1예수께서 다시 회당에 들어가시니 한편 손 마른 사람이 거기 있는지라
1Kaj denove li eniris en la sinagogon, kaj tie estis viro, havanta manon velkintan.
2사람들이 예수를 송사하려 하여 안식일에 그 사람을 고치시는가 엿보거늘
2Kaj oni observis lin, cxu en la sabato li lin sanigos, por ke ili povu lin akuzi.
3예수께서 손 마른 사람에게 이르시되 `한가운데 일어서라 !' 하시고
3Kaj li diris al la viro, kiu havis la velkintan manon:Starigxu en la mezo.
4저희에게 이르시되 `안식일에 선을 행하는 것과 악을 행하는 것 생명을 구하는 것과 죽이는 것 어느 것이 옳으냐 ?' 하시니 저희가 잠잠하거늘
4Kaj li diris al ili:CXu estas permesate bonfari en sabato, aux malbonfari? savi vivon, aux mortigi? Sed ili silentis.
5저희 마음의 완악함을 근심하사 노하심으로 저희를 둘러 보시고 그 사람에게 이르시되 `네 손을 내밀라' 하시니 그가 내밀매 그 손이 회복되었더라
5Kaj kiam kun kolero li cxirkauxrigardis ilin, cxagrenite pro la obstinigxo de ilia koro, li diris al la viro:Etendu vian manon. Kaj li etendis gxin, kaj lia mano resanigxis.
6바리새인들이 나가서 곧 헤롯당과 함께 어떻게 하여 예수를 죽일꼬 의논하니라
6Kaj la Fariseoj eliris, kaj tuj konsiligxis kun la Herodanoj kontraux li, kiamaniere lin pereigi.
7예수께서 제자들과 함께 바다로 물러가시니 갈릴리에서 큰 무리가 좇으며
7Kaj Jesuo kun siaj discxiploj foriris gxis la maro; kaj granda homamaso el Galileo sekvis lin. Kaj el Judujo
8유대와 예루살렘과 이두매와 요단강 건너편과 또 두로와 시돈 근처에서 허다한 무리가 그의 하신 큰 일을 듣고 나아오는지라
8kaj el Jerusalem kaj el Edom kaj el Transjordano kaj el cxirkaux Tiro kaj Cidon, grandnombra homamaso, auxdinte cxion, kion li faris, venis al li.
9예수께서 무리의 에워싸 미는 것을 면키 위하여 작은 배를 등대하도록 제자들에게 명하셨으니
9Kaj li diris al siaj discxiploj, ke malgranda sxipeto estu je lia dispono, pro la homamaso, por ke oni ne premu lin;
10이는 많은 사람을 고치셨으므로 병에 고생하는 자들이 예수를 만지고자 하여 핍근히 함이더라
10cxar multajn li jam sanigis, tiel ke cxiuj, kiuj havis malsanojn, premadis sur lin, por tusxi lin.
11더러운 귀신들도 어느 때든지 예수를 보면 그 앞에 엎드려 부르짖어 가로되 `당신은 하나님의 아들이니이다' 하니
11Kaj malpuraj spiritoj, tuj kiam ili vidis lin, falis antaux li, kaj kriis, dirante:Vi estas la Filo de Dio.
12예수께서 자기를 나타내지 말라고 많이 경계하시니라
12Kaj li severe admonis ilin, ke ili ne konatigu lin.
13또 산에 오르사 자기의 원하는 자들을 부르시니 나아온지라
13Kaj li supreniris sur la monton, kaj alvokis tiujn, kiujn li mem volis; kaj ili venis al li.
14이에 열 둘을 세우셨으니 이는 자기와 함께 있게 하시고 또 보내사 전도도 하며
14Kaj li elektis dek du, kiujn ankaux li nomis apostoloj, por ke ili estu kun li, kaj por ke li dissendu ilin por prediki,
15귀신을 내어쫓는 권세도 있게 하려 하심이러라
15kaj por havi auxtoritaton elpeli demonojn:
16이 열 둘을 세우셨으니 시몬에게는 베드로란 이름을 더하셨고
16kaj Simonon li alnomis Petro;
17또 세베대의 아들 야고보와 야고보의 형제 요한이니 이 둘에게는 보아너게 곧 우뢰의 아들이란 이름을 더하셨으며
17kaj Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, fraton de Jakobo, kaj tiujn li alnomis Boanerges, tio estas, Filoj de tondro;
18또 안드레와 빌립과 바돌로매와 마태와 도마와 알패오의 아들 야고보와 및 다대오와 가나안인 시몬이며
18kaj Andreon kaj Filipon kaj Bartolomeon kaj Mateon kaj Tomason, kaj Jakobon, filon de Alfeo, kaj Tadeon, kaj Simonon, la Fervorulon,
19또 가룟 유다니 이는 예수를 판 자러라
19kaj Judason Iskariotan, kiu ankaux perfidis lin. Kaj li venis en domon.
20집에 들어가시니 무리가 다시 모이므로 식사할 겨를도 없는지라
20Kaj denove la homamaso kunvenis tiel, ke ili ne povis ecx mangxi panon.
21예수의 친속들이 듣고 붙들러 나오니 이는 그가 미쳤다 함일러라
21Kaj liaj amikoj, auxdinte tion, eliris, por kapti lin, cxar ili diris:Li frenezas.
22예루살렘에서 내려온 서기관들은 저가 바알세불을 지폈다 하며 또 귀신의 왕을 힘입어 귀신을 쫓아낸다 하니
22Kaj la skribistoj, kiuj alvenis el Jerusalem, diris:Li havas Baal- Zebubon; per la estro de la demonoj li elpelas la demonojn.
23예수께서 저희를 불러다가 비유로 말씀하시되 `사단이 어찌 사단을 쫓아낼 수 있느냐 ?
23Kaj li alvokis ilin, kaj parolis al ili parabole:Kiel povas Satano elpeli Satanon?
24또 만일 나라가 스스로 분쟁하면 그 나라가 설 수 없고
24Kaj se regno estas dividita kontraux si, tiu regno ne povas stari.
25만일 집이 스스로 분쟁하면 그 집이 설 수 없고
25Kaj se domo estas dividita kontraux si, tiu domo ne povas stari.
26만일 사단이 자기를 거스려 일어나 분쟁하면 설 수 없고 이에 망하느니라
26Kaj se Satano ribelis kontraux si kaj estas dividita, li ne povas stari, sed havas finon.
27사람이 먼저 강한 자를 결박지 않고는 그 강한 자의 집에 들어가 세간을 늑탈치 못하리니 결박한 후에야 그 집을 늑탈하리라
27Sed neniu povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi liajn posedajxojn, se unue li ne ligos la fortulon, kaj poste li trarabos lian domon.
28내가 진실로 너희에게 이르노니 사람의 모든 죄와 무릇 훼방하는 훼방은 사하심을 얻되
28Vere mi diras al vi:CXiuj iliaj pekoj estos pardonitaj al la filoj de homoj, kaj iliaj blasfemoj, per kiuj ajn ili blasfemos;
29누구든지 성령을 훼방하는 자는 사하심을 영원히 얻지 못하고 영원한 죄에 처하느니라' 하시니
29sed iu, kiu blasfemos kontraux la Sankta Spirito, eterne ne havos pardonon, sed estas kulpa pri eterna peko;
30이는 저희가 말하기를 더러운 귀신이 들렸다 함이러라
30cxar oni diris:Li havas malpuran spiriton.
31때에 예수의 모친과 동생들이 와서 밖에 서서 사람을 보내어 예수를 부르니
31Kaj jen alvenis lia patrino kaj liaj fratoj, kaj starante ekstere, ili sendis al li, vokante lin.
32무리가 예수를 둘러 앉았다가 여짜오되 `보소서 당신의 모친과 동생들과 누이들이 밖에서 찾나이다'
32Kaj homamaso sidis cxirkaux li; kaj oni diris al li:Jen via patrino kaj viaj fratoj ekstere vin sercxas.
33대답하시되 `누가 내 모친이며 동생들이냐 ?' 하시고
33Kaj li respondis al ili, dirante:Kiuj estas mia patrino kaj miaj fratoj?
34둘러 앉은 자들을 둘러 보시며 가라사대 `내 모친과 내 동생들을 보라
34Kaj cxirkauxrigardante tiujn, kiuj ronde cxirkaux li sidis, li diris:Jen mia patrino kaj miaj fratoj!
35누구든지 하나님의 뜻대로 하는 자는 내 형제요 자매요 모친이니라'
35CXar kiu ajn faros la volon de Dio, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino.