1이에 모든 군대의 장관과 가레아의 아들 요하난과 호사야의 아들 여사냐와 백성의 작은 자로부터 큰 자까지 다 나아와
1Kaj aliris cxiuj militestroj, kaj Johxanan, filo de Kareahx, kaj Jezanja, filo de Hosxaja, kaj la tuta popolo, de la malgrandaj gxis la grandaj,
2선지자 예레미야에게 이르되 당신은 우리의 간구를 들으시고 이 남아 있는 모든 자를 위하여 당신의 하나님 여호와께 기도하소서 당신이 목도하시거니와 우리는 많은 중에서 조금만 남았사오니
2kaj diris al la profeto Jeremia:Ni humile petegas vin, pregxu por ni al la Eternulo, via Dio, por cxi tiu tuta restajxo; cxar el multaj ni restis malmultaj, kiel viaj okuloj nin vidas.
3당신의 하나님 여호와께서 우리의 마땅히 갈 길과 할 일을 보이시기를 원하나이다
3Kaj la Eternulo, via Dio, sciigu al ni la vojon, kiun ni devas iri, kaj kion ni devas fari.
4선지자 예레미야가 그들에게 이르되 내가 너희 말을 들었은즉 너희 말대로 너희 하나님 여호와께 기도하고 무릇 여호와께서 너희에게 응답하시는 것을 숨김이 없이 너희에게 고하리라
4Kaj la profeto Jeremia diris al ili:Mi auxdis; jen mi pregxos al la Eternulo, via Dio, konforme al viaj vortoj, kaj cxion, kion la Eternulo respondos al vi, mi raportos al vi; mi nenion kasxos antaux vi.
5그들이 예레미야에게 이르되 우리가 당신의 하나님 여호와께서 당신을 보내사 우리에게 이르시는 모든 말씀대로 행하리이다 여호와는 우리 중에 진실 무망한 증인이 되시옵소서
5Kaj ili diris al Jeremia:La Eternulo estu inter ni atestanto vera kaj fidela, ke ni agos konforme al cxio, kun kio la Eternulo, via Dio, sendos vin al ni;
6우리가 당신을 우리 하나님 여호와께 보냄은 그의 목소리가 우리에게 좋고 좋지 아니함을 물론하고 청종하려 함이라 우리가 우리 하나님 여호와의 목소리를 청종하면 우리에게 복이 있으리이다
6cxu estos bone, cxu estos malbone, ni auxskultos la vocxon de la Eternulo, nia Dio, al kiu ni vin sendas, por ke estu al ni bone, se ni auxskultos la vocxon de la Eternulo, nia Dio.
7십 일 후에 여호와의 말씀이 예레미야에게 임하니
7Post dek tagoj aperis la vorto de la Eternulo al Jeremia;
8그가 가레아의 아들 요하난과 그와 함께 있는 모든 군대장관과 백성의 작은 자로부터 큰 자까지 다 부르고
8kaj li vokis Johxananon, filon de Kareahx, kaj cxiujn militestrojn, kiuj estis kun li, kaj la tutan popolon, de la malgrandaj gxis la grandaj,
9그들에게 이르되 너희가 나를 보내어 너희의 간구를 이스라엘의 하나님 여호와께 드리게 하지 아니하였느냐 그가 가라사대
9kaj diris al ili:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, al kiu vi min sendis, por faligi vian petegon antaux Li:
10너희가 이 땅에 여전히 거하면 내가 너희를 세우고 헐지 아니하며 너희를 심고 뽑지 아니하리니 이는 내가 너희에게 내린 재앙에 대하여 뜻을 돌이킴이니라
10Se vi restos en cxi tiu lando, Mi vin arangxos kaj ne ruinigos, Mi vin plantos kaj ne elradikigos; cxar Mi pentas pri la malbono, kiun Mi faris al vi.
11나 여호와가 말하노라 너희는 그 두려워하는 바벨론 왕을 두려워말라 내가 너희와 함께 하여 너희를 구원하며 그의 손에서 너희를 건지리니 두려워 말라
11Ne timu la regxon de Babel, kiun vi nun timas; ne timu lin, diras la Eternulo, cxar Mi estas kun vi, por helpi vin kaj por savi vin el lia mano.
12내가 너희를 긍휼히 여기리니 그로도 너희를 긍휼히 여기게 하여 너희를 너희 본향으로 돌려 보내게 하리라 하셨느니라
12Mi estos favorkora al vi, ke li vin kompatu kaj vin logxigu sur via tero.
13그러나 만일 너희가 너희 하나님 여호와의 말씀을 순복지 아니하고 말하기를 우리는 이 땅에 거하지 아니하리라 하며
13Sed se vi diros:Ni ne volas logxi en cxi tiu lando, kaj vi ne obeos la vocxon de la Eternulo, via Dio,
14또 말하기를 우리는 전쟁도 보이지 아니하며 나팔소리도 들리지 아니하며 식물의 핍절도 당치 아니하는 애굽 땅으로 결단코 들어가 거하리라 하면 잘못 되리라
14dirante:Ne, ni iros en la landon Egiptan, kie ni ne vidos militon kaj ne auxdos sonon de trumpeto kaj ne malsatos koncerne panon, kaj tie ni restos:
15너희 유다의 남은 자여, 이제 여호와의 말씀을 들으라 만군의 여호와 이스라엘의 하나님이 이같이 말씀하시되 너희가 만일 애굽에 들어가서 거기 거하기로 고집하면
15tiam auxskultu la vorton de la Eternulo, ho restajxo de Jehuda:tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Se vi turnos vian vizagxon, por iri en Egiptujon, kaj vi iros, por tie eklogxi:
16너희의 두려워하는 칼이 애굽 땅으로 따라가서 너희에게 미칠 것이요 너희의 두려워하는 기근이 애굽으로 급히 따라가서 너희에게 임하리니 너희가 거기서 죽을 것이라
16tiam la glavo, kiun vi timas, atingos vin tie, en la lando Egipta, kaj la malsato, pri kiu vi zorgas, persekutos vin tie en Egiptujo, kaj tie vi mortos.
17무릇 애굽으로 들어가서 거기 우거하기로 고집하는 모든 사람은 이같이 되리니 곧 칼과 기근과 염병에 죽을 것인즉 내가 그들에게 내리는 재앙을 벗어나서 남을 자 없으리라
17Tiamaniere cxiuj homoj, kiuj turnis sian vizagxon, por iri en Egiptujon, por tie eklogxi, mortos de glavo, de malsato, kaj de pesto, kaj neniu el ili restos, nek forsavigxos de la malbono, kiun Mi venigos sur ilin.
18만군의 여호와 이스라엘의 하나님이 이같이 말씀하시되 나의 노와 분을 예루살렘 거민에게 부은 것 같이 너희가 애굽에 이른 때에 나의 분을 너희에게 부으리니 너희가 가증함과 놀램과 저주와 치욕거리가 될 것이라 너희가 다시는 이 땅을 보지 못하리라 하시도다
18CXar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Kiel elversxigxis Mia kolero kaj indigno sur la logxantojn de Jerusalem, tiel Mia kolero elversxigxos sur vin, kiam vi venos en Egiptujon, kaj vi farigxos objekto de jxuro, de teruro, de malbeno, kaj de honto, kaj vi ne plu vidos cxi tiun lokon.
19유다의 남은 자들아 ! 여호와께서 너희 일로 하신 말씀에 너희는 애굽으로 가지 말라 하셨고 나도 오늘날 너희에게 경계한 것을 너희는 분명히 알라
19Pri vi, ho restajxo de Jehuda, la Eternulo parolis:Ne iru en Egiptujon; sciu, ke Mi avertis vin hodiaux.
20너희가 나를 너희 하나님 여호와께 보내며 이르기를 우리를 위하여 우리 하나님 여호와께 기도하고 우리 하나님 여호와께서 말씀하신 대로 우리에게 고하라 우리가 이를 행하리라 하여 너희 마음을 속였느니라
20Vi farigxis kulpaj kontraux viaj propraj animoj; cxar vi sendis min al la Eternulo, via Dio, dirante:Pregxu por ni al la Eternulo, nia Dio, kaj cxion, kion diros la Eternulo, nia Dio, sciigu al ni, por ke ni tion faru.
21너희 하나님 여호와께서 나를 보내사 너희에게 명하신 말씀을 내가 오늘날 너희에게 고하였어도 너희가 그 목소리를 도무지 순종치 아니하였은즉
21Kaj mi sciigis al vi hodiaux, sed vi ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, via Dio, nek cxion, kun kio Li sendis min al vi;
22너희가 가서 우거하려 하는 곳에서 칼과 기근과 염병에 죽을줄 분명히 알지니라
22sciu do, ke vi mortos de glavo, de malsato, kaj de pesto, sur la loko, kien vi volas iri, por tie eklogxi.