Korean

Esperanto

Song of Solomon

1

1솔로몬의 아가라
1Alta kanto de Salomono.
2내게 입맞추기를 원하니 네 사랑이 포도주보다 나음이로구나
2Ho, li kisu min per kisoj de sia busxo! CXar via amo estas pli bona, ol vino.
3네 기름이 향기로와 아름답고 네 이름이 쏟은 향기름 같으므로 처녀들이 너를 사랑하는구나
3Ho, kiel bonodoras viaj aromajxoj! Via nomo similas al elversxita oleo; Tial la frauxlinoj amas vin.
4왕이 나를 침궁으로 이끌어 들이시니 너는 나를 인도하라 우리가 너를 따라 달려가리라 우리가 너를 인하여 기뻐하며 즐거워하니 네 사랑이 포도주에서 지남이라 처녀들이 너를 사랑함이 마땅하니라
4Altiru min; ni postkuros vin. La regxo envenigu min en siajn cxambrojn; Ho, ni gxojos kaj gajigxos kun vi; Ni memoros vian amon pli, ol vinon; Sincere oni amas vin.
5예루살렘 여자들아 ! 내가 비록 검으나 아름다우니 게달의 장막 같을지라도 솔로몬의 휘장과도 같구나
5Mi estas nigra, tamen beleta, Ho filinoj de Jerusalem, Kiel la tendoj de Kedar, Kiel la tapetoj de Salomono.
6내가 일광에 쬐어서 거무스름할지라도 흘겨보지 말 것은 내 어미의 아들들이 나를 노하여 포도원지기를 삼았음이라 나의 포도원은 내가 지키지 못하였구나
6Ne rigardu min, ke mi estas nigreta: La suno min brulkolorigis. La filoj de mia patrino koleris kontraux mi; Ili faris min gardistino de la vinbergxardenoj; Mian propran vinbergxardenon mi ne gardis.
7내 마음에 사랑하는 자야 ! 너의 양떼 먹이는 곳과 오정에 쉬게 하는 곳을 내게 고하라 내가 네 동무 양떼 곁에서 어찌 얼굴을 가리운 자 같이 되랴
7Diru al mi, ho vi, kiun mia animo amas, Kie vi pasxtas, kie vi ripozigas vian brutaron tagmeze: Kial mi similu al vagistino CXe la brutaroj de viaj kamaradoj?
8여인 중에 어여쁜 자야 ! 네가 알지 못하겠거든 양떼의 발자취를 따라 목자들의 장막 곁에서 너의 염소 새끼를 먹일지니라
8Se vi ne scias tion, ho belulino inter virinoj, Sekvu la pasxojn de la sxafaro, Kaj pasxtu viajn kapridojn cxe la tendoj de la pasxtistoj.
9내 사랑아 내가 너를 바로의 병거의 준마에 비하였구나
9Al la cxevalino en la cxaroj de Faraono Mi komparas vin, ho mia amatino.
10네 두 뺨은 땋은 머리털로, 네 목은 구슬 꿰미로 아름답구나
10Belaj estas viaj vangoj sub la orelringoj, Via kolo sub la lacxoj de perloj.
11우리가 너를 위하여 금사슬을 은을 박아 만들리라
11Orajn orelringojn ni faros al vi, Kun argxentaj enkrustajxoj.
12왕이 상에 앉았을 때에 나의 나도 기름이 향기를 토하였구나
12Dum la regxo sidas cxe la festotablo, Mia nardo bonodoras.
13나의 사랑하는 자는 내 품 가운데 몰약 향낭이요
13Kiel fasko de mirho, restanta inter miaj mamoj, Estas al mi mia amato.
14나의 사랑하는 자는 내게 엔게디 포도원의 고벨화 송이로구나
14Kiel floraro de kofero estas por mi mia amato, En la vinbergxardenoj de En-Gedi.
15내 사랑아 ! 너는 어여쁘고, 어여쁘다 네 눈이 비둘기 같구나
15Ho, vi estas bela, mia amatino; ho, vi estas ja bela; Viaj okuloj estas kiel cxe kolomboj.
16나의 사랑하는 자야 ! 너는 어여쁘고 화창하다 우리의 침상은 푸르고
16Ho, vi estas bela, mia amato, kaj cxarma; Nia lito estas kiel fresxaj herboj;
17우리 집은 백향목 들보, 잣나무 석가래로구나
17La traboj de nia domo estas cedraj, Niaj cxevronoj estas abiaj.