1Kaj mi vidis novan cxielon kaj novan teron; cxar la unua cxielo kaj la unua tero forpasis; kaj la maro jam ne ekzistis.
1ܘܚܙܝܬ ܫܡܝܐ ܚܕܬܬܐ ܘܐܪܥܐ ܚܕܬܐ ܫܡܝܐ ܓܝܪ ܩܕܡܝܬܐ ܘܐܪܥܐ ܩܕܡܝܬܐ ܐܙܠܘ ܘܝܡܐ ܠܝܬܘܗܝ ܬܘܒ ܀
2Kaj mi vidis la sanktan urbon, novan Jerusalemon, malsuprenirantan el la cxielo for de Dio, pretigitan kiel fiancxino, ornamita por sia edzo.
2ܘܠܡܕܝܢܬܐ ܩܕܝܫܬܐ ܐܘܪܫܠܡ ܚܕܬܐ ܚܙܝܬܗ ܕܢܚܬܐ ܡܢ ܫܡܝܐ ܡܢ ܨܝܕ ܐܠܗܐ ܕܡܛܝܒܐ ܐܝܟ ܟܠܬܐ ܡܨܒܬܬܐ ܠܒܥܠܗ ܀
3Kaj mi auxdis grandan vocxon el la trono, dirantan:Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li logxos kun ili, kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj estos ilia Dio;
3ܘܫܡܥܬ ܩܠܐ ܪܒܐ ܡܢ ܫܡܝܐ ܕܐܡܪ ܗܐ ܡܫܪܝܐ ܕܐܠܗܐ ܥܡ ܒܢܝܢܫܐ ܘܫܪܐ ܥܡܗܘܢ ܘܗܢܘܢ ܥܡܐ ܕܝܠܗ ܢܗܘܘܢ ܘܗܘ ܐܠܗܐ ܥܡܗܘܢ ܘܢܗܘܐ ܠܗܘܢ ܐܠܗܐ ܀
4kaj Li forvisxos cxiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek doloro; la unuaj aferoj forpasis.
4ܘܗܘ ܢܠܚܐ ܟܠ ܕܡܥܐ ܡܢ ܥܝܢܝܗܘܢ ܘܡܘܬܐ ܠܐ ܢܗܘܐ ܡܟܝܠ ܘܠܐ ܐܒܠܐ ܘܠܐ ܪܘܒܐ ܘܠܐ ܟܐܒܐ ܬܘܒ ܢܗܘܐ ܥܠ ܐܦܝܗ ܀
5Kaj diris la Sidanto sur la trono:Vidu, Mi faras cxion nova. Kaj Li diris:Skribu, cxar tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj.
5ܘܐܙܠܬ ܘܐܡܪ ܠܝ ܕܝܬܒ ܥܠ ܟܘܪܤܝܐ ܗܐ ܚܕܬܐ ܥܒܕ ܐܢܐ ܟܠ ܘܐܡܪ ܠܝ ܟܬܘܒ ܗܠܝܢ ܡܠܐ ܡܗܝܡܢܬܐ ܘܫܪܝܪܬܐ ܐܝܬܝܗܝܢ ܀
6Kaj Li diris al mi:CXio farigxis. Mi estas la Alfa kaj la Omega, la komenco kaj la fino. Mi donos donace al la soifanto el la fonto de la akvo de vivo.
6ܘܐܡܪ ܠܝ ܗܘܝ ܐܢܐ ܐܠܦ ܘܐܢܐ ܬܘ ܪܝܫܝܬܐ ܘܫܘܠܡܐ ܠܕܨܗܐ ܐܢܐ ܐܬܠ ܡܢ ܥܝܢܐ ܕܡܝܐ ܚܝܐ ܡܓܢ ܀
7La venkanto heredos cxion; kaj Mi estos por li Dio, kaj li estos por Mi filo.
7ܘܕܙܟܐ ܗܘ ܢܐܪܬ ܗܠܝܢ ܘܐܗܘܐ ܠܗ ܐܠܗܐ ܘܢܗܘܐ ܠܝ ܒܪܐ ܀
8Sed por la timemaj kaj nekredemaj kaj abomenindaj kaj mortigistoj kaj malcxastuloj kaj sorcxistoj kaj idolanoj kaj cxiuj mensoguloj, ilia lotajxo estos en la lago, brulanta per fajro kaj sulfuro; tio estas la dua morto.
8ܠܩܢܘܛܬܢܐ ܕܝܢ ܘܠܐ ܡܗܝܡܢܐ ܘܥܘܠܐ ܘܡܤܝܒܐ ܘܩܛܘܠܐ ܘܚܪܫܐ ܘܙܢܝܐ ܘܦܠܚܝ ܦܬܟܪܐ ܘܟܠܗܘܢ ܕܓܠܐ ܡܢܬܗܘܢ ܒܝܡܬܐ ܝܩܕܬܐ ܕܢܘܪܐ ܘܟܒܪܝܬܐ ܐܝܕܐ ܕܐܝܬܝܗ ܡܘܬܐ ܬܢܝܢܐ ܀
9Kaj venis unu el la sep angxeloj, havantaj la sep pelvojn, plenajn de la sep finaj plagoj; kaj li parolis kun mi, dirante:Venu cxi tien, mi montros al vi la fiancxinon, la edzinon de la SXafido.
9ܘܐܬܐ ܚܕ ܡܢ ܫܒܥܐ ܡܠܐܟܝܢ ܐܝܠܝܢ ܕܐܝܬ ܥܠܝܗܘܢ ܫܒܥ ܙܒܘܪܝܢ ܕܡܠܝܢ ܫܒܥ ܡܚܘܬܐ ܐܚܪܝܬܐ ܘܡܠܠ ܥܡܝ ܠܡܐܡܪ ܬܐ ܐܚܘܝܟ ܠܟܠܬܐ ܐܢܬܬܗ ܕܐܡܪܐ ܀
10Kaj li forportis min en la Spirito sur monton, grandan kaj altan, kaj li montris al mi la sanktan urbon Jerusalem, malsuprenirantan el la cxielo for de Dio,
10ܘܐܘܒܠܢܝ ܒܪܘܚ ܠܛܘܪܐ ܪܒܐ ܘܪܡܐ ܘܚܘܝܢܝ ܠܡܕܝܢܬܐ ܩܕܝܫܬܐ ܐܘܪܫܠܡ ܕܢܚܬܐ ܡܢ ܫܡܝܐ ܡܢ ܨܝܕ ܐܠܗܐ ܀
11havantan la gloron de Dio; gxia lumo estis simila al sxtono plej altvalora, kvazaux jaspiso kristaleca;
11ܘܐܝܬ ܠܗ ܬܫܒܘܚܬܐ ܕܐܠܗܐ ܘܢܘܗܪܗ ܐܝܟ ܕܡܘܬܐ ܕܟܐܦܐ ܝܩܝܪܬܐ ܐܝܟ ܝܫܦܗ ܐܝܟ ܕܘܡܝܐ ܕܩܪܘܤܛܠܘܤ ܀
12kun muro granda kaj alta, kun dek du pordegoj, kaj apud la pordegoj dek du angxeloj; kaj nomoj surskribitaj, kiuj estas la nomoj de la dek du triboj de la Izraelidoj;
12ܘܐܝܬ ܠܗ ܫܘܪܐ ܪܒܐ ܘܪܡܐ ܘܐܝܬ ܠܗ ܬܪܥܐ ܬܪܥܤܪ ܘܥܠ ܬܪܥܐ ܡܠܐܟܐ ܬܪܥܤܪ ܘܫܡܗܝܗܘܢ ܟܬܝܒܐ ܐܝܠܝܢ ܕܐܝܬܝܗܘܢ ܫܡܗܐ ܕܬܪܥܤܪ ܫܒܛܐ ܕܐܝܤܪܝܠ ܀
13oriente estis tri pordegoj, kaj norde tri pordegoj, kaj sude tri pordegoj, kaj okcidente tri pordegoj.
13ܡܢ ܡܕܢܚܐ ܬܪܥܐ ܬܠܬܐ ܘܡܢ ܓܪܒܝܐ ܬܪܥܐ ܬܠܬܐ ܘܡܢ ܬܝܡܢܐ ܬܪܥܐ ܬܠܬܐ ܘܡܢ ܡܥܪܒܐ ܬܪܥܐ ܬܠܬܐ ܀
14Kaj la muro de la urbo havis dek du fundamentojn, kaj sur ili dek du nomojn de la dek du apostoloj de la SXafido.
14ܘܫܘܪܐ ܕܡܕܝܢܬܐ ܐܝܬ ܠܗ ܫܬܐܤܐ ܬܪܬܥܤܪܐ ܘܥܠܝܗܝܢ ܬܪܥܤܪ ܫܡܗܐ ܕܫܠܝܚܘܗܝ ܕܒܪܐ ܀
15Kaj mia kunparolanto havis mezurilon, oran vergon, por mezuri la urbon kaj gxiajn pordegojn kaj gxian muron.
15ܘܗܘ ܕܡܡܠܠ ܗܘܐ ܥܡܝ ܐܝܬ ܗܘܐ ܥܠܘܗܝ ܩܢܝܐ ܕܡܫܘܚܬܐ ܕܕܗܒܐ ܠܡܡܫܚܗ ܠܡܕܝܢܬܐ ܘܠܫܘܪܗ ܀
16Kaj la urbo staras kvadrate, kaj gxia longo estas tiom, kiom la largxo; kaj li mezuris la urbon per la vergo, dek du mil stadiojn; gxia longo kaj gxia largxo kaj gxia alto estas egalaj.
16ܘܡܕܝܢܬܐ ܡܪܒܥܐܝܬ ܤܝܡܐ ܘܐܘܪܟܗ ܐܝܟ ܦܬܝܗ ܘܡܫܚܗ ܠܡܕܝܢܬܐ ܒܩܢܝܐ ܥܠ ܬܪܥܤܪ ܐܠܦܝܢ ܐܤܛܕܘܬܐ ܐܘܪܟܗ ܘܦܬܝܗ ܘܪܘܡܗ ܫܘܝܢ ܐܢܘܢ ܀
17Kaj li mezuris gxian muron, cent kvardek kvar ulnojn, laux mezuro de homo, tio estas, de angxelo.
17ܘܡܫܚܗ ܠܫܘܪܗ ܡܐܐ ܘܐܪܒܥܝܢ ܘܐܪܒܥ ܐܡܝܢ ܒܡܫܘܚܬܐ ܕܐܢܫܐ ܐܝܕܐ ܕܐܝܬܝܗ ܕܡܠܐܟܐ ܀
18Kaj la strukturo de gxia muro estis jaspiso; kaj la urbo estis pura oro, simila al pura vitro.
18ܘܕܘܡܤܐ ܕܫܘܪܗ ܝܫܦܗ ܘܡܕܝܢܬܐ ܕܕܗܒܐ ܕܟܝܐ ܒܕܡܘܬܐ ܕܙܓܘܓܝܬܐ ܕܟܝܬܐ ܀
19La fundamentoj de la muro de la urbo estis ornamitaj per altvaloraj sxtonoj cxiuspecaj. La unua fundamento estis jaspiso; la dua, safiro; la tria, kalcedonio; la kvara, smeraldo;
19ܘܫܬܐܤܐ ܕܫܘܪܐ ܕܡܕܝܢܬܐ ܒܟܐܦܐ ܝܩܝܪܬܐ ܡܨܒܬܢ ܘܫܬܐܤܬܐ ܩܕܡܝܬܐ ܝܫܦܗ ܘܕܬܪܬܝܢ ܤܦܝܠܐ ܘܕܬܠܬ ܩܪܟܕܢܐ ܘܕܐܪܒܥ ܙܡܪܓܕܐ ܀
20la kvina, sardonikso; la sesa, sardio; la sepa, krizolito; la oka, berilo; la nauxa, topazo; la deka, krizopraso; la dek-unua, jacinto; la dek- dua, ametisto.
20ܘܕܚܡܫ ܤܪܕܘܢ ܘܛܦܪܐ ܘܕܫܬ ܤܪܕܘܢ ܘܕܫܒܥ ܟܐܦ ܕܗܒܐ ܘܕܬܡܢܐ ܒܪܘܠܐ ܘܕܬܫܥ ܛܘܦܢܕܝܘܢ ܘܕܥܤܪ ܟܪܘܤܦܪܤܐ ܕܚܕܥܤܪܐ ܝܘܟܢܬܘܤ ܕܬܪܬܥܤܪܐ ܐܡܘܬܤܤ ܀
21Kaj la dek du pordegoj estis dek du perloj, cxiu el la pordegoj estis el unu perlo; kaj la strato de la urbo estis pura oro, kvazaux travidebla vitro.
21ܘܬܪܥܤܪ ܬܪܥܐ ܘܬܪܬܥܤܪܐ ܡܪܓܢܝܬܐ ܚܕܐ ܠܚܕܐ ܘܟܠܚܕ ܡܢ ܬܪܥܐ ܐܝܬ ܗܘܐ ܡܢ ܚܕܐ ܡܪܓܢܝܬܐ ܘܫܘܩܐ ܕܝܢ ܕܡܕܝܢܬܐ ܕܕܗܒܐ ܕܟܝܐ ܐܝܟ ܙܓܘܓܝܬܐ ܐܝܬ ܒܗ ܀
22Kaj templon en gxi mi ne vidis; cxar Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, kaj la SXafido estas gxia templo.
22ܘܗܝܟܠܐ ܠܐ ܚܙܝܬ ܒܗ ܡܪܝܐ ܓܝܪ ܐܠܗܐ ܐܚܝܕ ܟܠ ܗܘ ܐܝܬܘܗܝ ܗܝܟܠܗ ܀
23Kaj la urbo ne bezonas la sunon, nek la lunon, por brili al gxi; cxar la gloro de Dio lumis al gxi, kaj gxia lampo estas la SXafido.
23ܘܠܐܡܪܐ ܘܠܡܕܝܢܬܐ ܠܐ ܡܬܒܥܐ ܫܡܫܐ ܘܠܐ ܤܗܪܐ ܕܢܢܗܪܘܢ ܠܗ ܬܫܒܘܚܬܗ ܓܝܪ ܕܐܠܗܐ ܐܢܗܪܬܗ ܘܫܪܓܗ ܐܝܬܘܗܝ ܐܡܪܐ ܀
24Kaj la nacioj promenos per gxia lumo; kaj la regxoj de la tero alportas en gxin sian gloron.
24ܘܡܗܠܟܝܢ ܥܡܡܐ ܒܢܘܗܪܗ ܘܡܠܟܐ ܕܐܪܥܐ ܡܝܬܝܢ ܠܗ ܬܫܒܘܚܬܐ ܀
25Kaj gxiaj pordegoj tute ne estos fermitaj tage (cxar nokto ne ekzistos tie);
25ܘܬܪܥܝܗ ܠܐ ܢܬܬܚܕܘܢ ܒܐܝܡܡܐ ܠܠܝܐ ܓܝܪ ܠܐ ܢܗܘܐ ܬܡܢ ܀
26kaj ili alportos en gxin la gloron kaj la honoron de la nacioj;
26ܘܢܝܬܘܢ ܠܗ ܬܫܒܘܚܬܐ ܘܐܝܩܪܐ ܕܥܡܡܐ ܀
27kaj tute ne eniros en gxin io malpura, nek faranto de abomenindajxo kaj mensogo; sed nur la skribitaj en la libro de vivo de la SXafido.
27ܘܠܐ ܢܗܘܐ ܬܡܢ ܟܠ ܛܡܐ ܘܕܥܒܕ ܡܤܝܒܘܬܐ ܘܕܓܠܘܬܐ ܐܠܐ ܐܢ ܐܝܠܝܢ ܕܟܬܝܒܢ ܒܟܬܒܗ ܕܐܡܪܐ ܀