Esperanto

Syriac: NT

Mark

10

1Kaj li foriris de tie, kaj venis en la limojn de Judujo kaj trans Jordanon; kaj homamasoj kunvenis denove al li, kaj laux sia kutimo li instruis ilin denove.
1ܘܩܡ ܡܢ ܬܡܢ ܘܐܬܐ ܠܬܚܘܡܐ ܕܝܗܘܕ ܠܥܒܪܐ ܕܝܘܪܕܢܢ ܘܐܙܠܘ ܠܬܡܢ ܠܘܬܗ ܟܢܫܐ ܤܓܝܐܐ ܘܡܠܦ ܗܘܐ ܠܗܘܢ ܬܘܒ ܐܝܟ ܕܡܥܕ ܗܘܐ ܀
2Kaj Fariseoj venis, kaj demandis lin, por provi lin:CXu estas permesate al viro forsendi sian edzinon?
2ܘܩܪܒܘ ܦܪܝܫܐ ܡܢܤܝܢ ܠܗ ܘܡܫܐܠܝܢ ܕܐܢ ܫܠܝܛ ܠܓܒܪܐ ܕܢܫܒܘܩ ܐܢܬܬܗ ܀
3Kaj li responde diris al ili:Kion Moseo ordonis al vi?
3ܐܡܪ ܠܗܘܢ ܡܢܐ ܦܩܕܟܘܢ ܡܘܫܐ ܀
4Kaj ili diris:Moseo permesis skribi eksedzigan leteron, kaj forsendi sxin.
4ܗܢܘܢ ܕܝܢ ܐܡܪܝܢ ܡܘܫܐ ܐܦܤ ܠܢ ܕܢܟܬܘܒ ܟܬܒܐ ܕܫܘܒܩܢܐ ܘܢܫܪܐ ܀
5Sed Jesuo diris al ili:Pro la malmoleco de via koro li skribis por vi cxi tiun ordonon.
5ܥܢܐ ܝܫܘܥ ܘܐܡܪ ܠܗܘܢ ܠܘܩܒܠ ܩܫܝܘܬ ܠܒܟܘܢ ܟܬܒ ܠܟܘܢ ܦܘܩܕܢܐ ܗܢܐ ܀
6Sed de la komenco de la kreo:Li faris ilin vira kaj virina.
6ܡܢ ܒܪܫܝܬ ܕܝܢ ܕܟܪܐ ܘܢܩܒܬܐ ܥܒܕ ܐܢܘܢ ܐܠܗܐ ܀
7Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino,
7ܡܛܠ ܗܢܐ ܢܫܒܘܩ ܓܒܪܐ ܠܐܒܘܗܝ ܘܠܐܡܗ ܘܢܩܦ ܠܐܢܬܬܗ ܀
8kaj ili estos unu karno; sekve ili jam estas ne du, sed unu karno.
8ܘܢܗܘܘܢ ܬܪܝܗܘܢ ܚܕ ܒܤܪ ܡܟܝܠ ܠܐ ܗܘܘ ܬܪܝܢ ܐܠܐ ܚܕ ܒܤܪ ܀
9Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu.
9ܡܕܡ ܕܐܠܗܐ ܗܟܝܠ ܙܘܓ ܒܪܢܫܐ ܠܐ ܢܦܪܫ ܀
10Kaj en la domo la discxiploj denove demandis lin pri la afero.
10ܘܫܐܠܘܗܝ ܬܘܒ ܬܠܡܝܕܘܗܝ ܒܒܝܬܐ ܥܠ ܗܕܐ ܀
11Kaj li diris al ili:Kiu forsendos sian edzinon kaj edzigxos kun alia, tiu adultas kontraux sxi;
11ܘܐܡܪ ܠܗܘܢ ܟܠ ܡܢ ܕܢܫܪܐ ܐܢܬܬܗ ܘܢܤܒ ܐܚܪܬܐ ܓܐܪ ܀
12kaj se sxi mem forsendos sian edzon kaj edzinigxos kun alia, sxi adultas.
12ܘܐܢ ܐܢܬܬܐ ܬܫܪܐ ܒܥܠܗ ܘܬܗܘܐ ܠܐܚܪܢܐ ܓܝܪܐ ܀
13Kaj oni venigis al li infanojn, por ke li tusxu ilin; kaj la discxiploj admonis ilin.
13ܘܡܩܪܒܝܢ ܗܘܘ ܠܗ ܛܠܝܐ ܕܢܩܪܘܒ ܠܗܘܢ ܬܠܡܝܕܘܗܝ ܕܝܢ ܟܐܝܢ ܗܘܘ ܒܗܠܝܢ ܕܡܩܪܒܝܢ ܠܗܘܢ ܀
14Sed Jesuo, vidinte tion, indignis, kaj diris al ili:Lasu la infanojn veni al mi; ne malhelpu ilin, cxar el tiaj estas la regno de Dio.
14ܝܫܘܥ ܕܝܢ ܚܙܐ ܘܐܬܒܐܫ ܠܗ ܘܐܡܪ ܠܗܘܢ ܫܒܘܩܘ ܛܠܝܐ ܐܬܝܢ ܠܘܬܝ ܘܠܐ ܬܟܠܘܢ ܐܢܘܢ ܕܕܐܝܠܝܢ ܓܝܪ ܕܐܝܟ ܗܠܝܢ ܐܢܘܢ ܐܝܬܝܗ ܡܠܟܘܬܐ ܕܐܠܗܐ ܀
15Vere mi diras al vi:Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en gxin.
15ܐܡܝܢ ܐܡܪ ܐܢܐ ܠܟܘܢ ܕܟܠ ܕܠܐ ܢܩܒܠ ܡܠܟܘܬܐ ܕܐܠܗܐ ܐܝܟ ܛܠܝܐ ܠܐ ܢܥܘܠ ܠܗ ܀
16Kaj li prenis ilin en siaj brakoj, kaj benis ilin, metinte la manojn sur ilin.
16ܘܫܩܠ ܐܢܘܢ ܥܠ ܕܪܥܘܗܝ ܘܤܡ ܐܝܕܗ ܥܠܝܗܘܢ ܘܒܪܟ ܐܢܘܢ ܀
17Kaj dum li foriris sur la vojo, unu homo kuris al li kaj genuis antaux li, kaj demandis lin:Bona Majstro, kion mi faru, por ke mi heredu eternan vivon?
17ܘܟܕ ܪܕܐ ܒܐܘܪܚܐ ܪܗܛ ܚܕ ܢܦܠ ܥܠ ܒܘܪܟܘܗܝ ܘܡܫܐܠ ܗܘܐ ܠܗ ܘܐܡܪ ܡܠܦܢܐ ܛܒܐ ܡܢܐ ܐܥܒܕ ܕܐܬܪ ܚܝܐ ܕܠܥܠܡ ܀
18Kaj Jesuo diris al li:Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio.
18ܐܡܪ ܠܗ ܝܫܘܥ ܡܢܐ ܩܪܐ ܐܢܬ ܠܝ ܛܒܐ ܠܝܬ ܛܒܐ ܐܠܐ ܐܢ ܚܕ ܐܠܗܐ ܀
19Vi scias la ordonojn:Ne mortigu; Ne adultu; Ne sxtelu; Ne parolu malveran ateston; Ne rabu; Respektu vian patron kaj vian patrinon.
19ܦܘܩܕܢܐ ܝܕܥ ܐܢܬ ܠܐ ܬܓܘܪ ܠܐ ܬܓܢܘܒ ܠܐ ܬܩܛܘܠ ܘܠܐ ܬܤܗܕ ܤܗܕܘܬܐ ܕܓܠܬܐ ܠܐ ܬܛܠܘܡ ܝܩܪ ܠܐܒܘܟ ܘܠܐܡܟ ܀
20Kaj li responde diris al li:Majstro, cxion tion mi observis detempe de mia juneco.
20ܗܘ ܕܝܢ ܥܢܐ ܘܐܡܪ ܠܗ ܡܠܦܢܐ ܗܠܝܢ ܟܠܗܝܢ ܢܛܪܬ ܐܢܝܢ ܡܢ ܛܠܝܘܬܝ ܀
21Kaj Jesuo, rigardante lin, amis lin, kaj diris al li:Unu mankon vi havas; iru, kaj vendu cxion, kion vi havas, kaj donu al malricxuloj, kaj vi havos trezoron en la cxielo; kaj venu, sekvu min.
21ܝܫܘܥ ܕܝܢ ܚܪ ܒܗ ܘܐܚܒܗ ܘܐܡܪ ܠܗ ܚܕܐ ܚܤܝܪܐ ܠܟ ܙܠ ܙܒܢ ܟܠ ܡܕܡ ܕܐܝܬ ܠܟ ܘܗܒ ܠܡܤܟܢܐ ܘܬܗܘܐ ܠܟ ܤܝܡܬܐ ܒܫܡܝܐ ܘܤܒ ܨܠܝܒܐ ܘܬܐ ܒܬܪܝ ܀
22Sed li malgajigxis cxe tiu vorto, kaj foriris malgxoja; cxar li havis multajn posedajxojn.
22ܗܘ ܕܝܢ ܐܬܟܡܪ ܒܡܠܬܐ ܗܕܐ ܘܐܙܠ ܟܕ ܥܝܝܩܐ ܠܗ ܐܝܬ ܗܘܐ ܠܗ ܓܝܪ ܢܟܤܐ ܤܓܝܐܐ ܀
23Kaj Jesuo cxirkauxrigardis, kaj diris al siaj discxiploj:Kiel malfacile tiuj, kiuj havas ricxon, eniros en la regnon de Dio!
23ܚܪ ܕܝܢ ܝܫܘܥ ܒܬܠܡܝܕܘܗܝ ܘܐܡܪ ܠܗܘܢ ܟܡܐ ܥܛܠܐ ܠܐܝܠܝܢ ܕܐܝܬ ܠܗܘܢ ܢܟܤܐ ܕܢܥܠܘܢ ܠܡܠܟܘܬܐ ܕܐܠܗܐ ܀
24Kaj la discxiploj miris pro liaj vortoj. Sed Jesuo, respondante denove, diris al ili:Infanoj, kiel malfacile estas por tiuj, kiuj fidas al la ricxo, eniri en la regnon de Dio!
24ܬܠܡܝܕܐ ܕܝܢ ܡܬܕܡܪܝܢ ܗܘܘ ܥܠ ܡܠܘܗܝ ܘܥܢܐ ܬܘܒ ܝܫܘܥ ܘܐܡܪ ܠܗܘܢ ܒܢܝ ܟܡܐ ܥܛܠܐ ܠܐܝܠܝܢ ܕܬܟܝܠܝܢ ܥܠ ܢܟܤܝܗܘܢ ܕܢܥܠܘܢ ܠܡܠܟܘܬܗ ܕܐܠܗܐ ܀
25Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por ricxulo eniri en la regnon de Dio.
25ܦܫܝܩ ܗܘ ܠܓܡܠܐ ܕܢܥܘܠ ܒܚܪܘܪܐ ܕܡܚܛܐ ܐܘ ܥܬܝܪܐ ܠܡܠܟܘܬܗ ܕܐܠܗܐ ܠܡܥܠ ܀
26Kaj ili forte miregis, dirante al li:Kiu do povas esti savita?
26ܗܢܘܢ ܕܝܢ ܝܬܝܪܐܝܬ ܡܬܕܡܪܝܢ ܗܘܘ ܘܐܡܪܝܢ ܒܝܢܝܗܘܢ ܡܢܘ ܡܫܟܚ ܠܡܚܐ ܀
27Rigardante ilin, Jesuo diris:CXe homoj tio estas neebla, sed ne cxe Dio; cxar cxio estas ebla cxe Dio.
27ܚܪ ܕܝܢ ܒܗܘܢ ܝܫܘܥ ܘܐܡܪ ܠܗܘܢ ܠܘܬ ܒܢܝ ܐܢܫܐ ܗܕܐ ܠܐ ܡܫܟܚܐ ܐܠܐ ܠܘܬ ܐܠܗܐ ܟܠ ܡܕܡ ܓܝܪ ܡܫܟܚܐ ܠܘܬ ܐܠܗܐ ܀
28Petro ekparolis al li:Jen ni cxion forlasis kaj vin sekvis.
28ܘܫܪܝ ܟܐܦܐ ܠܡܐܡܪ ܗܐ ܚܢܢ ܫܒܩܢ ܟܠ ܡܕܡ ܘܢܩܦܢܟ ܀
29Jesuo diris:Vere mi diras al vi:Ekzistas neniu, kiu forlasis domon aux fratojn aux fratinojn aux patrinon aux patron aux infanojn aux kampojn pro mi kaj pro la evangelio,
29ܥܢܐ ܝܫܘܥ ܘܐܡܪ ܐܡܝܢ ܐܡܪ ܐܢܐ ܠܟܘܢ ܕܠܝܬ ܐܢܫ ܕܫܒܩ ܒܬܐ ܐܘ ܐܚܐ ܐܘ ܐܚܘܬܐ ܐܘ ܐܒܐ ܐܘ ܐܡܐ ܐܘ ܐܢܬܬܐ ܐܘ ܒܢܝܐ ܐܘ ܩܘܪܝܐ ܡܛܠܬܝ ܘܡܛܠ ܤܒܪܬܝ ܀
30kaj kiu ne ricevos centoble en cxi tiu tempo, domojn kaj fratojn kaj fratinojn kaj patrinojn kaj infanojn kaj kampojn, kun persekutado; kaj en la venonta mondo eternan vivon.
30ܘܠܐ ܢܩܒܠ ܚܕ ܒܡܐܐ ܗܫܐ ܒܙܒܢܐ ܗܢܐ ܒܬܐ ܘܐܚܐ ܘܐܚܘܬܐ ܘܐܡܗܬܐ ܘܒܢܝܐ ܘܩܘܪܝܐ ܥܡ ܪܕܘܦܝܐ ܘܒܥܠܡܐ ܕܐܬܐ ܚܝܐ ܕܠܥܠܡ ܀
31Sed multaj unuaj estos lastaj, kaj lastaj estos unuaj.
31ܤܓܝܐܐ ܕܝܢ ܩܕܡܝܐ ܕܢܗܘܘܢ ܐܚܪܝܐ ܘܐܚܪܝܐ ܩܕܡܝܐ ܀
32Kaj ili estis sur la vojo suprenirantaj al Jerusalem, kaj Jesuo iris antaux ili; kaj ili miregis, kaj la sekvantoj timis. Kaj li prenis al si denove la dek du, kaj ekparolis pri tio, kio okazos al li, dirante:
32ܟܕ ܤܠܩܝܢ ܗܘܘ ܕܝܢ ܒܐܘܪܚܐ ܠܐܘܪܫܠܡ ܗܘ ܝܫܘܥ ܩܕܝܡ ܗܘܐ ܠܗܘܢ ܘܡܬܬܡܗܝܢ ܗܘܘ ܘܐܙܠܝܢ ܗܘܘ ܒܬܪܗ ܟܕ ܕܚܝܠܝܢ ܘܕܒܪ ܠܬܪܥܤܪܬܗ ܘܫܪܝ ܕܢܐܡܪ ܠܗܘܢ ܡܕܡ ܕܥܬܝܕ ܕܢܗܘܐ ܠܗ ܀
33Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj la Filo de homo estos transdonita al la cxefpastroj kaj la skribistoj; kaj ili kondamnos lin al morto kaj transdonos lin al la nacianoj;
33ܕܗܐ ܤܠܩܝܢ ܚܢܢ ܠܐܘܪܫܠܡ ܘܒܪܗ ܕܐܢܫܐ ܡܫܬܠܡ ܠܪܒܝ ܟܗܢܐ ܘܠܤܦܪܐ ܘܢܚܝܒܘܢܝܗܝ ܠܡܘܬܐ ܘܢܫܠܡܘܢܝܗܝ ܠܥܡܡܐ ܀
34kaj ili lin mokos kaj sur lin kracxos kaj lin skurgxos kaj lin mortigos; kaj post tri tagoj li relevigxos.
34ܘܢܒܙܚܘܢ ܒܗ ܘܢܢܓܕܘܢܝܗܝ ܘܢܪܩܘܢ ܒܐܦܘܗܝ ܘܢܩܛܠܘܢܝܗܝ ܘܠܝܘܡܐ ܕܬܠܬܐ ܢܩܘܡ ܀
35Kaj alproksimigxis al li Jakobo kaj Johano, filoj de Zebedeo, dirante al li:Majstro, ni deziras, ke, kion ajn ni petos de vi, vi tion faru por ni.
35ܘܩܪܒܘ ܠܘܬܗ ܝܥܩܘܒ ܘܝܘܚܢܢ ܒܢܝ ܙܒܕܝ ܘܐܡܪܝܢ ܠܗ ܡܠܦܢܐ ܨܒܝܢ ܚܢܢ ܕܟܠ ܕܢܫܐܠ ܬܥܒܕ ܠܢ ܀
36Kaj li diris al ili:Kion vi volas, ke mi faru por vi?
36ܐܡܪ ܠܗܘܢ ܡܢܐ ܨܒܝܢ ܐܢܬܘܢ ܐܥܒܕ ܠܟܘܢ ܀
37Kaj ili diris al li:Permesu, ke ni povu sidi, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via gloro.
37ܐܡܪܝܢ ܠܗ ܗܒ ܠܢ ܕܚܕ ܢܬܒ ܡܢ ܝܡܝܢܟ ܘܚܕ ܡܢ ܤܡܠܟ ܒܫܘܒܚܟ ܀
38Sed Jesuo diris al ili:Vi ne scias, kion vi petas. CXu vi povas trinki la kalikon, kiun mi trinkas? aux esti baptitaj per la bapto, per kiu mi estas baptata?
38ܗܘ ܕܝܢ ܐܡܪ ܠܗܘܢ ܠܐ ܝܕܥܝܢ ܐܢܬܘܢ ܡܢܐ ܫܐܠܝܢ ܐܢܬܘܢ ܡܫܟܚܝܢ ܐܢܬܘܢ ܕܬܫܬܘܢ ܟܤܐ ܕܐܢܐ ܫܬܐ ܐܢܐ ܘܡܥܡܘܕܝܬܐ ܕܐܢܐ ܥܡܕ ܐܢܐ ܬܥܡܕܘܢ ܀
39Kaj ili diris al li:Ni povas. Kaj Jesuo diris al ili:La kalikon, kiun mi trinkas, vi trinkos, kaj per la bapto, per kiu mi estas baptata, vi estos baptitaj;
39ܐܡܪܝܢ ܠܗ ܡܫܟܚܝܢܢ ܐܡܪ ܠܗܘܢ ܝܫܘܥ ܟܤܐ ܕܫܬܐ ܐܢܐ ܬܫܬܘܢ ܘܡܥܡܘܕܝܬܐ ܕܥܡܕ ܐܢܐ ܬܥܡܕܘܢ ܀
40sed sidi dekstre de mi aux maldekstre, tion doni ne apartenas al mi; sed gxi estas por tiuj, por kiuj gxi estas preparita.
40ܕܬܬܒܘܢ ܕܝܢ ܡܢ ܝܡܝܢܝ ܘܡܢ ܤܡܠܝ ܠܐ ܗܘܬ ܕܝܠܝ ܠܡܬܠ ܐܠܐ ܠܐܝܠܝܢ ܕܡܛܝܒܐ ܀
41Kaj auxdinte, la dek ekindignis kontraux Jakobo kaj Johano.
41ܘܟܕ ܫܡܥܘ ܥܤܪܐ ܫܪܝܘ ܪܛܢܝܢ ܥܠ ܝܥܩܘܒ ܘܝܘܚܢܢ ܀
42Kaj Jesuo, alvokinte ilin al si, diris al ili:Vi scias, ke tiuj, kiuj pretendas regi la nacianojn, kondutas kiel sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas auxtoritaton super ili.
42ܘܩܪܐ ܐܢܘܢ ܝܫܘܥ ܘܐܡܪ ܠܗܘܢ ܝܕܥܝܢ ܐܢܬܘܢ ܕܐܝܠܝܢ ܕܡܤܬܒܪܝܢ ܪܫܐ ܕܥܡܡܐ ܡܪܝܗܘܢ ܐܢܘܢ ܘܪܘܪܒܢܝܗܘܢ ܫܠܝܛܝܢ ܥܠܝܗܘܢ ܀
43Sed ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto;
43ܠܐ ܕܝܢ ܗܟܢܐ ܢܗܘܐ ܒܝܢܬܟܘܢ ܐܠܐ ܡܢ ܕܨܒܐ ܒܟܘܢ ܕܢܗܘܐ ܪܒܐ ܢܗܘܐ ܠܟܘܢ ܡܫܡܫܢܐ ܀
44kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu sklavo de cxiuj.
44ܘܐܝܢܐ ܡܢܟܘܢ ܕܨܒܐ ܕܢܗܘܐ ܩܕܡܝܐ ܢܗܘܐ ܥܒܕܐ ܕܟܠܢܫ ܀
45CXar la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elacxeton por multaj.
45ܐܦ ܒܪܗ ܓܝܪ ܕܐܢܫܐ ܠܐ ܐܬܐ ܕܢܫܬܡܫ ܐܠܐ ܕܢܫܡܫ ܘܕܢܬܠ ܢܦܫܗ ܦܘܪܩܢܐ ܚܠܦ ܤܓܝܐܐ ܀
46Kaj ili venis al Jerihxo; kaj kiam li foriris el Jerihxo kun siaj discxiploj kaj granda homamaso, la filo de Timeo, Bartimeo, blinda almozulo, sidis apud la vojo.
46ܘܐܬܘ ܠܐܝܪܝܚܘ ܘܟܕ ܢܦܩ ܝܫܘܥ ܡܢ ܐܝܪܝܚܘ ܗܘ ܘܬܠܡܝܕܘܗܝ ܘܟܢܫܐ ܤܓܝܐܐ ܛܝܡܝ ܒܪ ܛܝܡܝ ܤܡܝܐ ܝܬܒ ܗܘܐ ܥܠ ܝܕ ܐܘܪܚܐ ܘܚܕܪ ܀
47Kaj auxdinte, ke cxeestas Jesuo, la Nazaretano, li ekkriis, kaj diris:Jesuo, filo de David, kompatu min.
47ܘܫܡܥ ܕܝܫܘܥ ܗܘ ܢܨܪܝܐ ܘܫܪܝ ܠܡܩܥܐ ܘܠܡܐܡܪ ܒܪܗ ܕܕܘܝܕ ܐܬܪܚܡ ܥܠܝ ܀
48Kaj multaj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis:Ho Filo de David, kompatu min!
48ܘܟܐܝܢ ܗܘܘ ܒܗ ܤܓܝܐܐ ܕܢܫܬܘܩ ܗܘ ܕܝܢ ܝܬܝܪܐܝܬ ܩܥܐ ܗܘܐ ܘܐܡܪ ܒܪܗ ܕܕܘܝܕ ܐܬܪܚܡ ܥܠܝ ܀
49Kaj Jesuo haltis, kaj diris:Alvoku lin. Kaj oni alvokis la blindulon, dirante al li:Kuragxu; levigxu, li vin alvokas.
49ܘܩܡ ܝܫܘܥ ܘܦܩܕ ܕܢܩܪܘܢܝܗܝ ܘܩܪܐܘܗܝ ܠܤܡܝܐ ܘܐܡܪܝܢ ܠܗ ܐܬܠܒܒ ܩܘܡ ܩܪܐ ܠܟ ܀
50Kaj li forjxetis sian veston, kaj eksaltis kaj venis al Jesuo.
50ܗܘ ܕܝܢ ܤܡܝܐ ܫܕܐ ܠܒܫܗ ܘܩܡ ܐܬܐ ܠܘܬ ܝܫܘܥ ܀
51Kaj Jesuo responde al li diris:Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj la blindulo diris al li:Rabeno mia, ke mi ricevu vidpovon.
51ܐܡܪ ܠܗ ܝܫܘܥ ܡܢܐ ܨܒܐ ܐܢܬ ܐܥܒܕ ܠܟ ܗܘ ܕܝܢ ܤܡܝܐ ܐܡܪ ܠܗ ܪܒܝ ܕܐܚܙܐ ܀
52Kaj Jesuo diris al li:Iru; via fido vin savis. Kaj tuj li ricevis vidpovon, kaj sekvis lin sur la vojo.
52ܘܝܫܘܥ ܐܡܪ ܠܗ ܚܙܝ ܗܝܡܢܘܬܟ ܐܚܝܬܟ ܘܡܚܕܐ ܐܬܚܙܝ ܠܗ ܘܐܙܠ ܗܘܐ ܒܐܘܪܚܐ ܀