1Zvino namazuva okutonga kwavatongi nzara yakanga iripo panyika. Mumwe murume weBheterehemu-judha akandogara panyika yaMoabhu, iye nomukadzi wake navanakomana vake vaviri.
1En la tempo, kiam regis la jugxistoj, iam malsato okazis en la lando; kaj foriris viro el Bet-Lehxem en Judujo, por paslogxi en la lando de Moab; li kaj lia edzino kaj liaj du filoj.
2Zita romurume rakanga riri Erimereki, nezita romukadzi wake Naomi; mazita avanakomana vake vaviri aiva Maroni naKirioni, vaEfurata veBheterehemu-judha. Ivo vakasvika panyika yaMoabhu, vakagarako.
2La nomo de la viro estis Elimelehx, kaj la nomo de lia edzino estis Naomi, kaj la nomoj de liaj du filoj estis Mahxlon kaj Kiljon, Efratanoj el Bet-Lehxem en Judujo. Kaj ili venis sur la kampojn de Moab kaj restis tie.
3Zvino Erimereki murume waNaomi, akafa, iye akasiiwa navanakomana vake vaviri.
3Elimelehx, la edzo de Naomi, mortis; kaj restis sxi kun siaj du filoj.
4Ivo vakazviwanira vakadzi kuvaMoabhu; zita romumwe raiva Oripa, nezita romumwe Rute; vakagarako makore anenge gumi.
4Ambaux edzigxis kun Moabidinoj; la nomo de unu estis Orpa, kaj la nomo de la dua estis Rut; kaj ili logxis tie cxirkaux dek jaroj.
5Maroni naKirioni vakafawo, vose vari vaviri, mukadzi akasiiwa asina vanakomana vake vaviri nomurume wake.
5Sed mortis ankaux ambaux, Mahxlon kaj Kiljon; kaj restis nur la virino sola, senigita je sia edzo kaj siaj du filoj.
6Ipapo akasimuka navakadzi vavana vake, achida kubva kunyika yaMoabhu; nekuti wakange anzwa achiri panyika yaMoabhu, kuti Jehovha wakarangarira vanhu vake, akavapa zvokudya.
6SXi levigxis kun siaj bofilinoj, por iri returne el la lando de Moab; cxar sxi auxdis en la lando de Moab, ke la Eternulo rememoris Sian popolon, donante al gxi panon.
7Akabva kwaakanga ari navakadzi vavana vake vaviri, vakafamba nenzira inodzokera kunyika yaJudha.
7SXi eliris el la loko, kie sxi logxis, kun siaj du bofilinoj; kaj ili iris sur la vojo, por ke ili revenu al la lando de Jehuda.
8Zvino Naomi akati kuvakadzi vavana vake vaviri, Endai, dzokerai mumwe nomumwe kumba kwamai vake; Jehovha ngaakuitirei zvakanaka, sezvamakaitira vakafa neniwo.
8Naomi diris al siaj du bofilinoj:Iru, kaj revenu cxiu el vi al la domo de sia patrino; la Eternulo favoru vin tiel same, kiel vi estis favorkoraj al la mortintoj kaj al mi;
9Jehovha ngaakuzorodzei, mumwe nomumwe mumba momurume wake. Akavatsvoda, ivo vakachema kwazvo.
9la Eternulo favoru vin, ke vi trovu ripozon, cxiu el vi en domo de sia edzo. SXi kisis ilin, kaj ili levis sian vocxon kaj ploris.
10Vakati kwaari, Kwete, tichaenda nemwi kana modzokera kuvanhu venyu.
10Kaj ili diris al sxi:Ni volas iri kun vi al via popolo.
11Naomi akati, Dzokai, vana vangu, muchaendereiko neni? Ini ndichina vamwe vanakomana mumuviri wangu vangazova varume venyu here?
11Naomi respondis:Iru returne, miaj filinoj; kial do vi irus kun mi? CXu ankoraux ekzistas filoj en mia utero, ke vi edzinigxu kun ili?
12Dzokai, vana vangu, endai henyu, nekuti ini ndachembera, handingawanikwi nomurumezve. Kunyangwe ndikati; ndichine tariro kuti ndingabereka vanakomana, kana ndaiva nomurume usiku hwuno,
12Revenu, miaj filinoj, foriru; cxar mi jam estas tro maljuna por edzinigxi kun viro. Ecx se mi dirus, ke mi havas ankoraux esperon, ecx se mi jam havus edzon hodiaux nokte, kaj ecx se mi naskus filojn:
13mungavamirira kusvikira vakura here? Mungaramba kuwanikwa navamwe varume naizvozvo here? Kwete, vana vangu, nekuti zvinovava kwazvo kwandiri kupfuura imwi, nekuti ruoko rwaJehovha runorwa neni.
13cxu pri ili vi esperu, gxis ili plenagxigxos? cxu por ili vi atendu, ne edzinigxante kun viro? Ne, miaj filinoj; estas tre maldolcxe al mi pro vi, cxar la mano de la Eternulo afliktis min.
14Ipapo vakachemazve kwazvo, Oripa akatsvoda vamwene vake, asi Rute wakavanamatira.
14Sed ili levis sian vocxon kaj ploris plue. Kaj Orpa kisis sian bopatrinon, sed Rut aligxis al sxi.
15Akati, Tarira, vakoma vako vadzokera kuvanhu vako, nokunamwari wake; dzoka newewo, utevere vakoma vako.
15Kaj cxi tiu diris:Jen via bofratino reiris al sia gento kaj al siaj dioj; iru vi ankaux returne post via bofratino.
16Rute akati, Musandirwaririra kuti ndikusiyei, ndirege kukuteverai; nekuti pamunoenda neni ndichaendapowo; pamunovata, neni ndichavatapowo; navanhu venyu vachava vanhu vangu, naMwari wenyu achava Mwari wangu;
16Sed Rut diris:Ne petegu min, ke mi vin forlasu, aux ke mi returnu min kaj cxesu sekvi vin; cxar kien vi iros, mi ankaux iros, kaj kie vi noktos, mi ankaux noktos; via popolo ankaux estos mia popolo, kaj via Dio estos mia Dio.
17pamunondofira, ndipo pandichandofira neniwo, ndipo pandichavigwawo; Jehovha ngaandirove, arambe achidaro, kana imwi neni tikaparadzaniswa nechinhu, asi norufu chete.
17Sur la loko, kie vi mortos, mi ankaux mortos, kaj tie oni min enterigos. La Eternulo faru al mi tion kaj pli, se io krom la morto disigos min de vi.
18Zvino wakati achiona kuti watsungirira kwazvo kuenda naye, akarega kuzotaura naye.
18Kiam Naomi vidis, ke sxi firme decidis iri kun sxi, tiam sxi cxesis disputi kun sxi.
19Naizvozvo ivavo vaviri vakafamba kusvikira paBheterehemu. Zvino vakati vachisvika paBheterehemu, guta rose rikashamiswa pamusoro pavo; vakadzi vakati, Uyu ndiye Naomi here?
19Kaj ili ambaux iradis, gxis ili alvenis en Bet-Lehxemon. Kaj kiam ili eniris en Bet-Lehxemon, la tuta logxantaro de la urbo ekbruis pri ili, dirante:CXu tio estas Naomi?
20Akati kwavari, Regai kundiidza Naomi, asi mundiidze Mara, nekuti waMasimbaose wakandiitira zvinovava kwazvo.
20Kaj sxi respondis al ili:Ne nomu min Naomi, nomu min Mara; cxar la Plejpotenculo faris al mi maldolcxegon;
21Ndakabuda ndizere, Jehovha akandidzoserazve kumusha ndisina chinhu; munondiidzireiko Naomi, Jehovha zvaakandipupurira mhosva, waMasimbaose zvaakandimanikidza?
21kun pleneco mi foriris, sed la Eternulo revenigis min malplena; kial do vi nomus min Naomi, konsiderante, ke la Eternulo atestis kontraux mi kaj la Plejpotenculo afliktis min?
22Naizvozvo Naomi akadzoka naRute muMoabhu, mukadzi womwana wake, vachibva kunyika yaMoabhu; vakasvika paBheterehemu vanhu votanga kukohwa bhari.
22Tiel Naomi revenis, kaj kun sxi ankaux Rut, la Moabidino, sxia bofilino, kiu revenis el la lando de Moab; kaj ili venis en Bet-Lehxemon je la komenco de la rikolto de hordeo.