1Saraï, femme d'Abram, ne lui avait point donné d'enfants. Elle avait une servante Egyptienne, nommée Agar.
1Kaj Saraj, la edzino de Abram, ne naskis al li; sed sxi havis sklavinon, Egiptinon, kies nomo estis Hagar.
2Et Saraï dit à Abram: Voici, l'Eternel m'a rendue stérile; viens, je te prie, vers ma servante; peut-être aurai-je par elle des enfants. Abram écouta la voix de Saraï.
2Kaj Saraj diris al Abram: Jen la Eternulo sxlosis min, ke mi ne nasku; eniru do al mia sklavino, eble mi havos infanojn per sxi. Kaj Abram obeis la vocxon de Saraj.
3Alors Saraï, femme d'Abram, prit Agar, l'Egyptienne, sa servante, et la donna pour femme à Abram, son mari, après qu'Abram eut habité dix années dans le pays de Canaan.
3Kaj Saraj, la edzino de Abram, prenis Hagaron la Egiptinon, sian sklavinon, kiam pasis dek jaroj de la tempo, kiam Abram eklogxis en la lando Kanaana, kaj sxi donis sxin al sia edzo Abram kiel edzinon.
4Il alla vers Agar, et elle devint enceinte. Quand elle se vit enceinte, elle regarda sa maîtresse avec mépris.
4Kaj li venis al Hagar, kaj sxi gravedigxis. Kaj sxi vidis, ke sxi gravedigxis, kaj tiam sxia sinjorino senvalorigxis en sxiaj okuloj.
5Et Saraï dit à Abram: L'outrage qui m'est fait retombe sur toi. J'ai mis ma servante dans ton sein; et, quand elle a vu qu'elle était enceinte, elle m'a regardée avec mépris. Que l'Eternel soit juge entre moi et toi!
5Kaj Saraj diris al Abram: Vi estas maljusta kontraux mi; mi donis mian sklavinon en viajn brakojn, sed kiam sxi vidis, ke sxi gravedigxis, mi senvalorigxis en sxiaj okuloj; la Eternulo jugxu inter mi kaj vi.
6Abram répondit à Saraï: Voici, ta servante est en ton pouvoir, agis à son égard comme tu le trouveras bon. Alors Saraï la maltraita; et Agar s'enfuit loin d'elle.
6Kaj Abram diris al Saraj: Jen via sklavino estas en viaj manoj, faru kun sxi cxion, kio placxas al vi. Kaj Saraj komencis premi sxin, kaj sxi forkuris.
7L'ange de l'Eternel la trouva près d'une source d'eau dans le désert, près de la source qui est sur le chemin de Schur.
7Kaj trovis sxin angxelo de la Eternulo cxe akva fonto en la dezerto, cxe la fonto sur la vojo al SXur.
8Il dit: Agar, servante de Saraï, d'où viens-tu, et où vas-tu? Elle répondit: Je fuis loin de Saraï, ma maîtresse.
8Kaj li diris: Hagar, sklavino de Saraj, de kie vi venas kaj kien vi iras? Kaj sxi diris: De Saraj, mia sinjorino, mi forkuras.
9L'ange de l'Eternel lui dit: Retourne vers ta maîtresse, et humilie-toi sous sa main.
9Kaj la angxelo de la Eternulo diris al sxi: Reiru al via sinjorino, kaj humiligxu sub sxiaj manoj.
10L'ange de l'Eternel lui dit: Je multiplierai ta postérité, et elle sera si nombreuse qu'on ne pourra la compter.
10Kaj la angxelo de la Eternulo diris al sxi: Mi multigos vian idaron tiel, ke pro multeco oni ne povos gxin kalkuli.
11L'ange de l'Eternel lui dit: Voici, tu es enceinte, et tu enfanteras un fils, à qui tu donneras le nom d'Ismaël; car l'Eternel t'a entendue dans ton affliction.
11Kaj la angxelo de la Eternulo diris al sxi: Jen vi estas graveda, kaj vi naskos filon; kaj vi donos al li la nomon Isxmael, cxar la Eternulo auxdis vian suferon.
12Il sera comme un âne sauvage; sa main sera contre tous, et la main de tous sera contre lui; et il habitera en face de tous ses frères.
12Kaj li estos homo sovagxa; lia mano estos kontraux cxiuj, kaj la manoj de cxiuj kontraux li, kaj li logxos antaux cxiuj siaj fratoj.
13Elle appela Atta-El-roï le nom de l'Eternel qui lui avait parlé; car elle dit: Ai-je rien vu ici, après qu'il m'a vue?
13Kaj la Eternulon, kiu parolis al sxi, sxi nomis: Dio-kiu-min-vidis; cxar sxi diris: CXi tie mi vidis Tiun, kiu min vidas; kaj cxu mi poste vivas?
14C'est pourquoi l'on a appelé ce puits le puits de Lachaï-roï; il est entre Kadès et Bared.
14Tial oni nomis tiun puton puto de la Vivanto-Vidanto; gxi estas inter Kadesx kaj Bered.
15Agar enfanta un fils à Abram; et Abram donna le nom d'Ismaël au fils qu'Agar lui enfanta.
15Kaj Hagar naskis al Abram filon; kaj Abram donis al sia filo, kiun naskis Hagar, la nomon Isxmael.
16Abram était âgé de quatre-vingt-six ans lorsqu'Agar enfanta Ismaël à Abram.
16Kaj Abram havis la agxon de okdek ses jaroj, kiam Hagar naskis Isxmaelon al Abram.