Korean

Esperanto

John

13

1유월절 전에 예수께서 자기가 세상을 떠나 아버지께로 돌아가실 때가 이른 줄 아시고 세상에 있는 자기 사람들을 사랑하시되 끝까지 사랑하시니라
1Kaj antaux la Paska festo Jesuo, sciante, ke lia horo venis, por ke li transiru el cxi tiu mondo al la Patro, aminte siajn proprulojn, kiuj estis en la mondo, amis ilin gxis la fino.
2마귀가 벌써 시몬의 아들 가룟 유다의 마음에 예수를 팔려는 생각을 넣었더니
2Kaj dum la vespermangxo, kiam la diablo jam metis en la koron de Judas Iskariota, filo de Simon, la intencon perfidi lin,
3저녁 먹는 중 예수는 아버지께서 모든 것을 자기 손에 맡기신 것과 또 자기가 하나님께로부터 오셨다가 하나님께로 돌아가실 것을 아시고
3Jesuo, sciante, ke la Patro donis cxion en liajn manojn, kaj ke li venis de Dio kaj iras al Dio,
4저녁 잡수시던 자리에서 일어나 겉옷을 벗고 수건을 가져다가 허리에 두르시고
4levigxis de la vespermangxo kaj demetis siajn vestojn; kaj li prenis visxtukon, kaj sin zonis.
5이에 대야에 물을 담아 제자들의 발을 씻기시고 그 두르신 수건으로 씻기기를 시작하여
5Poste li versxis akvon en la pelvon, kaj komencis lavi la piedojn de la discxiploj kaj visxi ilin per la tuko, per kiu li estis zonita.
6시몬 베드로에게 이르시니 가로되 `주여, 주께서 내 발을 씻기시나이까 ?'
6Tiam li venis al Simon Petro. CXi tiu diris al li:Sinjoro, cxu vi lavas al mi la piedojn?
7예수께서 대답하여 가라사대 `나의 하는 것을 네가 이제는 알지 못하나 이 후에는 알리라'
7Jesuo respondis kaj diris al li:Kion mi faras, vi nun ne scias, sed poste vi komprenos.
8베드로가 가로되 `내 발을 절대로 씻기지 못하시리이다' 예수께서 대답하시되 `내가 너를 씻기지 아니하면 네가 나와 상관이 없느니라'
8Petro diris al li:Vi ja neniam lavos miajn piedojn. Respondis al li Jesuo:Se mi ne lavas vin, vi ne partoprenas kun mi.
9시몬 베드로가 가로되 `주여, 내 발 뿐 아니라 손과 머리도 씻겨 주옵소서'
9Simon Petro diris al li:Sinjoro, ne nur miajn piedojn, sed ankaux la manojn kaj la kapon.
10예수께서 가라사대 `이미 목욕한 자는 발밖에 씻을 필요가 없느니라 온 몸이 깨끗하니라 너희가 깨끗하나 다는 아니니라 하시니
10Jesuo diris al li:Kiu sin jam banis, tiu bezonas nur, ke oni lavu la piedojn, kaj li estas tuta pura; kaj vi estas puraj, tamen ne cxiuj.
11이는 자기를 팔 자가 누구인지 아심이라 그러므로 다는 깨끗지 아니하다' 하시니라
11CXar li konis tiun, kiu perfidos lin; tial li diris:Vi ne cxiuj estas puraj.
12저희 발을 씻기신 후에 옷을 입으시고 다시 앉아 저희에게 이르시되 내가 너희에게 행한 것을 너희가 아느냐 ?
12Kiam do li jam lavis iliajn piedojn kaj surmetis siajn vestojn kaj denove sidigxis, li diris al ili:CXu vi scias, kion mi faris al vi?
13너희가 나를 선생이라 또는 주라 하니 너희 말이 옳도다 내가 그러하다
13Vi nomas min Majstro kaj Sinjoro; kaj prave vi diras, cxar tia mi estas.
14내가 주와 또는 선생이 되어 너희 발을 씻겼으니 너희도 서로 발을 씻기는 것이 옳으니라
14Se do mi, la Sinjoro kaj la Majstro, lavis viajn piedojn, vi ankaux devas inter vi lavi la piedojn.
15내가 너희에게 행한 것같이 너희도 행하게 하려 하여 본을 보였노라
15CXar mi donis al vi ekzemplon, por ke vi ankaux faru tion, kion mi faris al vi.
16내가 진실로 진실로 너희에게 이르노니 종이 상전보다 크지 못하고 보냄을 받은 자가 보낸 자보다 크지 못하니
16Vere, vere, mi diras al vi:Sklavo ne estas pli granda ol lia sinjoro; nek estas la sendito pli granda ol la sendinto.
17너희가 이것을 알고 행하면 복이 있으리라 !
17Se cxi tion vi scias, vi estas felicxaj, se tion vi faras.
18내가 너희를 다 가리켜 말하는 것이 아니라 내가 나의 택한 자들이 누구인지 앎이라 그러나 내 떡을 먹는 자가 내게 발꿈치를 들었다 한 성경을 응하게 하려는 것이니라
18Ne pri vi cxiuj mi parolas; mi scias, kiujn mi elektis; sed por ke plenumigxu la Skribo:Tiu, kiu mangxas mian panon, levis kontraux min la piedon.
19지금부터 일이 이루기 전에 미리 너희에게 이름은 일이 이룰 때에 내가 그인줄 너희로 믿게 하려 함이로라
19De nun mi parolas al vi pri tio, antaux ol gxi okazos, por ke, kiam gxi okazos, vi kredu, ke mi estas.
20내가 진실로 진실로 너희에게 이르노니 나의 보낸 자를 영접하는 자는 나를 영접하는 것이요 나를 영접하는 자는 나를 보내신 이를 영접하는 것이니라
20Vere, vere, mi diras al vi:Kiu akceptas tiun, kiun mi sendas, tiu akceptas min; kaj kiu min akceptas, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis.
21예수께서 이 말씀을 하시고 심령에 민망하여 증거하여 가라사대 `내가 진실로 진실로 너희에게 이르노니 너희 중 하나가 나를 팔리라' 하시니
21Dirinte tion, Jesuo maltrankviligxis en spirito, kaj ateste parolis, dirante:Vere, vere, mi diras al vi, ke unu el vi min perfidos.
22제자들이 서로 보며 뉘게 대하여 말씀하시는지 의심하더라
22Tiam la discxiploj rigardis unu la alian, dubante pri kiu li parolas.
23예수의 제자 중 하나 곧 그의 사랑하시는 자가 예수의 품에 의지하여 누웠는지라
23Estis apud la sino de Jesuo unu el liaj discxiploj, kiun Jesuo amis.
24시몬 베드로가 머릿짓을 하여 말하되 `말씀하신 자가 누구인지 말하라' 한대
24Simon Petro do faris signon al li, ke li demandu, pri kiu li parolas.
25그가 예수의 가슴에 그대로 의지하여 말하되 `주여, 누구오니이까 ?'
25Tiu do, klinigxante al la brusto de Jesuo, diris al li:Sinjoro, kiu gxi estas?
26예수께서 대답하시되 `내가 한조각을 찍어다가 주는 자가 그니라' 하시고 곧 한 조각을 찍으셔다가 가룟 시몬의 아들 유다를 주시니
26Jesuo respondis:GXi estas tiu, por kiu mi trempos la pecon kaj donos al li. Kaj trempinte la pecon, li donis gxin al Judas Iskariota, filo de Simon.
27조각을 받은 후 곧 사단이 그 속에 들어간지라 이에 예수께서 유다에게 이르시되 `네 하는 일을 속히 하라' 하시니
27Kaj post la peco, tiam Satano eniris en lin. Jesuo do diris al li:Kion vi faras, tion faru senprokraste.
28이 말씀을 무슨 뜻으로 하셨는지 그 앉은 자 중에 아는 이가 없고
28Sed neniu el la kunmangxantoj sciis, kial li diris al li tion.
29어떤 이들은 유다가 돈 궤를 맡았으므로 명절에 우리의 쓸 물건을 사라 하시는지 혹 가난한 자들에게 무엇을 주라 하시는 줄로 생각하더라
29Iuj pensis, cxar Judas havis la monujon, ke Jesuo diris al li:Acxetu tion, kion ni bezonas por la festo; aux ke li donu ion al la malricxuloj.
30유다가 그 조각을 받고 곧 나가니 밤이러라
30Li do, ricevinte la pecon, tuj eliris; kaj estis nokto.
31저가 나간 후에 예수께서 가라사대 `지금 인자가 영광을 얻었고 하나님도 인자를 인하여 영광을 얻으셨도다
31Kiam li eliris, Jesuo diris:Nun la Filo de homo estas glorata, kaj Dio estas glorata en li;
32만일 하나님이 저로 인하여 영광을 얻으셨으면 하나님도 자기로 인하여 저에게 영광을 주시리니 곧 주시리라
32kaj Dio gloros lin en Si mem, kaj tuj Li gloros lin.
33소자들아 내가 아직 잠시 너희와 함께 있겠노라 너희가 나를 찾을터이나 그러나 일찍 내가 유대인들에게 너희는 나의 가는 곳에 올 수 없다고 말한 것과 같이 지금 너희에게도 이르노라
33Infanoj, ankoraux mallongan tempon mi estas kun vi. Vi min sercxos; kaj kiel mi diris al la Judoj:Kien mi iras, tien vi ne povas veni, tiel ankaux al vi mi nun diras.
34새 계명을 너희에게 주노니 서로 사랑하라 ! 내가 너희를 사랑한 것같이 너희도 서로 사랑하라
34Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu alian; kiel mi amis vin, tiel vi ankaux amu unu alian.
35너희가 서로 사랑하면 이로써 모든 사람이 너희가 내 제자인줄 알리라'
35Per tio cxiuj homoj scios, ke vi estas miaj discxiploj, se vi havos amon unu al alia.
36시몬 베드로가 가로되 `주여 어디로 가시나이까 ?' 예수께서 대답하시되 `나의 가는 곳에 네가 지금은 따라 올 수 없으나 후에는 따라 오리라'
36Simon Petro diris al li:Sinjoro, kien vi iras? Jesuo respondis:Kien mi iras, vi ne povas min sekvi nun, sed poste vi min sekvos.
37베드로가 가로되 `주여 내가 지금은 어찌하여 따를 수 없나이까 ? 주를 위하여 내 목숨을 버리겠나이다'
37Petro diris al li:Sinjoro, kial mi ne povas vin sekvi nun? mi demetos por vi mian vivon.
38예수께서 대답하시되 `네가 나를 위하여 네 목숨을 버리겠느냐 ? 내가 진실로 진실로 네게 이르노니 닭 울기 전에 네가 세번 나를 부인하리라
38Jesuo respondis al li:CXu vi demetos por mi vian vivon? Vere, vere, mi diras al vi:La koko ne krios, antaux ol vi min malkonfesos tri fojojn.