1Al la hxorestro. Por blovaj instrumentoj. Psalmo de David. Miajn vortojn auxskultu, ho Eternulo. Trapenetru miajn pensojn.
2Auxdu la vocxon de mia krio, mia Regxo kaj mia Dio; CXar al Vi mi pregxas.
3Ho Eternulo, matene Vi auxdas mian vocxon; Matene mi eldiras mian pregxon al Vi, kaj mi atendas.
4CXar Vi ne estas tia Dio, kiu amas malpiajxon; Malbonulo ne povas gasti cxe Vi.
5Fanfaronuloj ne staros antaux Vi; Vi malamas cxiujn, kiuj faras malbonon.
6Vi pereigas tiujn, kiuj parolas malveron; Sangavidan kaj malican la Eternulo abomenas.
7Kaj mi, pro Via granda favoro, eniros en Vian domon; Mi klinigxos en Via sankta templo kun respektego al Vi.
8Ho Eternulo, gvidu min laux Via justeco; Pro miaj insidantoj ebenigu antaux mi Vian vojon.
9CXar ne ekzistas vero en ilia busxo; En ilia interno estas malvirteco; Malfermita tombo estas ilia gorgxo; Per sia lango ili hipokritas.
10Montru ilian kulpon, ho Dio, Ke ili falu per siaj intencoj; Pro iliaj multaj krimoj jxetu ilin malsupren, CXar ili ribelis kontraux Vi.
11Kaj ekgxojos cxiuj, kiuj fidas Vin; Ili eterne estos gajaj, kaj Vi ilin favoros; Kaj triumfos pri Vi tiuj, kiuj amas Vian nomon.
12CXar Vi, ho Eternulo, benas piulon; Kiel per sxildo Vi cxirkauxdefendas lin per favoro.