Esperanto

Swahili: New Testament

Proverbs

14

1Sagxa virino konstruas sian domon; Sed malsagxa detruas gxin per siaj manoj.
2Kiu iras la gxustan vojon, tiu timas la Eternulon; Sed kiu iras vojon malgxustan, tiu Lin malestimas.
3En la busxo de malsagxulo estas vergo por lia malhumileco; Sed la busxo de sagxuloj ilin gardas.
4Se ne ekzistas bovoj, la grenejoj estas malplenaj; Sed multe da profito estas de la forto de bovoj.
5Verama atestanto ne mensogas; Sed atestanto falsama elspiras mensogojn.
6Mokanto sercxas sagxecon kaj gxin ne trovas; Sed por sagxulo la sciado estas facila.
7Foriru de homo malsagxa; CXar vi ne auxdos parolon de sagxo.
8La sagxeco de sagxulo estas komprenado de sia vojo; Kaj la malsagxeco de malsagxuloj estas trompigxado.
9Malsagxuloj sxercas pri siaj kulpoj; Sed inter virtuloj ekzistas reciproka favoro.
10Koro scias sian propran malgxojon; Kaj en gxia gxojo ne partoprenas fremdulo.
11Domo de malvirtuloj estos ekstermita; Sed dometo de virtuloj floros.
12Iufoje vojo sxajnas gxusta al homo, Kaj tamen gxia fino kondukas al la morto.
13Ankaux dum ridado povas dolori la koro; Kaj la fino de gxojo estas malgxojo.
14Laux siaj agoj mangxos homo malbonkora; Kaj homo bona satigxos per siaj faroj.
15Naivulo kredas cxiun vorton; Sed sagxulo estas atenta pri sia vojo.
16Sagxulo timas, kaj forklinigxas de malbono; Sed malsagxulo estas incitigxema kaj memfidema.
17Malpacienculo faras malsagxajxojn; Kaj malbonintenculo estas malamata.
18Naivuloj akiras malsagxecon; Sed sagxuloj estas kronataj de klereco.
19Malbonuloj humiligxos antaux bonuloj; Kaj malvirtuloj estos antaux la pordego de virtulo.
20Malricxulo estas malamata ecx de sia proksimulo; Sed ricxulo havas multe da amikoj.
21Kiu malsxatas sian proksimulon, tiu estas pekulo; Sed kiu kompatas malricxulojn, tiu estas felicxa.
22CXu ne eraras malbonintenculoj? Sed favorkoreco kaj vero estas cxe tiuj, kiuj havas bonajn intencojn.
23De cxiu laboro estos profito; Sed de babilado venas nur senhaveco.
24Propra ricxeco estas krono por la sagxuloj; Sed la malsagxeco de la malsagxuloj restas malsagxeco.
25Verparola atestanto savas animojn; Sed malverparola elspiras trompon.
26En la timo antaux la Eternulo estas forta fortikajxo; Kaj Li estos rifugxejo por Siaj infanoj.
27La timo antaux la Eternulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto.
28Grandeco de popolo estas gloro por regxo; Kaj manko de popolo pereigas la reganton.
29Pacienculo havas multe da sagxo; Sed malpacienculo elmontras malsagxecon.
30Trankvila koro estas vivo por la korpo; Sed envio estas puso por la ostoj.
31Kiu premas malricxulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kaj kiu Lin honoras, tiu kompatas malricxulon.
32Pro sia malboneco malvirtulo estos forpusxita; Sed virtulo ecx mortante havas esperon.
33En la koro de sagxulo ripozas sagxo; Kaj kio estas en malsagxuloj, tio elmontrigxas.
34Virto altigas popolon; Sed peko pereigas gentojn.
35Favoron de la regxo havas sklavo sagxa; Sed kontraux malbonkonduta li koleras.