1[Ny amin'ny handatsahana ny Fanahy Masina, sy ny hitsarana ny firenena rehetra] Ary rehefa afaka izany, dia handatsaka ny Fanahiko amin'ny nofo rehetra Aho; Dia haminany ny zanakalahinareo sy ny zanakavavinareo, ny lahiantitrareo hanonofy, ary ny zatovonareo hahita fahitana;
1CXar jen en tiuj tagoj kaj en tiu tempo, kiam Mi revenigos la forkaptitojn de Judujo kaj de Jerusalem,
2Ary na dia ny mpanompolahy sy ny mpanompovavy aza dia handatsahako ny Fanahiko amin'izany andro izany.
2Mi kolektos cxiujn naciojn kaj venigos ilin en la valon de Jehosxafat; kaj tie Mi faros super ili jugxon pro Mia popolo kaj Mia heredajxo Izrael, kiun ili disjxetis inter la naciojn, dividinte Mian landon;
3Ary hanisy fahagagana eny amin'ny lanitra sy etỳ amin'ny tany Aho, dia rà sy afo ary setroka mitankosina.
3kaj pro tio, ke ili lotis pri Mia popolo, fordonis knabon pro mangxajxo kaj knabinon vendis pro vino, kaj drinkis.
4Ny masoandro hampodina ho aizina, ary ny volana ho rà, alohan'ny hahatongavan'ny andron'i Jehovah, izay sady lehibe no mahatsiravina.Ary na zovy na zovy no hiantso ny anaran'i Jehovah dia ho afa-mandositra; Fa ao an-tendrombohitra Ziona sy any Jerosalema dia hisy sisa afaka, araka izay efa voalazan'i Jehovah, ary izay antsoin'i Jehovah dia ho isan'izay afa-mandositra.
4Kaj kion vi volas de Mi, ho Tiro, Cidon, kaj cxiuj distriktoj Filisxtaj? cxu vi volas repagi al Mi? kaj se vi volos repagi al Mi, Mi facile kaj baldaux turnos vian repagon sur vian kapon.
5Ary na zovy na zovy no hiantso ny anaran'i Jehovah dia ho afa-mandositra; Fa ao an-tendrombohitra Ziona sy any Jerosalema dia hisy sisa afaka, araka izay efa voalazan'i Jehovah, ary izay antsoin'i Jehovah dia ho isan'izay afa-mandositra.
5Mian argxenton kaj Mian oron vi prenis, kaj Miajn plej bonajn valorajxojn vi transportis en viajn templojn,
6kaj la filojn de Judujo kaj la filojn de Jerusalem vi vendis al la filoj de la Grekoj, por malproksimigi ilin de iliaj limoj;
7sed jen Mi vekos ilin el tiu loko, kien vi vendis ilin, kaj vian agon Mi turnos sur vian kapon;
8kaj Mi vendos viajn filojn kaj viajn filinojn en la manojn de la Judoj, kaj cxi tiuj vendos ilin al la SXebaanoj, al popolo malproksima; cxar la Eternulo tion diris.
9Proklamu tion inter la nacioj; pretigxu al milito, veku la kuragxulojn; cxiuj militistoj levigxu kaj eliru.
10Forgxu el viaj plugiloj glavojn, kaj el viaj rikoltiloj lancojn; la malfortulo diru:Mi estas forta.
11Rapidu kaj venu, cxiuj nacioj de cxiuj flankoj, kaj kolektigxu; tien alkonduku, ho Eternulo, Viajn fortulojn.
12La popoloj levigxu kaj iru en la valon de Jehosxafat; cxar tie Mi sidigxos, por jugxi cxiujn naciojn de cxiuj flankoj.
13Svingu la rikoltilon, cxar la rikoltajxo estas matura; venu malsupren, cxar la premejoj estas plenaj kaj la tinoj troplenigxis; cxar granda estas ilia malboneco.
14Amasoj post amasoj kolektigxas en la valo de la jugxo, cxar alproksimigxas la tago de la Eternulo en la valo de la jugxo.
15La suno kaj la luno senlumigxos, kaj la steloj perdos sian brilon.
16Kaj la Eternulo ektondros el Cion kaj auxdigos Sian vocxon el Jerusalem; ektremos la cxielo kaj la tero; sed la Eternulo estos rifugxejo por Sia popolo, kaj fortikajxo por la idoj de Izrael.
17Kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio, kiu logxas en Cion, sur Mia sankta monto; kaj Jerusalem estos sanktejo, kaj fremduloj ne plu iros tra gxi.
18En tiu tago la montoj elgutigos dolcxan sukon, el la montetoj fluos lakto, kaj cxiuj torentoj de Judujo estos plenaj de akvo; kaj fonto eliros el la domo de la Eternulo kaj liveros akvon al la valo SXitima.
19Egiptujo farigxos dezerto, kaj Edom farigxos senviva dezerto, pro tio, ke ili premis la idojn de Jehuda kaj versxis senkulpan sangon en sia lando.
20Sed Judujo estos logxata eterne, kaj Jerusalem en cxiuj generacioj.
21Kaj Mi vengxos pro ilia sango, kiu ne estis vengxita de Mi; kaj la Eternulo logxados en Cion.