘 온 회중에게 진노하시나이까 ?'
23Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
23여호와께서 모세에게 일러 가라사대
24Diru al la komunumo jene:Foriru de cxirkaux la logxejo de Korahx, Datan, kaj Abiram.
24회중에게 명하여 이르기를 너희는 고라와 다단과 아비람의 장막 사면에서 떠나라 하라
25Kaj Moseo levigxis kaj iris al Datan kaj Abiram, kaj post li iris la plejagxuloj de Izrael.
25모세가 일어나 다단과 아비람에게로 가니 이스라엘 장로들이 좇았더라
26Kaj li diris al la komunumo:Foriru do de la tendoj de tiuj malbonaj homoj, kaj tusxu nenion, kio apartenas al ili, por ke vi ne pereu pro cxiuj iliaj pekoj.
26모세가 회중에게 일러 가로되 '이 악인들의 장막에서 떠나고 그들의 물건은 아무것도 만지지 말라 그들의 모든 죄중에서 너희도 멸망할까 두려워 하노라' 하매
27Kaj ili foriris de cxirkaux la logxejo de Korahx, Datan, kaj Abiram; sed Datan kaj Abiram eliris, kaj staris cxe la pordo de siaj tendoj kune kun siaj edzinoj, filoj, kaj malgrandaj infanoj.
27무리가 고라와, 다단과, 아비람의 장막 사면을 떠나고 다단과, 아비람은 그 처자와 유아들과 함께 나와서 자기 장막 문에 선지라
28Kaj Moseo diris:Per tio vi ekscios, ke la Eternulo sendis min, por fari cxiujn tiujn aferojn, kaj ke mi ne faris laux mia koro:
28모세가 가로되 `여호와께서 나를 보내사 이 모든 일을 행케 하신 것이요 나의 임의로 함이 아닌 줄을 이 일로 인하여 알리라
29se per la ordinara morto de cxiuj homoj mortos cxi tiuj, aux ilin trafos la sorto, kiu povas trafi cxiun homon, tiam ne la Eternulo sendis min.
29곧 이 사람들의 죽음이 모든 사람과 일반이요 그들의 당하는 벌이 모든 사람의 당하는 벌과 일반이면 여호와께서 나를 보내심이 아니어니와
30Sed se novan aperon kreos la Eternulo, kaj la tero malfermos sian busxon, kaj englutos ilin, kaj cxion, kio apartenas al ili, kaj ili vivaj malsupreniros en SXeolon, tiam sciu, ke cxi tiuj homoj blasfemis kontraux la Eternulo.
30만일 여호와께서 새 일을 행하사 땅으로 입을 열어 이 사람들과 그들의 모든 소속을 삼켜 산 채로 음부에 빠지게 하시면 이 사람들이 과연 여호와를 멸시한 것인 줄을 너희가 알리라'
31Apenaux li finis paroli cxion tion, disfendigxis la tero, kiu estis sub ili;
31이 모든 말을 마치는 동시에 그들의 밑의 땅이 갈라지니라
32kaj la tero malfermis sian busxon kaj englutis ilin kaj iliajn domojn kaj cxiujn homojn de Korahx kaj la tutan havon.
32땅이 그 입을 열어 그들과 그 가속과 고라에게 속한 모든 사람과 그 물건을 삼키매
33Kaj ili, kaj cxio, kio apartenis al ili, malsupreniris vivaj en SXeolon, kaj fermigxis super ili la tero, kaj ili forpereis el inter la komunumo.
33그들과 그 모든 소속이 산 채로 음부에 빠지며 땅이 그 위에 합하니 그들이 총회 중에서 망하니라
34Kaj cxiuj Izraelidoj, kiuj estis cxirkaux ili, forkuris cxe ilia krio; cxar ili diris:Ke nin ankaux la tero ne englutu.
34그 주위에 있는 온 이스라엘이 그들의 부르짖음을 듣고 도망하며 가로되 '땅이 우리도 삼킬까 두렵다' 하였고
35Kaj fajro eliris de la Eternulo, kaj gxi forbruligis tiujn ducent kvindek homojn, kiuj alportis la incenson.
35여호와께로서 불이 나와서 분향하는 이백 오십인을 소멸하였더라
36Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
36여호와께서 모세에게 일러 가라사대
37Diru al Eleazar, filo de la pastro Aaron, ke li levu la incensujojn el la brulintajxo, sed la fajron disjxetu malproksimen; cxar sanktigxis
37너는 제사장 아론의 아들 엘르아살을 명하여 붙는 불 가운데서 향로를 취하여다가 그 불을 타처에 쏟으라 그 향로는 거룩함이니라
38la incensujoj de tiuj, kiuj per sia vivo pagis pro la peko; kaj oni faru el ili tavoletojn, por tegi la altaron; cxar oni alportis ilin antaux la Eternulon, kaj ili sanktigxis; kaj ili estu memoriga signo por la Izraelidoj.
38사람들은 범죄하여 그 생명을 스스로 해하였거니와 그들이 향로를 여호와 앞에 드렸으므로 그 향기가 거룩하게 되었나니 그 향로를 쳐서 제단을 싸는 편철을 만들라 이스라엘 자손에게 표가 되리라 하신지라
39Kaj Eleazar, la pastro, prenis la kuprajn incensujojn, kiujn alportis la bruligitaj, kaj tavoligis ilin, por tegi la altaron
39제사장 엘르아살이 불탄 자들의 드렸던 놋 향로를 취하여 쳐서 제단을 싸서
40memorige por la Izraelidoj, ke laiko, kiu ne estas el la idoj de Aaron, ne alproksimigxu, por incensi antaux la Eternulo, por ke li ne farigxu kiel Korahx kaj lia anaro, kiel diris la Eternulo al li per Moseo.
40이스라엘 자손의 기념물이 되게 하였으니 이는 아론 자손이 아닌 외인은 여호와 앞에 분향하러 가까이 오지 못하게 함이며 또 고라와 그 무리같이 되지 않게 하기 위함이라 여호와께서 모세로 그에게 명하신 대로 하였더라
41Kaj en la sekvanta tago la tuta komunumo de la Izraelidoj ekmurmuris kontraux Moseo kaj kontraux Aaron, dirante:Vi mortigis la popolon de la Eternulo.
41이튿날 이스라엘 자손의 온 회중이 모세와 아론에게 원망하여 가로되 너희가 여호와의 백성을 죽였도다 하고
42Kaj kiam kolektigxis la komunumo kontraux Moseo kaj kontraux Aaron, ili turnigxis al la tabernaklo de kunveno; kaj jen kovris gxin la nubo kaj aperis la majesto de la Eternulo.
42회중이 모여 모세와 아론을 칠 때에 회막을 바라본즉 구름이 회막을 덮었고 여호와의 영광이 나타났더라
43Kaj eniris Moseo kaj Aaron en la antauxan parton de la tabernaklo de kunveno.
43모세와 아론이 회막 앞에 이르매
44Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
44여호와께서 모세에게 일러 가라사대
45Forigxu el inter cxi tiu komunumo, kaj Mi pereigos ilin en momento. Sed ili jxetigxis vizagxaltere.
45너희는 이 회중에게서 떠나라 내가 순식간에 그들을 멸하려 하노라 하시매 그 두 사람이 엎드리니라
46Kaj Moseo diris al Aaron:Prenu vian incensujon kaj metu sur gxin fajron de la altaro kaj sxutu sur gxin incenson kaj iru rapide al la komunumo kaj pekliberigu gxin; cxar eliris kolero de antaux la Eternulo, komencigxis la frapado.
46이에 모세가 아론에게 이르되 `너는 향로를 취하고 단의 불을 그것에 담고 그 위에 향을 두어 가지고 급히 회중에게로 가서 그들을 위하여 속죄하라 여호와께서 진노하셨으므로 염병이 시작되었음이니라'
47Tiam Aaron prenis, kiel diris Moseo, kaj kuris en la mezon de la komunumo; kaj jen komencigxis jam la frapado en la popolo. Kaj li metis la incenson kaj pekliberigis la popolon.
47아론이 모세의 명을 좇아 향로를 가지고 회중에게로 달려간즉 백성 중에 염병이 시작되었는지라 이에 백성을 위하여 속죄하고
48Li starigxis inter la mortintoj kaj la vivantoj, kaj la frapado cxesigxis.
48죽은 자와 산 자 사이에 섰을 때에 염병이 그치니라
49Kaj la nombro de la mortintoj de la frapado estis dek kvar mil sepcent, krom tiuj, kiuj mortis pro Korahx.
49고라의 일로 죽은 자 외에 염병에 죽은 자가 일만 사천 칠백명이었더라
50Kaj Aaron revenis al Moseo al la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj la frapado cxesigxis.
50염병이 그치매 아론이 회막 문 모세에게로 돌아오니라