1Kanto de suprenirado. De David. Se la Eternulo ne estus kun ni, Diru nun Izrael,
2Se la Eternulo ne estus kun ni, Kiam homoj levigxis kontraux ni:
3Tiam ili englutus nin vivajn, Kiam ekflamis kontraux ni ilia kolero;
4Tiam dronigus nin akvo, torento kovrus nian animon;
5Tiam kovrus nian animon pereiga akvo.
6Benata estu la Eternulo, Kiu ne fordonis nin kiel rabakiron al iliaj dentoj.
7Nia animo liberigxis, kiel birdo el la reto de kaptistoj; La reto dissxirigxis, kaj ni liberigxis.
8Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo, Kiu kreis la cxielon kaj la teron.