Esperanto

Lithuanian

Exodus

32

1Kiam la popolo vidis, ke Moseo longe ne malsuprenvenas de la monto, la popolo kolektigxis antaux Aaron, kaj diris al li:Levigxu, faru al ni diojn, kiuj irus antaux ni; cxar pri tiu Moseo, la viro, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio farigxis kun li.
1Tauta, nesulaukdama Mozės grįžtant, susirinko apie Aaroną ir sakė jam: “Padaryk mums dievą, kuris eitų pirma mūsų, nes mes nežinome, kas atsitiko tam žmogui Mozei, kuris mus išvedė iš Egipto žemės”.
2Tiam diris al ili Aaron:Elprenu la orajn orelringojn, kiuj estas en la oreloj de viaj edzinoj, de viaj filoj, kaj de viaj filinoj, kaj alportu al mi.
2Aaronas jiems atsakė: “Imkite iš savo žmonų, sūnų ir dukterų auksinius auskarus ir atneškite man”.
3Kaj la tuta popolo elprenis la orajn orelringojn, kiuj estis en iliaj oreloj, kaj alportis al Aaron.
3Visi žmonės išsiėmė auksinius auskarus iš savo ausų ir atnešė juos Aaronui.
4Kaj li prenis tion el iliaj manoj kaj formis gxin per cxizilo kaj faris el gxi fanditan bovidon. Kaj ili diris:Jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elirigis vin el la lando Egipta.
4Tas juos išlydė ir nuliedino veršį. Žmonės tarė: “Izraeli, štai tavo dievas, kuris tave išvedė iš Egipto žemės”.
5Kiam Aaron tion vidis, li konstruis altaron antaux gxi; kaj Aaron proklamis kaj diris:Morgaux estos festo de la Eternulo.
5Aaronas, matydamas tai, pastatė aukurą ir paskelbė: “Rytoj Viešpaties šventė!”
6Kaj ili levigxis frue la sekvantan tagon kaj oferis bruloferojn kaj alportis pacoferojn; kaj la popolo sidigxis, por mangxi kaj trinki, kaj ili levigxis, por ludi.
6Atsikėlę anksti rytą, jie aukojo deginamąsias ir padėkos aukas, sėdo valgyti ir gerti, ir kėlėsi žaisti.
7Tiam la Eternulo diris al Moseo:Iru, iru malsupren; cxar malvirtigxis via popolo, kiun vi elkondukis el la lando Egipta.
7Ir Viešpats pasakė Mozei: “Eik, nusileisk žemyn, nes tavo tauta, kurią išvedei iš Egipto žemės, nusidėjo.
8Rapide ili forflankigxis de la vojo, kiun Mi ordonis al ili; ili faris al si fanditan bovidon kaj adorklinigxis al gxi kaj alportis al gxi oferojn, kaj diris:Jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elirigis vin el la lando Egipta.
8Jie greitai nuklydo nuo kelio, kurį jiems nurodžiau. Nusiliedinę veršį, jį garbina, jam aukoja aukas ir sako: ‘Šitas yra tavo dievas, Izraeli, kuris tave išvedė iš Egipto žemės’.
9Kaj la Eternulo diris al Moseo:Mi vidas cxi tiun popolon, gxi estas popolo malmolnuka.
9Matau, kad tai kietasprandė tauta.
10Lasu do Min, kaj ekflamos Mia kolero kontraux ilin, kaj Mi ilin ekstermos, kaj Mi faros vin granda popolo.
10Palik mane, kad mano rūstybė užsidegtų prieš juos ir juos sunaikinčiau, o iš tavęs padarysiu didelę tautą”.
11Sed Moseo ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj diris:Por kio, ho Eternulo, Via kolero estas ekflamonta kontraux Vian popolon, kiun Vi elirigis el la lando Egipta per granda forto kaj per potenca mano?
11Mozė maldavo Viešpatį, savo Dievą, sakydamas: “Kodėl, Viešpatie, Tavo rūstybė užsidega prieš Tavo tautą, kurią išvedei iš Egipto žemės didžia jėga ir galinga ranka?
12Por kio la Egiptoj diru:Por malbono Li elirigis ilin, por mortigi ilin en la montoj kaj por ekstermi ilin de sur la tero? Forlasu Vian flaman koleron kaj fordecidu la malbonon kontraux Via popolo.
12Kodėl egiptiečiai turėtų sakyti: ‘Išvedė juos į pražūtį, kad nužudytų kalnuose ir išnaikintų nuo žemės paviršiaus’. Liaukis rūstavęs ir nesielk piktai su šia tauta.
13Rememoru Abrahamon, Isaakon, kaj Izraelon, Viajn sklavojn, al kiuj Vi jxuris per Vi, kaj al kiuj Vi diris:Mi multigos vian semon kiel la steloj de la cxielo, kaj la tutan tiun landon, pri kiu Mi parolis, Mi donos al viaj idoj, kaj ili posedos gxin eterne.
13Atsimink savo tarnus: Abraomą, Izaoką ir Izraelį, kuriems prisiekei: ‘Padauginsiu jūsų palikuonis kaip dangaus žvaigždes ir visą šitą žemę, apie kurią kalbėjau, duosiu jūsų palikuonims, kad jie paveldėtų ją amžiams’ ”.
14Kaj la Eternulo fordecidis la malbonon, pri kiu Li diris, ke Li faros gxin al Sia popolo.
14Ir Viešpats nepasielgė piktai su savo tauta, kaip buvo sumanęs.
15Moseo sin returnis kaj malsupreniris de la monto, kaj la du tabeloj de atesto estis en liaj manoj, tabeloj, sur kiuj estis skribite ambauxflanke; sur unu flanko kaj sur la alia estis skribite sur ili.
15Mozė sugrįžo nuo kalno, nešdamas rankoje dvi liudijimo plokštes, abiejose pusėse prirašytas.
16Kaj la tabeloj estis faritajxo de Dio, kaj la skribo estis skribo de Dio, gravurita sur la tabeloj.
16Plokštės ir jose įrėžtas raštas buvo Dievo darbas.
17Kaj Josuo auxdis la bruon de la popolo gxojkrianta, kaj li diris al Moseo:Bruo de batalo estas en la tendaro.
17Jozuė, išgirdęs šūkaujančios tautos triukšmą, tarė Mozei: “Karo šauksmas girdisi stovykloje”.
18Sed tiu diris:Tio ne estas kriado de venko, nek kriado de malvenko, sed bruon de kantantoj mi auxdas.
18O Mozė atsakė: “Tai ne nugalėtojų šauksmas ir ne pralaimėjusiųjų balsai, bet dainuojančių balsus aš girdžiu”.
19Kiam li alproksimigxis al la tendaro kaj ekvidis la bovidon kaj la dancadon, tiam ekflamis la kolero de Moseo, kaj li forjxetis el siaj manoj la tabelojn kaj disrompis ilin sub la monto.
19Prisiartinęs prie stovyklos, jis išvydo veršį ir šokius. Mozė užsidegė pykčiu ir išmetė iš rankų abi plokštes, ir jas sudaužė kalno papėdėje.
20Kaj li prenis la bovidon, kiun ili faris, kaj disbruligis gxin per fajro kaj disfrakasis gxis pulvoreco kaj dissxutis sur akvo kaj trinkigis gxin al la Izraelidoj.
20Paėmęs veršį, kurį jie buvo pasidarę, sudegino jį ir sutrynė į dulkes; jas subėrė į vandenį ir davė gerti Izraelio vaikams.
21Kaj Moseo diris al Aaron:Kion faris al vi cxi tiu poplo, ke vi venigis sur gxin grandan pekon?
21Mozė klausė Aaroną: “Ką tau padarė šita tauta, kad užtraukei jiems tokią didelę nuodėmę?”
22Kaj Aaron diris:Ne ekflamu la kolero de mia sinjoro; vi scias, ke la popolo havas inklinon al malbono;
22Aaronas atsakė: “Tenesirūstina mano valdovas. Tu žinai šitą tautą, kad jie greit nusikalsta.
23ili diris al mi:Faru al ni diojn, kiuj irus antaux ni; cxar pri tiu Moseo, la viro, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio farigxis kun li.
23Nes jie man sakė: ‘Padirbk mums dievą, kuris eitų pirma mūsų, nes mes nežinome, kas atsitiko tam žmogui Mozei, kuris mus išvedė iš Egipto žemės’.
24Kaj mi diris al ili:Kiu havas oron, tiu deprenu gxin; kaj ili donis al mi, kaj mi jxetis gxin en fajron, kaj eliris cxi tiu bovido.
24Aš jiems sakiau: ‘Kas iš jūsų turi aukso, suneškite!’ Jie atidavė man auksą, aš įmečiau jį į ugnį ir išėjo šitas veršis”.
25CXar Moseo vidis, ke la popolo estas sendisciplina, cxar Aaron sendisciplinigis gxin gxis honto antaux la malamikoj,
25Mozė matė, kad tauta yra apnuoginta, nes Aaronas buvo ją apnuoginęs ir pastatęs priešų pajuokai.
26tial Moseo starigxis cxe la pordego de la tendaro, kaj diris:Kiu estas partiano de la Eternulo, tiu venu al mi. Kaj kolektigxis al li cxiuj idoj de Levi.
26Tada Mozė, stovėdamas stovyklos vartuose, sakė: “Kas esate Viešpaties, susirinkite prie manęs!” Prie jo susirinko visi Levio sūnūs.
27Kaj li diris al ili:Tiel diris la Eternulo, la Dio de Izrael:Metu cxiu sian glavon sur sian femuron, trairu tien kaj reen de pordego gxis pordego tra la tendaro, kaj cxiu mortigu sian fraton, sian amikon, sian proksimulon.
27Jis tarė: “Taip sako Viešpats: ‘Kiekvienas prisijuoskite kardą prie juosmens. Eikite per stovyklą išilgai nuo vartų ligi vartų ir nužudykite savo brolį, draugą ir artimą’ ”.
28Kaj la idoj de Levi faris, kiel diris Moseo; kaj estis mortigitaj el la popolo en tiu tago cxirkaux tri mil homoj.
28Levitai padarė, kaip Mozė įsakė. Tą dieną krito maždaug trys tūkstančiai žmonių.
29Kaj Moseo diris:Konsekru vin hodiaux al la Eternulo, cxiu sur sia filo kaj sur sia frato, por ke estu donata al vi hodiaux beno.
29Nes Mozė sakė: “Pasišvęskite šiandien Viešpačiui, nesigailėkite savo sūnaus nė brolio, kad jums tektų palaiminimas”.
30La sekvantan tagon Moseo diris al la popolo:Vi pekis per granda peko; nun mi supreniros al la Eternulo, eble mi akiros pardonon por via peko.
30Kitą dieną Mozė kalbėjo tautai: “Labai nusidėjote: eisiu pas Viešpatį, gal kaip nors sutaikinsiu jus dėl jūsų nusikaltimo”.
31Kaj Moseo revenis al la Eternulo, kaj diris:Ho ve! tiu popolo pekis per granda peko kaj faris al si orajn diojn;
31Sugrįžęs pas Viešpatį, tarė: “Šita tauta, pasidarydama auksinį dievą, labai nusidėjo.
32nun volu pardoni ilian pekon; kaj se ne, tiam volu elstreki min el Via libro, kiun Vi skribis.
32Bet aš maldauju, atleisk jiems tą kaltę: jei ne, išbrauk mane iš knygos, kurion įrašei”.
33Sed la Eternulo diris al Moseo; Kiu ajn pekis antaux Mi, tiun Mi elstrekos el Mia libro.
33Viešpats jam atsakė: “Kas man nusideda, tą išbrauksiu iš savo knygos.
34Kaj nun iru, konduku la popolon tien, kien Mi diris al vi. Jen Mia angxelo iros antaux vi; kaj en la tago de Mia rememorigado Mi rememorigos sur ili ilian pekon.
34Todėl eik ir vesk tautą, kur tau įsakiau. Mano angelas eis pirma tavęs. O kai laikas ateis, Aš juos nubausiu už jų nuodėmę”.
35Kaj la Eternulo frapis la popolon pro tio, ke ili faris la bovidon, kiun faris Aaron.
35Viešpats baudė tautą dėl veršio, kurį Aaronas buvo padaręs.