1Psalmo de David. Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo? Kiu povas logxi sur Via sankta monto?
2Tiu, kiu vivas honeste, agas juste, Kaj parolas veron el sia koro;
3Kiu ne kalumnias per sia lango, Ne faras malbonon al sia kunulo, Kaj ne jxetas malhonoron sur sian proksimulon;
4Kiu abomenas malnoblulon Kaj estimas la respektantojn de la Eternulo, Kiu faris jxuron malprofite por si kaj gxin ne rompas;
5Kiu sian monon ne donas procentege, Kaj subacxetajn donacojn kontraux senkulpulo ne akceptas. Kiu tiel agas, tiu neniam falos.