1사도들이 백성에게 말할 때에 제사장들과 성전 맡은 자와 사두개인들이 이르러
1Kaj dum ili parolis al la popolo, venis sur ilin la cxefpastroj, la kapitano de la templo, kaj la Sadukeoj,
2백성을 가르침과 예수를 들어 죽은 자 가운데서 부활하는 도(道) 전함을 싫어하여
2cxagrenate, ke ili instruas la popolon kaj proklamas per Jesuo la relevigxon el la mortintoj.
3저희를 잡으매 날이 이미 저문 고로 이튿날까지 가두었으나
3Kaj ili metis sur ilin la manojn, kaj metis ilin en gardejon gxis la sekvanta tago; cxar estis jam vespero.
4말씀을 들은 사람 중에 믿는 자가 많으니 남자의 수가 약 오천이나 되었더라
4Tamen multaj el tiuj, kiuj auxdis la vorton, kredis; kaj la nombro de la viroj estis proksimume kvin mil.
5이튿날에 관원과 장로와 서기관들이 예루살렘에 모였는데
5Kaj en la sekvanta tago kunvenis en Jerusalem la regantoj kaj pliagxuloj kaj skribistoj
6대제사장 안나스와 가야바와 요한과 알렉산더와 및 대제사장의 문중이 다 참여하여
6kaj Anas, la cxefpastro, kaj Kajafas kaj Johano kaj Aleksandro, kaj cxiuj, kiuj estis de la cxefpastra parencaro.
7사도들을 가운데 세우고 묻되 `너희가 무슨 권세와 뉘 이름으로 이 일을 행하였느냐 ?'
7Kaj stariginte ilin en la mezo, tiuj demandis:Per kia potenco aux per kia nomo vi faris tion?
8이에 베드로가 성령이 충만하여 가로되 `백성의 관원과 장로들아
8Tiam Petro, plenigite de la Sankta Spirito, diris al ili:Regantoj de la popolo kaj pliagxuloj,
9만일 병인에게 행한 착한 일에 대하여 이 사람이 어떻게 구원을 얻었느냐고 오늘 우리에게 질문하면
9se ni hodiaux estas eldemandataj pri la bonfaro al la senfortulo, per kio li resanigxis,
10너희와 모든 이스라엘 백성들은 알라 너희가 십자가에 못 박고 하나님이 죽은 자 가운데서 살리신 나사렛 예수 그리스도의 이름으로 이 사람이 건강하게 되어 너희 앞에 섰느니라
10estu sciate al vi cxiuj kaj al la tuta popolo Izraela, ke en la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, kiun vi krucumis, kiun Dio levis el la mortintoj, cxi tiu staras sana antaux vi.
11이 예수는 너희 건축자들의 버린 돌로서 집 모퉁이의 머릿돌이 되었느니라
11Tiu estas la sxtono, kiun vi konstruantoj malsxatis, kaj kiu farigxis sxtono bazangula.
12다른 이로서는 구원을 얻을 수 없나니 천하 인간에 구원을 얻을 만한 다른 이름을 우리에게 주신 일이 없음이니라' 하였더라
12Kaj en neniu alia estas savo; cxar ne estas sub la cxielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj.
13저희가 베드로와 요한이 기탄없이 말함을 보고 그 본래 학문 없는 범인으로 알았다가 이상히 여기며 또 그 전에 예수와 함께 있던 줄도 알고
13Sed kiam ili rimarkis la kuragxon de Petro kaj Johano, kaj komprenis, ke ili estas malkleruloj kaj nesciuloj, ili miris, kaj rekonis ilin, ke ili estis kun Jesuo.
14또 병 나은 사람이 그들과 함께 섰는 것을 보고 힐난할 말이 없는지라
14Kaj vidante la resanigiton starantan apud tiuj, ili ne havis, kion kontrauxdiri.
15명하여 공회에서 나가라 하고 서로 의논하여 가로되
15Sed ordoninte ilin foriri el la sinedrio, ili interkonsiligxis,
16`이 사람들을 어떻게 할꼬 ? 저희로 인하여 유명한 표적 나타난 것이 예루살렘에 사는 모든 사람에게 알려졌으니 우리도 부인할 수 없는지라
16dirante:Kion ni devas fari al cxi tiuj homoj? cxar estas videble por cxiuj logxantoj en Jerusalem, ke rimarkinda signo farigxis per ili, kaj nei gxin ni ne povas.
17이것이 민간에 더 퍼지지 못하게 저희를 위협하여 이 후에는 이 이름으로 아무 사람에게도 말하지 말게 하자' 하고
17Sed por ke gxi ne plu disvastigxu inter la popolo, ni minacu ilin, ke ili de nun ne parolu al iu ajn en cxi tiu nomo.
18그들을 불러 경계하여 `도무지 예수의 이름으로 말하지도 말고 가르치지도 말라' 하니
18Kaj ili vokis ilin, kaj ordonis al ili tute ne paroli nek instrui en la nomo de Jesuo.
19베드로와 요한이 대답하여 가로되 `하나님 앞에서 너희 말 듣는 것이 하나님 말씀 듣는 것보다 옳은가 판단하라
19Sed Petro kaj Johano responde diris al ili:CXu estas juste antaux Dio auxskulti vin prefere ol Dion, vi jugxu;
20우리는 보고 들은 것을 말하지 아니할 수 없다' 하니
20cxar ni ne povas ne paroli pri tio, kion ni vidis kaj auxdis.
21관원들이 백성을 인하여 저희를 어떻게 벌할 도리를 찾지 못하고 다시 위협하여 놓아 주었으니 이는 모든 사람이 그 된 일을 보고 하나님께 영광을 돌림이러라
21Kaj ili, denove minacinte, liberigis ilin, trovinte nenion, pro kio ili povus ilin puni, pro la popolo; cxar cxiuj gloris Dion pro la faritajxo.
22이 표적으로 병 나은 사람은 사십여 세나 되었더라
22CXar estis pli ol kvardekjara la viro, sur kiu farigxis cxi tiu signo resaniga.
23사도들이 놓이매 그 동류에게 가서 제사장들과 장로들의 말을 다 고하니
23Kaj liberigite, ili venis al siaj kunuloj kaj rakontis cxion, kion la cxefpastroj kaj pliagxuloj diris al ili.
24저희가 듣고 일심으로 하나님께 소리를 높여 가로되 `대주재여 ! 천지와 바다와 그 가운데 만유를 지은 이시요
24Kaj auxdinte, ili levis la vocxon al Dio unuanime, kaj diris:Ho Plejpotenculo, kiu faris la cxielon kaj la teron kaj la maron, kaj cxion, kio estas en ili,
25또 주의 종 우리 조상 다윗의 입을 의탁하사 성령으로 말씀하시기를 어찌하여 열방이 분노하며 족속들이 허사를 경영하였는고
25kaj kiu per la Sankta Spirito, per la busxo de nia patro David, Via servanto, diris: Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanajxon?
26세상의 군왕들이 나서며 관원들이 함께 모여 주와 그 그리스도를 대적하도다 하신 이로소이다
26Levigxis la regxoj de la tero, Kaj la regantoj kolektigxis kune, Kontraux la Eternulo kaj kontraux Lia Sanktoleito;
27과연 헤롯과 본디오 빌라도는 이방인과 이스라엘 백성과 합동하여 하나님의 기름부으신 거룩한 종 예수를 거스려
27cxar vere en cxi tiu urbo kolektigxis kontraux Via sankta Servanto Jesuo, kiun Vi sanktoleis, kune Herodo kaj Pontio Pilato kun la gentoj kaj la popoloj de Izrael,
28하나님의 권능과 뜻대로 이루려고 예정하신 그것을 행하려고 이 성에 모였나이다
28por fari cxion, kion Via mano kaj Via intenco antauxdifinis.
29주여 ! 이제도 저희의 위협함을 하감하옵시고 또 종들로 하여금 담대히 하나님의 말씀을 전하게 하여 주옵시며
29Kaj nun, ho Eternulo, rigardu iliajn minacojn; kaj donu al Viaj sklavoj paroli Vian vorton kun plena kuragxo,
30손을 내밀어 병을 낫게 하옵시고 표적과 기사가 거룩한 종 예수의 이름으로 이루어지게 하옵소서' 하더라
30dum Vi etendos Vian manon por sanigado, kaj signoj kaj mirakloj farigxos per la nomo de Via sankta Servanto Jesuo.
31빌기를 다하매 모인 곳이 진동하더니 무리가 다 성령이 충만하여 담대히 하나님의 말씀을 전하니라
31Kaj post ilia pregxado skuigxis la loko, en kiu ili kolektigxis; kaj ili cxiuj plenigxis de la Sankta Spirito, kaj parolis kuragxe la vorton de Dio.
32믿는 무리가 한 마음과 한 뜻이 되어 모든 물건을 서로 통용하고 제 재물을 조금이라도 제 것이라 하는 이가 하나도 없더라
32Kaj la anaro de la kredantoj estis unukora kaj unuanima, kaj neniu diris, ke io el lia havajxo estas propra al li; sed cxe ili cxio estis komuna.
33사도들이 큰 권능으로 주 예수의 부활을 증거하니 무리가 큰 은혜를 얻어
33Kaj kun granda potenco la apostoloj atestis pri la relevigxo de la Sinjoro Jesuo; kaj granda graco estis sur cxiuj.
34그 중에 핍절한 사람이 없으니 이는 밭과 집 있는 자는 팔아 그 판것의 값을 가져다가
34Inter ili neniu havis mankon, cxar cxiuj posedantoj de bienoj aux domoj vendis ilin, kaj alportis la prezon de la venditajxoj
35사도들의 발 앞에 두매 저희가 각 사람의 필요를 따라 나눠 줌이러라
35kaj metis gxin antaux la piedoj de la apostoloj; kaj estis disdonate al cxiu laux cxies aparta bezono.
36구브로에서 난 레위족인이 있으니 이름은 요셉이라 사도들이 일컬어 바나바 (번역하면 권위자)라 하니
36Kaj Jozef, kiu de la apostoloj estis alnomita Barnabas (tio estas, Filo de Konsolo), Levido, Kiprano laux sia naskigxo,
37그가 밭이 있으매 팔아 값을 가지고 사도들의 발 앞에 두니라
37posedante kampon, vendis gxin, kaj alportis la prezon kaj metis gxin antaux la piedoj de la apostoloj.