Shona

Esperanto

Judges

8

1Zvino varume vaEfuremu vakati kwaari, Watiitireiko, zvausina kutidana nguva yawakandorwa naMidhiani? Vakamupopotera kwazvo.
1Kaj la Efraimidoj diris al li:Kial vi tion faris al ni, ke vi ne vokis nin, kiam vi iris batali kontraux Midjan? Kaj ili forte kverelis kun li.
2Akati kwavari, Ini zvino ndaiteiko hangu, kana ndichizvifananidza nemi? Handiti zvakaunganidzwa naEfuremu zvinopfuura kukohwa kose kwaAbhiezeri here?
2Sed li diris al ili:Kion mi faris nun similan al via faro? cxu la postkolekto de Efraim ne estas pli bona ol la tuta vinberkolekto de Abiezer?
3Mwari wakaisa machinda maviri aMidhiani, Orebhi naZeebhi, mumaoko enyu; zvino ini ndaigona kuiteiwo, kana ndichizvifananidza nemi? Ipapo kutsamwa kwavo kwakanyarara kwaari, avaudza izvozvo.
3En viajn manojn Dio transdonis Orebon kaj Zeebon, la princojn de Midjan; kaj kiel mi povis fari en komparo kun tio, kion vi faris? Tiam kvietigxis ilia kolero kontraux li, kiam li diris tion.
4Gidheoni akasvika paJoridhani, akayambuka, iye navarume vana mazana matatu vaakanga anavo; vakanga vaneta, kunyange zvakadaro vakanga vachiteverera havo.
4Kaj Gideon venis al Jordan kaj transiris, li kaj la tricent homoj, kiuj estis kun li, lacaj kaj persekutantaj.
5Akati kuvarume veSukoti, Ipai henyu vanhu ava vanonditevera mapundu ezvingwa, nekuti vaneta; ndinoteverera Zebha naZarimuna, madzimambo aMidhiani.
5Kaj li diris al la logxantoj de Sukot:Donu, mi petas, panojn al la homoj, kiuj sekvas min; cxar ili estas lacaj, kaj mi postkuras Zebahxon kaj Calmunan, regxojn de Midjan.
6Machinda eSukoti akati, Ko Zebha naZarimuna vatokundwa newe here, zvowoti, tipe hondo yako chingwa?
6Sed la estroj de Sukot diris:CXu la manoj de Zebahx kaj Calmuna estas jam en viaj manoj, ke ni donu al via militistaro panon?
7Gidheoni akati, Saka, kana Jehovha akaisa Zebha naZarimuna muruoko rwangu, ndichapura nyama yenyu nemhinzwa yomurenje norukato.
7Tiam Gideon diris:Pro tio, kiam la Eternulo transdonos Zebahxon kaj Calmunan en miajn manojn, mi drasxos viajn korpojn per dornoj de dezerto kaj per kardoj.
8Akabvapo, akakwira Penueri, akandotaura navo saizvozvo. Varume vePenueri vakamupindura sezvakapindura varume veSukoti.
8Kaj li iris de tie al Penuel, kaj diris al gxiaj logxantoj tion saman; kaj la logxantoj de Penuel respondis al li tiel, kiel respondis la logxantoj de Sukot.
9Akataurawo navarume vePenueri, akati, Kana ndikadzoka norugare, ndichaputsa rusvingo urwu.
9Kaj li diris ankaux al la logxantoj de Penuel jene:Kiam mi revenos felicxe, mi detruos cxi tiun turon.
10Zvino Zebha naZarimuna vakanga vari Karikori, vane hondo dzavo varume vane zviuru zvine gumi nezvishanu; ndivo vose vakanga vakasara pahondo yose yavana vamabvazuva; nekuti varume vane zviuru zvina makumi matatu, vaigona kurwa nomunondo, vakanga vaurawa.
10Kaj Zebahx kaj Calmuna estis en Karkor, kaj kun ili estis ilia militistaro, cxirkaux dek kvin mil, cxiuj, kiuj restis el la tuta militistaro de la orientanoj; la nombro de la falintoj estis cent dudek mil homoj, kiuj povis eltiri glavon.
11Gidheoni akakwira nenzira yavaigara pamatende, nokumabvazuva kweNobha neJogobheha, akakunda hondo, nekuti hondo yakanga yakafara.
11Kaj Gideon iris laux la vojo de la tendologxantoj orienten de Nobahx kaj Jogbeha, kaj venkobatis la tendaron, kiam la tendaro opiniis sin tute eksterdangxera.
12Ipapo Zebha naZarimuna vakatiza, iye akavateverera; akabata madzimambo maviri aMidhiani, Zebha naZarimuna, akavhundusa hondo yose.
12Kaj Zebahx kaj Calmuna forkuris; sed li postkuris ilin, kaj kaptis Zebahxon kaj Calmunan, la du regxojn de Midjan, kaj la tutan militistaron li ektremigis.
13Gidheoni, mwanakomana waJoashi, akadzoka pakurwa pamukwidza weHeresi.
13Kaj revenis Gideon, filo de Joasx, de la milito, de la deklivo de HXeres.
14Akabata jaya ravarume veSukoti, akamubvunzisisa; iye akamunyorera mazita amachinda eSukoti, navakuru varo, varume vana makumi manomwe navanomwe.
14Kaj li kaptis junulon el la logxantoj de Sukot, kaj demandis lin; kaj tiu skribis al li la estrojn de Sukot kaj gxiajn plejagxulojn, sepdek sep homojn.
15Akasvika kuvarume veSukoti, akati, Tarirai, Zebha naZarimuna, vamakandiseka pamusoro pavo, muchiti, Ko Zebha naZarimuna vatokundwa newe here, zvowoti, tipe varume vako vaneta chingwa?
15Kaj li venis al la logxantoj de Sukot, kaj diris:Jen estas Zebahx kaj Calmuna, pri kiuj vi mokis min, dirante:CXu la manoj de Zebahx kaj Calmuna estas jam en viaj manoj, ke ni donu al viaj lacaj homoj panon?
16Ipapo akatora vakuru veguta, nemhinzwa yomurenje norukato, akapura varume veSukoti nazvo.
16Kaj li prenis la plejagxulojn de la urbo, kaj la dornojn de dezerto kaj la kardojn, kaj punis per ili la logxantojn de Sukot.
17Akaputsa rusvingo rwePenueri, akauraya varume veguta.
17Kaj la turon de Penuel li detruis, kaj mortigis la logxantojn de la urbo.
18Ipapo akati kuna Zebha naZarimuna, Varume vamakauraya paTabhori vakanga vakadiniko? Vakapindura, vakati, Sezvamakaita imwi, ndizvo zvavakanga vakaita ivo; mumwe nomumwe wakange akafanana nomwana wamambo.
18Kaj li diris al Zebahx kaj Calmuna:Kiaj estis la homoj, kiujn vi mortigis cxe Tabor? Kaj ili diris:Ili estis tiaj, kiel vi, cxiuj aspektis kiel regxidoj.
19Akati, Vakanga vari vanin'ina vangu, vanakomana vamai vangu; naJehovha mupenyu, dai makavarega vari vapenyu, ndingadai ndisina kukuurayai imwi.
19Tiam li diris:Tio estis miaj fratoj, filoj de mia patrino. Per la vivo de la Eternulo, se vi restigus ilin vivaj, mi ne mortigus vin.
20Zvino akati kuna Jeteri, dangwe rake, Simuka, uvauraye. Asi jaya harina kuvhomora munondo waro, nekuti rakatya, zvarakanga richiri mukomana.
20Kaj li diris al sia unuenaskito Jeter:Levigxu, mortigu ilin. Sed la junulo ne eltiris sian glavon; cxar li timis, cxar li estis ankoraux juna.
21Ipapo Zebha naZarimuna vakati, Simukai imwi, mutiuraye, nekuti sezvakaita murume, ndizvo zvakaita simba rake. Ipapo Gidheoni akasimuka, akauraya Zebha naZarimuna, akatora zvishongo zvakanga zvakafanana nomwedzi, zvakanga zviri pamitsipa yamakamera avo.
21Kaj Zebahx kaj Calmuna diris:Levigxu mem kaj frapu nin, cxar kia estas la viro, tia estas lia forto. Tiam Gideon levigxis kaj mortigis Zebahxon kaj Calmunan, kaj li prenis la ornamajxojn, kiuj estis sur la koloj de iliaj kameloj.
22Zvino varume vaIsiraeri vakati kuna Gidheoni, Mutibate ushe imwi nomwanakomana wenyu, nomwanakomana womwanakomana wenyuwo, nekuti makatiponesa pamaoko avaMidhiani.
22Kaj la Izraelidoj diris al Gideon:Regu nin, vi kaj via filo kaj la filo de via filo; cxar vi savis nin el la manoj de Midjan.
23Gidheoni akati kwavari, Ini handingakubatiyi ushe, kunyange mwanakomana wangu haangakubatiyi ushe; Jehovha ndiye uchakubatai.
23Sed Gideon diris al ili:Mi ne regos vin, kaj ankaux mia filo ne regos vin:la Eternulo regu vin.
24Gidheoni akati kwavari, Ndinoda kukumbira chinhu chimwe kwamuri: Mumwe nomumwe wenyu ngaandipe zvindori zvemhino zviri pakati pezvakapambwa zvake. (Nokuti vakanga vane zvindori zvemhino zvendarama, nekuti vakanga vari vaIshimaeri.)
24Kaj Gideon diris al ili:Mi petas de vi peton, cxiu el vi donu al mi la orelringon el sia militakiro. Ili havis orajn orelringojn, cxar estis afero kun Isxmaelidoj.
25Vakapindura vakati, Tichakupai izvo nomoyo wose! Ipapo vakawarira nguvo, mumwe nomumwe akakandirapo zvindori zvemhino, zvakanga zviri pakati pezvakapambwa zvavo.
25Kaj ili diris:Ni donos. Kaj ili sternis veston, kaj cxiu jxetis tien orelringon el sia militakiro.
26Zvindori izvo zvemhino zvendarama, zvaakakumbira kwavari, pakurema kwazvo zvikasvika mashekeri ane chiuru chimwe namazana manomwe endarama; asi havana kuverenga zvishongo zvakanga zvakafanana nomwedzi, nezvindori zvaishongwa, nenguvo shava dzaifukwa namadzimambo aMidhiani; havana kuverengawo uketani hwakanga hwuri pamitsipa yamakamera avo.
26Kaj la pezo de la oraj orelringoj, kiujn li elpetis, estis mil sepcent sikloj da oro, krom la ornamajxoj kaj la ringoj kaj la purpuraj vestoj, kiuj estis sur la regxoj de Midjan, kaj krom la kolornamajxoj, kiuj estis sur la koloj de iliaj kameloj.
27Gidheoni akaita efodhi nazvo, akaiisa muguta rake, ipo paOfura; vaIsiraeri vose vakapata vachiitevera ipapo; ukava musungo kuna Gidheoni nokuna veimba yake.
27Kaj Gideon faris el tio efodon, kaj lokmetis gxin en sia urbo, en Ofra; kaj cxiuj Izraelidoj malcxastigxis per gxi tie; kaj tio farigxis falilo por Gideon kaj por lia domo.
28Saizvozvo vaMidhiani vakakundwa pamberi pavana vaIsiraeri, havana kuzosimudzazve misoro yavo. Nyika ikazorora makore ana makumi mana pamazuva aGidheoni.
28Kaj humiligxis la Midjanidoj antaux la Izraelidoj kaj ne levis plu sian kapon. Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj en la tempo de Gideon.
29Zvino Jerubhaari, mwanakomana waJoashi, akandogara mumba make.
29Kaj Jerubaal, filo de Joasx, iris kaj eklogxis en sia domo.
30Gidheoni wakange ana vanakomana vana makumi manomwe vakanga vaberekwa naye, nekuti wakange ana vakadzi vazhinji;
30Kaj Gideon havis sepdek filojn, kiuj eliris el liaj lumboj, cxar li havis multe da edzinoj.
31uye nomurongo wake, wakange ari paShemi, wakamuberekera mwanakomana, akamutumidza zita rinonzi Abhimereki.
31Kaj lia kromvirino, kiu estis en SXehxem, ankaux naskis al li filon, kaj li donis al li la nomon Abimelehx.
32Gidheoni, mwanakomana waJoashi, akafa akwegura, akavigwa muguva raJoashi baba vake paOfura revaAbhiezeri.
32Kaj Gideon, filo de Joasx, mortis en tre maljuna ago; kaj oni enterigis lin en la tombo de Joasx, lia patro, en Ofra de la Abiezridoj.
33Zvino Gidheoni wakati achangofa, vana valsiraeri vakadzokera shure, vakapata vachitevera vaBhaari, vakaita Bhaari-bheriti mwari wavo.
33Kiam Gideon mortis, la Izraelidoj denove malcxaste sekvis la Baalojn kaj elektis al si Baal-Beriton kiel sian dion.
34Vana vaIsiraeri vakasarangarira Jehovha Mwari wavo, iye wakange avarwira mumaoko avavengi vavo vose kunhivi dzose;
34Kaj la Izraelidoj ne memoris la Eternulon, sian Dion, kiu savadis ilin el la manoj de cxiuj iliaj malamikoj cxirkauxe.
35uye havana kuitira veimba yaJerubhaari, iye Gidheoni, zvakanaka pamusoro pezvose zvakanaka zvaakanga aitira vaIsiraeri.
35Kaj ili ne estis favorkoraj al la domo de Jerubaal-Gideon rekompence al la tuta bono, kiun li faris al Izrael.