1ENTONCES David tomó consejo con los capitanes de millares y de cientos, y con todos los jefes.
1David konsiligxis kun la milestroj, centestroj, kaj cxiuj cxefoj;
2Y dijo David á todo el congreso de Israel: Si os parece bien y de Jehová nuestro Dios, enviaremos á todas partes á llamar nuestros hermanos que han quedado en todas las tierras de Israel, y á los sacerdotes y Levitas que están con ellos en sus ciudades y
2kaj David diris al la tuta komunumo de Izrael:Se placxas al vi, kaj se tio estas de la Eternulo, nia Dio, ni dissendu cxiuflanken al cxiuj ceteraj niaj fratoj en cxiujn regionojn de Izrael, kaj samtempe al la pastroj kaj Levidoj en la urbojn de ilia logxado, ke ili kolektigxu al ni;
3Y traigamos el arca de nuestro Dios á nosotros, porque desde el tiempo de Saúl no hemos hecho caso de ella.
3kaj ni transportu al ni la keston de nia Dio, cxar ni ne turnis nin al Li en la tempo de Saul.
4Y dijo todo el congreso que se hiciese así, porque la cosa parecía bien á todo el pueblo.
4Kaj la tuta komunumo diris, ke oni tiel agu; cxar la afero placxis al la tuta popolo.
5Entonces juntó David á todo Israel, desde Sihor de Egipto hasta entrar en Hamath, para que trajesen el arca de Dios de Chîriath-jearim.
5Tiam David kolektis la tutan Izraelon, de SXihxor la Egipta gxis HXamat, por ke oni venigu la keston de Dio el Kirjat-Jearim.
6Y subió David con todo Israel á Baala de Chîriath-jearim, que es en Judá, para pasar de allí el arca de Jehová Dios que habita entre los querubines, sobre la cual su nombre es invocado.
6Kaj David kun la tuta Izrael iris en Baalan, en Kirjat-Jearimon, kiu trovigxas en Judujo, por venigi de tie la keston de Dio, de la Eternulo, kiu sidas sur la keruboj, kie estas vokata Lia nomo.
7Y lleváronse el arca de Dios de la casa de Abinadab en un carro nuevo; y Uzza y su hermano guiaban el carro.
7Kaj oni veturigis la keston de Dio sur nova veturilo el la domo de Abinadab, kaj Uza kaj Ahxjo kondukis la veturilon.
8Y David y todo Israel hacían alegrías delante de Dios con todas sus fuerzas, con canciones, arpas, salterios, tamboriles, címbalos y trompetas.
8Kaj David kaj cxiuj Izraelidoj ludis antaux Dio per la tuta forto, kun kantoj, harpoj, psalteroj, tamburinoj, cimbaloj, kaj trumpetoj.
9Y como llegaron á la era de Chidón, Uzza extendió su mano al arca para tenerla, porque los bueyes se desmandaban.
9Kiam ili alvenis al la drasxejo de Kidon, Uza etendis sian manon, por subteni la keston, cxar la bovoj klinpusxis gxin.
10Y el furor de Jehová se encendió contra Uzza, é hiriólo, porque había extendido su mano al arca: y murió allí delante de Dios.
10Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Uza, kaj Li mortigis lin pro tio, ke li etendis sian manon al la kesto; kaj li mortis tie antaux Dio.
11Y David tuvo pesar, porque Jehová había hecho rotura en Uzza; por lo que llamó aquel lugar Pérez-uzza, hasta hoy.
11Kaj afliktigxis David pro tio, ke la Eternulo frapis Uzan, kaj li donis al tiu loko la nomon Perec-Uza, gxis la nuna tago.
12Y David temió á Dios aquel día, y dijo: ¿Cómo he de traer á mi casa el arca de Dios?
12Kaj David ektimis Dion en tiu tago, kaj diris:Kiamaniere mi enportos al mi la keston de Dio?
13Y no trajo David el arca á su casa en la ciudad de David, sino llevóla á casa de Obed-edom Getheo.
13Kaj David ne transportigis la keston al si, en la urbon de David, sed li direktis gxin en la domon de Obed-Edom, la Gatano.
14Y el arca de Dios estuvo en casa de Obed-edom, en su casa, tres meses: y bendijo Jehová la casa de Obed-edom, y todas las cosas que tenía.
14Kaj la kesto de Dio restis kun la familio de Obed-Edom en lia domo dum tri monatoj; kaj la Eternulo benis la domon de Obed-Edom, kaj cxion, kio apartenis al li.