1Post tio mi rigardis, kaj jen pordo malfermita en la cxielo, kaj la unua vocxo, kiun mi auxdis, estis vocxo kvazaux de trumpeto parolanta kun mi, dirante:Suprenvenu cxi tien, kaj mi montros al vi tion, kio devas okazi poste.
1ܡܢ ܒܬܪ ܗܠܝܢ ܚܙܝܬ ܘܗܐ ܬܪܥܐ ܦܬܝܚܐ ܒܫܡܝܐ ܘܩܠܐ ܗܘ ܕܫܡܥܬ ܐܝܟ ܫܝܦܘܪܐ ܡܠܠ ܥܡܝ ܠܡܐܡܪ ܤܩ ܠܗܪܟܐ ܘܐܚܘܝܟ ܡܐ ܕܝܗܝܒ ܠܡܗܘܐ ܒܬܪ ܗܠܝܢ ܀
2Tuj mi min trovis en la Spirito; kaj jen trono starigxis en la cxielo, kaj sur la trono unu sidanta;
2ܘܡܚܕܐ ܗܘܝܬ ܒܪܘܚ ܘܗܐ ܟܘܪܤܝܐ ܤܝܡ ܒܫܡܝܐ ܘܥܠ ܟܘܪܤܝܐ ܝܬܒ ܀
3kaj la Sidanto estis en aspekto simila al sxtono jaspisa kaj sardia; kaj jen cxielarko cxirkaux la trono, aspekte simila al smeraldo.
3ܘܕܝܬܒ ܐܝܟ ܕܡܘܬܐ ܕܚܙܘܐ ܕܟܐܦܐ ܕܝܫܦܗ ܘܕܤܪܕܘܢ ܘܩܫܬܐ ܕܥܢܢܐ ܕܚܕܪܘܗܝ ܕܟܘܪܤܝܐ ܕܡܘܬ ܚܙܘܐ ܕܙܡܪܓܕܐ ܀
4Kaj cxirkaux la trono estis dudek kvar tronoj; kaj sur la tronoj mi vidis dudek kvar presbiterojn sidantajn, vestitajn per blankaj vestoj; kaj sur iliaj kapoj orajn kronojn.
4ܘܚܕܪ ܟܘܪܤܝܐ ܟܘܪܤܘܬܐ ܥܤܪܝܢ ܘܐܪܒܥܐ ܘܥܠܝܗܘܢ ܕܝܢ ܕܟܘܪܤܘܬܐ ܥܤܪܝܢ ܘܐܪܒܥܐ ܩܫܝܫܝܢ ܕܝܬܒܝܢ ܕܥܛܝܦܝܢ ܡܐܢܐ ܚܘܪܐ ܘܥܠ ܩܪܩܦܬܗܘܢ ܟܠܝܠܐ ܕܕܗܒܐ ܀
5Kaj el la trono eliris fulmoj kaj vocxoj kaj tondroj. Kaj antaux la trono brulis sep fajraj torcxoj, kiuj estas la sep Spiritoj de Dio;
5ܘܡܢ ܟܘܪܤܘܬܐ ܢܦܩܝܢ ܪܥܡܐ ܘܒܪܩܐ ܘܩܠܐ ܘܫܒܥܐ ܢܗܝܪܐ ܕܝܩܕܝܢ ܩܕܡܘܗܝ ܕܟܘܪܤܝܐ ܐܝܠܝܢ ܕܐܝܬܝܗܘܢ ܫܒܥ ܪܘܚܝܢ ܕܐܠܗܐ ܀
6kaj antaux la trono kvazaux vitra maro, simila al kristalo; kaj meze apud la trono kaj ronde cxirkaux la trono kvar kreitajxoj, plenaj de okuloj antauxe kaj malantauxe.
6ܘܩܕܡ ܟܘܪܤܝܐ ܝܡܐ ܕܙܓܘܓܝܬܐ ܐܝܟ ܕܘܡܝܐ ܕܓܠܝܕܐ ܘܒܡܨܥܬ ܟܘܪܤܝܐ ܘܚܕܪܘܗܝ ܕܟܘܪܤܝܐ ܐܪܒܥ ܚܝܘܢ ܕܡܠܝܢ ܥܝܢܐ ܡܢ ܩܕܡܝܗܝܢ ܘܡܢ ܒܤܬܪܗܝܢ ܀
7Kaj la unua kreitajxo similis leonon, kaj la dua kreitajxo similis bovidon, kaj la tria kreitajxo havis vizagxon kvazaux homan, kaj la kvara kreitajxo similis aglon flugantan.
7ܚܝܘܬܐ ܩܕܡܝܬܐ ܕܡܝܐ ܠܐܪܝܐ ܘܚܝܘܬܐ ܕܬܪܬܝܢ ܕܡܘܬܐ ܕܥܓܠܐ ܘܚܝܘܬܐ ܕܬܠܬ ܐܝܬ ܠܗ ܐܦܐ ܐܝܟ ܕܒܪܢܫܐ ܘܚܝܘܬܐ ܕܐܪܒܥ ܕܡܘܬܐ ܕܢܫܪܐ ܕܦܪܚ ܀
8Kaj la kvar kreitajxoj, havantaj po ses flugiloj, estas cxirkauxe kaj interne plenaj de okuloj; kaj pauxzon ili ne havas tage kaj nokte, dirante:Sankta, sankta, sankta, estas Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, la estanta kaj estinta kaj venonta.
8ܐܪܒܥܬܝܗܝܢ ܚܝܘܬܐ ܟܠܚܕܐ ܡܢܗܝܢ ܩܝܡܐ ܘܐܝܬ ܠܗ ܡܢ ܛܦܪܝܗ ܘܠܥܠ ܫܬܐ ܓܦܝܢ ܚܘܕܪܢܐܝܬ ܘܡܢ ܠܓܘ ܡܠܝܢ ܥܝܢܐ ܘܫܠܝܐ ܠܝܬ ܠܗܝܢ ܐܝܡܡܐ ܘܠܠܝܐ ܠܡܐܡܪ ܩܕܝܫ ܩܕܝܫ ܩܕܝܫ ܡܪܝܐ ܐܠܗܐ ܐܚܝܕ ܟܠ ܗܘ ܕܐܝܬܘܗܝ ܗܘܐ ܘܐܝܬܘܗܝ ܘܐܬܐ ܀
9Kaj kiam la kreitajxoj donos gloron kaj honoron kaj dankon al la Sidanto sur la trono, al la Vivanto por cxiam kaj eterne,
9ܘܡܐ ܕܝܗܒ ܐܪܒܥܬܝܗܝܢ ܚܝܘܬܐ ܬܫܒܘܚܬܐ ܘܐܝܩܪܐ ܘܩܘܒܠ ܛܝܒܘܬܐ ܠܕܝܬܒ ܥܠ ܟܘܪܤܝܐ ܘܠܕܚܝ ܠܥܠܡ ܥܠܡܝܢ ܐܡܝܢ ܀
10la dudek kvar presbiteroj falos antaux la Sidanto sur la trono, kaj ili adorklinigxos al la Vivanto por cxiam kaj eterne, kaj jxetos siajn kronojn antaux la trono, dirante:
10ܢܦܠܘܢ ܥܤܪܝܢ ܘܐܪܒܥܐ ܩܫܝܫܝܢ ܩܕܡ ܡܢ ܕܝܬܒ ܥܠ ܟܘܪܤܝܐ ܘܢܤܓܕܘܢ ܠܥܠܡ ܥܠܡܝܢ ܐܡܝܢ ܠܡܢ ܕܚܝ ܘܢܪܡܘܢ ܟܠܝܠܝܗܘܢ ܩܕܡ ܟܘܪܤܝܐ ܟܕ ܐܡܪܝܢ ܀
11Inda Vi estas, ho nia Sinjoro kaj nia Dio, ricevi la gloron kaj la honoron kaj la potencon; cxar Vi kreis cxion, kaj pro Via volo cxio ekzistis kaj kreigxis.
11ܕܫܘܝܬ ܗܘ ܡܪܢ ܘܐܠܗܢ ܠܡܤܒ ܬܫܒܘܚܬܐ ܘܐܝܩܪܐ ܘܚܝܠܐ ܡܛܠ ܕܐܢܬ ܒܪܝܬ ܟܠ ܘܒܝܕ ܨܒܝܢܟ ܗܘܝ ܘܐܬܒܪܝ ܀