Esperanto

Korean

Numbers

3

1Kaj jen estas la genealogio de Aaron kaj Moseo en tiu tempo, kiam la Eternulo parolis al Moseo sur la monto Sinaj.
1여호와께서 시내 산에서 모세와 말씀하실 때에 아론과 모세의 낳은 자가 이러하니라
2Jen estas la nomoj de la filoj de Aaron:la unuenaskito Nadab, kaj Abihu, Eleazar, kaj Itamar.
2아론의 아들들의 이름은 장자는 나답이요, 다음은 아비후와, 엘르아살과, 이다말이니
3Tio estas la nomoj de la filoj de Aaron, la pastroj sanktoleitaj, kiujn li konsekris por pastri.
3이는 아론의 아들들의 이름이며 그들은 기름을 발리우고 거룩히 구별되어 제사장 직분을 위임받은 제사장들이라
4Sed Nadab kaj Abihu mortis antaux la Eternulo, kiam ili oferalportis fremdan fajron antaux la Eternulon en la dezerto Sinaj; kaj filojn ili ne havis. Kaj pastris Eleazar kaj Itamar apud Aaron ilia patro.
4나답과 아비후는 시내 광야에서 다른 불을 여호와 앞에 드리다가 여호와 앞에서 죽었고 무자하였고 엘리아살과, 이다말이 그 아비 아론 앞에서 제사장의 직분을 행하였더라
5Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
5여호와께서 또 모세에게 일러 가라사대
6Alvenigu la tribon de Levi, kaj starigu gxin antaux la pastro Aaron, ke ili servu lin.
6레위 지파로 나아와 제사장 아론 앞에 서서 그에게 시종하게 하라
7Kaj ili plenumu gardon koncerne lin kaj koncerne la tutan komunumon antaux la tabernaklo de kunveno, por servi la servojn de la tabernaklo.
7그들이 회막 앞에서 아론의 직무와 온 회중의 직무를 위하여 회막에서 시무하되
8Kaj ili gardu cxiujn objektojn de la tabernaklo de kunveno kaj la gardotajxon de la Izraelidoj, por servi la servojn de la tabernaklo.
8곧 회막의 모든 기구를 수직하며 이스라엘 자손의 직무를 위하여 장막에서 시무할지니
9Kaj donu la Levidojn al Aaron kaj al liaj filoj; ili estu fordonitaj al li el la Izraelidoj.
9너는 레위인을 아론과 그 아들들에게 주라 그들은 이스라엘 자손중에서 아론에게 온전히 돌리운 자니라
10Kaj Aaronon kaj liajn filojn oficialigu, ke ili plenumadu sian pastradon; se laiko en tion enmiksigxos, li estu mortigita.
10너는 아론과 그 아들들을 세워 제사장 직분을 행하게 하라 외인이 가까이 하면 죽임을 당할 것이니라
11Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
11여호와께서 모세에게 일러 가라사대
12Jen Mi prenis la Levidojn el inter la Izraelidoj anstataux cxiuj unuenaskitoj utermalfermintoj el la Izraelidoj; la Levidoj estu do Miaj;
12보라 내가 이스라엘 자손 중에서 레위인을 택하여 이스라엘 자손 중 모든 첫 태에 처음 난 자를 대신케 하였은즉 레위인은 내 것이라 !
13cxar al Mi apartenas cxiuj unuenaskitoj; en la tago, en kiu Mi batis cxiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, Mi dedicxis al Mi cxiujn unuenaskitojn en Izrael, de homo gxis bruto; Miaj ili estu:Mi estas la Eternulo.
13처음 난 자는 다 내 것임은 내가 애굽 땅에서 그 처음 난 자를 다 죽이던 날에 이스라엘의 처음 난 자는 사람이나 짐승을 다 거룩히 구별하였음이니 그들은 내 것이 될 것임이니라
14Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj, dirante:
14여호와께서 시내 광야에서 모세에게 일러 가라사대
15Prikalkulu la Levidojn laux iliaj patrodomoj, laux iliaj familioj; cxiun virseksulon en la agxo de unu monato kaj pli prikalkulu.
15레위 자손을 그들의 종족과 가족을 따라 계수하되 일개월 이상의 남자를 다 계수하라
16Kaj Moseo prikalkulis ilin laux la diro de la Eternulo, kiel estis ordonite.
16모세가 여호와의 말씀을 좇아 그 명하신 대로 계수하니라
17Kaj jenaj estis la filoj de Levi laux iliaj nomoj:Gersxon kaj Kehat kaj Merari.
17레위의 아들들의 이름은 이러하니 게르손과, 고핫과, 므라리요
18Kaj jen estas la nomoj de la filoj de Gersxon laux iliaj familioj:Libni kaj SXimei.
18게르손의 아들들의 이름은 그 가족대로 이러하니 립니와, 시므이요
19Kaj la filoj de Kehat laux iliaj familioj:Amram kaj Jichar, HXebron kaj Uziel.
19고핫의 아들들은 그 가족대로 이러하니 아므람과, 이스할과, 헤브론과, 웃시엘이요
20Kaj la filoj de Merari laux iliaj familioj:Mahxli kaj Musxi. Tio estas la familioj de Levi laux iliaj patrodomoj.
20므라리의 아들들은 그 가족대로 말리와, 무시니 이는 그 종족대로된 레위인의 가족들이니라
21De Gersxon la familio de la Libniidoj kaj la familio de la SXimeiidoj; tio estas la familioj de la Gersxonidoj.
21게르손에게서는 립니 가족과, 시므이 가족이 났으니 이들이 곧 게르손의 가족들이라
22Iliaj kalkulitoj laux la nombro de cxiuj virseksuloj en la agxo de unu monato kaj pli prezentas la nombron de sep mil kvincent.
22계수함을 입은 자의 수효 곧 일개월 이상 남자의 수효 합계가 칠천 오백명이며
23La familioj de la Gersxonidoj devas havi siajn tendojn malantaux la tabernaklo, okcidente.
23게르손 가족들은 장막 뒤 곧 서편에 진을 칠 것이요
24Kaj la estro de la patrodomo de la Gersxonidoj estas Eljasaf, filo de Lael.
24라엘의 아들 엘리아삽은 게르손 사람의 종족의 족장이 될것이며
25Kaj sub la gardado de la Gersxonidoj en la tabernaklo de kunveno estas la tabernaklo, kaj la tendo, gxiaj kovriloj, kaj la kovrotuko de la pordo de la tabernaklo de kunveno,
25게르손 자손의 회막에 대하여 맡을 것은 성막과, 장막과, 그 덮개와, 회막 문장과,
26kaj la kurtenoj de la korto, kaj la kovrotuko de la pordo de la korto, kiu estas cxirkaux la tabernaklo kaj cxirkaux la altaro, kaj la sxnuroj kun cxiuj arangxajxoj.
26뜰의 휘장과, 및 성막과, 단 사면에 있는 뜰의 문장과, 그 모든 것에 쓰는 줄들이니라
27Kaj de Kehat estas la familio de la Amramidoj kaj la familio de la Jicharidoj kaj la familio de la HXebronidoj kaj la familio de la Uzielidoj; tio estas la familioj de la Kehatidoj.
27고핫에게서는 아므람 가족과, 이스할 가족과, 헤브론 가족과, 웃시엘 가족이 났으니 이들이 곧 고핫 가족들이라
28Laux la nombro de cxiuj virseksuloj en la agxo de unu monato kaj pli ili estas ok mil sescent, plenumantaj gardadon de la sanktejo.
28계수함을 입은 일개월 이상 모든 남자의 수효가 팔천 육백명인데 성소를 맡을 것이며
29La familioj de la Kehatidoj devas havi siajn tendojn flanke de la tabernaklo, sude.
29고핫 자손의 가족들은 성막 남편에 진을 칠 것이요
30Kaj la estro de la patrodomo de la familioj de la Kehatidoj estas Elcafan, filo de Uziel.
30웃시엘의 아들 엘리사반은 고핫 사람의 가족과, 종족의 족장이 될것이며
31Kaj sub ilia gardado estu la kesto kaj la tablo kaj la kandelabro kaj la altaroj, kaj la sanktaj vazoj, per kiuj oni faras la servadon, kaj la kurteno kaj cxiuj gxiaj apartenajxoj.
31그들의 맡을 것은 증거궤와, 상과, 등대와, 단들과, 성소에서 봉사하는데 쓰는 기구들과 휘장과 그것에 쓰는 모든 것이며
32Kaj la estro de la estroj de la Levidoj estas Eleazar, filo de la pastro Aaron; li kontrolas la plenumantojn de la gardado de la sanktejo.
32제사장 아론의 아들 엘리아살은 레위인의 족장들의 어른이 되고 또 성소를 맡을 자를 통할할 것이니라
33De Merari estas la familio de la Mahxliidoj kaj la familio de la Musxiidoj; tio estas la familioj de Merari.
33므라리에게서는 말리 가족과 무시 가족이 났으니 이들이 곧 므라리 가족들이라
34Kaj iliaj kalkulitoj laux la nombro de cxiuj virseksuloj en la agxo de unu monato kaj pli estas ses mil ducent.
34그 계수함을 입은 자 곧 일개월 이상 남자의 수효 총계가 육천 이백명이며
35Kaj la estro de la patrodomo de la familioj de Merari estas Curiel, filo de Abihxail; ili devas havi siajn tendojn flanke de la tabernaklo, norde.
35아비하일의 아들 수리엘이 므라리 가족과 종족의 족장이 될 것이요 이 가족은 장막 북편에 진을 칠 것이며
36Kaj sub la kontrolo kaj gardado de la filoj de Merari estas la tabuloj de la tabernaklo kaj gxiaj stangoj kaj gxiaj kolonoj kaj gxiaj bazoj kaj cxiuj gxiaj vazoj kaj gxia tuta arangxajxo,
36므라리 자손의 맡을 것은 성막의 널판과, 그 띠와, 그 기둥과, 그 받침과, 그 모든 기구와, 그것에 쓰는 모든 것이며,
37kaj la kolonoj de la korto cxirkauxe kaj iliaj bazoj kaj iliaj najloj kaj iliaj sxnuroj.
37뜰 사면 기둥과, 그 받침과, 그 말뚝과, 그 줄들이니라
38Kaj antaux la tabernaklo, en la antauxa parto de la tabernaklo de kunveno, oriente, havos siajn tendojn Moseo kaj Aaron kaj liaj filoj, plenumante la gardadon de la sanktejo, por gardi la Izraelidojn; sed se laiko alproksimigxos, li estu mortigita.
38장막 앞 동편 곧 회막 앞 해 돋는 편에는 모세와, 아론과, 아론의 아들들이 진을 치고 이스라엘 자손의 직무를 대신하여 성소의 직무를 지킬 것이며 외인이 가까이 하면 죽일지니라 !
39CXiuj kalkulitaj Levidoj, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laux la ordono de la Eternulo, laux iliaj familioj, cxiuj virseksuloj en la agxo de unu monato kaj pli, estis dudek du mil.
39모세와 아론이 여호와의 명을 좇아 레위인을 각 가족대로 계수한즉 일개월 이상 남자의 수효가 이만 이천명이었더라
40Kaj la Eternulo diris al Moseo:Prikalkulu cxiujn unuenaskitajn virseksulojn inter la Izraelidoj en la agxo de unu monato kaj pli, kaj faru registron de iliaj nomoj.
40여호와께서 또 모세에게 이르시되 이스라엘 자손의 처음 난 남자를 일개월 이상으로 다 계수하여 그 명수를 기록하라
41Kaj prenu la Levidojn por Mi, kiu estas la Eternulo, anstataux cxiuj unuenaskitoj el la Izraelidoj, kaj la brutojn de la Levidoj anstataux cxiuj unuenaskitoj el la brutoj de la Izraelidoj.
41나는 여호와라 ! 이스라엘 자손 중 모든 처음 난 자의 대신에 레위인을 내게 돌리고 또 이스라엘 자손의 가축 중 모든 처음 난 것의 대신에 레위인의 가축을 내게 돌리라
42Kaj Moseo prikalkulis, kiel ordonis al li la Eternulo, cxiujn unuenaskitojn el la Izraelidoj.
42모세가 여호와께서 자기에게 명하신 대로 이스라엘 자손 중 모든 처음 난 자를 계수하니
43Kaj estis cxiuj unuenaskitaj virseksuloj laux la nombro de la nomoj en la agxo de unu monato kaj pli laux la kalkulo dudek du mil ducent sepdek tri.
43일개월 이상으로 계수함을 입은 처음 난 남자의 명수의 총계가 이만 이천 이백 칠십 삼명이었더라
44Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
44여호와께서 모세에게 일러 가라사대
45Prenu la Levidojn anstataux cxiuj unuenaskitoj el la Izraelidoj, kaj la brutojn de la Levidoj anstataux iliaj brutoj, kaj la Levidoj apartenu al Mi:Mi estas la Eternulo.
45이스라엘 자손 중 모든 처음 난 자의 대신에 레위인을 취하고 또 그들의 가축 대신에 레위인의 가축을 취하라 레위인은 내 것이라 나는 여호와니라 !
46Kaj elacxete pro la ducent sepdek tri, kiuj estas superfluaj kompare kun la nombro de la Levidoj el la unuenaskitoj el la Izraelidoj,
46이스라엘 자손의 처음 난 자가 레위인보다 이백 칠십 삼인이 더 한즉 속하기 위하여
47prenu po kvin sikloj pro cxiu kapo, laux la sankta siklo prenu, po dudek geroj en siklo;
47매명에 오세겔씩 취하되 성소의 세겔대로 취하라 한 세겔은 이십 게라니라
48kaj donu la monon al Aaron kaj al liaj filoj, elacxete pro la superfluaj inter ili.
48그 더한 자의 속전을 아론과 그 아들들에게 줄 것이니라
49Kaj Moseo prenis la monon de la elacxeto de la superfluaj kompare kun tiuj, kiuj estis elacxetitaj per la Levidoj.
49모세가 레위인으로 대속한 이외의 사람들에게서 속전을 받았으니
50De la unuenaskitoj de la Izraelidoj li prenis la monon, mil tricent sesdek kvin siklojn laux la sankta siklo.
50곧 이스라엘 자손의 처음 난 자에게서 받은 돈이 성소의 세겔대로 일천 삼백 육십 오 세겔이라
51Kaj Moseo donis la monon de la elacxetitoj al Aaron kaj al liaj filoj, laux la diro de la Eternulo, kiel ordonis la Eternulo al Moseo.
51이 속전을 여호와의 말씀대로 아론과 그 아들들에게 주었으니 여호와께서 모세에게 명하심과 같았느니라