1내가 또 보니 힘센 다른 천사가 구름을 입고 하늘에서 내려 오는데 그 머리 위에 무지개가 있고 그 얼굴은 해 같고 그 발은 불기둥 같으며
1Kaj mi vidis alian fortan angxelon, malsuprenirantan el la cxielo, vestitan per nubo; kaj la cxielarko estis super lia kapo, kaj lia vizagxo estis kiel la suno, kaj liaj piedoj kiel kolonoj el fajro;
2그 손에 펴놓인 작은 책을 들고 그 오른발은 바다를 밟고 왼발은 땅을 밟고
2kaj li havis en la mano libreton malfermitan; kaj li metis la dekstran piedon sur la maron, kaj la maldekstran sur la teron;
3사자의 부르짖는 것같이 큰 소리로 외치니 외칠 때에 일곱 우뢰가 그 소리를 발하더라
3kaj li ekkriis per granda vocxo, kiel leono blekas; kaj kiam li kriis, la sep tondroj parolis per siaj vocxoj.
4일곱 우뢰가 발할 때에 내가 기록하려고 하다가 곧 들으니 하늘에서 소리 나서 말하기를 `일곱 우뢰가 발한 것을 인봉하고 기록하지 말라' 하더라
4Kaj kiam la sep tondroj parolis, mi volis skribi; kaj mi auxdis vocxon el la cxielo, dirantan:Sigelu tion, kion parolis la sep tondroj, kaj gxin ne skribu.
5내가 본 바 바다와 땅을 밟고 섰는 천사가 하늘을 향하여 오른손을 들고
5Kaj la angxelo, kiun mi vidis staranta sur la maro kaj sur la tero, levis sian dekstran manon al la cxielo,
6세세토록 살아계신 자 곧 하늘과 그 가운데 있는 물건이며 땅과 그 가운데 있는 물건이며 바다와 그 가운데 있는 물건을 창조하신 이를 가리켜 맹세하여 가로되 지체하지 아니하리니
6kaj jxuris per la Vivanto por cxiam kaj eterne, kiu kreis la cxielon kaj tion, kio estas en gxi, kaj la teron kaj tion, kio estas en gxi, kaj la maron kaj tion, kio estas en gxi, ke tempo ne plu ekzistos;
7일곱째 천사가 소리내는 날 그 나팔을 불게 될 때에 하나님의 비밀이 그 종 선지자들에게 전하신 복음과 같이 이루리라
7sed en la tagoj de la vocxo de la sepa angxelo, kiam li tuj trumpetos, tiam finigxos la mistero de Dio, kiel Li evangeliis al Siaj servistoj, la profetoj.
8하늘에서 나서 내게 들리던 음성이 또 내게 말하여 가로되 `네가 가서 바다와 땅을 밟고 섰는 천사의 손에 펴 놓인 책을 가지라' 하기로
8Kaj la vocxo, kiun mi auxdis el la cxielo, parolis al mi denove, dirante:Iru, prenu la libreton malfermitan en la mano de la angxelo, staranta sur la maro kaj sur la tero.
9내가 천사에게 나아가 작은 책을 달라 한즉 천사가 가로되 `갖다 먹어버리라 네 배에는 쓰나 네 입에는 꿀같이 달리라' 하거늘
9Kaj mi iris al la angxelo, kaj diris al li:Donu al mi la libreton. Kaj li diris al mi:Prenu gxin, kaj formangxu gxin; kaj gxi maldolcxigos al vi la ventron, sed en via busxo gxi estos dolcxa kiel mielo.
10내가 천사의 손에서 작은 책을 갖다 먹어버리니 내 입에는 꿀같이 다나 먹은 후에 내 배에서는 쓰게 되더라
10Kaj mi prenis la libreton el la mano de la angxelo, kaj formangxis gxin; kaj en mia busxo gxi estis dolcxa kiel mielo, kaj kiam mi gxin mangxis, mia ventro maldolcxigxis.
11저가 내게 말하기를 `네가 많은 백성과 나라와 방언과 임금에게 다시 예언하여야 하리라' 하더라
11Kaj ili diris al mi:Vi devas denove profeti cxe multaj popoloj kaj nacioj kaj lingvoj kaj regxoj.