1Kaj kiam venis la mateno, cxiuj cxefpastroj kaj pliagxuloj de la popolo konsiligxis kontraux Jesuo, por mortigi lin;
1Y VENIDA la mañana, entraron en consejo todos los príncipes de los sacerdotes, y los ancianos del pueblo, contra Jesús, para entregarle á muerte.
2kaj ili ligis lin, kaj forkondukis lin kaj transdonis lin al Pilato, la provincestro.
2Y le llevaron atado, y le entregaron á Poncio Pilato presidente.
3Tiam Judas, lia perfidinto, vidinte, ke li estas kondamnita, pentis, kaj reportis la tridek argxentajn monerojn al la cxefpastroj kaj la pliagxuloj,
3Entonces Judas, el que le había entregado, viendo que era condenado, volvió arrepentido las treinta piezas de plata á los príncipes de los sacerdotes y á los ancianos,
4dirante:Mi pekis, perfidante senkulpan sangon. Sed ili diris:Kiel tio koncernas nin? vi zorgu pri tio.
4Diciendo: Yo he pecado entregando la sangre inocente. Mas ellos dijeron: ¿Qué se nos da á nosotros? Viéras lo tú.
5Kaj li jxetis la argxentajn monerojn en la sanktejon, kaj eliris; kaj foririnte, pendigis sin.
5Y arrojando las piezas de plata en el templo, partióse; y fué, y se ahorcó.
6Kaj la cxefpastroj prenis la argxentajn monerojn, kaj diris:Ne konvenas meti ilin en la trezorejon, cxar tio estas prezo de sango.
6Y los príncipes de los sacerdotes, tomando las piezas de plata, dijeron: No es lícito echarlas en el tesoro de los dones, porque es precio de sangre.
7Kaj ili konsiligxis, kaj acxetis per ili la kampon de la potisto, por enterigi fremdulojn.
7Mas habido consejo, compraron con ellas el campo del alfarero, por sepultura para los extranjeros.
8Tial tiu kampo estas nomata Kampo de Sango, ankoraux gxis hodiaux.
8Por lo cual fué llamado aquel campo, Campo de sangre, hasta el día de hoy.
9Tiam plenumigxis tio, kio estis dirita per la profeto Jeremia, nome:Kaj ili prenis la tridek argxentajn monerojn, taksoprezon de tiu, kiu estis taksita, kiujn iuj el la filoj de Izrael taksis;
9Entonces se cumplió lo que fué dicho por el profeta Jeremías, que dijo: Y tomaron las treinta piezas de plata, precio del apreciado, que fué apreciado por los hijos de Israel;
10kaj donis ilin por la kampo de la potisto, kiel la Eternulo difinis al mi.
10Y las dieron para el campo del alfarero, como me ordenó el Señor.
11Kaj Jesuo staris antaux la provincestro; kaj la estro demandis lin, dirante:CXu vi estas la Regxo de la Judoj? Kaj Jesuo diris al li:Vi diras.
11Y Jesús estuvo delante del presidente; y el presidente le preguntó, diciendo: ¿Eres tú el Rey de los judíos? Y Jesús le dijo: Tú lo dices.
12Kaj kiam la cxefpastroj kaj pliagxuloj akuzis lin, li respondis nenion.
12Y siendo acusado por los príncipes de los sacerdotes, y por los ancianos, nada respondió.
13Tiam Pilato diris al li:CXu vi ne auxdas, kiom da aferoj oni atestas kontraux vi?
13Pilato entonces le dice: ¿No oyes cuántas cosas testifican contra tí?
14Kaj li ne respondis al li ecx unu vorton, tiel ke la provincestro tre forte miris.
14Y no le respondió ni una palabra; de tal manera que el presidente se maravillaba mucho,
15Sed cxe tiu festo la provincestro kutimis liberigi al la homamaso unu malliberulon, kiun ili deziris.
15Y en el día de la fiesta acostumbraba el presidente soltar al pueblo un preso, cual quisiesen.
16Kaj oni havis tiam faman malliberulon, nomatan Barabas.
16Y tenían entonces un preso famoso que se llamaba Barrabás.
17Kiam do ili kolektigxis, Pilato diris al ili:Kiun vi deziras, ke mi liberigu al vi? cxu Barabason, aux Jesuon, nomatan Kristo?
17Y juntos ellos, les dijo Pilato; ¿Cuál queréis que os suelte? ¿á Barrabás ó á Jesús que se dice el Cristo?
18CXar li sciis, ke pro envio ili transdonis lin.
18Porque sabía que por envidia le habían entregado.
19Kaj dum li sidis sur la tribunala segxo, lia edzino sendis al li, por diri:Nenion havu kun tiu justulo, cxar mi suferis multe hodiaux en songxo kauxze de li.
19Y estando él sentado en el tribunal, su mujer envió á él, diciendo: No tengas que ver con aquel justo; porque hoy he padecido muchas cosas en sueños por causa de él.
20Kaj la cxefpastroj kaj pliagxuloj decidigis la homamason postuli Barabason kaj pereigi Jesuon.
20Mas los príncipes de los sacerdotes y los ancianos, persuadieron al pueblo que pidiese á Barrabás, y á Jesús matase.
21Sed la provincestro responde diris al ili:Kiun el la du vi volas, ke mi liberigu al vi? Kaj ili diris:Barabason.
21Y respondiendo el presidente les dijo: ¿Cuál de los dos queréis que os suelte? Y ellos dijeron: á Barrabás.
22Pilato diris al ili:Kion do mi faros al Jesuo, nomata Kristo? CXiuj diris:Li estu krucumita.
22Pilato les dijo: ¿Qué pues haré de Jesús que se dice el Cristo? Dícenle todos: Sea crucificado.
23Kaj li diris:Kial? kian malbonon li faris? Sed ili des pli ekkriis, dirante:Li estu krucumita.
23Y el presidente les dijo: Pues ¿qué mal ha hecho? Mas ellos gritaban más, diciendo: Sea crucificado.
24Tial Pilato, vidante, ke neniel prosperas al li, sed ke kontrauxe tumulto levigxas, prenis akvon kaj lavis siajn manojn antaux la homamaso, dirante:Mi estas senkulpa pri la sango de tiu justulo:vi zorgu pri gxi.
24Y viendo Pilato que nada adelantaba, antes se hacía más alboroto, tomando agua se lavó las manos delante del pueblo, diciendo: Inocente soy yo de la sangre de este justo veréis lo vosotros.
25Kaj la tuta popolo responde diris:Lia sango estu sur ni kaj sur niaj infanoj.
25Y respondiendo todo el pueblo, dijo: Su sangre sea sobre nosotros, y sobre nuestros hijos.
26Tiam li liberigis al ili Barabason; sed skurgxinte Jesuon, li transdonis lin, por esti krucumita.
26Entonces les soltó á Barrabás: y habiendo azotado á Jesús, le entregó para ser crucificado.
27Tiam la soldatoj de la provincestro, kondukinte Jesuon en la palacon, kolektis al li la tutan kohorton.
27Entonces los soldados del presidente llevaron á Jesús al pretorio, y juntaron á él toda la cuadrilla;
28Kaj ili senvestigis lin, kaj surmetis al li skarlatan mantelon.
28Y desnudándole, le echaron encima un manto de grana;
29Kaj ili plektis kronon el dornoj kaj metis gxin sur lian kapon, kaj metis kanon en lian dekstran manon; kaj ili genuis antaux li, kaj mokis lin, dirante:Saluton, Regxo de la Judoj!
29Y pusieron sobre su cabeza una corona tejida de espinas, y una caña en su mano derecha; é hincando la rodilla delante de él, le burlaban, diciendo: Salve, Rey de los Judíos!
30Kaj ili kracxis sur lin, kaj prenis la kanon kaj frapis lian kapon.
30Y escupiendo en él, tomaron la caña, y le herían en la cabeza.
31Kaj mokinte lin, ili demetis de li la mantelon, kaj surmetis al li liajn proprajn vestojn, kaj forkondukis lin, por krucumi lin.
31Y después que le hubieron escarnecido, le desnudaron el manto, y le vistieron de sus vestidos, y le llevaron para crucificarle.
32Kaj elirinte, ili trovis viron Kirenanon, nomatan Simon; tiun ili devigis, ke li portu lian krucon.
32Y saliendo, hallaron á un Cireneo, que se llamaba Simón: á éste cargaron para que llevase su cruz.
33Kaj veninte al loko nomata Golgota, tio estas, Loko de Kranio,
33Y como llegaron al lugar que se llamaba Gólgotha, que es dicho, El lugar de la calavera,
34ili donis al li trinki vinon kun galo enmiksita; kaj li gustumis gxin, kaj ne volis trinki.
34Le dieron á beber vinagre mezclado con hiel: y gustando, no quiso beber lo
35Kaj krucuminte lin, ili dividis inter si liajn vestojn, jxetante lotojn;
35Y después que le hubieron crucificado, repartieron sus vestidos, echando suertes: para que se cumpliese lo que fué dicho por el profeta: Se repartieron mis vestidos, y sobre mi ropa echaron suertes.
36kaj ili sidigxis, kaj gardis lin tie.
36Y sentados le guardaban allí.
37Kaj ili metis super lia kapo lian akuzon, skribitan:CXI TIU ESTAS JESUO, LA REGXO DE LA JUDOJ.
37Y pusieron sobre su cabeza su causa escrita: ESTE ES JESUS EL REY DE LOS JUDIOS.
38Tiam kun li estis krucumitaj du rabistoj, unu dekstre kaj unu maldekstre.
38Entonces crucificaron con él dos ladrones, uno á la derecha, y otro á la izquierda.
39Kaj la preterpasantoj insultis lin, balancante la kapon,
39Y los que pasaban, le decían injurias, meneando sus cabezas,
40kaj dirante:Vi, kiu detruas la sanktejon kaj rekonstruas gxin en la dauxro de tri tagoj, savu vin. Se vi estas la Filo de Dio, deiru de la kruco.
40Y diciendo: Tú, el que derribas el templo, y en tres días lo reedificas, sálvate á ti mismo: si eres Hijo de Dios, desciende de la cruz.
41Tiel same ankaux la cxefpastroj, mokante kun la skribistoj kaj la pliagxuloj, diris:
41De esta manera también los príncipes de los sacerdotes, escarneciendo con los escribas y los Fariseos y los ancianos, decían:
42Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi. Li ja estas Regxo de Izrael, li nun deiru de la kruco, kaj ni kredos al li.
42á otros salvó, á sí mismo no puede salvar: si es el Rey de Israel, descienda ahora de la cruz, y creeremos en él.
43Li apogis sin al Dio; Tiu savu lin, se Li amas lin; cxar li diris:Mi estas la Filo de Dio.
43Confió en Dios: líbrele ahora si le quiere: porque ha dicho: Soy Hijo de Dios.
44Kaj ankaux la rabistoj, kiuj estis krucumitaj kun li, tiel same insultis lin.
44Lo mismo también le zaherían los ladrones que estaban crucificados con él.
45Kaj de post la sesa horo farigxis mallumo sur la tuta lando gxis la nauxa horo.
45Y desde la hora de sexta fueron tinieblas sobre toda la tierra hasta la hora de nona.
46Kaj cxirkaux la nauxa horo Jesuo ekkriis per lauxta vocxo, dirante:Eli, Eli, lama sabahxtani? tio estas:Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?
46Y cerca de la hora de nona, Jesús exclamó con grande voz, diciendo: Eli, Eli, ¿lama sabachtani? Esto es: Dios mío, Dios mío, ¿por qué me has desamparado?
47Kaj iuj el la apudstarantoj, auxdinte tion, diris:CXi tiu vokas Elijan.
47Y algunos de los que estaban allí, oyéndolo, decían: A Elías llama éste.
48Kaj tuj unu el ili kuris kaj prenis spongon kaj plenigis gxin per vinagro, kaj metinte gxin sur kanon, donis al li trinki.
48Y luego, corriendo uno de ellos, tomó una esponja, y la hinchió de vinagre, y poniéndola en una caña, dábale de beber.
49Kaj la aliaj diris:Lasu; ni vidu, cxu venos Elija, por savi lin.
49Y los otros decían: Deja, veamos si viene Elías á librarle.
50Kaj Jesuo, denove kriinte per lauxta vocxo, ellasis for la spiriton.
50Mas Jesús, habiendo otra vez exclamado con grande voz, dió el espíritu.
51Kaj jen la kurteno de la sanktejo dissxirigxis en du pecojn de supre gxis malsupre; kaj la tero tremis; kaj la rokoj diskrevis;
51Y he aquí, el velo del templo se rompió en dos, de alto á bajo: y la tierra tembló, y las piedras se hendieron;
52kaj la tomboj malfermigxis, kaj multaj korpoj de dormantaj sanktuloj levigxis,
52Y abriéronse los sepulcros, y muchos cuerpos de santos que habían dormido, se levantaron;
53kaj elirinte el la tomboj post lia relevigxo, ili eniris en la sanktan urbon kaj aperis al multaj.
53Y salidos de los sepulcros, después de su resurrección, vinieron á la santa ciudad, y aparecieron á muchos.
54Kaj la centestro, kaj tiuj, kiuj estis kun li gardantaj Jesuon, kiam ili vidis la tertremon kaj la okazantajxojn, tre timis, dirante:Vere cxi tiu estis Filo de Dio.
54Y el centurión, y los que estaban con él guardando á Jesús, visto el terremoto, y las cosas que habían sido hechas, temieron en gran manera, diciendo: Verdaderamente Hijo de Dios era éste.
55Kaj tie estis multaj virinoj, rigardantaj de malproksime, kiuj sekvis Jesuon el Galileo, servante al li;
55Y estaban allí muchas mujeres mirando de lejos, las cuales habían seguido de Galilea á Jesús, sirviéndole:
56inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo kaj de Joses, kaj la patrino de la filoj de Zebedeo.
56Entre las cuales estaban María Magdalena, y María la madre de Jacobo y de José, y la madre de los hijos de Zebedeo.
57Kaj kiam vesperigxis, venis ricxulo, nomata Jozef, el Arimateo, kiu mem estis discxiplo de Jesuo:
57Y como fué la tarde del día, vino un hombre rico de Arimatea, llamado José, el cual también había sido discípulo de Jesús.
58tiu, irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo. Tiam Pilato ordonis doni gxin.
58Este llegó á Pilato, y pidió el cuerpo de Jesús: entonces Pilato mandó que se le diese el cuerpo.
59Kaj Jozef prenis la korpon, kaj envolvis gxin en pura tolajxo,
59Y tomando José el cuerpo, lo envolvió en una sábana limpia,
60kaj metis gxin en sian novan tombon, kiun li jam elhakis en la roko; kaj li alrulis grandan sxtonon al la enirejo de la tombo, kaj foriris.
60Y lo puso en su sepulcro nuevo, que había labrado en la peña: y revuelta una grande piedra á la puerta del sepulcro, se fué.
61Kaj Maria Magdalena estis tie, kaj la alia Maria, sidantaj apud la tombo.
61Y estaban allí María Magdalena, y la otra María, sentadas delante del sepulcro.
62La sekvantan tagon, kiu estas la tago post la Preparado, la cxefpastroj kaj la Fariseoj kolektigxis al Pilato,
62Y el siguiente día, que es después de la preparación, se juntaron los príncipes de los sacerdotes y los Fariseos á Pilato,
63dirante:Sinjoro, ni ekrememoras, ke tiu trompanto diris, dum li ankoraux vivis:Post tri tagoj mi relevigxos.
63Diciendo: Señor, nos acordamos que aquel engañador dijo, viviendo aún: Después de tres días resucitaré.
64Ordonu do, ke oni gardu la tombon gxis la tria tago, por ke liaj discxiploj ne venu kaj ne forsxtelu lin kaj ne diru al la popolo:Li relevigxis el la mortintoj; kaj la lasta trompo estus pli malbona, ol la unua.
64Manda, pues, que se asegure el sepulcro hasta el día tercero; porque no vengan sus discípulos de noche, y le hurten, y digan al pueblo: Resucitó de los muertos. Y será el postrer error peor que el primero.
65Pilato diris al ili:Vi havas gardistaron; iru, kaj gardu gxin laux via eblo.
65Y Pilato les dijo: Tenéis una guardia: id, aseguradlo como sabéis.
66Tial ili foriris kaj gardis la tombon, sigelinte la sxtonon, kune kun gardistaro.
66Y yendo ellos, aseguraron el sepulcro, sellando la piedra, con la guardia.