1사흘 되던 날에 갈릴리 가나에 혼인이 있어 예수의 어머니도 거기 계시고
1La trian tagon okazis edzigxo en Kana Galilea, kaj la patrino de Jesuo cxeestis tie;
2예수와 그 제자들도 혼인에 청함을 받았더니
2ankaux Jesuo kaj liaj discxiploj estis invititaj al la edzigxo.
3포도주가 모자란지라 예수의 어머니가 예수에게 이르되 `저희에게 포도주가 없다' 하니
3Kaj kiam mankis vino, la patrino de Jesuo diris al li:Ili ne havas vinon.
4예수께서 가라사대 `여자여, 나와 무슨 상관이 있나이까 ? 내 때가 아직 이르지 못하였나이다'
4Kaj Jesuo diris al sxi:Kio estas inter mi kaj vi, virino? mia horo ankoraux ne venis.
5그 어머니가 하인들에게 이르되 `너희에게 무슨 말씀을 하시든지 그대로 하라 !' 하니라
5Lia patrino diris al la servantoj:Kion ajn li diros al vi, tion faru.
6거기 유대인의 결례를 따라 두 세 통 드는 돌항아리 여섯이 놓였는지라
6Kaj estis tie ses akvokuvoj sxtonaj, metitaj laux la purigo de la Judoj, enhavantaj po du gxis tri metretoj.
7예수께서 저희에게 이르시되 항아리에 물을 채우라 하신즉 아구까지 채우니
7Jesuo diris al ili:Plenigu la akvokuvojn per akvo. Kaj oni plenigis ilin gxis la rando.
8이제는 떠서 연회장에게 갖다 주라 하시매 갖다 주었더니
8Kaj li diris al ili:CXerpu nun, kaj alportu al la festenestro. Kaj oni alportis.
9연회장은 물로 된 포도주를 맛보고 어디서 났는지 알지 못하되 물떠온 하인들은 알더라 연회장이 신랑을 불러
9Kiam la festenestro gustumis la akvon, nun farigxintan vino, kaj ne sciis, de kie gxi estas (sciis tamen la servantoj, kiuj cxerpis la akvon), la festenestro alvokis la fiancxon,
10말하되 `사람마다 먼저 좋은 포도주를 내고 취한 후에 낮은 것을 내거늘 그대는 지금까지 좋은 포도주를 두었도다' 하니라
10kaj diris al li:CXiu homo prezentas unue la bonan vinon, kaj kiam oni jam drinkis, tiam la malpli bonan; sed vi rezervis la bonan vinon gxis nun.
11예수께서 이 처음 표적을 갈릴리 가나에서 행하여 그 영광을 나타내시매 제자들이 그를 믿으니라
11CXi tiun komencon de signoj Jesuo faris en Kana Galilea, kaj elmontris sian gloron, kaj liaj discxiploj kredis al li.
12그 후에 예수께서 그 어머니와 형제들과 제자들과 함께 가버나움으로 내려가 거기 여러 날 계시지 아니하시니라
12Post tio li malsupreniris al Kapernaum, kaj kun li lia patrino kaj liaj fratoj kaj liaj discxiploj; kaj tie ili restis ne multajn tagojn.
13유대인의 유월절이 가까운지라 예수께서 예루살렘으로 올라가셨더니
13Kaj la Pasko de la Judoj alproksimigxis, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem.
14성전 안에서 소와 양과 비둘기 파는 사람들과 돈 바꾸는 사람들의 앉은 것을 보시고
14Kaj li trovis en la templo vendistojn de bovoj kaj sxafoj kaj kolomboj, kaj la monsxangxistojn sidantajn;
15노끈으로 채찍을 만드사 양이나 소를 다 성전에서 내어 쫓으시고 돈 바꾸는 사람들의 돈을 쏟으시며 상을 엎으시고
15kaj farinte skurgxon el sxnuretoj, li elpelis cxiujn el la templo, sxafojn kaj bovojn; kaj elsxutis la monerojn de la monsxangxistoj kaj renversis la tablojn;
16비둘기 파는 사람들에게 이르시되 `이것을 여기서 가져가라 내 아버지의 집으로 장사하는 집을 만들지 말라' 하시니
16kaj al la vendistoj de la kolomboj li diris:Forportu tion de cxi tie; ne faru la domon de mia Patro domo de komerco.
17제자들이 성경 말씀에 주의 전을 사모하는 열심이 나를 삼키리라 한 것을 기억하더라
17La discxiploj rememoris, ke estis skribite:Fervoro pri Via domo min konsumis.
18이에 유대인들이 대답하여 예수께 말하기를 `네가 이런 일을 행하니 무슨 표적을 우리에게 보이겠느뇨 ?'
18La Judoj do respondis kaj diris al li:Kian signon vi montras al ni, cxar vi faras tion?
19예수께서 대답하여 가라사대 `너희가 이 성전을 헐라 내가 사흘 동안에 일으키리라'
19Respondis Jesuo kaj diris al ili:Detruu cxi tiun sanktejon, kaj mi levos gxin en la dauxro de tri tagoj.
20유대인들이 가로되 `이 성전은 사십 육 년 동안에 지었거늘 네가 삼일 동안에 일으키겠느뇨 ?' 하더라
20La Judoj diris:Kvardek ses jarojn cxi tiu sanktejo estis konstruata; cxu vi levos gxin en la dauxro de tri tagoj?
21그러나 예수는 성전된 자기 육체를 가리켜 말씀하신 것이라
21Sed li parolis pri la sanktejo de sia korpo.
22죽은 자 가운데서 살아나신 후에야 제자들이 이 말씀하신 것을 기억하고 성경과 및 예수의 하신 말씀을 믿었더라
22Kiam do li levigxis el la mortintoj, la discxiploj rememoris, ke li diris tion; kaj ili kredis la Skribon, kaj la vorton, kiun Jesuo diris.
23유월절에 예수께서 예루살렘에 계시니 많은 사람이 그 행하시는 표적을 보고 그 이름을 믿었으나
23Kaj kiam li estis en Jerusalem cxe la Pasko, dum la festo, multaj fidis al lia nomo, vidante la signojn, kiujn li faris.
24예수는 그 몸을 저희에게 의탁지 아니하셨으니 이는 친히 모든 사람을 아심이요
24Sed Jesuo ne konfidis sin al ili, cxar li konis cxiujn,
25또 친히 사람의 속에 있는 것을 아시므로 사람에 대하여 아무의 증거도 받으실 필요가 없음이니라
25kaj ne bezonis, ke iu atestu pri la homo, cxar li mem sciis, kio estas en la homo.