1Kaj kiam Jesuo finis cxiujn tiujn vortojn, li diris al siaj discxiploj:
1ܘܗܘܐ ܕܟܕ ܫܠܡ ܝܫܘܥ ܟܠܗܝܢ ܡܠܐ ܗܠܝܢ ܐܡܪ ܠܬܠܡܝܕܘܗܝ ܀
2Vi scias, ke post du tagoj okazos la Pasko, kaj la Filo de homo estos transdonita, por esti krucumita.
2ܝܕܥܝܢ ܐܢܬܘܢ ܕܒܬܪ ܬܪܝܢ ܝܘܡܝܢ ܗܘܐ ܦܨܚܐ ܘܒܪܗ ܕܐܢܫܐ ܡܫܬܠܡ ܕܢܙܕܩܦ ܀
3Tiam kunvenis la cxefpastroj kaj la pliagxuloj de la popolo, en la korto de la cxefpastro, kies nomo estis Kajafas;
3ܗܝܕܝܢ ܐܬܟܢܫܘ ܪܒܝ ܟܗܢܐ ܘܤܦܪܐ ܘܩܫܝܫܐ ܕܥܡܐ ܠܕܪܬܗ ܕܪܒ ܟܗܢܐ ܕܡܬܩܪܐ ܩܝܦܐ ܀
4kaj ili konsiligxis, por ke ili povu per ruzo kapti Jesuon, kaj mortigi lin.
4ܘܐܬܡܠܟܘ ܥܠ ܝܫܘܥ ܕܒܢܟܠܐ ܢܐܚܕܘܢܝܗܝ ܘܢܩܛܠܘܢܝܗܝ ܀
5Sed ili diris:Ne dum la festo, por ke ne levigxu tumulto cxe la popolo.
5ܘܐܡܪܝܢ ܗܘܘ ܠܐ ܒܥܕܥܕܐ ܕܠܐ ܢܗܘܐ ܫܓܘܫܝܐ ܒܥܡܐ ܀
6Kaj kiam Jesuo estis en Betania, en la domo de Simon, leprulo,
6ܘܟܕ ܗܘܐ ܝܫܘܥ ܒܒܝܬ ܥܢܝܐ ܒܒܝܬܗ ܕܫܡܥܘܢ ܓܪܒܐ ܀
7venis al li virino, havanta alabastran vazon da multekosta sxmirajxo, kaj sxi versxis gxin sur lian kapon, dum li sidis cxe mangxo.
7ܩܪܒܬ ܠܗ ܐܢܬܬܐ ܕܐܝܬ ܥܠܝܗ ܫܛܝܦܬܐ ܕܡܫܚܐ ܕܒܤܡܐ ܤܓܝ ܕܡܝܐ ܘܐܫܦܥܬܗ ܥܠ ܪܫܗ ܕܝܫܘܥ ܟܕ ܤܡܝܟ ܀
8Sed kiam la discxiploj tion vidis, ili indignis, dirante:
8ܚܙܘ ܕܝܢ ܬܠܡܝܕܘܗܝ ܘܐܬܒܐܫ ܠܗܘܢ ܘܐܡܪܘ ܠܡܢܐ ܐܒܕܢܐ ܗܢܐ ܀
9Por kio estas cxi tiu malsxparo? CXar cxi tiun sxmirajxon oni povus vendi por granda prezo, kaj doni al malricxuloj.
9ܡܫܟܚ ܗܘܐ ܓܝܪ ܕܢܙܕܒܢ ܗܢܐ ܒܤܓܝ ܘܢܬܝܗܒ ܠܡܤܟܢܐ ܀
10Sed Jesuo, tion sciante, diris al ili:Kial vi gxenas la virinon? sxi faris bonan faron al mi.
10ܝܫܘܥ ܕܝܢ ܝܕܥ ܘܐܡܪ ܠܗܘܢ ܡܢܐ ܡܠܐܝܢ ܐܢܬܘܢ ܠܗ ܠܐܢܬܬܐ ܥܒܕܐ ܫܦܝܪܐ ܥܒܕܬ ܠܘܬܝ ܀
11CXar la malricxulojn vi cxiam havas kun vi, sed min vi ne cxiam havas.
11ܒܟܠܙܒܢ ܓܝܪ ܡܤܟܢܐ ܐܝܬ ܠܟܘܢ ܥܡܟܘܢ ܠܝ ܕܝܢ ܠܐ ܒܟܠܙܒܢ ܐܝܬ ܠܟܘܢ ܀
12CXar versxante cxi tiun sxmirajxon sur mian korpon, sxi tion faris por mia entombigo.
12ܗܕܐ ܕܝܢ ܕܐܪܡܝܬ ܒܤܡܐ ܗܢܐ ܥܠ ܓܘܫܡܝ ܐܝܟ ܕܠܡܩܒܪܢܝ ܥܒܕܬ ܀
13Vere mi diras al vi:Kie ajn estos predikata cxi tiu evangelio en la tuta mondo, tio ankaux, kion faris cxi tiu virino, estos priparolata, por memorajxo de sxi.
13ܘܐܡܝܢ ܐܡܪ ܐܢܐ ܠܟܘܢ ܕܐܝܟܐ ܕܬܬܟܪܙ ܤܒܪܬܝ ܗܕܐ ܒܟܠܗ ܥܠܡܐ ܢܬܡܠܠ ܐܦ ܡܕܡ ܕܥܒܕܬ ܗܕܐ ܠܕܘܟܪܢܗ ܀
14Tiam unu el la dek du, nomata Judas Iskariota, iris al la cxefpastroj,
14ܗܝܕܝܢ ܐܙܠ ܚܕ ܡܢ ܬܪܥܤܪ ܕܡܬܩܪܐ ܝܗܘܕܐ ܤܟܪܝܘܛܐ ܠܘܬ ܪܒܝ ܟܗܢܐ ܀
15kaj diris:Kion vi volas doni al mi, se mi lin transdonos al vi? Kaj ili pesis por li tridek argxentajn monerojn.
15ܘܐܡܪ ܠܗܘܢ ܡܢܐ ܨܒܝܢ ܐܢܬܘܢ ܠܡܬܠ ܠܝ ܘܐܢܐ ܡܫܠܡ ܐܢܐ ܠܗ ܠܟܘܢ ܗܢܘܢ ܕܝܢ ܐܩܝܡܘ ܠܗ ܬܠܬܝܢ ܕܟܤܦܐ ܀
16Kaj de tiam li sercxis okazon, por transdoni lin.
16ܘܡܢ ܗܝܕܝܢ ܒܥܐ ܗܘܐ ܠܗ ܦܠܥܐ ܕܢܫܠܡܝܘܗܝ ܀
17Kaj en la unua tago de macoj la discxiploj venis al Jesuo, dirante:Kie vi volas, ke ni pretigu por vi, por mangxi la Paskon?
17ܒܝܘܡܐ ܕܝܢ ܩܕܡܝܐ ܕܦܛܝܪܐ ܩܪܒܘ ܬܠܡܝܕܐ ܠܘܬ ܝܫܘܥ ܘܐܡܪܘ ܠܗ ܐܝܟܐ ܨܒܐ ܐܢܬ ܕܢܛܝܒ ܠܟ ܕܬܠܥܤ ܦܨܚܐ ܀
18Kaj li diris:Iru en la urbon al trovotulo, kaj diru al li:La Majstro diras:Mia tempo estas proksima; mi faros la Paskon cxe vi, kun miaj discxiploj.
18ܗܘ ܕܝܢ ܐܡܪ ܠܗܘܢ ܙܠܘ ܠܡܕܝܢܬܐ ܠܘܬ ܦܠܢ ܘܐܡܪܘ ܠܗ ܪܒܢ ܐܡܪ ܙܒܢܝ ܡܛܐ ܠܗ ܠܘܬܟ ܥܒܕ ܐܢܐ ܦܨܚܐ ܥܡ ܬܠܡܝܕܝ ܀
19Kaj la discxiploj faris, kiel Jesuo ordonis al ili, kaj ili pretigis la Paskon.
19ܘܬܠܡܝܕܘܗܝ ܥܒܕܘ ܐܝܟܢܐ ܕܦܩܕ ܠܗܘܢ ܝܫܘܥ ܘܛܝܒܘ ܦܨܚܐ ܀
20Kaj kiam vesperigxis, li sidis cxe mangxo kun la dek du discxiploj;
20ܘܟܕ ܗܘܐ ܪܡܫܐ ܤܡܝܟ ܗܘܐ ܥܡ ܬܪܥܤܪ ܬܠܡܝܕܘܗܝ ܀
21kaj dum ili mangxis, li diris:Vere mi diras al vi, ke unu el vi perfidos min.
21ܘܟܕ ܠܥܤܝܢ ܐܡܪ ܐܡܝܢ ܐܡܪ ܐܢܐ ܠܟܘܢ ܕܚܕ ܡܢܟܘܢ ܡܫܠܡ ܠܝ ܀
22Kaj ili tre malgxojis, kaj cxiu komencis diri al li:Sinjoro, cxu eble mi?
22ܘܟܪܝܬ ܠܗܘܢ ܛܒ ܘܫܪܝܘ ܠܡܐܡܪ ܠܗ ܚܕ ܚܕ ܡܢܗܘܢ ܠܡܐ ܐܢܐ ܡܪܝ ܀
23Kaj li respondis kaj diris:Tiu, kiu trempis kun mi la manon en la pladon, perfidos min.
23ܗܘ ܕܝܢ ܥܢܐ ܘܐܡܪ ܡܢ ܕܨܒܥ ܐܝܕܗ ܥܡܝ ܒܠܓܬܐ ܗܘ ܢܫܠܡܢܝ ܀
24La Filo de homo iros, kiel estas skribite pri li; sed ve al tiu viro, de kiu la Filo de homo estos perfidita! se tiu homo ne estus naskita, estus bone por li.
24ܘܒܪܗ ܕܐܢܫܐ ܐܙܠ ܐܝܟܢܐ ܕܟܬܝܒ ܥܠܘܗܝ ܘܝ ܠܗ ܕܝܢ ܠܓܒܪܐ ܗܘ ܕܒܐܝܕܗ ܒܪܗ ܕܐܢܫܐ ܡܫܬܠܡ ܦܩܚ ܗܘܐ ܠܗ ܠܓܒܪܐ ܗܘ ܐܠܘ ܠܐ ܐܬܝܠܕ ܀
25Kaj Judas, kiu estis lin perfidonta, responde diris:CXu eble mi, Rabeno? Li diris al li:Vi diris.
25ܥܢܐ ܝܗܘܕܐ ܡܫܠܡܢܐ ܘܐܡܪ ܕܠܡܐ ܐܢܐ ܗܘ ܪܒܝ ܐܡܪ ܠܗ ܝܫܘܥ ܐܢܬ ܐܡܪܬ ܀
26Kaj dum ili mangxis, Jesuo prenis panon, kaj beninte, dispecigis gxin kaj donis al la discxiploj, kaj diris:Prenu, mangxu; cxi tio estas mia korpo.
26ܟܕ ܕܝܢ ܠܥܤܝܢ ܫܩܠ ܝܫܘܥ ܠܚܡܐ ܘܒܪܟ ܘܩܨܐ ܘܝܗܒ ܠܬܠܡܝܕܘܗܝ ܘܐܡܪ ܤܒܘ ܐܟܘܠܘ ܗܢܘ ܦܓܪܝ ܀
27Kaj li prenis kalikon, kaj doninte dankon, donis al ili, dirante:Vi cxiuj trinku el gxi;
27ܘܫܩܠ ܟܤܐ ܘܐܘܕܝ ܘܝܗܒ ܠܗܘܢ ܘܐܡܪ ܤܒܘ ܐܫܬܘ ܡܢܗ ܟܠܟܘܢ ܀
28cxar cxi tio estas mia sango de la interligo, kiu estas elversxata por multaj, por la pardonado de pekoj.
28ܗܢܘ ܕܡܝ ܕܕܝܬܩܐ ܚܕܬܐ ܕܚܠܦ ܤܓܝܐܐ ܡܬܐܫܕ ܠܫܘܒܩܢܐ ܕܚܛܗܐ ܀
29Sed mi diras al vi:De nun mi ne trinkos el cxi tiu frukto de la vinberarbo, gxis tiu tago, kiam mi trinkos gxin novan kun vi en la regno de mia Patro.
29ܐܡܪ ܐܢܐ ܠܟܘܢ ܕܝܢ ܕܠܐ ܐܫܬܐ ܡܢ ܗܫܐ ܡܢ ܗܢܐ ܝܠܕܐ ܕܓܦܬܐ ܥܕܡܐ ܠܝܘܡܐ ܕܒܗ ܐܫܬܝܘܗܝ ܥܡܟܘܢ ܚܕܬܐ ܒܡܠܟܘܬܗ ܕܐܒܝ ܀
30Kaj kantinte himnon, ili foriris al la monto Olivarba.
30ܘܫܒܚܘ ܘܢܦܩܘ ܠܛܘܪ ܙܝܬܐ ܀
31Tiam diris Jesuo al ili:Vi cxiuj ofendigxos pro mi dum cxi tiu nokto; cxar estas skribite:Mi frapos la pasxtiston, kaj la sxafoj de la grego diskuros.
31ܗܝܕܝܢ ܐܡܪ ܠܗܘܢ ܝܫܘܥ ܐܢܬܘܢ ܟܠܟܘܢ ܬܬܟܫܠܘܢ ܒܝ ܒܗܢܐ ܠܠܝܐ ܟܬܝܒ ܓܝܪ ܕܐܡܚܐ ܠܪܥܝܐ ܘܢܬܒܕܪܘܢ ܥܪܒܐ ܕܥܢܗ ܀
32Tamen, post mia relevigxo mi iros antaux vi en Galileon.
32ܡܢ ܒܬܪ ܕܩܐܡ ܐܢܐ ܕܝܢ ܩܕܡ ܐܢܐ ܠܟܘܢ ܠܓܠܝܠܐ ܀
33Sed Petro responde diris al li:Ecx se cxiuj ofendigxos pro vi, mi neniam ofendigxos.
33ܥܢܐ ܟܐܦܐ ܘܐܡܪ ܠܗ ܐܦܢ ܟܠܢܫ ܢܬܟܫܠ ܒܟ ܐܢܐ ܡܬܘܡ ܠܐ ܐܬܟܫܠ ܒܟ ܀
34Jesuo diris al li:Vere mi diras al vi, ke en cxi tiu nokto, antaux ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min.
34ܐܡܪ ܠܗ ܝܫܘܥ ܐܡܝܢ ܐܡܪ ܐܢܐ ܠܟ ܕܒܗܢܐ ܠܠܝܐ ܩܕܡ ܕܢܩܪܐ ܬܪܢܓܠܐ ܬܠܬ ܙܒܢܝܢ ܬܟܦܘܪ ܒܝ ܀
35Petro diris al li:Ecx se mi devos morti kun vi, mi neniel vin malkonfesos. Tiel same diris cxiuj discxiploj.
35ܐܡܪ ܠܗ ܟܐܦܐ ܐܢ ܢܗܘܐ ܠܝ ܠܡܡܬ ܥܡܟ ܠܐ ܐܟܦܘܪ ܒܟ ܘܗܟܘܬ ܐܦ ܟܠܗܘܢ ܬܠܡܝܕܐ ܐܡܪܘ ܀
36Tiam venis Jesuo kun ili al loko nomata Getsemane, kaj diris al siaj discxiploj:Sidigxu cxi tie, dum mi iros tien, por pregxi.
36ܗܝܕܝܢ ܐܬܐ ܥܡܗܘܢ ܝܫܘܥ ܠܕܘܟܬܐ ܕܡܬܩܪܝܐ ܓܕܤܡܢ ܘܐܡܪ ܠܬܠܡܝܕܘܗܝ ܬܒܘ ܗܪܟܐ ܥܕ ܐܙܠ ܐܨܠܐ ܀
37Kaj li prenis kun si Petron kaj la du filojn de Zebedeo, kaj komencis malgxoji kaj maltrankviligxi.
37ܘܕܒܪ ܠܟܐܦܐ ܘܠܬܪܝܗܘܢ ܒܢܝ ܙܒܕܝ ܘܫܪܝ ܠܡܬܟܡܪܘ ܘܠܡܬܥܩܘ ܀
38Tiam li diris al ili:Tre malgxoja estas mia animo, ecx gxis morto; restu cxi tie, kaj viglu kun mi.
38ܘܐܡܪ ܠܗܘܢ ܟܪܝܐ ܗܝ ܠܗ ܠܢܦܫܝ ܥܕܡܐ ܠܡܘܬܐ ܩܘܘ ܠܝ ܗܪܟܐ ܘܫܗܪܘ ܥܡܝ ܀
39Kaj irinte iom antauxen, li falis sur sian vizagxon, pregxante, kaj dirante:Ho mia Patro, se povas esti, cxi tiu kaliko pasu for de mi; tamen ne kiel mi volas, sed kiel Vi volas.
39ܘܦܪܩ ܩܠܝܠ ܘܢܦܠ ܥܠ ܐܦܘܗܝ ܘܡܨܠܐ ܗܘܐ ܘܐܡܪ ܐܒܝ ܐܢ ܡܫܟܚܐ ܢܥܒܪܢܝ ܟܤܐ ܗܢܐ ܒܪܡ ܠܐ ܐܝܟ ܕܐܢܐ ܨܒܐ ܐܢܐ ܐܠܐ ܐܝܟ ܕܐܢܬ ܀
40Kaj li venis al la discxiploj kaj trovis ilin dormantaj, kaj diris al Petro:CXu vi do ne havis forton vigli kun mi ecx unu horon?
40ܘܐܬܐ ܠܘܬ ܬܠܡܝܕܘܗܝ ܘܐܫܟܚ ܐܢܘܢ ܟܕ ܕܡܟܝܢ ܘܐܡܪ ܠܟܐܦܐ ܗܟܢܐ ܠܐ ܐܫܟܚܬܘܢ ܚܕܐ ܫܥܐ ܕܬܫܗܪܘܢ ܥܡܝ ܀
41Viglu kaj pregxu, por ke vi ne eniru en tenton; la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta.
41ܐܬܬܥܝܪܘ ܘܨܠܘ ܕܠܐ ܬܥܠܘܢ ܠܢܤܝܘܢܐ ܪܘܚܐ ܡܛܝܒܐ ܦܓܪܐ ܕܝܢ ܟܪܝܗ ܀
42Denove la duan fojon foririnte, li pregxis, dirante:Ho mia Patro, se cxi tio ne povos forpasi, krom se mi trinkos gxin, Via volo plenumigxu.
42ܬܘܒ ܐܙܠ ܕܬܪܬܝܢ ܙܒܢܝܢ ܨܠܝ ܘܐܡܪ ܐܒܝ ܐܢ ܠܐ ܡܫܟܚ ܗܢܐ ܟܤܐ ܕܢܥܒܪ ܐܠܐ ܐܢ ܐܫܬܝܬܗ ܢܗܘܐ ܨܒܝܢܟ ܀
43Kaj denove reveninte, li trovis ilin dormantaj, cxar iliaj okuloj pezigxis.
43ܘܐܬܐ ܬܘܒ ܐܫܟܚ ܐܢܘܢ ܟܕ ܕܡܟܝܢ ܥܝܢܝܗܘܢ ܓܝܪ ܝܩܝܪܢ ܗܘܝ ܀
44Kaj li denove lasis ilin kaj foriris, kaj la trian fojon pregxis, denove dirante la samajn vortojn.
44ܘܫܒܩ ܐܢܘܢ ܘܐܙܠ ܬܘܒ ܨܠܝ ܕܬܠܬ ܙܒܢܝܢ ܘܠܗ ܠܡܠܬܐ ܐܡܪ ܀
45Tiam li venis al la discxiploj, kaj diris al ili:Dormu nun kaj ripozu:jen la horo alproksimigxis, kaj la Filo de homo estas perfidata en la manojn de pekuloj.
45ܗܝܕܝܢ ܐܬܐ ܠܘܬ ܬܠܡܝܕܘܗܝ ܘܐܡܪ ܠܗܘܢ ܕܡܟܘ ܡܟܝܠ ܘܐܬܬܢܝܚܘ ܗܐ ܡܛܬ ܫܥܬܐ ܘܒܪܗ ܕܐܢܫܐ ܡܫܬܠܡ ܒܐܝܕܝܗܘܢ ܕܚܛܝܐ ܀
46Levigxu, ni iru; jen mia perfidanto alproksimigxas.
46ܩܘܡܘ ܢܐܙܠ ܗܐ ܡܛܐ ܗܘ ܕܡܫܠܡ ܠܝ ܀
47Kaj dum li ankoraux parolis, jen venis Judas, unu el la dek du; kaj kun li granda homamaso kun glavoj kaj bastonoj venis de la cxefpastroj kaj pliagxuloj de la popolo.
47ܘܥܕ ܗܘ ܡܡܠܠ ܗܐ ܝܗܘܕܐ ܡܫܠܡܢܐ ܚܕ ܡܢ ܬܪܥܤܪܬܐ ܐܬܐ ܘܟܢܫܐ ܥܡܗ ܤܓܝܐܐ ܥܡ ܤܦܤܪܐ ܘܚܘܛܪܐ ܡܢ ܠܘܬ ܪܒܝ ܟܗܢܐ ܘܩܫܝܫܐ ܕܥܡܐ ܀
48Kaj lia perfidanto jam arangxis kun ili signon, dirante:Kiun mi kisos, tiu estas li; kaptu lin.
48ܘܝܗܒ ܗܘܐ ܠܗܘܢ ܐܬܐ ܝܗܘܕܐ ܡܫܠܡܢܐ ܘܐܡܪ ܠܗܘ ܕܢܫܩ ܐܢܐ ܗܘܝܘ ܠܗ ܐܚܘܕܘ ܀
49Kaj tuj veninte al Jesuo, li diris:Saluton, Rabeno; kaj kisis lin.
49ܘܡܚܕܐ ܩܪܒ ܠܘܬ ܝܫܘܥ ܘܐܡܪ ܫܠܡ ܪܒܝ ܘܢܫܩܗ ܀
50Kaj Jesuo diris al li:Amiko, por kio vi venis? Tiam ili venis, kaj metis manojn sur Jesuon kaj arestis lin.
50ܗܘ ܕܝܢ ܝܫܘܥ ܐܡܪ ܠܗ ܥܠ ܗܝ ܕܐܬܝܬ ܚܒܪܝ ܗܝܕܝܢ ܐܬܩܪܒܘ ܘܐܪܡܝܘ ܐܝܕܝܗܘܢ ܥܠ ܝܫܘܥ ܘܐܚܕܘܗܝ ܀
51Kaj jen unu el tiuj, kiuj estis kun Jesuo, etendis sian manon kaj eltiris sian glavon, kaj frapis la sklavon de la cxefpastro, kaj detrancxis lian orelon.
51ܘܗܐ ܚܕ ܡܢ ܗܢܘܢ ܕܥܡ ܝܫܘܥ ܐܘܫܛ ܐܝܕܗ ܘܫܡܛ ܤܦܤܪܐ ܘܡܚܝܗܝ ܠܥܒܕܗ ܕܪܒ ܟܗܢܐ ܘܫܩܠܗ ܐܕܢܗ ܀
52Tiam diris Jesuo al li:Remetu vian glavon en gxian ingon; cxar cxiuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos.
52ܗܝܕܝܢ ܐܡܪ ܠܗ ܝܫܘܥ ܐܗܦܟ ܤܦܤܪܐ ܠܕܘܟܬܗ ܟܠܗܘܢ ܓܝܪ ܗܢܘܢ ܕܢܤܒܘ ܤܝܦܐ ܒܤܝܦܐ ܢܡܘܬܘܢ ܀
53CXu vi do supozas, ke mi ne povas alvoki mian Patron, kaj Li tuj liveros al mi pli ol dek du legiojn da angxeloj?
53ܐܘ ܤܒܪ ܐܢܬ ܕܠܐ ܡܫܟܚ ܐܢܐ ܕܐܒܥܐ ܡܢ ܐܒܝ ܘܢܩܝܡ ܠܝ ܗܫܐ ܝܬܝܪ ܡܢ ܬܪܬܥܤܪܐ ܠܓܝܘܢܝܢ ܕܡܠܐܟܐ ܀
54Sed kiel plenumigxus la Skriboj, ke tiel devas okazi?
54ܐܝܟܢܐ ܗܟܝܠ ܢܬܡܠܘܢ ܟܬܒܐ ܕܗܟܢܐ ܘܠܐ ܕܢܗܘܐ ܀
55En tiu horo Jesuo diris al la homamasoj:CXu vi elvenis kvazaux kontraux rabiston, kun glavoj kaj bastonoj, por kapti min? CXiutage mi sidis en la templo, instruante, kaj vi ne arestis min.
55ܒܗܝ ܫܥܬܐ ܐܡܪ ܝܫܘܥ ܠܟܢܫܐ ܐܝܟ ܕܥܠ ܓܝܤܐ ܢܦܩܬܘܢ ܒܤܦܤܪܐ ܘܒܚܘܛܪܐ ܕܬܐܚܕܘܢܢܝ ܟܠܝܘܡ ܠܘܬܟܘܢ ܒܗܝܟܠܐ ܝܬܒ ܗܘܝܬ ܘܡܠܦ ܘܠܐ ܐܚܕܬܘܢܢܝ ܀
56Sed cxio tio okazis, por ke plenumigxu la Skriboj de la profetoj. Tiam cxiuj discxiploj forlasis lin kaj forkuris.
56ܗܕܐ ܕܝܢ ܕܗܘܬ ܕܢܬܡܠܘܢ ܟܬܒܐ ܕܢܒܝܐ ܗܝܕܝܢ ܬܠܡܝܕܐ ܟܠܗܘܢ ܫܒܩܘܗܝ ܘܥܪܩܘ ܀
57Kaj la arestintoj de Jesuo forkondukis lin al la domo de la cxefpastro Kajafas, kie jam kolektigxis la skribistoj kaj pliagxuloj.
57ܘܗܢܘܢ ܕܐܚܕܘܗܝ ܠܝܫܘܥ ܐܘܒܠܘܗܝ ܠܘܬ ܩܝܦܐ ܪܒ ܟܗܢܐ ܐܝܟܐ ܕܤܦܪܐ ܘܩܫܝܫܐ ܟܢܝܫܝܢ ܗܘܘ ܀
58Sed Petro malproksime sekvis lin gxis la korto de la cxefpastro, kaj eniris, kaj sidis kun la subuloj, por vidi la finon.
58ܫܡܥܘܢ ܕܝܢ ܟܐܦܐ ܐܙܠ ܗܘܐ ܒܬܪܗ ܡܢ ܪܘܚܩܐ ܥܕܡܐ ܠܕܪܬܗ ܕܪܒ ܟܗܢܐ ܘܥܠ ܝܬܒ ܠܓܘ ܥܡ ܕܚܫܐ ܕܢܚܙܐ ܚܪܬܐ ܀
59Kaj la cxefpastroj kaj la tuta sinedrio sercxis malveran ateston kontraux Jesuo, por ke ili povu lin mortigi;
59ܪܒܝ ܟܗܢܐ ܕܝܢ ܘܩܫܝܫܐ ܘܟܢܘܫܬܐ ܟܠܗ ܒܥܝܢ ܗܘܘ ܥܠ ܝܫܘܥ ܤܗܕܐ ܐܝܟ ܕܢܡܝܬܘܢܝܗܝ ܀
60kaj ne trovis, kvankam multaj malveraj atestantoj venis. Sed poste venis du, kaj diris:
60ܘܠܐ ܐܫܟܚܘ ܘܐܬܘ ܤܓܝܐܐ ܤܗܕܐ ܕܫܘܩܪܐ ܐܚܪܝܬ ܕܝܢ ܩܪܒܘ ܬܪܝܢ ܀
61CXi tiu diris:Mi povas detrui la sanktejon de Dio, kaj rekonstrui gxin en la dauxro de tri tagoj.
61ܘܐܡܪܝܢ ܗܢܐ ܐܡܪ ܕܡܫܟܚ ܐܢܐ ܕܐܫܪܐ ܗܝܟܠܐ ܕܐܠܗܐ ܘܠܬܠܬܐ ܝܘܡܝܢ ܐܒܢܝܘܗܝ ܀
62Kaj la cxefpastro starigxis, kaj diris al li:CXu vi respondas nenion? kion atestas cxi tiuj kontraux vi?
62ܘܩܡ ܪܒ ܟܗܢܐ ܘܐܡܪ ܠܗ ܠܐ ܡܕܡ ܡܦܢܐ ܐܢܬ ܦܬܓܡܐ ܡܢܐ ܡܤܗܕܝܢ ܥܠܝܟ ܗܠܝܢ ܀
63Sed Jesuo silentadis. Kaj la cxefpastro diris al li:Mi jxurligas vin per Dio la vivanta, ke vi diru al ni, cxu vi estas la Kristo, la Filo de Dio.
63ܝܫܘܥ ܕܝܢ ܫܬܝܩ ܗܘܐ ܘܥܢܐ ܪܒ ܟܗܢܐ ܘܐܡܪ ܠܗ ܡܘܡܐ ܐܢܐ ܠܟ ܒܐܠܗܐ ܚܝܐ ܕܬܐܡܪ ܠܢ ܐܢ ܐܢܬ ܗܘ ܡܫܝܚܐ ܒܪܗ ܕܐܠܗܐ ܀
64Jesuo diris al li:Vi diris; tamen mi diras al vi:Poste vi vidos la Filon de homo, sidantan cxe la dekstra mano de la Potenco, kaj venantan sur la nuboj de la cxielo.
64ܐܡܪ ܠܗ ܝܫܘܥ ܐܢܬ ܐܡܪܬ ܐܡܪܢܐ ܠܟܘܢ ܕܝܢ ܕܡܢ ܗܫܐ ܬܚܙܘܢܝܗܝ ܠܒܪܗ ܕܐܢܫܐ ܕܝܬܒ ܡܢ ܝܡܝܢܐ ܕܚܝܠܐ ܘܐܬܐ ܥܠ ܥܢܢܝ ܫܡܝܐ ܀
65Tiam la cxefpastro dissxiris siajn vestojn, dirante:Li blasfemis; por kio ni plu bezonas atestantojn? jen nun vi auxdis la blasfemon:
65ܗܝܕܝܢ ܪܒ ܟܗܢܐ ܨܪܝ ܡܐܢܘܗܝ ܘܐܡܪ ܗܐ ܓܕܦ ܡܢܐ ܡܟܝܠ ܡܬܒܥܝܢ ܠܢ ܤܗܕܐ ܗܐ ܗܫܐ ܫܡܥܬܘܢ ܓܘܕܦܗ ܀
66kion vi opinias? Ili respondis kaj diris:Li estas kondamninda al morto.
66ܡܢܐ ܨܒܝܢ ܐܢܬܘܢ ܥܢܘ ܘܐܡܪܝܢ ܚܝܒ ܗܘ ܡܘܬܐ ܀
67Tiam oni kracxis sur lian vizagxon kaj vangofrapis lin, kaj iuj frapis lin per la manplatoj,
67ܗܝܕܝܢ ܪܩܘ ܒܐܦܘܗܝ ܘܡܩܦܚܝܢ ܗܘܘ ܠܗ ܐܚܪܢܐ ܕܝܢ ܡܚܝܢ ܗܘܘ ܠܗ ܀
68dirante:Profetu al ni, ho Kristo, kiu vin frapis?
68ܘܐܡܪܝܢ ܐܬܢܒܐ ܠܢ ܡܫܝܚܐ ܡܢܘ ܗܘ ܕܡܚܟ ܀
69Kaj Petro sidis ekstere sur la korto; kaj venis al li unu servantino, dirante:Vi ankaux estis kun Jesuo, la Galileano.
69ܟܐܦܐ ܕܝܢ ܝܬܒ ܗܘܐ ܠܒܪ ܒܕܪܬܐ ܘܩܪܒܬ ܠܘܬܗ ܐܡܬܐ ܚܕܐ ܘܐܡܪܐ ܠܗ ܐܦ ܐܢܬ ܥܡ ܝܫܘܥ ܗܘܝܬ ܢܨܪܝܐ ܀
70Sed li malkonfesis antaux ili cxiuj, dirante:Mi ne scias, kion vi diras.
70ܗܘ ܕܝܢ ܟܦܪ ܩܕܡ ܟܠܗܘܢ ܘܐܡܪ ܠܐ ܝܕܥ ܐܢܐ ܡܢܐ ܐܡܪܐ ܐܢܬܝ ܀
71Kaj post kiam li eliris en la vestiblon, alia vidis lin, kaj diris al la cxeestantoj:CXi tiu estis ankaux kun Jesuo, la Nazaretano.
71ܘܟܕ ܢܦܩ ܠܤܦܐ ܚܙܬܗ ܐܚܪܬܐ ܘܐܡܪܐ ܠܗܘܢ ܕܬܡܢ ܗܘܐ ܐܦ ܗܢܐ ܥܡ ܝܫܘܥ ܢܨܪܝܐ ܀
72Kaj denove li malkonfesis kun jxuro:Mi ne konas tiun homon.
72ܘܬܘܒ ܟܦܪ ܒܡܘܡܬܐ ܕܠܐ ܝܕܥ ܐܢܐ ܠܗ ܠܓܒܪܐ ܀
73Kaj post iom da tempo la apudstarantoj venis, kaj diris al Petro:Vere vi ankaux estas el ili, cxar via parolmaniero malkasxas vin.
73ܡܢ ܒܬܪ ܩܠܝܠ ܕܝܢ ܩܪܒܘ ܗܢܘܢ ܕܩܝܡܝܢ ܘܐܡܪܘ ܠܟܐܦܐ ܫܪܝܪܐܝܬ ܐܦ ܐܢܬ ܡܢܗܘܢ ܐܢܬ ܐܦ ܡܡܠܠܟ ܓܝܪ ܡܘܕܥ ܠܟ ܀
74Tiam li komencis malbeni kaj jxuri:Mi ne konas tiun homon. Kaj tuj koko kriis.
74ܗܝܕܝܢ ܫܪܝ ܠܡܚܪܡܘ ܘܠܡܐܡܐ ܕܠܐ ܝܕܥܢܐ ܠܗ ܠܓܒܪܐ ܘܒܗ ܒܫܥܬܐ ܩܪܐ ܬܪܢܓܠܐ ܀ 75 ܘܐܬܕܟܪ ܟܐܦܐ ܡܠܬܐ ܕܝܫܘܥ ܕܐܡܪ ܠܗ ܕܩܕܡ ܕܢܩܪܐ ܬܪܢܓܠܐ ܬܠܬ ܙܒܢܝܢ ܬܟܦܘܪ ܒܝ ܘܢܦܩ ܠܒܪ ܒܟܐ ܡܪܝܪܐܝܬ ܀
75Kaj Petro rememoris la vorton, kiun Jesuo parolis:Antaux ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min. Kaj li eliris, kaj maldolcxe ploris.
75