1Kaj Jesuo, plena de la Sankta Spirito, revenis de Jordan, kaj estis kondukata de la Spirito en la dezerton
1ܝܫܘܥ ܕܝܢ ܟܕ ܡܠܐ ܪܘܚܐ ܕܩܘܕܫܐ ܗܦܟ ܡܢ ܝܘܪܕܢܢ ܘܕܒܪܬܗ ܪܘܚܐ ܠܚܘܪܒܐ ܀
2dum kvardek tagoj, tentate de la diablo. Kaj li mangxis nenion en tiuj tagoj; kaj kiam ili finigxis, li malsatis.
2ܝܘܡܬܐ ܐܪܒܥܝܢ ܕܢܬܢܤܐ ܡܢ ܐܟܠܩܪܨܐ ܘܠܐ ܠܥܤ ܡܕܡ ܒܗܢܘܢ ܝܘܡܬܐ ܘܟܕ ܫܠܡ ܐܢܘܢ ܠܚܪܬܐ ܟܦܢ ܀
3Kaj la diablo diris al li:Se vi estas Filo de Dio, ordonu al cxi tiu sxtono, ke gxi farigxu pano.
3ܘܐܡܪ ܠܗ ܐܟܠܩܪܨܐ ܐܢ ܒܪܗ ܐܢܬ ܕܐܠܗܐ ܐܡܪ ܠܟܐܦܐ ܗܕܐ ܕܬܗܘܐ ܠܚܡܐ ܀
4Kaj Jesuo respondis al li:Estas skribite:Ne per la pano sole vivos homo.
4ܥܢܐ ܝܫܘܥ ܘܐܡܪ ܠܗ ܟܬܝܒ ܗܘ ܕܠܐ ܗܘܐ ܒܠܚܡܐ ܒܠܚܘܕ ܚܝܐ ܒܪܢܫܐ ܐܠܐ ܒܟܠ ܦܬܓܡ ܕܐܠܗܐ ܀
5Kaj kondukinte lin supren, li montris al li cxiujn regnojn de la mondo en momento da tempo.
5ܘܐܤܩܗ ܤܛܢܐ ܠܛܘܪܐ ܪܡܐ ܘܚܘܝܗ ܟܠܗܝܢ ܡܠܟܘܬܐ ܕܐܪܥܐ ܒܥܕܢܐ ܙܥܘܪܐ ܀
6Kaj la diablo diris al li:Mi donos al vi la tutan cxi tiun potencon kaj ilian gloron; cxar gxi estas transdonita al mi, kaj al kiu ajn mi volas, al tiu mi gxin donas.
6ܘܐܡܪ ܠܗ ܐܟܠܩܪܨܐ ܠܟ ܐܬܠ ܫܘܠܛܢܐ ܗܢܐ ܟܠܗ ܘܫܘܒܚܗ ܕܠܝ ܡܫܠܡ ܘܠܡܢ ܕܐܨܒܐ ܝܗܒ ܐܢܐ ܠܗ ܀
7Se do vi adorklinigxos antaux mi, cxio estos via.
7ܐܢ ܗܟܝܠ ܬܤܓܘܕ ܩܕܡܝ ܕܝܠܟ ܢܗܘܐ ܟܠܗ ܀
8Kaj responde Jesuo diris al li:Estas skribite:Al la Eternulo, via Dio, adorklinigxu, kaj al Li sola servu.
8ܥܢܐ ܝܫܘܥ ܘܐܡܪ ܠܗ ܟܬܝܒ ܗܘ ܕܠܡܪܝܐ ܐܠܗܟ ܬܤܓܘܕ ܘܠܗ ܒܠܚܘܕܘܗܝ ܬܦܠܘܚ ܀
9Kaj li kondukis lin al Jerusalem, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo, kaj diris al li:Se vi estas Filo de Dio, jxetu vin de cxi tie malsupren;
9ܘܐܝܬܝܗ ܠܐܘܪܫܠܡ ܘܐܩܝܡܗ ܥܠ ܟܢܦܐ ܕܗܝܟܠܐ ܘܐܡܪ ܠܗ ܐܢ ܒܪܗ ܐܢܬ ܕܐܠܗܐ ܐܪܡܐ ܢܦܫܟ ܡܟܐ ܠܬܚܬ ܀
10cxar estas skribite: Al siaj angxeloj Li ordonos pri vi, ke ili vin gardu,
10ܟܬܝܒ ܓܝܪ ܕܠܡܠܐܟܘܗܝ ܢܦܩܕ ܥܠܝܟ ܕܢܢܛܪܘܢܟ ܀
11kaj: Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpusxigxu sur sxtono per via piedo.
11ܘܥܠ ܕܪܥܝܗܘܢ ܢܫܩܠܘܢܟ ܕܠܐ ܬܬܩܠ ܪܓܠܟ ܒܟܐܦܐ ܀
12Kaj responde Jesuo diris al li:Estas dirite:Ne provu la Eternulon, vian Dion.
12ܥܢܐ ܕܝܢ ܝܫܘܥ ܘܐܡܪ ܠܗ ܐܡܝܪ ܗܘ ܕܠܐ ܬܢܤܐ ܠܡܪܝܐ ܐܠܗܟ ܀
13Kaj fininte la tutan tentadon, la diablo foriris de li gxis estonta tempo.
13ܘܟܕ ܫܠܡ ܐܟܠܩܪܨܐ ܟܠܗܘܢ ܢܤܝܘܢܘܗܝ ܦܪܩ ܡܢ ܠܘܬܗ ܥܕ ܙܒܢܐ ܀
14Kaj revenis Jesuo en la potenco de la Spirito en Galileon; kaj eliris famo pri li tra la tuta cxirkauxajxo.
14ܘܗܦܟ ܝܫܘܥ ܒܚܝܠܐ ܕܪܘܚܐ ܠܓܠܝܠܐ ܘܢܦܩ ܥܠܘܗܝ ܛܒܐ ܒܟܠܗ ܐܬܪܐ ܕܚܕܪܝܗܘܢ ܀
15Kaj li instruadis en iliaj sinagogoj, glorate de cxiuj.
15ܘܗܘ ܡܠܦ ܗܘܐ ܒܟܢܘܫܬܗܘܢ ܘܡܫܬܒܚ ܗܘܐ ܡܢ ܟܠ ܐܢܫ ܀
16Kaj li venis al Nazaret, kie li estis edukita; kaj laux sia kutimo li eniris en la sinagogon en la sabata tago, kaj starigxis, por legi.
16ܘܐܬܐ ܠܢܨܪܬ ܐܝܟܐ ܕܐܬܪܒܝ ܘܥܠ ܐܝܟܢܐ ܕܡܥܕ ܗܘܐ ܠܟܢܘܫܬܐ ܒܝܘܡܐ ܕܫܒܬܐ ܘܩܡ ܠܡܩܪܐ ܀
17Kaj estis donita al li libro de la profeto Jesaja. Kaj, malferminte la libron, li trovis la lokon, kie estis skribite:
17ܘܐܬܝܗܒ ܠܗ ܤܦܪܐ ܕܐܫܥܝܐ ܢܒܝܐ ܘܦܬܚ ܝܫܘܥ ܤܦܪܐ ܘܐܫܟܚ ܕܘܟܬܐ ܐܝܟܐ ܕܟܬܝܒ ܀
18La spirito de la Eternulo estas sur mi, CXar Li min sanktoleis, por bonanonci al malricxuloj; Li sendis min, por anonci liberecon al kaptitoj Kaj vidpovon al blinduloj, Por meti la vunditojn en liberecon,
18ܪܘܚܗ ܕܡܪܝܐ ܥܠܝ ܘܡܛܠ ܗܕܐ ܡܫܚܢܝ ܠܡܤܒܪܘ ܠܡܤܟܢܐ ܘܫܠܚܢܝ ܠܡܐܤܝܘ ܠܬܒܝܪܝ ܠܒܐ ܘܠܡܟܪܙܘ ܠܫܒܝܐ ܫܘܒܩܢܐ ܘܠܥܘܝܪܐ ܚܙܝܐ ܘܠܡܫܪܪܘ ܠܬܒܝܪܐ ܒܫܘܒܩܢܐ ܀
19Por proklami favorjaron de la Eternulo.
19ܘܠܡܟܪܙܘ ܫܢܬܐ ܡܩܒܠܬܐ ܠܡܪܝܐ ܀
20Kaj kunvolvinte la libron, kaj redoninte gxin al la subulo, li sidigxis; kaj la okuloj de cxiuj en la sinagogo atente lin rigardis.
20ܘܟܪܟ ܤܦܪܐ ܘܝܗܒܗ ܠܡܫܡܫܢܐ ܘܐܙܠ ܝܬܒ ܟܠܗܘܢ ܕܝܢ ܕܒܟܢܘܫܬܐ ܥܝܢܝܗܘܢ ܚܝܪܢ ܗܘܝ ܒܗ ܀
21Kaj li ekparolis al ili:Hodiaux tiu skribo plenumigxas en viaj oreloj.
21ܘܫܪܝ ܠܡܐܡܪ ܠܘܬܗܘܢ ܕܝܘܡܢܐ ܐܫܬܠܡ ܟܬܒܐ ܗܢܐ ܒܐܕܢܝܟܘܢ ܀
22Kaj cxiuj atestis pri li, kaj miris pro la vortoj de graco, kiuj eliris el lia busxo; kaj ili diris:CXu cxi tiu ne estas la filo de Jozef?
22ܘܤܗܕܝܢ ܗܘܘ ܠܗ ܟܠܗܘܢ ܘܡܬܕܡܪܝܢ ܗܘܘ ܒܡܠܐ ܕܛܝܒܘܬܐ ܕܢܦܩܢ ܗܘܝ ܡܢ ܦܘܡܗ ܘܐܡܪܝܢ ܗܘܘ ܠܐ ܗܘܐ ܗܢܐ ܒܪ ܝܘܤܦ ܀
23Kaj li diris al ili:Sendube vi diros al mi la jenan sentencon:Kuracisto, sanigu vin mem; kiajn aferojn, pri kiuj ni auxdis, en Kapernaum faritajn, tiajn faru cxi tie en via patrujo.
23ܐܡܪ ܠܗܘܢ ܝܫܘܥ ܟܒܪ ܬܐܡܪܘܢ ܠܝ ܡܬܠܐ ܗܢܐ ܐܤܝܐ ܐܤܐ ܢܦܫܟ ܘܟܠ ܕܫܡܥܢ ܕܥܒܕܬ ܒܟܦܪܢܚܘܡ ܥܒܕ ܐܦ ܗܪܟܐ ܒܡܕܝܢܬܟ ܀
24Kaj li diris:Vere mi diras al vi:Neniu profeto estas akceptata en sia patrujo.
24ܗܘ ܕܝܢ ܐܡܪ ܐܡܝܢ ܐܡܪ ܐܢܐ ܠܟܘܢ ܕܠܝܬ ܢܒܝܐ ܕܡܬܩܒܠ ܒܡܕܝܢܬܗ ܀
25Kun vereco mi diras al vi:Estis multaj vidvinoj en Izrael en la tagoj de Elija, kiam estis sxlosita la cxielo tri jarojn kaj ses monatojn, kiam okazis granda malsato sur la tuta lando;
25ܫܪܪܐ ܓܝܪ ܐܡܪ ܐܢܐ ܠܟܘܢ ܕܤܓܝ ܐܪܡܠܬܐ ܐܝܬ ܗܘܝ ܒܐܝܤܪܝܠ ܒܝܘܡܝ ܐܠܝܐ ܢܒܝܐ ܟܕ ܐܬܬܚܕܘ ܫܡܝܐ ܫܢܝܢ ܬܠܬ ܘܝܪܚܐ ܫܬܐ ܘܗܘܐ ܟܦܢܐ ܪܒܐ ܒܟܠܗ ܐܪܥܐ ܀
26kaj al neniu el ili Elija estis sendita, krom al Carfat en la lando Cidon, al virino vidvino.
26ܘܠܘܬ ܚܕܐ ܡܢܗܝܢ ܠܐ ܐܫܬܕܪ ܐܠܝܐ ܐܠܐ ܠܨܪܦܬ ܕܨܝܕܢ ܠܘܬ ܐܢܬܬܐ ܐܪܡܠܬܐ ܀
27Kaj estis multaj lepruloj en Izrael en la tagoj de la profeto Elisxa; sed neniu el ili estis purigita, krom Naaman, la Siriano.
27ܘܤܓܝܐܐ ܓܪܒܐ ܐܝܬ ܗܘܘ ܒܝܬ ܐܝܤܪܝܠ ܒܝܘܡܝ ܐܠܝܫܥ ܢܒܝܐ ܘܚܕ ܡܢܗܘܢ ܠܐ ܐܬܕܟܝ ܐܠܐ ܐܢ ܢܥܡܢ ܐܪܡܝܐ ܀
28Kaj cxiuj en la sinagogo plenigxis de kolero, auxdante tion;
28ܘܟܕ ܫܡܥܘ ܗܠܝܢ ܗܢܘܢ ܕܒܟܢܘܫܬܐ ܐܬܡܠܝܘ ܚܡܬܐ ܟܠܗܘܢ ܀
29kaj levigxinte, ili eljxetis lin ekster la urbon, kaj kondukis lin gxis la krutajxo de la monteto, sur kiu ilia urbo estis konstruita, por jxeti lin malsupren.
29ܘܩܡܘ ܐܦܩܘܗܝ ܠܒܪ ܡܢ ܡܕܝܢܬܐ ܘܐܝܬܝܘܗܝ ܥܕܡܐ ܠܓܒܝܢܐ ܕܛܘܪܐ ܗܘ ܕܡܕܝܢܬܗܘܢ ܒܢܝܐ ܗܘܬ ܥܠܘܗܝ ܕܢܫܕܘܢܝܗܝ ܡܢ ܫܩܝܦܐ ܀
30Sed li foriris, trapasinte tra ilia mezo.
30ܗܘ ܕܝܢ ܥܒܪ ܒܝܢܬܗܘܢ ܘܐܙܠ ܀
31Kaj li malsupreniris al Kapernaum, urbo Galilea. Kaj li instruis ilin en la sabato;
31ܘܢܚܬ ܠܟܦܪܢܚܘܡ ܡܕܝܢܬܐ ܕܓܠܝܠܐ ܘܡܠܦ ܗܘܐ ܠܗܘܢ ܒܫܒܐ ܀
32kaj oni miris pro lia instruado, cxar kun auxtoritato estis lia vorto.
32ܘܬܡܝܗܝܢ ܗܘܘ ܒܝܘܠܦܢܗ ܕܡܫܠܛܐ ܗܘܬ ܡܠܬܗ ܀
33Kaj en la sinagogo estis viro, havanta spiriton de malpura demono; kaj li kriegis per lauxta vocxo,
33ܘܐܝܬ ܗܘܐ ܒܟܢܘܫܬܐ ܓܒܪܐ ܕܐܝܬ ܗܘܐ ܒܗ ܪܘܚܐ ܕܫܐܕܐ ܛܢܦܐ ܘܙܥܩ ܒܩܠܐ ܪܡܐ ܀
34dirante:Ha! kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? CXu vi venis, por pereigi nin? Mi scias, kiu vi estas, la Sanktulo de Dio.
34ܘܐܡܪ ܫܒܘܩܝܢܝ ܡܐ ܠܢ ܘܠܟ ܝܫܘܥ ܢܨܪܝܐ ܐܬܝܬ ܠܡܘܒܕܘܬܢ ܝܕܥ ܐܢܐ ܠܟ ܡܢ ܐܢܬ ܩܕܝܫܗ ܕܐܠܗܐ ܀
35Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante:Silentu, kaj eliru el li. Kaj jxetinte lin en la mezon, la demono eliris el li, neniel difektinte lin.
35ܘܟܐܐ ܒܗ ܝܫܘܥ ܘܐܡܪ ܤܟܘܪ ܦܘܡܟ ܘܦܘܩ ܡܢܗ ܘܫܕܝܗܝ ܫܐܕܐ ܒܡܨܥܬܐ ܘܢܦܩ ܡܢܗ ܟܕ ܠܐ ܤܪܚ ܒܗ ܡܕܡ ܀
36Kaj falis miro sur cxiujn, kaj ili kunparoladis inter si, dirante:Kia vorto estas cxi tio? cxar kun auxtoritato kaj potenco li ordonas al la malpuraj spiritoj, kaj ili eliras.
36ܘܬܡܗܐ ܪܒܐ ܐܚܕ ܠܟܠܢܫ ܘܡܡܠܠܝܢ ܗܘܘ ܥܡ ܚܕܕܐ ܘܐܡܪܝܢ ܡܢܐ ܗܝ ܟܝ ܡܠܬܐ ܗܕܐ ܕܒܫܘܠܛܢܐ ܘܒܚܝܠܐ ܦܩܕܐ ܠܪܘܚܐ ܛܢܦܬܐ ܘܢܦܩܢ ܀
37Kaj famo pri li eliris al cxiu loko de la tuta cxirkauxajxo.
37ܘܢܦܩ ܥܠܘܗܝ ܛܒܐ ܒܟܠܗ ܐܬܪܐ ܕܚܕܪܝܗܘܢ ܀
38Kaj levigxinte el la sinagogo, li eniris en la domon de Simon. Kaj la bopatrino de Simon estis tenata de granda febro, kaj ili petis lin pri sxi.
38ܘܟܕ ܢܦܩ ܝܫܘܥ ܡܢ ܟܢܘܫܬܐ ܥܠ ܠܒܝܬܗ ܕܫܡܥܘܢ ܘܚܡܬܗ ܕܫܡܥܘܢ ܐܠܝܨܐ ܗܘܬ ܒܐܫܬܐ ܪܒܬܐ ܘܒܥܘ ܡܢܗ ܡܛܠܬܗ ܀
39Kaj starante super sxi, li admonis la febron; kaj gxi forlasis sxin, kaj sxi tuj levigxis kaj servis al ili.
39ܘܩܡ ܠܥܠ ܡܢܗ ܘܟܐܐ ܒܐܫܬܗ ܘܫܒܩܬܗ ܘܡܚܕܐ ܩܡܬ ܘܡܫܡܫܐ ܗܘܬ ܠܗܘܢ ܀
40Kaj cxe la subiro de la suno cxiuj, kiuj havis malsanulojn kun diversaj malsanoj, venigis ilin al li; kaj li metis sur cxiun el ili la manojn, kaj sanigis ilin.
40ܡܥܪܒܝ ܫܡܫܐ ܕܝܢ ܟܠܗܘܢ ܐܝܠܝܢ ܕܐܝܬ ܗܘܐ ܠܗܘܢ ܟܪܝܗܐ ܕܟܪܝܗܝܢ ܒܟܘܪܗܢܐ ܡܫܚܠܦܐ ܐܝܬܝܘ ܐܢܘܢ ܠܘܬܗ ܗܘ ܕܝܢ ܥܠ ܚܕ ܚܕ ܡܢܗܘܢ ܐܝܕܗ ܤܐܡ ܗܘܐ ܘܡܐܤܐ ܗܘܐ ܠܗܘܢ ܀
41Eliris ankaux demonoj el multaj, kriegante, kaj dirante:Vi estas la Filo de Dio. Kaj severe admonante, li ne permesis al ili paroli, cxar ili sciis, ke li estas la Kristo.
41ܘܢܦܩܝܢ ܗܘܘ ܐܦ ܫܐܕܐ ܡܢ ܤܓܝܐܐ ܟܕ ܡܙܥܩܝܢ ܘܐܡܪܝܢ ܕܐܢܬ ܗܘ ܡܫܝܚܐ ܒܪܗ ܕܐܠܗܐ ܘܟܐܐ ܗܘܐ ܒܗܘܢ ܘܠܐ ܫܒܩ ܗܘܐ ܠܗܘܢ ܕܢܐܡܪܘܢ ܕܝܕܥܝܢ ܕܗܘܝܘ ܡܫܝܚܐ ܀
42Kaj kiam tagigxis, li eliris, kaj venis en dezertan lokon; kaj la homamasoj lin sercxis, kaj venis al li, kaj lin detenis, ke li ne foriru de ili.
42ܘܠܨܦܪܗ ܕܝܘܡܐ ܢܦܩ ܐܙܠ ܠܗ ܠܐܬܪܐ ܚܘܪܒܐ ܘܟܢܫܐ ܒܥܝܢ ܗܘܘ ܠܗ ܘܐܬܘ ܥܕܡܐ ܠܘܬܗ ܘܐܚܕܘܗܝ ܕܠܐ ܢܐܙܠ ܠܗ ܡܢ ܠܘܬܗܘܢ ܀
43Sed li diris al ili:Ankaux al la ceteraj urboj mi devas prediki la evangelion de la regno de Dio; cxar por tio mi estas sendita.
43ܗܘ ܕܝܢ ܝܫܘܥ ܐܡܪ ܠܗܘܢ ܕܐܦ ܠܡܕܝܢܬܐ ܐܚܪܢܝܬܐ ܘܠܐ ܠܝ ܠܡܤܒܪܘ ܡܠܟܘܬܗ ܕܐܠܗܐ ܕܥܠ ܗܕܐ ܗܘ ܐܫܬܕܪܬ ܀
44Kaj li predikis en la sinagogoj de Galileo.
44ܘܗܘ ܡܟܪܙ ܗܘܐ ܒܟܢܘܫܬܐ ܕܓܠܝܠܐ ܀