1Psalmo de Asaf. Dio starigxis en Dia anaro; Inter la dioj Li jugxas.
2GXis kiam vi jugxos maljuste, Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj? Sela.
3Estu justaj al malricxulo kaj orfo; Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj.
4Liberigu malricxulon kaj mizerulon; El la mano de malvirtulo ilin savu.
5Ili ne scias kaj ne komprenas, En mallumo ili marsxas; Eksxanceligxis cxiuj fundamentoj de la tero.
6Mi diris:Vi estas dioj, Kaj cxiuj vi estas filoj de la Plejaltulo;
7Sed vi mortos, kiel homoj, Kaj vi falos, kiel cxiu el la potenculoj.
8Levigxu, ho Dio, jugxu la teron; CXar Vi heredas cxiujn popolojn.