1나는 내 마음에 이르기를 자, 내가 시험적으로 너를 즐겁게 하리니 너는 낙을 누리라 하였으나 본즉 이것도 헛되도다
1Mi diris en mia koro:Lasu, mi elprovos vin per gxojo, kaj vi gxuu bonon; sed jen ankaux cxi tio estas vantajxo.
2내가 웃음을 논하여 이르기를 미친 것이라 하였고 희락을 논하여 이르기를 저가 무엇을 하는가 하였노라
2Pri la rido mi diris:GXi estas sensencajxo! kaj pri la gxojo:Kion gxi havigas?
3내 마음이 궁구하기를 내가 어떻게 하여야 내 마음에 지혜로 다스림을 받으면서 술로 내 육신을 즐겁게 할까 또 어떻게 하여야 어리석음을 취하여서 천하 인생의 종신토록 생활함에 어떤 것이 쾌락인지 알까 하여
3Mi sercxis en mia koro, kiel plezurigi mian korpon per vino, kaj, dum mia koro min gvidas per sagxeco, sekvi ankaux malsagxecon, gxis mi ekvidos, kio estas bona por la homidoj, kion ili povus fari sub la cxielo en la kalkulitaj tagoj de sia vivo.
4나의 사업을 크게 하였노라 내가 나를 위하여 집들을 지으며 포도원을 심으며
4Mi entreprenis grandajn farojn:mi konstruis al mi domojn, mi plantis al mi vinberejojn;
5여러 동산과 과원을 만들고 그 가운데 각종 과목을 심었으며
5mi arangxis al mi gxardenojn kaj arbaretojn, kaj plantis en ili cxiafruktajn arbojn;
6수목을 기르는 삼림에 물주기 위하여 못을 팠으며
6mi arangxis al mi akvujojn, por akvumi el ili arbaretojn, kiuj kreskigas arbojn;
7노비는 사기도 하였고 집에서 나게도 하였으며 나보다 먼저 예루살렘에 있던 모든 자보다도 소와 양떼의 소유를 많게 하였으며
7mi akiris al mi sklavojn kaj sklavinojn, kaj domanojn mi havis; ankaux da bruto granda kaj malgranda mi havis pli multe, ol cxiuj, kiuj estis antaux mi en Jerusalem;
8은금과 왕들의 보배와 여러 도의 보배를 쌓고 또 노래하는 남녀와 인생들의 기뻐하는 처와 첩들을 많이 두었노라
8mi kolektis al mi ankaux argxenton kaj oron, kaj juvelojn de regxoj kaj landoj; mi havigis al mi kantistojn kaj kantistinojn, kaj plezurojn de homidoj, kaj multajn amantinojn.
9내가 이같이 창성하여 나보다 먼저 예루살렘에 있던 모든 자보다 지나고 내 지혜도 내게 여전하여
9Kaj mi pligrandigis kaj plimultigis cxion pli ol cxiuj, kiuj estis antaux mi en Jerusalem, kaj mia sagxeco restis kun mi.
10무엇이든지 내 마음이 즐거워하는 것을 내가 막지 아니하였으니 이는 나의 모든 수고를 내 마음이 기뻐하였음이라 이것이 나의 모든 수고로 말미암아 얻은 분복이로다
10Kaj cxion, kion postulis miaj okuloj, mi ne rifuzis al ili; mi fortenis mian koron de nenia gxojo, cxar mia koro gxojis pri cxiuj miaj laboroj; kaj cxi tio estis mia rekompenco por cxiuj miaj laboroj.
11그 후에 본즉 내 손으로 한 모든 일과 수고한 모든 수고가 다 헛되어 바람을 잡으려는 것이며 해 아래서 무익한 것이로다
11Kaj mi ekrigardis cxiujn farojn, kiujn faris miaj manoj, kaj cxiujn laborojn, kiujn mi plenumis, por fari ilin:kaj jen, cxio estas vantajxo kaj ventajxo, kaj nenia profito estas de ili sub la suno.
12내가 돌이켜 지혜와 망령됨과 어리석음을 보았나니 왕의 뒤에 오는 자는 무슨 일을 행할꼬 행한지 오랜 일일 뿐이리라
12Kaj mi turnis min, por rigardi sagxecon kaj malsagxecon kaj sensencecon; cxar kion povas fari homo, venonta post regxo, en komparo kun tio, kion tiu jam antaux longe faris?
13내가 보건대 지혜가 우매보다 뛰어남이 빛이 어두움보다 뛰어남 같도다
13Kaj mi vidis, ke havas superecon la sagxeco antaux la malsagxeco, kiel havas superecon lumo antaux mallumo.
14지혜자는 눈이 밝고 우매자는 어두움에 다니거니와 이들의 당하는 일이 일반인 줄을 내가 깨닫고
14La sagxulo havas siajn okulojn en la kapo, kaj la malsagxulo iras en mallumo; sed mi ankaux eksciis, ke unu sorto atingas ilin cxiujn.
15심중에 이르기를 우매자의 당한 것을 나도 당하리니 내가 심중에 이르기를 이것도 헛되도다
15Kaj mi diris en mia koro:Ankaux min atingos tia sama sorto, kiel la malsagxulon; por kio do mi estis pli sagxa? Kaj mi diris en mia koro, ke ankaux cxi tio estas vantajxo.
16지혜자나 우매자나 영원토록 기억함을 얻지 못하나니 후일에는 다 잊어버린지 오랠 것임이라 오호라, 지혜자의 죽음이 우매자의 죽음과 일반이로다
16CXar pri la sagxulo ne restos memoro eterne tiel same, kiel pri la malsagxulo; en la tempoj estontaj cxio estos forgesita. Kaj ho ve, mortas sagxulo egale kiel malsagxulo!
17이러므로 내가 사는 것을 한하였노니 이는 해 아래서 하는 일이 내게 괴로움이요 다 헛되어 바람을 잡으려는 것임이로다
17Kaj mi ekmalamis la vivon; cxar abomenindaj estas por mi la faroj, kiuj farigxas sub la suno, cxar cxio estas vantajxo kaj ventajxo.
18내가 해 아래서 나의 수고한 모든 수고를 한하였노니 이는 내 뒤를 이을 자에게 끼치게 됨이라
18Kaj mi ekmalamis cxiun laboron, kiun mi laboris sub la suno; cxar mi devos lasi gxin al homo, kiu estos post mi.
19그 사람이 지혜자일지,우매자일지야 누가 알랴마는 내가 해 아래서 내 지혜를 나타내어 수고한 모든 결과를 저가 다 관리하리니 이것도 헛되도다
19Kaj kiu scias, cxu estos sagxa aux malsagxa tiu, kiu ekposedos mian tutan laboron, pri kiu mi penis kaj strecxis mian sagxon sub la suno? Ankaux cxi tio estas vantajxo.
20이러므로 내가 해 아래서 수고한 모든 수고에 대하여 도리어 마음으로 실망케 하였도다
20Kaj mi decidis, ke mia koro atendu nenion de la tuta laboro, kiun mi laboris sub la suno.
21어떤 사람은 그 지혜와 지식과 재주를 써서 수고하였어도 그 얻은 것을 수고하지 아니한 자에게 업으로 끼치리니 이것도 헛된 것이라 큰 해로다
21CXar ofte oni vidas homon, kiu laboras en sagxo, scienco, kaj talento, kaj li devas fordoni sian akiron al homo, kiu ne laboris por gxi; cxi tio ankaux estas vantajxo kaj granda malbono.
22사람이 해 아래서 수고하는 모든 수고와 마음에 애쓰는 것으로 소득이 무엇이랴
22Kaj kio restas al la homo de lia tuta laborado kaj de la zorgoj de lia koro, kion li laboras sub la suno?
23일평생에 근심하며 수고하는 것이 슬픔뿐이라 그 마음이 밤에도 쉬지 못하나니 이것도 헛되도다
23CXar cxiuj liaj tagoj estas suferoj, kaj liaj okupoj estas maltrankvileco; ecx en la nokto ne trankviligxas lia koro; ankaux cxi tio estas vantajxo.
24사람이 먹고 마시며 수고하는 가운데서 심령으로 낙을 누리게 하는 것보다 나은 것이 없나니 내가 이것도 본즉 하나님의 손에서 나는 것이로다
24Ne ekzistas alia bono por la homo, krom mangxi kaj trinki kaj igi sian animon gxui plezuron de lia laborado; ankaux pri cxi tio mi vidis, ke gxi estas de la mano de Dio.
25먹고 즐거워하는 일에 누가 나보다 승하랴
25CXar kiu povas mangxi, kaj kiu povas gxui, sen Li?
26하나님이 그 기뻐하시는 자에게는 지혜와 지식과 희락을 주시나 죄인에게는 노고를 주시고 저로 모아 쌓게 하사 하나님을 기뻐하는 자에게 주게 하시나니 이것도 헛되어 바람을 잡으려는 것이로다
26CXar al homo, kiu agas bone antaux Li, Li donas sagxon kaj scion kaj gxojon, kaj al la pekulo Li donas la zorgemecon amasigi kaj kolekti, por poste transdoni al tiu, kiu agas bone antaux Dio; kaj cxi tio estas vantajxo kaj ventajxo.