Shona

Esperanto

Genesis

21

1Zvino Jehovha wakashanyira Sara sezvaakange ataura; Jehovha ndokuita kuna Sara sezvaakange areva.
1Kaj la Eternulo rememoris Saran, kiel Li diris, kaj la Eternulo faris al Sara, kiel Li parolis.
2Sara ndokuva nemimba, ndokuberekera Abhura­hamu mwanakomana pakukwegura kwake panguva yakatarwa Mwari yaakange areva kwaari.
2Kaj Sara gravedigxis kaj naskis al Abraham filon en lia maljuneco, en la difinita tempo, pri kiu Dio al li diris.
3Zvino Abhurahamu wakatumidza zita remwanakomana wake, waakaberekerwa, Sara waakamuberekera kuti: Isaka.
3Kaj Abraham donis al sia filo, kiu naskigxis al li, kiun naskis al li Sara, la nomon Isaak.
4Abhurahamu ndokudzingisa mwanakomana wake Isaka ane mazuva masere, Mwari sezvaakamuraira.
4Kaj Abraham cirkumcidis sian filon Isaak, kiam tiu havis la agxon de ok tagoj, kiel ordonis al li Dio.
5NaAbhurahamu wakange ane makore zana, Isaka mwanakomana wake paakamuberekerwa.
5Kaj Abraham havis la agxon de cent jaroj, kiam naskigxis al li lia filo Isaak.
6Sara ndokuti: Mwari wandiita chiseko, wose uno­nzwa uchaseka neni.
6Kaj Sara diris: Ridindajxon faris al mi Dio; cxiu, kiu auxdos, ridos pri mi.
7Zvino wakati: Ndiani waimboti kuna Abhurahamu: Sara achayamwisa vana? Nekuti ndamuberekera mwanakomana pakukwegura kwake.
7Kaj sxi diris: Kiu dirus al Abraham, ke Sara mamnutros infanojn? cxar mi naskis filon en lia maljuneco.
8Mwanakomana ndokukura, ndokuru­murwa. Abhurahamu ndokuita mabiko makuru nemusi wekurumurwa kwalsaka.
8Kaj la infano kreskis, kaj gxi estis demamigita, kaj Abraham faris grandan festenon en la tago, en kiu Isaak estis demamigita.
9Zvino Sara wakaona mwanakomana waHagari, muEgipita, waakaberekera Abhurahamu, achiseka.
9Kaj Sara vidis, ke la filo de Hagar la Egiptino, kiun cxi tiu naskis al Abraham, mokas.
10Naizvozvo wakati kuna Abhurahamu: Dzinga mukadzi nhapwa uyu ne­mwanakomana wake, nekuti mwanako­mana wemukadzi nhapwa uyu haangavi mudyi wenhaka pamwe nemwanakomana wangu, pamwe naIsaka.
10Kaj sxi diris al Abraham: Forpelu cxi tiun sklavinon kaj sxian filon; cxar la filo de cxi tiu sklavino ne heredos kun mia filo, kun Isaak.
11Shoko iro rakava rakaipa kwazvo pameso paAbhurahamu, nekuda kwe­mwanakomana wake.
11Kaj la afero forte malplacxis al Abraham pro lia filo.
12Mwari ndokuti kuna Abhurahamu: Ngazvirege hazvo kuva zvakaipa pameso pako nekuda kwemukomana uye nekuda kwemukadzi nhapwa wako; pazvose Sara zvaataura kwauri, teerera kushoko rake, nekuti kuna Isaka ndiko kuchatumidzwa mbeu yako.
12Kaj Dio diris al Abraham: GXi ne malplacxu al vi pro la knabo kaj pro via sklavino; pri cxio, kion diros al vi Sara, obeu sxian vocxon; cxar per Isaak oni nomos vian idaron.
13Asi nemwa­nakomana wemukadzi nhapwa ndichamuita rudzi rukuru, nekuti imbeu yako.
13Sed ankaux el la filo de la sklavino Mi kreskigos popolon, cxar li estas via semo.
14Abhurahamu ndokumuka mangwa­nani-ngwanani, akatora chingwa neguchu remvura, akapa kuna Hagari, akaisa pafudzi rake, nemwana, akamuendesa. Zvino wakaenda akadzungaira murenje reBheerishe­bha.
14Kaj Abraham levigxis frue matene, kaj prenis panon kaj felsakon kun akvo kaj donis al Hagar, metante gxin sur sxian sxultron, ankaux la infanon, kaj foririgis sxin; kaj sxi iris, kaj sxi erarvagis en la dezerto Beer-SXeba.
15Zvino mvura yakati yapera muguchu, ndokukanda mwana munyasi merimwe gwenzi.
15Kaj konsumigxis la akvo de la felsako, kaj sxi jxetis la infanon sub unu el la arbetajxoj.
16Ndokunogara pasi pakatarisana naye, chinhambwe chinenge chingasvika museve pakupotserwa; nekuti wakati: Ndi­rege kuona kufa kwemwana. Ndoku­gara pakatarisana naye, ndokusimudza inzwi rake ndokuchema.
16Kaj sxi iris kaj sidigxis kontrauxe, en la malproksimeco de pafo el pafarko; cxar sxi diris: Mi ne povas rigardi la morton de la infano. Kaj sxi sidigxis kontrauxe, kaj sxi komencis lauxte plori.
17Zvino Mwari wakanzwa inzwi remuko­mana; mutumwa waMwari ndokudanidzira kuna Hagari kubva kudenga, ndokuti kwaari: Chii Hagari? Usatya, nekuti Mwari wanzwa inzwi remukomana apo paari.
17Kaj Dio auxdis la vocxon de la knabo; kaj angxelo de Dio vokis Hagaron el la cxielo, kaj diris al sxi: Kio estas al vi, Hagar? ne timu, cxar Dio auxdis la vocxon de la knabo el la loko, kie li estas.
18Simuka, simudza mukomana, umubate neruoko rwako, nekuti ndicha­muita rudzi rukuru.
18Levigxu, prenu la knabon kaj tenu lin per via mano, cxar grandan popolon Mi faros el li.
19Mwari ndokusvinudza meso ake, zvino wakaona tsime remvura ndokuenda, ndokuzadza guchu nemvura, ndokumwisa mukomana.
19Kaj Dio malfermis sxiajn okulojn, kaj sxi ekvidis puton kun akvo, kaj sxi iris kaj plenigis la felsakon per akvo kaj trinkigis la knabon.
20Zvino Mwari wakava nemukomana, akakura, ndokugara murenje, akava mufuri wemiseve.
20Kaj Dio estis kun la knabo, kaj li grandigxis kaj logxis en la dezerto kaj farigxis arkpafisto.
21Zvino wakagara murenje reParani, mai vake ndokumutorera mukadzi kunyika yeEgipita.
21Kaj li logxis en la dezerto Paran; kaj lia patrino prenis al li edzinon el la lando Egipta.
22Zvino zvakaitika nenguva iyo kuti Abhimereki naPikori mukuru wehondo yake vakataura naAbhurahamu, vachiti: Mwari unewe pazvinhu zvose zvaunoita;
22Kaj en tiu tempo Abimelehx kaj lia militestro Pihxol diris al Abraham jene: Dio estas kun vi en cxio, kion vi faras;
23Nai­zvozvo zvino ndipikire pano naMwari kuti haungandinyengeri ini kana mwana wangu kana mwana wemwana wangu; asi sezvandakakuitira tsitsi, uchaitawo kwandiri, nekunyika mawakagara uri mutorwa.
23nun jxuru do al mi per Dio, ke vi ne agos malfidele kun mi, nek kun mia filo, nek kun mia nepo; ke tiel same favorkore, kiel mi agis kun vi, vi agos kun mi, kaj kun la lando, en kiu vi logxas kiel fremdulo.
24Abhurahamu ndokuti: Ndichapika.
24Kaj Abraham diris: Mi jxuras.
25Zvino Abhurahamu wakatsiura Abhime­reki nekuda kwetsime remvura varanda vaAbhimereki ravakange vatora nesimba.
25Kaj Abraham riprocxis Abimelehxon pro la akva puto, kiun perforte forprenis la sklavoj de Abimelehx.
26Abhimereki ndokuti: Handizivi wakaita chinhu ichi, newe hauna kundiudza, handina kumbozvinzwa, asi nhasi.
26Kaj Abimelehx diris: Mi ne scias, kiu faris tion, kaj ankaux vi ne diris al mi; mi ecx ne auxdis pri tio gxis hodiaux.
27Abhurahamu ndokutora makwai nenzo­mbe, akapa Abhimereki; uye va­kaita sungano vari vaviri.
27Kaj Abraham prenis sxafojn kaj bovojn kaj donis al Abimelehx, kaj ili ambaux starigis inter si interligon.
28Abhurahamu akatsaura masheche manomwe emakwai.
28Kaj Abraham starigis sep sxafidojn aparte.
29Abhimereki ndokuti kuna Abhurahamu: Masheche awa manomwe awatsaura chii?
29Kaj Abimelehx diris al Abraham: Por kio estas tiuj sep sxafidoj, kiujn vi starigis aparte?
30Iye ndokuti: Nekuti uchagamuchira paruoko rwangu masheche awa mano­mwe, kuti ave uchapupu kwandiri, kuti ndaka­chera tsime iri.
30Kaj tiu diris: Sep sxafidojn prenu el mia mano, por ke ili estu por mi atesto, ke mi elfosis tiun puton.
31Naizvozvo wakatumidza nzvimbo iyo kuti Bheerishebha, nekuti ndipo pavakapika vari vaviri.
31Tial tiu loko havas la nomon Beer-SXeba, cxar tie ili ambaux jxuris.
32Naizvozvo vakaita sungano paBheeri­shebha. Abhimereki ndokusimuka, naPikori mukuru wehondo yake, ndokudzokera ku­nyika yevaFirisitia.
32Kaj ili starigis interligon en Beer-SXeba. Kaj Abimelehx kaj lia militestro Pihxol levigxis kaj reiris en la landon de la Filisxtoj.
33Abhurahamu ndoku­sima mutamarisiki* paBheerishe­bha, ndokudanapo zita raJehovha Mwari wekusingaperi.
33Kaj Abraham plantis tamariskon en Beer-SXeba, kaj pregxis tie al la Eternulo, la Dio eterna.
34Abhurahamu akagara ari mutorwa panyika yavaFirisitia mazuva mazhinji.
34Kaj Abraham logxis en la lando de la Filisxtoj longan tempon.