1Kaj la kvina angxelo trumpetis, kaj mi vidis stelon el la cxielo falintan sur la teron; kaj al li estis donita la sxlosilo de la puto de la abismo.
1Tad bazūnēja piektais eņģelis; un es redzēju zvaigzni, kas krita no debesīm uz zemi, un tai tika dota atslēga no bezdibeņa akas.
2Kaj li malfermis la puton de la abismo; kaj el la puto levigxadis fumo, kiel fumo el granda forno; kaj mallumigxis la suno kaj la aero pro la fumo de la puto.
2Un tā atvēra bezdibeņa aku, un akas dūmi pacēlās kā liela cepļa dūmi, un saule un gaiss aptumšojās no akas dūmiem.
3Kaj el la fumo eliris akridoj sur la teron; kaj al ili estis donita povo, kiel havas povon la skorpioj de la tero.
3Un no akas dūmiem izgāja siseņi uz zemi; un tiem tika dota vara, kas līdzīga zemes skorpiju varai.
4Kaj estis ordonite al ili, ke ili ne difektu la herbon de la tero, nek ian verdajxon, nek ian arbon, sed nur tiujn homojn, kiuj ne havas sur la frunto la sigelon de Dio.
4Un tiem pavēlēja nekaitēt ne zemes zālei, nevienam zaļumam, un nevienam kokam, bet vienīgi cilvēkiem, kam nav Dieva zīmoga viņu pierēs.
5Kaj al ili estis komisiite, ke ili ne mortigu ilin, sed ke ili estu turmentataj kvin monatojn; kaj ilia turmento estis kiel turmento de skorpio, kiam gxi pikvundas homon.
5Un tiem nebija atļauts viņus nogalināt, bet mocīt piecus mēnešus. Un viņu mokas līdzīgas tām mokām, kad skorpijs iedzeļ cilvēkam.
6Kaj en tiuj tagoj la homoj sercxos morton, kaj gxin tute ne trovos; kaj ili deziregos morti, kaj morto forflugos de ili.
6Un tanīs dienās cilvēki meklēs nāvi, bet neatradīs to; viņi gribēs mirt, bet nāve bēgs no viņiem.
7Kaj la formoj de la akridoj similis cxevalojn, pretigitajn por milito; kaj sur iliaj kapoj estis kvazaux kronoj similaj al oro, kaj iliaj vizagxoj estis kiel vizagxoj de homoj.
7Un siseņi bija līdzīgi zirgiem, kas sagatavoti kaujai; uz to galvām it kā kroņi, kas līdzīgi zeltam, un to sejas kā cilvēku sejas.
8Kaj ili havis harojn kiel haroj de virinoj, kaj iliaj dentoj estis kiel de leonoj.
8Un tiem bija mati kā sieviešu mati, bet zobi kā lauvas zobi.
9Kaj ili havis kirasojn, kiel kirasoj el fero; kaj la sono de iliaj flugiloj estis kiel la sono de cxaroj, de multe da cxevaloj kurantaj en militon.
9Un tiem bija bruņas, līdzīgas dzelzs bruņām, bet to spārnu švīkstoņa kā kara ratu dārdoņa, kad daudz zirgu tos velk cīņā.
10Kaj ili havis vostojn similajn al vostoj de skorpioj, kaj pikilojn; kaj en iliaj vostoj estas ilia kapablo difekti la homojn kvin monatojn.
10Un astes tiem bija līdzīgas skorpiju astēm, un astēs bija dzeloņi, un to vara bija cilvēkus mocīt piecus mēnešus.
11Ili havis super si regxon, la angxelon de la abismo; lia nomo estas en la Hebrea lingvo Abadon, kaj en la Greka lingvo li havas la nomon Apolion.
11Un pār tiem bija ķēniņš, bezdibeņa eņģelis, kam vārds ebreju valodā Abaddons, grieķu valodā Apollions, kas latīņu valodā saucas postītājs.
12La unua Veo jam pasis; jen post tio venas ankoraux du Veoj.
12Pirmās bēdas pagāja, un lūk, pēc tam nāk vēl divas bēdas.
13Kaj la sesa angxelo trumpetis, kaj mi auxdis vocxon el la kornoj de la ora altaro, kiu staras antaux Dio,
13Un sestais eņģelis bazūnēja; un es dzirdēju vienu balsi no četriem zelta altāra stūriem, kas atrodas Dieva acu priekšā.
14dirantan al la sesa angxelo, kiu havis la trumpeton:Malligu la kvar angxelojn, ligitajn apud la granda rivero Euxfrato.
14Tā sacīja sestajam eņģelim, kam bija bazūne: Atraisi četrus eņģeļus, kas saistīti pie lielās Eifratas upes!
15Kaj malligigxis la kvar angxeloj, pretigitaj por la horo kaj tago kaj monato kaj jaro, por ke ili mortigu trionon de la homoj.
15Tad atraisīja četrus eņģeļus, kas bija gatavi noteiktā stundā un dienā, un mēnesī, un gadā nogalināt trešo daļu cilvēku.
16Kaj la nombro de la armeoj de la kavalerio estis ducent milionoj; mi auxdis ilian nombron.
16Un jātnieku pulka skaits bija divdesmit tūkstoši reiz desmit tūkstoši. Un es dzirdēju viņu skaitu.
17Kaj tiel mi vidis la cxevalojn en la vizio, kaj la sidantajn sur ili, havantajn kirasojn kiel el fajro kaj el jacinto kaj el sulfuro; kaj la kapoj de la cxevaloj estis kiel kapoj de leonoj, kaj el iliaj busxoj eliris fajro kaj fumo kaj sulfuro.
17Un tā es redzēju parādībā zirgus un viņos jātniekus, kam bija ugunīgas, tumši zilas un sērdzeltenas bruņas, bet zirgu galvas kā lauvu galvas, un no to mutēm nāca uguns un dūmi, un sērs.
18Per tiuj tri plagoj triono de la homoj estis mortigita, per la fajro kaj la fumo kaj la sulfuro elirantaj el iliaj busxoj.
18Un no šīm trim mocībām: uguns un dūmiem, un sēra, kas izgāja no viņu mutēm, tika nogalināta trešā daļa cilvēku.
19CXar la kapablo de la cxevaloj estas en iliaj busxoj kaj en iliaj vostoj; cxar iliaj vostoj similas serpentojn kaj havas kapojn; kaj per cxi tiuj ili vundas.
19Jo zirgu spēks ir to mutēs un to astēs, un to astēm, līdzīgi čūskām, ir galvas, ar kurām tie nes postu.
20Kaj la ceteraj homoj, kiuj ne estis mortigitaj per tiuj plagoj, ne pentis pri la faroj de siaj manoj, por ne adorklinigxi al demonoj, kaj al la idoloj oraj kaj argxentaj kaj kupraj kaj sxtonaj kaj lignaj, kiuj povas nek vidi, nek auxdi, nek marsxi;
20Un visi citi cilvēki, kas nenomira no šīm mocībām, tad negandarīja par saviem roku darbiem, bet pielūdza ļaunos garus un zelta, un sudraba, un vara, un akmens, un koka elkus, kas nevar redzēt, ne dzirdēt, ne staigāt.
21kaj ili ne pentis pri siaj mortigoj, nek pri siaj sorcxoj, nek pri sia malcxastado, nek pri siaj sxteloj.
21Un viņi negandarīja ne par savām slepkavām, ne par savām burvībām, ne par savām netiklībām, ne par savām zādzībām.