Esperanto

Syriac: NT

Matthew

28

1Kaj sabate malfrue, kiam eklumis por la unua tago de la semajno, venis Maria Magdalena kaj la alia Maria, por vidi la tombon.
1ܒܪܡܫܐ ܕܝܢ ܒܫܒܬܐ ܕܢܓܗ ܚܕ ܒܫܒܐ ܐܬܬ ܡܪܝܡ ܡܓܕܠܝܬܐ ܘܡܪܝܡ ܐܚܪܬܐ ܕܢܚܙܝܢ ܩܒܪܐ ܀
2Kaj jen okazis granda tertremo; cxar angxelo de la Eternulo malsupreniris el la cxielo, kaj venis kaj derulis la sxtonon, kaj sidigxis sur gxi.
2ܘܗܐ ܙܘܥܐ ܪܒܐ ܗܘܐ ܡܠܐܟܐ ܓܝܪ ܕܡܪܝܐ ܢܚܬ ܡܢ ܫܡܝܐ ܘܩܪܒ ܥܓܠ ܟܐܦܐ ܡܢ ܬܪܥܐ ܘܝܬܒ ܗܘܐ ܥܠܝܗ ܀
3Lia aspekto estis kiel fulmo, kaj lia vestajxo estis blanka, kiel negxo;
3ܐܝܬܘܗܝ ܗܘܐ ܕܝܢ ܚܙܘܗ ܐܝܟ ܒܪܩܐ ܘܠܒܘܫܗ ܚܘܪ ܗܘܐ ܐܝܟ ܬܠܓܐ ܀
4kaj pro timo al li la gardistoj tremis, kaj farigxis kiel malvivuloj.
4ܘܡܢ ܕܚܠܬܗ ܐܬܬܙܝܥܘ ܐܝܠܝܢ ܕܢܛܪܝܢ ܗܘܘ ܘܗܘܘ ܐܝܟ ܡܝܬܐ ܀
5Kaj la angxelo responde diris al la virinoj:Ne timu; cxar mi scias, ke vi sercxas Jesuon, la krucumitan.
5ܥܢܐ ܕܝܢ ܡܠܐܟܐ ܘܐܡܪ ܠܢܫܐ ܐܢܬܝܢ ܠܐ ܬܕܚܠܢ ܝܕܥ ܐܢܐ ܓܝܪ ܕܠܝܫܘܥ ܕܐܙܕܩܦ ܒܥܝܢ ܐܢܬܝܢ ܀
6Li ne estas cxi tie; cxar li levigxis, kiel li diris. Venu, vidu la lokon, kie la Sinjoro kusxis.
6ܠܐ ܗܘܐ ܬܢܢ ܩܡ ܠܗ ܓܝܪ ܐܝܟܢܐ ܕܐܡܪ ܬܐܝܝܢ ܚܙܝܝܢ ܕܘܟܬܐ ܕܤܝܡ ܗܘܐ ܒܗ ܡܪܢ ܀
7Kaj iru rapide, kaj diru al liaj discxiploj:Li levigxis el la mortintoj, kaj jen li iras antaux vi en Galileon; tie vi vidos lin; jen mi sciigis al vi.
7ܘܙܠܝܢ ܒܥܓܠ ܐܡܪܝܢ ܠܬܠܡܝܕܘܗܝ ܕܩܡ ܡܢ ܒܝܬ ܡܝܬܐ ܘܗܐ ܩܕܡ ܠܟܘܢ ܠܓܠܝܠܐ ܬܡܢ ܬܚܙܘܢܝܗܝ ܗܐ ܐܡܪܬ ܠܟܝܢ ܀
8Kaj ili rapide foriris de la tombo kun timo kaj granda gxojo, kaj kuris, por sciigi al liaj discxiploj.
8ܘܐܙܠ ܥܓܠ ܡܢ ܩܒܪܐ ܒܕܚܠܬܐ ܘܒܚܕܘܬܐ ܪܒܬܐ ܘܪܗܛܢ ܕܢܐܡܪܢ ܠܬܠܡܝܕܘܗܝ ܀
9Kaj jen Jesuo renkontis ilin, dirante:Saluton. Kaj alveninte, ili ekprenis liajn piedojn kaj adorklinigxis al li.
9ܘܗܐ ܝܫܘܥ ܦܓܥ ܒܗܝܢ ܘܐܡܪ ܠܗܝܢ ܫܠܡ ܠܟܝܢ ܗܢܝܢ ܕܝܢ ܩܪܒ ܐܚܕ ܪܓܠܘܗܝ ܘܤܓܕܝܢ ܠܗ ܀
10Tiam Jesuo diris al ili:Ne timu; iru, diru al miaj fratoj, ke ili foriru en Galileon, kaj tie ili min vidos.
10ܗܝܕܝܢ ܐܡܪ ܠܗܝܢ ܝܫܘܥ ܠܐ ܬܕܚܠܢ ܐܠܐ ܙܠܝܢ ܐܡܪܝܢ ܠܐܚܝ ܕܢܐܙܠܘܢ ܠܓܠܝܠܐ ܘܬܡܢ ܢܚܙܘܢܢܝ ܀
11Kaj dum ili iris, iuj el la gardistoj venis en la urbon, kaj rakontis al la cxefpastroj cxiujn okazintajxojn.
11ܟܕ ܐܙܠܝܢ ܕܝܢ ܐܬܘ ܐܢܫܐ ܡܢ ܩܤܛܘܢܪܐ ܗܢܘܢ ܠܡܕܝܢܬܐ ܘܐܡܪܘ ܠܪܒܝ ܟܗܢܐ ܟܠ ܡܕܡ ܕܗܘܐ ܀
12Kaj kunveninte kun la pliagxuloj, ili konsiligxis kune, kaj ili donis al la soldatoj multe da mono,
12ܘܐܬܟܢܫܘ ܥܡ ܩܫܝܫܐ ܘܢܤܒܘ ܡܠܟܐ ܘܝܗܒܘ ܟܤܦܐ ܠܐ ܙܥܘܪ ܠܩܤܛܘܢܪܐ ܀
13dirante:Diru:Liaj discxiploj venis nokte, kaj forsxtelis lin, dum ni dormis.
13ܘܐܡܪܝܢ ܠܗܘܢ ܐܡܪܘ ܕܬܠܡܝܕܘܗܝ ܐܬܘ ܓܢܒܘܗܝ ܒܠܠܝܐ ܟܕ ܕܡܟܝܢ ܚܢܢ ܀
14Kaj se la provincestro tion auxdos, ni konvinkos lin, kaj liberigos vin de cxia zorgo.
14ܘܐܢ ܐܫܬܡܥܬ ܗܕܐ ܩܕܡ ܗܓܡܘܢܐ ܚܢܢ ܡܦܝܤܝܢ ܚܢܢ ܠܗ ܘܠܟܘܢ ܕܠܐ ܨܦܬܐ ܥܒܕܝܢ ܚܢܢ ܀
15Kaj ili prenis la monon, kaj faris, kiel ili estis instruitaj; kaj tiu diro disvastigxis inter la Judoj gxis hodiaux.
15ܗܢܘܢ ܕܝܢ ܟܕ ܢܤܒܘ ܟܤܦܐ ܥܒܕܘ ܐܝܟ ܕܐܠܦܘ ܐܢܘܢ ܘܢܦܩܬ ܡܠܬܐ ܗܕܐ ܒܝܬ ܝܗܘܕܝܐ ܥܕܡܐ ܠܝܘܡܢܐ ܀
16Sed la dek unu discxiploj iris en Galileon, sur la monton, kiun Jesuo jam difinis al ili.
16ܬܠܡܝܕܐ ܕܝܢ ܚܕܥܤܪ ܐܙܠܘ ܠܓܠܝܠܐ ܠܛܘܪܐ ܐܝܟܐ ܕܘܥܕ ܐܢܘܢ ܝܫܘܥ ܀
17Kaj kiam ili vidis lin, ili adorklinigxis al li; sed kelkaj dubis.
17ܘܟܕ ܚܙܐܘܗܝ ܤܓܕܘ ܠܗ ܡܢܗܘܢ ܕܝܢ ܐܬܦܠܓܘ ܗܘܘ ܀
18Kaj Jesuo venis al ili, kaj diris al ili:Estas donita al mi cxia auxtoritato en la cxielo kaj sur la tero.
18ܘܩܪܒ ܝܫܘܥ ܡܠܠ ܥܡܗܘܢ ܘܐܡܪ ܠܗܘܢ ܐܬܝܗܒ ܠܝ ܟܠ ܫܘܠܛܢ ܒܫܡܝܐ ܘܒܐܪܥܐ ܘܐܝܟܢܐ ܕܫܕܪܢܝ ܐܒܝ ܡܫܕܪ ܐܢܐ ܠܟܘܢ ܀
19Iru do kaj discxipligu cxiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito;
19ܙܠܘ ܗܟܝܠ ܬܠܡܕܘ ܟܠܗܘܢ ܥܡܡܐ ܘܐܥܡܕܘ ܐܢܘܢ ܒܫܡ ܐܒܐ ܘܒܪܐ ܘܪܘܚܐ ܕܩܘܕܫܐ ܀
20instruante ilin observi cxion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi cxiujn tagojn, gxis la maturigxo de la mondagxo.
20ܘܐܠܦܘ ܐܢܘܢ ܕܢܛܪܘܢ ܟܠ ܡܐ ܕܦܩܕܬܟܘܢ ܘܗܐ ܐܢܐ ܥܡܟܘܢ ܐܢܐ ܟܠܗܘܢ ܝܘܡܬܐ ܥܕܡܐ ܠܫܘܠܡܗ ܕܥܠܡܐ ܐܡܝܢ ܀ ܀ ܀