1Kanto de suprenirado. Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, Tiam ni estis kiel songxantoj.
2Tiam nia busxo estis plena de gajeco, Kaj nia lango plena de kantado; Tiam oni diris inter la popoloj: Ion grandan la Eternulo faris por cxi tiuj.
3Ion grandan la Eternulo faris por ni: Ni gxojas.
4Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn, Kiel riveretojn en sudan landon.
5Kiuj semas kun larmoj, Tiuj rikoltos kun kanto.
6Iras kaj ploras la portanto de semotajxo; Venos kun kanto la portanto de siaj garboj.