1무리가 다 일어나 예수를 빌라도에게 끌고 가서
1Kaj la tuta cxeestantaro levigxis, kaj kondukis lin antaux Pilaton.
2고소하여 가로되 `우리가 이 사람을 보매 우리 백성을 미혹하고 가이사에게 세 바치는 것을 금하며 자칭 왕 그리스도라 하더이다' 하니
2Kaj ili komencis akuzi lin, dirante:Ni trovis cxi tiun viron erariganta nian nacion, kaj malpermesanta pagi tributon al Cezaro, kaj diranta, ke li mem estas Kristo, regxo.
3빌라도가 예수께 물어 가로되 `네가 유대인의 왕이냐 ?' 대답하여 가라사대 `네 말이 옳도다'
3Kaj Pilato demandis lin, dirante:CXu vi estas la Regxo de la Judoj? Kaj li responde al li diris:Vi diras.
4빌라도가 대제사장들과 무리에게 이르되 `내가 보니 이 사람에게 죄가 없도다' 하니
4Kaj Pilato diris al la cxefpastroj kaj homamasoj:Mi trovas nenian kulpon en cxi tiu viro.
5무리가 더욱 굳세게 말하되 `저가 온 유대에서 가르치고 갈릴리에서부터 시작하여 여기까지 와서 백성을 소동케 하나이다'
5Sed ili insistis, dirante:Li malkvietigas la popolon, instruante tra la tuta Judujo, kaj komencante de Galileo, ecx gxis cxi tie.
6빌라도가 듣고 묻되 `저가 갈릴리 사람이냐 ?' 하여
6Sed kiam Pilato tion auxdis, li demandis, cxu la viro estas Galileano.
7헤롯의 관할에 속한 줄을 알고 헤롯에게 보내니 때에 헤롯이 예루살렘에 있더라
7Kaj kiam li sciigxis, ke li estas el sub la auxtoritato de Herodo, li sendis lin al Herodo, kiu ankaux cxeestis en Jerusalem en tiuj tagoj.
8헤롯이 예수를 보고 심히 기뻐하니 이는 그의 소문을 들었으므로 보고자 한 지 오래였고 또한 무엇이나 이적 행하심을 볼까 바랐던 연고러라
8Sed Herodo, vidinte Jesuon, treege gxojis; cxar de longe li deziris vidi lin, cxar li jam auxdis pri li, kaj li esperis vidi ian signon, faritan de li.
9여러 말로 물으나 아무 말도 대답지 아니하시니
9Kaj li demandis lin per multaj vortoj, sed li respondis al li nenion.
10대제사장들과 서기관들이 서서 힘써 고소하더라
10Kaj la cxefpastroj kaj la skribistoj staris, forte lin akuzante.
11헤롯이 그 군병들과 함께 예수를 업신여기며 희롱하고 빛난 옷을 입혀 빌라도에게 도로 보내니
11Kaj Herodo kaj liaj soldatoj malhonoris lin kaj mokis lin, kaj vestinte lin per brilaj vestoj, li resendis lin al Pilato.
12헤롯과 빌라도가 전에는 원수이었으나 당일에 서로 친구가 되니라
12Kaj Herodo kaj Pilato farigxis amikoj unu kun la alia en tiu sama tago; cxar antauxe ili havis inter si malamon.
13빌라도가 대제사장들과 관원들과 백성을 불러 모으고
13Kaj Pilato, kunvokinte la cxefpastrojn kaj la regantojn kaj la popolon,
14이르되 `너희가 이 사람을 백성을 미혹하는 자라 하여 내게 끌어왔도다 보라 내가 너희 앞에서 사실하였으되 너희의 고소하는 일에 대하여 이 사람에게 죄를 찾지 못하였고
14diris al ili:Vi alkondukis antaux min cxi tiun viron, kiel erarigantan la popolon; kaj jen ekzameninte lin antaux vi, mi trovis nenian kulpon en cxi tiu viro rilate tion, pri kio vi lin akuzas;
15헤롯이 또한 그렇게 하여 저를 우리에게 도로 보내었도다 보라 저의 행한 것은 죽일 일이 없느니라
15nek Herodo ankaux, cxar li resendis lin al ni; kaj jen nenio inda je morto estas farita de li.
16그러므로 때려서 놓겠노라'
16Tial mi lin skurgxos kaj liberigos.
17(없 음)
17CXar li devis liberigi unu al ili dum la festo.
18무리가 일제히 소리질러 가로되 `이 사람을 없이하고 바라바를 우리에게 놓아 주소서'하니
18Sed amase ili kriis, dirante:Forigu lin, kaj liberigu al ni Barabason;
19이 바라바는 성중에서 일어난 민란과 살인을 인하여 옥에 갇힌 자러라
19kiu pro ribelado farita en la urbo, kaj pro mortigo, estis jxetita en malliberejon.
20빌라도는 예수를 놓고자 하여 다시 저희에게 말하되
20Kaj Pilato, volante liberigi Jesuon, denove parolis al ili;
21저희는 소리질러 가로되 `저를 십자가에 못박게 하소서 ! 십자가에 못박게 하소서 !' 하는지라
21sed ili lauxte kriis, dirante:Krucumu, krucumu lin.
22빌라도가 세 번째 말하되 `이 사람이 무슨 악한 일을 하였느냐 ? 나는 그 죽일 죄를 찾지 못하였나니 때려서 놓으리라'한대
22Kaj la trian fojon li diris al ili:Kial? kian malbonon faris cxi tiu? mi trovis en li nenion indan je morto; mi do lin skurgxos kaj liberigos.
23저희가 큰 소리로 재촉하여 십자가에 못 박기를 구하니 저희의 소리가 이긴지라
23Sed ili insistis per grandaj krioj, postulante krucumi lin. Kaj iliaj krioj superfortis.
24이에 빌라도가 저희의 구하는대로 하기를 언도하고
24Kaj Pilato donis jugxon, ke plenumigxu ilia postulo.
25저희의 구하는 자 곧 민란과 살인을 인하여 옥에 갇힌 자를 놓고 예수를 넘겨 주어 저희 뜻대로 하게 하니라
25Kaj li liberigis tiun, kiu pro ribelado kaj mortigo estis jxetita en malliberejon, kaj kiun ili postulis; sed Jesuon li transdonis al ilia volo.
26저희가 예수를 끌고 갈 때에 시몬이라는 구레네 사람이 시골로서 오는 것을 잡아 그에게 십자가를 지워 예수를 좇게 하더라
26Kaj kiam ili forkondukis lin, ili kaptis Simonon, Kirenanon, venantan de la kamparo, kaj metis sur lin la krucon, por porti gxin post Jesuo.
27또 백성과 및 그를 위하여 가슴을 치며 슬피 우는 여자의 큰 무리가 따라 오는지라
27Kaj sekvis lin granda amaso de la popolo, kaj de virinoj, kiuj gxemis kaj lamentis pro li.
28예수께서 돌이켜 그들을 향하여 가라사대 `예루살렘의 딸들아 ! 나를 위하여 울지 말고 너희와 너희 자녀를 위하여 울라
28Sed Jesuo, turninte sin al ili, diris:Filinoj de Jerusalem, ne ploru pro mi, sed ploru pro vi kaj pro viaj infanoj.
29보라, 날이 이르면 사람이 말하기를 수태 못하는 이와 해산하지 못한 배와 먹이지 못한 젖이 복이 있다 하리라
29CXar jen venas tagoj, kiam oni diros:Felicxaj estas la senfruktaj, kaj la ventroj ne naskintaj, kaj la mamoj ne nutrintaj.
30그 때에 사람이 산들을 대하여 우리 위에 무너지라 하며 작은 산들을 대하여 우리를 덮으라 하리라
30Tiam oni komencos diri al la montoj:Falu sur nin; kaj al la montetoj:Kovru nin.
31푸른 나무에도 이같이 하거든 마른 나무에는 어떻게 되리요' 하시니라
31CXar se oni tiel agas en la suka ligno, kiel oni agos en la seka?
32또 다른 두 행악자도 사형을 받게 되어 예수와 함께 끌려 가니라
32Kaj estis kondukataj kun li ankaux aliaj du, krimuloj, por esti mortigitaj.
33해골이라 하는 곳에 이르러 거기서 예수를 십자가에 못 박고 두 행악자도 그렇게 하니 하나는 우편에 하나는 좌편에 있더라
33Kaj kiam ili alvenis al la loko nomata Kranio, tie ili krucumis lin, kaj la krimulojn, unu dekstre kaj unu maldekstre.
34이에 예수께서 가라사대 `아버지여 저희를 사하여 주옵소서 자기의 하는 것을 알지 못함이니이다' 하시더라 저희가 그의 옷을 나눠 제비 뽑을쌔
34Kaj Jesuo diris:Patro, pardonu ilin; cxar ili ne scias, kion ili faras. Kaj dividante inter si liajn vestojn, ili jxetis lotojn.
35백성은 서서 구경하며 관원들도 비웃어 가로되 `저가 남을 구원하였으니 만일 하나님의 택하신 자 그리스도여든 자기도 구원할지어다'하고
35Kaj la popolo staris, rigardanta. Kaj la regantoj ankaux mokis lin, dirante:Aliajn li savis:li savu sin mem, se cxi tiu estas la Kristo de Dio, la elektito.
36군병들도 희롱하면서 나아와 신포도주를 주며
36Kaj sxercis pri li ankaux la soldatoj, venante al li kaj proponante al li vinagron,
37가로되 `네가 만일 유대인의 왕이어든 네가 너를 구원하라' 하더라
37kaj dirante:Se vi estas la Regxo de la Judoj, savu vin.
38그의 위에 이는 유대인의 왕이라 쓴 패가 있더라
38Kaj estis ankaux surskribo super li:CXI TIU ESTAS LA REGXO DE LA JUDOJ.
39달린 행악자 중 하나는 비방하여 가로되 `네가 그리스도가 아니냐 ? 너와 우리를 구원하라' 하되
39Kaj unu el la pendigitaj krimuloj insultis lin, dirante:CXu vi ne estas la Kristo? savu vin kaj nin.
40하나는 그 사람을 꾸짖어 가로되 `네가 동일한 정죄를 받고서도 하나님을 두려워 아니하느냐 ?
40Sed la alia responde admonis lin, dirante:CXu vi ecx ne timas Dion? cxar vi estas en la sama kondamno.
41우리는 우리의 행한 일에 상당한 보응을 받는 것이니 이에 당연하거니와 이 사람의 행한 것은 옳지 않은 것이 없느니라' 하고
41Kaj ni ja juste, cxar ni ricevas rekompencon, merititan pro niaj faroj; sed cxi tiu faris nenion malbonan.
42가로되 `예수여 당신의 나라에 임하실 때에 나를 생각하소서 !' 하니
42Kaj li diris:Jesuo, memoru min, kiam vi venos en vian regnon.
43예수께서 이르시되 `내가 진실로 네게 이르노니 오늘 네가 나와 함께 낙원에 있으리라 !' 하시니라
43Kaj li diris al li:Vere mi diras al vi:Hodiaux vi estos kun mi en Paradizo.
44때가 제 육시쯤 되어 해가 빛을 잃고 온 땅에 어두움이 임하여 제 구시까지 계속하며
44Kaj jam estis cxirkaux la sesa horo, kaj farigxis mallumo sur la tuta lando gxis la nauxa, cxar la sunlumo mankis;
45성소의 휘장이 한가운데가 찢어지더라
45kaj la kurteno de la sanktejo dissxirigxis en la mezo.
46예수께서 큰 소리로 불러 가라사대 `아버지여 ! 내 영혼을 아버지 손에 부탁하나이다 !' 하고 이 말씀을 하신 후 운명하시다
46Kaj kriinte per lauxta vocxo, Jesuo diris:Patro, en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton; kaj tion dirinte, li ellasis for la spiriton.
47이 그 된 일을 보고 하나님께 영광을 돌려 가로되 `이 사람은 정녕 의인이었도다' 하고
47Kaj kiam la centestro vidis la okazantajxon, li gloris Dion, dirante:CXi tiu estis ja justulo.
48이를 구경하러 모인 무리도 그 된 일을 보고 다 가슴을 두드리며 돌아가고
48Kaj cxiuj homamasoj, kiuj kunvenis al cxi tiu spektaklo, kiam ili vidis la okazintajxojn, reiris, frapante al si la bruston.
49예수의 아는 자들과 및 갈릴리로부터 따라온 여자들도 다 멀리 서서 이 일을 보니라
49Kaj cxiuj liaj konantoj, kaj la virinoj, kiuj sekvis lin el Galileo, staris malproksime, vidante tion.
50공회 의원으로 선하고 의로운 요셉이라 하는 사람이 있으니
50Kaj jen viro nomata Jozef, kiu estis konsilanto, viro bona kaj justa
51(저희의 결의와 행사에 가타 하지 아니한 자라) 그는 유대인의 동네 아리마대 사람이요 하나님의 나라를 기다리는 자러니
51(li ne konsentis al ilia intenco kaj faro), el Arimateo, urbo de la Judoj, kiu atendis la regnon de Dio,
52빌라도에게 가서 예수의 시체를 달라 하여
52irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo.
53이를 내려 세마포로 싸고 아직 사람을 장사한 일이 없는 바위에 판 무덤에 넣어 두니
53Kaj li deprenis gxin kaj envolvis gxin en tolajxo, kaj metis lin en tombo, elhakita el sxtono, kie neniu antauxe kusxis.
54이 날은 예비일이요 안식일이 거의 되었더라
54Kaj estis la tago de la Preparado, kaj la sabato eklumis.
55갈릴리에서 예수와 함께 온 여자들이 뒤를 좇아 그 무덤과 그의 시체를 어떻게 둔 것을 보고
55Kaj la virinoj, kiuj venis kun li el Galileo, sekvis, kaj vidis la tombon, kaj kiamaniere la korpo estis metita.
56돌아가 향품과 향유를 예비하더라 계명을 좇아 안식일에 쉬더라
56Kaj ili reiris, kaj preparis aromajxojn kaj sxmirajxojn. Kaj sabate ili ripozis laux la ordono.