1Morto che fu Ehud, i figliuoli d’Israele continuarono a fare ciò ch’è male agli occhi dell’Eterno.
1Kaj la Izraelidoj denove faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kiam Ehud mortis.
2E l’Eterno li diede nelle mani di Iabin re di Canaan, che regnava a Hatsor. Il capo del suo esercito era Sisera che abitava a Harosceth-Goim.
2Kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de Jabin, Kanaana regxo, kiu regxis en HXacor; lia militistestro estis Sisera, kiu logxis en HXarosxet- Goim.
3E i figliuoli d’Israele gridarono all’Eterno, perché Iabin avea novecento carri di ferro, e già da venti anni opprimeva con violenza i figliuoli d’Israele.
3Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo; cxar tiu havis nauxcent ferajn cxarojn, kaj li forte premis la Izraelidojn dum dudek jaroj.
4Or in quel tempo era giudice d’Israele una profetessa, Debora, moglie di Lappidoth.
4Debora, profetino, edzino de Lapidot, estis en tiu tempo jugxistino de la Izraelidoj;
5Essa sedeva sotto la palma di Debora, fra Rama e Bethel, nella contrada montuosa di Efraim, e figliuoli d’Israele salivano a lei per farsi rendere giustizia.
5sxi sidadis sub la palmo de Debora, inter Rama kaj Bet-El, sur la monto de Efraim; kaj la Izraelidoj venadis al sxi por jugxo.
6Or ella mandò a chiamare Barak, figliuolo di Abinoam, da Kades di Neftali, e gli disse: "L’Eterno, l’Iddio d’Israele, non t’ha egli dato quest’ordine: Va’, raduna sul monte Tabor e prendi teco diecimila uomini de’ figliuoli di Neftali e de’ figliuoli di Zabulon.
6Kaj sxi sendis kaj alvokigis Barakon, filon de Abinoam, el Kedesx- Naftali, kaj diris al li:La Eternulo, Dio de Izrael, ordonis:Iru, konduku la militistaron sur la monton Tabor, kaj prenu kun vi dek mil virojn el la Naftaliidoj kaj el la Zebulunidoj;
7E io attirerò verso te, al torrente Kison, Sisera, capo dell’esercito di Iabin, coi suoi carri e la sua numerosa gente, e io lo darò nelle tue mani".
7kaj al la torento Kisxon Mi alkondukos al vi Siseran, la militistestron de Jabin, kaj liajn cxarojn kaj lian amasegon; kaj Mi transdonos lin en viajn manojn.
8Barak le rispose: "Se vieni meco andrò; ma se non vieni meco, non andrò".
8Tiam diris al sxi Barak:Se vi iros kun mi, mi iros; sed se vi ne iros kun mi, mi ne iros.
9Ed ella disse: "Certamente, verrò con te; soltanto, la via per cui ti metti non ridonderà ad onor tuo; poiché l’Eterno darà Sisera in man d’una donna". E Debora si levò e andò con Barak a Kades.
9Kaj sxi respondis:Bone, mi iros kun vi; sed vi ne havos gloron sur la vojo, kiun vi iros; cxar en la manojn de virino la Eternulo transdonos Siseran. Kaj Debora levigxis, kaj iris kun Barak al Kedesx.
10E Barak convocò Zabulon e Neftali a Kades; diecimila uomini si misero al suo séguito, e Debora salì con lui.
10Kaj Barak vokis la Zebulunidojn kaj la Naftaliidojn al Kedesx; kaj lin sekvis dek mil viroj, kaj Debora iris kun li.
11Or Heber, il Keneo, s’era separato dai Kenei, discendenti di Hobab, suocero di Mosè, e avea piantate le sue tende fino al querceto di Tsaannaim, ch’è presso a Kades.
11HXeber, la Kenido, apartigxis de la Kenidoj, de la idoj de HXobab, bofrato de Moseo, kaj li starigis sian tendon apud la kverkaro en Caananim, apud Kedesx.
12Fu riferito a Sisera che Barak, figliuolo di Abinoam, era salito sul monte Tabor.
12Kaj oni sciigis Siseran, ke Barak, filo de Abinoam, supreniris sur la monton Tabor.
13E Sisera adunò tutti i suoi carri, novecento carri di ferro, e tutta la gente ch’era seco, da Harosceth-Goim fino al torrente Kison.
13Kaj Sisera kunvokis cxiujn siajn cxarojn, nauxcent ferajn cxarojn, kaj la tutan popolon, kiu estis kun li, el HXarosxet-Goim al la torento Kisxon.
14E Debora disse a Barak: "Lèvati, perché questo è il giorno in cui l’Eterno ha dato Sisera nelle tue mani. L’Eterno non va egli dinanzi a te?" Allora Barak scese dal monte Tabor, seguito da diecimila uomini.
14Tiam Debora diris al Barak:Levigxu, cxar nun estas la tago, en kiu la Eternulo transdonos Siseran en viajn manojn; jen la Eternulo eliris antaux vi. Kaj Barak malsupreniris de la monto Tabor, kaj post li dek mil viroj.
15E l’Eterno mise in rotta, davanti a Barak, Sisera con tutti i suoi carri e con tutto il suo esercito, che fu passato a fil di spada; e Sisera, sceso dal carro, si diè alla fuga a piedi.
15Kaj la Eternulo jxetis konfuzon sur Siseran kaj sur cxiujn cxarojn kaj sur la tutan militistaron, antaux la glavo de Barak; kaj Sisera deiris de la cxaro kaj forkuris piede.
16Ma Barak inseguì i carri e l’esercito fino ad Harosceth-Goim; e tutto l’esercito di Sisera cadde sotto i colpi della spada, e non ne scampò un uomo.
16Kaj Barak persekutis la cxarojn kaj la militistaron gxis HXarosxet-Goim; kaj la tuta militistaro de Sisera falis de glavo; restis neniu.
17Sisera fuggì a piedi verso la tenda di Jael, moglie di Heber, il Keneo, perché v’era pace fra Iabin, re di Hatsor, e la casa di Heber il Keneo.
17Sed Sisera forkuris piede al la tendo de Jael, edzino de la Kenido HXeber; cxar estis paco inter Jabin, regxo de HXacor, kaj la domo de la Kenido HXeber.
18E Jael uscì incontro a Sisera e gli disse: "Entra, signor mio, entra da me: non temere". Ed egli entrò da lei nella sua tenda, ed essa lo coprì con una coperta.
18Kaj Jael eliris renkonte al Sisera, kaj diris al li:Eniru, mia sinjoro, eniru al mi; ne timu. Kaj li eniris al sxi en la tendon, kaj sxi kovris lin per litkovrilo.
19Ed egli le disse: "Deh, dammi un po’ d’acqua da bere perché ho sete". E quella, aperto l’otre del latte, gli diè da bere, e lo coprì.
19Kaj li diris al sxi:Donu al mi por trinki iom da akvo, cxar mi soifas. Kaj sxi malfermis felsakon kun lakto kaj donis al li por trinki, kaj kovris lin.
20Ed egli le disse: "Stattene all’ingresso della tenda; e se qualcuno viene a interrogarti dicendo: C’è qualcuno qui dentro? di’ di no".
20Kaj li diris al sxi:Staru cxe la pordo de la tendo, kaj se iu venos kaj demandos vin, kaj diros:CXu iu estas cxi tie? tiam diru, ke neniu estas.
21Allora Jael, moglie di Heber, prese un piuolo della tenda; e, dato di piglio al martello, venne pian piano a lui, e gli piantò il piuolo nella tempia sì ch’esso penetrò in terra. Egli era profondamente addormentato e sfinito; e morì.
21Kaj Jael, edzino de HXeber, prenis najlon de la tendo kaj metis martelon en sian manon kaj aliris al li mallauxte, kaj enbatis la najlon en lian tempion tiel, ke gxi enpenetris en la teron. Li dormis, lacigita; kaj li mortis.
22Ed ecco che, come Barak inseguiva Sisera, Jael uscì ad incontrarlo, e gli disse: "Vieni, e ti mostrerò l’uomo che cerchi". Ed egli entrò da lei; ed ecco, Sisera era steso morto, col piuolo nella tempia.
22Kaj Barak postkuris Siseran. Kaj Jael eliris al li renkonte, kaj diris al li:Venu, mi montros al vi la viron, kiun vi sercxas. Kaj li venis al sxi, kaj li vidis, ke Sisera kusxas malviva kaj najlo estas en lia tempio.
23Così Dio umiliò quel giorno Iabin, re di Canaan, dinanzi ai figliuoli d’Israele.
23Tiel Dio humiligis en tiu tago Jabinon, regxon de Kanaan, antaux la Izraelidoj.
24E la mano de’ figliuoli d’Israele s’andò sempre più aggravando su Iabin, re di Canaan, finché ebbero sterminato Iabin, re di Canaan.
24Kaj la mano de la Izraelidoj cxiam pli fortigxis super Jabin, regxo de Kanaan, gxis ili ekstermis Jabinon, regxon de Kanaan.