1Kiu amas instruon, tiu amas scion; Sed kiu malamas atentigon, tiu estas malsagxulo.
2Bonulo akiras favoron de la Eternulo; Sed homo malica estos kondamnita.
3Ne fortikigxos homo per malvirto; Sed la radiko de virtuloj ne sxanceligxos.
4Brava virino estas krono por sia edzo; Sed senhonora estas kiel puso en liaj ostoj.
5La pensoj de virtuloj estas justeco; La meditado de malvirtuloj estas malico.
6La paroloj de malvirtuloj estas insido pri sango; Sed la busxo de virtuloj ilin savas.
7La malvirtuloj renversigxos kaj malaperos; Sed la domo de virtuloj staros forte.
8Oni lauxdas homon laux lia sagxo; Sed perversulo estos hontigita.
9Pli bona estas homo negrava, sed laboranta por si, Ol homo, kiu sercxas honoron, sed al kiu mankas pano.
10Virtulo kompatas la vivon de sia bruto; Sed la koro de malvirtuloj estas kruela.
11Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu sercxas vantajxojn, tiu estas malsagxulo.
12Malvirtulo sercxas subtenon de malnobluloj; Sed la radiko de virtuloj donas forton.
13Per siaj pekaj vortoj kaptigxas malbonulo; Sed virtulo eliras el mizero.
14Per la fruktoj de sia busxo homo bone satigxas; Kaj laux la merito de siaj manoj homo ricevas redonon.
15La vojo de malsagxulo estas gxusta en liaj okuloj; Sed sagxulo auxskultas konsilon.
16Malsagxulo tuj montras sian koleron; Sed sagxulo ignoras ofendon.
17Kiu estas verama, tiu eldiras tion, kio estas gxusta, Sed falsama atestulo trompon.
18Ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo; Sed la lango de sagxuloj sanigas.
19Parolo vera restas fortike por cxiam; Sed parolo malvera nur por momento.
20Malico estas en la koro de malbonintenculoj; Sed cxe la pacigantoj estas gxojo.
21Nenio malbona trafos virtulon; Sed la malvirtuloj havas plene da malbono.
22Abomenajxo por la Eternulo estas busxo mensogema; Sed kiuj agas laux vero, tiuj placxas al Li.
23Sagxa homo kasxas scion; Sed la koro de malsagxuloj elkrias malsagxecon.
24La mano de diligentuloj regos; Sed mano maldiligenta pagos tributon.
25Zorgo en la koro de homo gxin premas; Sed amika vorto gxin gxojigas.
26Al la virtulo estas pli bone, ol al lia proksimulo; Sed la vojo de malvirtuloj ilin erarigas.
27Maldiligenteco ne pretigos al si mangxon; Sed homo diligenta havas ricxecon.
28Sur la vojo de virto estas vivo, Kaj gxi estos ebenigita kontraux morto.