Esperanto

Syriac: NT

Revelation

8

1Kaj kiam li malfermis la sepan sigelon, farigxis silento en la cxielo por cxirkaux duono de horo.
1ܘܟܕ ܦܬܚ ܛܒܥܐ ܕܫܒܥܐ ܗܘܐ ܫܬܩܐ ܒܫܡܝܐ ܐܝܟ ܦܠܓܘܬ ܫܥܐ ܀
2Kaj mi vidis la sep angxelojn, kiuj staras antaux Dio; kaj estis donitaj al ili sep trumpetoj.
2ܘܚܙܝܬ ܠܫܒܥܐ ܡܠܐܟܝܢ ܐܝܠܝܢ ܕܩܕܡ ܐܠܗܐ ܩܝܡܝܢ ܗܘܘ ܕܐܬܝܗܒܘ ܠܗܘܢ ܫܒܥܐ ܫܝܦܘܪܝܢ ܀
3Kaj alia angxelo venis, kaj staris apud la altaro, havante incensilon oran; kaj estis donita al li multe da incenso, por ke li aldonu gxin al la pregxoj de cxiuj sanktuloj sur la altaro ora, kiu estis antaux la trono.
3ܘܐܚܪܢܐ ܡܠܐܟܐ ܐܬܐ ܘܩܡ ܥܠ ܡܕܒܚܐ ܘܐܝܬ ܠܗ ܦܝܪܡܐ ܕܕܗܒܐ ܘܐܬܝܗܒ ܠܗ ܒܤܡܐ ܤܓܝܐܐ ܕܢܬܠ ܒܨܠܘܬܐ ܕܟܠܗܘܢ ܩܕܝܫܐ ܥܠ ܡܕܒܚܐ ܕܩܕܡ ܟܘܪܤܝܐ ܀
4Kaj la fumo de la incenso, kun la pregxoj de la sanktuloj, levigxis antaux Dio el la mano de la angxelo.
4ܘܤܠܩ ܥܛܪܐ ܕܒܤܡܐ ܒܨܠܘܬܐ ܕܩܕܝܫܐ ܡܢ ܝܕ ܡܠܐܟܐ ܩܕܡ ܐܠܗܐ ܀
5Kaj la angxelo prenis la incensilon, kaj li plenigis gxin per la fajro de la altaro, kaj jxetis gxin sur la teron; kaj farigxis tondroj kaj vocxoj kaj fulmoj kaj tertremo.
5ܘܢܤܒ ܡܠܐܟܐ ܠܦܝܪܡܐ ܘܡܠܝܗܝ ܡܢ ܢܘܪܐ ܕܥܠ ܡܕܒܚܐ ܘܐܪܡܝ ܥܠ ܐܪܥܐ ܘܗܘܘ ܪܥܡܐ ܘܩܠܐ ܘܒܪܩܐ ܘܢܘܕܐ ܀
6Kaj la sep angxeloj, havantaj la sep trumpetojn, sin pretigis, por trumpeti.
6ܘܫܒܥܐ ܡܠܐܟܝܢ ܕܥܠܝܗܘܢ ܫܒܥܐ ܫܝܦܘܪܝܢ ܛܝܒܘ ܢܦܫܗܘܢ ܠܡܙܥܩܘ ܀
7Kaj la unua trumpetis, kaj farigxis hajlo kaj fajro, miksitaj kun sango, kaj ili estis jxetitaj sur la teron; kaj triono de la tero forbrulis, kaj triono de la arboj forbrulis, kaj la tuta verda herbo forbrulis.
7ܘܗܘ ܩܕܡܝܐ ܐܙܥܩ ܘܗܘܐ ܒܪܕܐ ܘܢܘܪܐ ܕܦܬܝܟܝܢ ܒܡܝܐ ܘܐܬܪܡܝܘ ܥܠ ܐܪܥܐ ܘܬܘܠܬܗ ܕܐܪܥܐ ܝܩܕ ܘܬܘܠܬܐ ܕܐܝܠܢܐ ܝܩܕ ܘܟܠ ܥܤܒܐ ܕܐܪܥܐ ܝܩܕ ܀
8Kaj la dua angxelo trumpetis, kaj kvazaux granda monto, per fajro brulanta, estis jxetita en la maron; kaj triono de la maro farigxis sango;
8ܘܕܬܪܝܢ ܙܥܩ ܘܗܘܐ ܐܝܟ ܛܘܪܐ ܪܒܐ ܕܝܩܕ ܢܦܠ ܒܝܡܐ ܘܗܘܐ ܬܘܠܬܗ ܕܝܡܐ ܕܡܐ ܀
9kaj mortis triono de la kreitajxoj en la maro, kiuj havis vivon; kaj triono de la sxipoj pereis.
9ܘܡܝܬ ܬܘܠܬܐ ܕܟܠ ܒܪܝܬܐ ܕܒܝܡܐ ܕܐܝܬ ܒܗ ܢܦܫܐ ܘܬܘܠܬܐ ܕܐܠܦܐ ܐܬܚܒܠ ܀
10Kaj la tria angxelo trumpetis, kaj falis el la cxielo granda stelo, brulanta kiel torcxo, kaj gxi falis sur trionon de la riveroj kaj sur la fontojn de la akvoj;
10ܘܕܬܠܬܐ ܙܥܩ ܘܢܦܠ ܡܢ ܫܡܝܐ ܟܘܟܒܐ ܪܒܐ ܕܝܩܕ ܐܝܟ ܫܠܗܒܝܬܐ ܘܢܦܠ ܥܠ ܬܘܠܬܐ ܕܢܗܪܘܬܐ ܘܥܠ ܥܝܢܬܐ ܕܡܝܐ ܀
11kaj la nomo de la stelo estas Absinto; kaj triono de la akvoj farigxis absintajxo; kaj multe da homoj mortis de la akvoj, cxar ili maldolcxigxis.
11ܘܫܡܗ ܕܟܘܟܒܐ ܡܬܐܡܪ ܐܦܤܝܬܢܐ ܘܗܘܐ ܬܘܠܬܗܘܢ ܕܡܝܐ ܐܝܟ ܐܦܤܢܬܝܢ ܘܤܘܓܐܐ ܕܒܢܝܢܫܐ ܡܝܬܘ ܡܛܠ ܕܐܬܡܪܡܪܘ ܡܝܐ ܀
12Kaj la kvara angxelo trumpetis, kaj estis frapita triono de la suno kaj triono de la luno kaj triono de la steloj, por ke mallumigxu triono de ili, kaj ke ne lumu dum triono de la tago, kaj por la nokto tiel same.
12ܘܕܐܪܒܥܐ ܙܥܩ ܘܒܠܥ ܬܘܠܬܗ ܕܫܡܫܐ ܘܬܘܠܬܗ ܕܤܗܪܐ ܘܬܘܠܬܐ ܕܟܘܟܒܐ ܘܚܫܟܘ ܬܘܠܬܗܘܢ ܘܝܘܡܐ ܠܐ ܚܘܝ ܬܘܠܬܗ ܘܠܠܝܐ ܗܟܘܬ ܀
13Kaj mi rigardis, kaj mi auxdis unu aglon, flugantan en meza cxielo, dirantan per granda vocxo:Ve! ve! ve al la logxantoj sur la tero, pro la ceteraj vocxoj trumpetaj de la tri angxeloj ankoraux trumpetontaj!
13ܘܫܡܥܬ ܠܢܫܪܐ ܚܕ ܕܦܪܚ ܒܫܡܝܐ ܕܐܡܪ ܘܝ ܘܝ ܘܝ ܠܥܡܘܪܝܗ ܕܐܪܥܐ ܡܢ ܩܠܐ ܕܫܝܦܘܪܐ ܕܬܠܬܐ ܡܠܐܟܝܢ ܕܥܬܝܕܝܢ ܠܡܙܥܩܘ ܀