Esperanto

Lithuanian

Genesis

44

1Kaj Jozef ordonis al la estro de sia domo jene: Plenigu la sakojn de tiuj homoj per greno tiom, kiom ili nur povas porti, kaj metu la monon de cxiu en la aperturon de lia sako;
1Juozapas įsakė savo namų prievaizdui: “Pripilk tų vyrų maišus, kiek tik jie pajėgia panešti, ir įdėk kiekvieno pinigus į jo maišą.
2kaj mian pokalon, la argxentan pokalon, metu en la aperturon de la sako de la plej juna, kune kun la mono por lia greno. Kaj tiu faris, kiel Jozef diris.
2O mano sidabrinę taurę įdėk į jauniausiojo maišą kartu su pinigais už javus”. Jis padarė, kaip Juozapas buvo įsakęs.
3Kiam eklumis la mateno, oni forsendis la homojn, ilin kaj iliajn azenojn.
3Rytui išaušus, išleido juos su jų asilais.
4Kiam ili eliris el la urbo kaj ankoraux ne estis malproksime, Jozef diris al la estro de sia domo: Levigxu, kuru post tiuj homoj, kaj kiam vi atingos ilin, diru al ili: Kial vi pagis malbonon por bono?
4Vos tik jiems išėjus iš miesto, Juozapas tarė namų prievaizdui: “Vykis tuos vyrus ir, juos pasivijęs, sakyk: ‘Kodėl jūs atsilyginote piktu už gera?
5GXi estas ja tiu pokalo, el kiu trinkas mia sinjoro, kaj li ankaux auxguras sur gxi! vi agis malbone!
5Kodėl pavogėte mano valdovo sidabrinę taurę? Ar ne iš jos geria mano valdovas ir ar ne su ja jis buria? Jūs blogai pasielgėte’ ”.
6Kaj li kuratingis ilin kaj diris al ili tiujn vortojn.
6Prievaizdas, juos pasivijęs, kalbėjo tuos žodžius.
7Kaj ili diris al li: Kial mia sinjoro parolas tiajn vortojn? Dio gardu viajn sklavojn de farado de tia afero!
7Jie atsakė jam: “Kodėl mūsų viešpats taip kalba? Gink Dieve, kad tavo tarnai taip pasielgtų!
8Jen la monon, kiun ni trovis en la aperturoj de niaj sakoj, ni realportis al vi el la lando Kanaana; kiel do ni sxtelus el la domo de via sinjoro argxenton aux oron?
8Pinigus, kuriuos radome maišuose, atnešėme atgal iš Kanaano šalies. Kaip tad mes vogsime iš tavo valdovo namų sidabrą ar auksą?
9Tiu el viaj sklavoj, cxe kiu oni gxin trovos, mortu, kaj ankaux ni farigxu sklavoj al mia sinjoro.
9Pas kurį iš mūsų ją rasi, tas temiršta, o mes visi tapsime tavo valdovo vergais”.
10Kaj li diris: GXi estu laux viaj vortoj: tiu, cxe kiu gxi trovigxos, estu mia sklavo, sed vi estos senkulpaj.
10Jis atsakė: “Tebūna, kaip sakote! Pas kurį rasiu taurę, taps vergu, o visi kiti būsite nekalti”.
11Kaj rapide cxiu el ili mallevis sian sakon sur la teron, kaj cxiu malfermis sian sakon.
11Tada kiekvienas jų skubiai pastatė savo maišą ant žemės ir atrišo jį.
12Kaj li sercxis; de la plej maljuna li komencis, kaj per la plej juna li finis. Kaj la pokalo trovigxis en la sako de Benjamen.
12Jis ėmė ieškoti, pradėjo nuo vyriausiojo ir baigė jauniausiuoju. Ir rado taurę Benjamino maiše.
13Tiam ili dissxiris siajn vestojn, kaj cxiu metis la sxargxon sur sian azenon, kaj ili reiris en la urbon.
13Jie persiplėšė drabužius, uždėjo maišus ant savo asilų ir sugrįžo į miestą.
14Kaj Jehuda kaj liaj fratoj venis en la domon de Jozef, kiu estis ankoraux tie, kaj ili jxetis sin antaux li sur la teron.
14Judas ir jo broliai atėjo į Juozapo namus, nes jis dar buvo ten. Jie puolė prieš jį ant žemės.
15Kaj Jozef diris al ili: Kian aferon vi faris! cxu vi ne scias, ke tia homo, kiel mi, facile divenos?
15Juozapas tarė jiems: “Ką padarėte! Argi nežinojote, kad toks vyras kaip aš tikrai moku burti?”
16Tiam Jehuda diris: Kion ni diru al mia sinjoro? kion ni parolu kaj per kio ni nin pravigu? Dio trovis la pekon de viaj sklavoj! jen ni estas sklavoj al mia sinjoro, ni kaj ankaux tiu, en kies manoj trovigxis la pokalo.
16Judas atsakė: “Ką besakysime mūsų valdovui? Kaip bekalbėsime? Ir kuo pasiteisinsime? Dievas rado tavo tarnų kaltę. Mes esame mūsų valdovo vergai, taip pat ir tas, pas kurį rasta taurė”.
17Sed li diris: Dio min gardu de tia faro! la homo, en kies mano trovigxis la pokalo, estos sklavo al mi, sed vi iru en paco al via patro.
17Juozapas atsakė: “Gink Dieve, kad taip padaryčiau! Tik tas vyras, pas kurį rasta taurė, bus mano vergas, o jūs laisvi keliaukite pas savo tėvą!”
18Tiam Jehuda aliris al li, kaj diris: Permesu, mia sinjoro, ke via sklavo diru vorton en la orelojn de mia sinjoro, kaj ne kolerigxu kontraux via sklavo, cxar vi estas kiel Faraono.
18Tada priartėjo prie jo Judas ir tarė: “Mano valdove, prašau, leisk savo tarnui pasiaiškinti ir nesupyk ant savo tarno, nes esi kaip faraonas.
19Mia sinjoro demandis siajn sklavojn, dirante: CXu vi havas patron aux fraton?
19Mano valdove, tu klausei savo tarnų: ‘Ar jūs turite tėvą ar brolį?’
20Kaj ni diris al mia sinjoro: Ni havas maljunan patron, kaj malgrandan knabon, naskitan en lia maljuneco; kaj lia frato mortis, kaj li restis sola de sia patrino, kaj lia patro lin amas.
20Mes atsakėme: ‘Turime seną tėvą ir jauną brolį, gimusį jam senatvėje. Jo brolis yra miręs, ir jis yra vienintelis likęs iš savo motinos; tad tėvas jį myli’.
21Tiam vi diris al viaj sklavoj: Venigu lin al mi, ke mi lin rigardu.
21Tada liepei: ‘Atveskite, kad jį pamatyčiau savo akimis!’
22Sed ni diris al mia sinjoro: La knabo ne povas forlasi sian patron; cxar se li forlasos sian patron, tiu mortos.
22Mes atsakėme: ‘Berniukas negali palikti savo tėvo, nes tėvas mirs, jei paliks!’
23Tiam vi diris al viaj sklavoj: Se ne venos kun vi via plej juna frato, tiam ne aperu plu antaux mia vizagxo.
23Tada, valdove, pasakei savo tarnams: ‘Jei jūsų jauniausias brolis neateis su jumis, nepasirodykite mano akyse!’
24Kaj kiam ni venis al via sklavo nia patro, ni diris al li la vortojn de mia sinjoro.
24Kai parėjome pas tavo tarną, mūsų tėvą, jam pranešėme tavo, valdove, žodžius.
25Nia patro diris: Reiru, acxetu por ni iom da greno.
25Ir mūsų tėvas tarė: ‘Vėl nukeliavę nupirkite kiek maisto’.
26Sed ni diris: Ni ne povas iri; se estos kun ni nia plej juna frato, tiam ni iros; cxar ni ne povas aperi antaux la vizagxo de tiu homo, se nia plej juna frato ne estos kun ni.
26Mes atsakėme: ‘Negalime keliauti! Tik jei leisi jauniausią brolį su mumis, keliausime. Mes negalime pasirodyti tam žmogui be mūsų jauniausiojo brolio’.
27Tiam via sklavo nia patro diris al ni: Vi scias, ke mia edzino naskis al mi du;
27Tavo tarnas, mūsų tėvas, atsakė: ‘Jūs patys žinote, kad mano žmona man pagimdė du sūnus.
28sed unu foriris de mi, kaj mi diris: Li estas dissxirita; kaj mi ne vidis lin gxis nun;
28Vienas išėjo, ir aš pasakiau: ‘Jį sudraskė žvėris’. Ir aš jo daugiau nebemačiau.
29se vi ankaux cxi tiun prenos de mi kaj lin trafos malfelicxo, tiam vi enirigos miajn grizajn harojn kun malgxojo en SXeolon.
29Jei ir šitą paimsite iš manęs ir jam atsitiks nelaimė, nuvarysite mano žilus plaukus su sielvartu į kapus’.
30Kaj nun se mi venos al via sklavo mia patro kaj ne estos kun ni la knabo, al kies animo estas alligita lia animo,
30Taigi, jei dabar pareisiu pas tavo tarną, mano tėvą, ir su mumis nebus berniuko, prie kurio tėvas labai prisirišęs,
31tiam, ekvidinte, ke la knabo forestas, li mortos; kaj viaj sklavoj enirigos la grizajn harojn de via sklavo nia patro kun malgxojo en SXeolon.
31jis numirs, matydamas, kad jo nėra su mumis. Ir tavo tarnai nuvarys tavo tarno, mūsų tėvo, žilus plaukus su sielvartu į kapus.
32CXar mi, via sklavo, garantiis por la knabo antaux mia patro, dirante: Se mi ne revenigos lin al vi, mi estos kulpa antaux mia patro por cxiam.
32Tavo tarnas laidavo už berniuką savo tėvui, sakydamas: ‘Jei aš jo neparvesiu, būsiu nusikaltęs tau visą amžių’,
33Tial mi, via sklavo, restu anstataux la knabo kiel sklavo cxe mia sinjoro, sed la knabo iru kun siaj fratoj.
33todėl prašau, valdove, palik mane berniuko vietoje tau vergauti, o berniukas tegrįžta su broliais!
34CXar kiel mi iros al mia patro, se la knabo ne estos kun mi? mi tiam vidus la malfelicxon, kiu trafos mian patron.
34Kaip galėčiau grįžti pas savo tėvą be jauniausiojo brolio ir matyti nelaimę, kuri ištiks mano tėvą”.