1Y HABLO Jehová á Moisés, diciendo:
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2Esta será la ley del leproso cuando se limpiare: Será traído al sacerdote:
2Jen estas la legxo pri la leprulo, en la tago, kiam oni devos purigi lin:oni venigu lin al la pastro;
3Y el sacerdote saldrá fuera del real; y mirará el sacerdote, y viendo que está sana la plaga de la lepra del leproso,
3kaj la pastro eliros ekster la tendaron, kaj la pastro rigardos, kaj se li vidos, ke la infektajxo de la lepro sanigxis cxe la leprulo,
4El sacerdote mandará luego que se tomen para el que se purifica dos avecillas vivas, limpias, y palo de cedro, y grana, é hisopo;
4tiam la pastro ordonos preni por la purigoto du birdojn vivajn, purajn, kaj cedran lignon kaj rugxan sxnureton kaj hisopon.
5Y mandará el sacerdote matar la una avecilla en un vaso de barro sobre aguas vivas;
5Kaj la pastro ordonos bucxi unu birdon super argila vazo, super fluakvo.
6Después tomará la avecilla viva, y el palo de cedro, y la grana, y el hisopo, y lo mojará con la avecilla viva en la sangre de la avecilla muerta sobre las aguas vivas:
6Kaj la vivan birdon li prenos kaj ankaux la cedran lignon kaj la rugxan sxnureton kaj la hisopon, kaj li trempos ilin kune kun la viva birdo en la sango de la birdo bucxita super la fluakvo.
7Y rociará siete veces sobre el que se purifica de la lepra, y le dará por limpio; y soltará la avecilla viva sobre la haz del campo.
7Kaj li aspergos la purigaton je la lepro sep fojojn, kaj li deklaros lin pura, kaj li lasos la vivan birdon forflugi sur la kampon.
8Y el que se purifica lavará sus vestidos, y raerá todos sus pelos, y se ha de lavar con agua, y será limpio: y después entrará en el real, y morará fuera de su tienda siete días.
8Kaj la purigato lavos siajn vestojn kaj forrazos cxiujn siajn harojn kaj banos sin en akvo, kaj li estos pura; kaj poste li iros en la tendaron kaj restos ekster sia tendo dum sep tagoj.
9Y será, que al séptimo día raerá todos sus pelos, su cabeza, y su barba, y las cejas de sus ojos; finalmente, raerá todo su pelo, y lavará sus vestidos, y lavará su carne en aguas, y será limpio.
9En la sepa tago li forrazos cxiujn siajn harojn, sian kapon kaj sian barbon kaj la brovojn de siaj okuloj, cxiujn siajn harojn li forrazos, kaj li lavos siajn vestojn kaj banos sian korpon en akvo, kaj li farigxos pura.
10Y el día octavo tomará dos corderos sin defecto, y una cordera de un año sin tacha; y tres décimas de flor de harina para presente amasada con aceite, y un log de aceite.
10Kaj en la oka tago li prenos du sxafidojn sendifektajn kaj unu sxafidinon sendifektan, jaragxan, kaj tri dekonojn de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel farunoferon, kaj unu log�on da oleo.
11Y el sacerdote que le purifica presentará con aquellas cosas al que se ha de limpiar delante de Jehová, á la puerta del tabernáculo del testimonio:
11Kaj la pastro puriganta starigos la homon purigatan kaj ilin antaux la Eternulo, cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.
12Y tomará el sacerdote el un cordero, y ofrecerálo por la culpa, con el log de aceite, y lo mecerá como ofrenda agitada delante de Jehová:
12Kaj la pastro prenos unu el la sxafidoj kaj alportos gxin kiel kulpoferon kune kun la log�o da oleo, kaj skuos tion kiel skuoferon antaux la Eternulo.
13Y degollará el cordero en el lugar donde degüellan la víctima por el pecado y el holocausto, en el lugar del santuario: porque como la víctima por el pecado, así también la víctima por la culpa es del sacerdote: es cosa muy sagrada.
13Kaj li bucxos la sxafidon sur la loko, sur kiu oni bucxas pekoferon kaj bruloferon, sur la sankta loko; cxar, kiel la pekofero, la kulpofero apartenas al la pastro; gxi estas plejsanktajxo.
14Y tomará el sacerdote de la sangre de la víctima por la culpa, y pondrá el sacerdote sobre la ternilla de la oreja derecha del que se purifica, y sobre el pulgar de su mano derecha, y sobre el pulgar de su pie derecho.
14Kaj la pastro prenos iom el la sango de la kulpofero, kaj la pastro metos tion sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo.
15Asimismo tomará el sacerdote del log de aceite, y echará sobre la palma de su mano izquierda:
15Kaj la pastro prenos iom el la log�o da oleo kaj versxos sur sian maldekstran manplaton.
16Y mojará su dedo derecho en el aceite que tiene en su mano izquierda, y esparcirá del aceite con su dedo siete veces delante de Jehová:
16Kaj la pastro trempos sian dekstran fingron en la oleo, kiu estos sur lia maldekstra manplato, kaj li aspergos per la oleo de sia fingro sep fojojn antaux la Eternulo.
17Y de lo que quedare del aceite que tiene en su mano, pondrá el sacerdote sobre la ternilla de la oreja derecha del que se purifica, y sobre el pulgar de su mano derecha, y sobre el pulgar de su pie derecho, sobre la sangre de la expiación por la culpa:
17Kaj el la restajxo de la oleo, kiu estos sur lia manplato, la pastro metos iom sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo, sur la sangon de la kulpofero.
18Y lo que quedare del aceite que tiene en su mano, pondrá sobre la cabeza del que se purifica: y hará el sacerdote expiación por él delante de Jehová.
18Kaj la restajxon de la oleo, kiu estos sur la manplato de la pastro, cxi tiu metos sur la kapon de la purigato; kaj la pastro pekliberigos lin antaux la Eternulo.
19Ofrecerá luego el sacerdote el sacrificio por el pecado, y hará expiación por el que se ha de purificar de su inmundicia, y después degollará el holocausto:
19Kaj la pastro plenumos la pekoferon, kaj li pekliberigos la purigaton koncerne lian malpurecon, kaj poste li bucxos la bruloferon.
20Y hará subir el sacerdote el holocausto y el presente sobre el altar. Así hará el sacerdote expiación por él, y será limpio.
20Kaj la pastro metos la bruloferon kaj la farunoferon sur la altaron; kaj la pastro pekliberigos lin, kaj li estos pura.
21Mas si fuere pobre, que no alcanzare su mano á tanto, entonces tomará un cordero para ser ofrecido como ofrenda agitada por la culpa, para reconciliarse, y una décima de flor de harina amasada con aceite para presente, y un log de aceite;
21Se li estas malricxa kaj ne havas suficxe da bonstato, tiam li prenu unu sxafidon, kiel pekoferon-skuatajxon, por pekliberigxi, kaj unu dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel farunoferon, kaj log�on da oleo;
22Y dos tórtolas, ó dos palominos, lo que alcanzare su mano: y el uno será para expiación por el pecado, y el otro para holocausto;
22kaj du turtojn aux du kolombidojn, kiel lia stato permesos, kaj unu el ili estos pekofero kaj la dua estos brulofero.
23Las cuales cosas traerá al octavo día de su purificación al sacerdote, á la puerta del tabernáculo del testimonio delante de Jehová.
23Kaj li alportos ilin en la oka tago de sia purigado al la pastro, al la pordo de la tabernaklo de kunveno, antaux la Eternulon.
24Y el sacerdote tomará el cordero de la expiación por la culpa, y el log de aceite, y mecerálo el sacerdote como ofrenda agitada delante de Jehová;
24Kaj la pastro prenos la sxafidon de la kulpofero kaj la log�on da oleo, kaj la pastro skuos ilin kiel skuoferon antaux la Eternulo.
25Luego degollará el cordero de la culpa, y tomará el sacerdote de la sangre de la culpa, y pondrá sobre la ternilla de la oreja derecha del que se purifica, y sobre el pulgar de su mano derecha, y sobre el pulgar de su pie derecho.
25Kaj li bucxos la sxafidon de la kulpofero, kaj la pastro prenos iom el la sango de la kulpofero kaj metos gxin sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo.
26Y el sacerdote echará del aceite sobre la palma de su mano izquierda;
26Kaj el la oleo la pastro versxos sur sian maldekstran manplaton.
27Y con su dedo derecho rociará el sacerdote del aceite que tiene en su mano izquierda, siete veces delante de Jehová.
27Kaj la pastro aspergos per sia dekstra fingro, per la oleo, kiu estos sur lia maldekstra manplato, sep fojojn antaux la Eternulo.
28También pondrá el sacerdote del aceite que tiene en su mano sobre la ternilla de la oreja derecha del que se purifica, y sobre el pulgar de su mano derecha, y sobre el pulgar de su pie derecho, en el lugar de la sangre de la culpa.
28Kaj la pastro metos iom el la oleo, kiu estos sur lia manplato, sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo, sur la lokon de la sango de la kulpofero.
29Y lo que sobrare del aceite que el sacerdote tiene en su mano, pondrálo sobre la cabeza del que se purifica, para reconciliarlo delante de Jehová.
29Kaj la restajxon de la oleo, kiu estos sur la manplato de la pastro, li metos sur la kapon de la purigato, por pekliberigi lin antaux la Eternulo.
30Asimismo ofrecerá la una de las tórtolas, ó de los palominos, lo que alcanzare su mano:
30Kaj li faros el unu el la turtoj aux el la kolombidoj, laux la grado de lia bonstato,
31El uno de lo que alcanzare su mano, en expiación por el pecado, y el otro en holocausto, además del presente: y hará el sacerdote expiación por el que se ha de purificar, delante de Jehová.
31kiom permesos lia bonstato-el unu li faros pekoferon kaj el la dua li faros bruloferon kune kun la farunofero; kaj la pastro pekliberigos la purigaton antaux la Eternulo.
32Esta es la ley del que hubiere tenido plaga de lepra, cuya mano no alcanzare lo prescrito para purificarse.
32Tio estas la legxo pri persono, kiu havas infektajxon de lepro kaj kiu ne estas suficxe bonstata dum sia purigxado.
33Y habló Jehová á Moisés y á Aarón, diciendo:
33Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
34Cuando hubieres entrado en la tierra de Canaán, la cual yo os doy en posesión, y pusiere yo plaga de lepra en alguna casa de la tierra de vuestra posesión,
34Kiam vi venos en la landon Kanaanan, kiun Mi donas al vi kiel posedajxon, kaj Mi jxetus infektajxon de lepro sur iun domon en la lando, kiun vi posedos,
35Vendrá aquél cuya fuere la casa, y dará aviso al sacerdote, diciendo: Como plaga ha aparecido en mi casa.
35tiam tiu, al kiu apartenas la domo, devas veni, kaj diri al la pastro jene:Sur mia domo aperis io simila al infektajxo.
36Entonces mandará el sacerdote, y despejarán la casa antes que el sacerdote entre á mirar la plaga, por que no sea contaminado todo lo que estuviere en la casa: y después el sacerdote entrará á reconocer la casa:
36Tiam la pastro ordonos, ke oni malplenigu la domon, antaux ol venos la pastro, por rigardi la infektajxon, por ke ne malpurigxu cxio, kio estas en la domo; kaj post tio eniros la pastro, por cxirkauxrigardi la domon.
37Y mirará la plaga: y si se vieren manchas en las paredes de la casa, cavernillas verdosas ó rojas, las cuales parecieren más hundidas que la pared,
37Kaj li rigardos la infektajxon, kaj se li vidos, ke estas infektajxo sur la muroj de la domo, kavetoj verdetaj aux rugxetaj, kaj ili aspektas pli profundaj ol la suprajxo de la muro,
38El sacerdote saldrá de la casa á la puerta de ella, y cerrará la casa por siete días.
38tiam la pastro eliros el la domo antaux la pordon de la domo, kaj li sxlosos la domon por sep tagoj.
39Y al séptimo día volverá el sacerdote, y mirará: y si la plaga hubiere crecido en las paredes de la casa,
39Kaj revenos la pastro en la sepa tago kaj rigardos; kaj se li vidos, ke la infektajxo disvastigxis sur la muroj de la domo,
40Entonces mandará el sacerdote, y arrancarán las piedras en que estuviere la plaga, y las echarán fuera de la ciudad, en lugar inmundo:
40tiam la pastro ordonos, ke oni elrompu la sxtonojn, sur kiuj estas la infektajxo, kaj oni jxetu ilin ekster la urbon, sur lokon malpuran.
41Y hará descostrar la casa por dentro alrededor, y derramarán el polvo que descostraren fuera de la ciudad en lugar inmundo:
41Kaj la domon oni priskrapu interne cxirkauxe, kaj la kalkajxon, kiun oni deskrapis, oni jxetu ekster la urbon, sur lokon malpuran.
42Y tomarán otras piedras, y las pondrán en lugar de las piedras quitadas; y tomarán otro barro, y encostrarán la casa.
42Kaj oni prenu aliajn sxtonojn kaj enmetu ilin sur la lokon de tiuj sxtonoj, kaj oni prenu alian kalkajxon kaj kalku la domon.
43Y si la plaga volviere á reverdecer en aquella casa, después que hizo arrancar las piedras, y descostrar la casa, y después que fue encostrada,
43Se la infektajxo reaperos kaj floros sur la domo, post kiam oni elrompis la sxtonojn kaj cxirkauxskrapis la domon kaj kalkis,
44Entonces el sacerdote entrará y mirará; y si pareciere haberse extendido la plaga en la casa, lepra roedora está en la casa: inmunda es.
44kaj la pastro venos, kaj vidos, ke la infektajxo disvastigxis sur la domo, tiam tio estas pereiga lepro sur la domo; gxi estas malpura.
45Derribará, por tanto, la tal casa, sus piedras, y sus maderos, y toda la mezcla de la casa; y lo sacará fuera de la ciudad á lugar inmundo.
45Kaj oni detruu la domon, gxiajn sxtonojn kaj lignon kaj la tutan kalkajxon de la domo, kaj oni elportu tion ekster la urbon, sur lokon malpuran.
46Y cualquiera que entrare en aquella casa todos los días que la mandó cerrar, será inmundo hasta la tarde.
46Kaj kiu eniros en la domon, dum la tuta tempo, en kiu gxi estos sxlosita, tiu estos malpura gxis la vespero.
47Y el que durmiere en aquella casa, lavará sus vestidos; también el que comiere en la casa, lavará sus vestidos.
47Kaj kiu dormis en tiu domo, tiu lavu siajn vestojn; kaj kiu mangxis en tiu domo, tiu lavu siajn vestojn.
48Mas si entrare el sacerdote y mirare, y viere que la plaga no se ha extendido en la casa después que fue encostrada, el sacerdote dará la casa por limpia, porque la plaga ha sanado.
48Sed se la pastro venos, kaj vidos, ke la infektajxo ne disvastigxis sur la domo, post kiam oni kalkis la domon, tiam la pastro deklaros la domon pura, cxar la infektajxo sanigxis.
49Entonces tomará para limpiar la casa dos avecillas, y palo de cedro, y grana, é hisopo:
49Tiam, por senpekigi la domon, li prenu du birdojn kaj cedran lignon kaj rugxan sxnureton kaj hisopon;
50Y degollará la una avecilla en una vasija de barro sobre aguas vivas:
50kaj li bucxu unu el la birdoj super argila vazo, super fluakvo;
51Y tomará el palo de cedro, y el hisopo, y la grana, y la avecilla viva, y mojarálo en la sangre de la avecilla muerta y en las aguas vivas, y rociará la casa siete veces:
51kaj li prenu la cedran lignon kaj la hisopon kaj la rugxan sxnureton kaj la vivan birdon, kaj li trempu ilin en la sango de la birdo bucxita kaj en la fluakvo kaj aspergu la domon sep fojojn.
52Y purificará la casa con la sangre de la avecilla, y con las aguas vivas, y con la avecilla viva, y el palo de cedro, y el hisopo, y la grana:
52Kaj li senpekigos la domon per la sango de la birdo kaj per la fluakvo kaj per la viva birdo kaj per la cedra ligno kaj per la hisopo kaj per la rugxa sxnureto.
53Luego soltará la avecilla viva fuera de la ciudad sobre la haz del campo: Así hará expiación por la casa, y será limpia.
53Kaj li lasos la vivan birdon forflugi ekster la urbon, sur la kampon; kaj li pekliberigos la domon, kaj gxi estos pura.
54Esta es la ley acerca de toda plaga de lepra, y de tiña;
54Tio estas la legxo pri cxiu infektajxo de lepro kaj pri favo,
55Y de la lepra del vestido, y de la casa;
55kaj pri lepro sur vesto kaj sur domo,
56Y acerca de la hinchazón, y de la postilla, y de la mancha blanca:
56kaj pri sxvelajxo kaj pri likeno kaj pri makulo;
57Para enseñar cuándo es inmundo, y cuándo limpio. Aquesta es la ley tocante á la lepra.
57por instrui, kiam oni devas deklari malpura kaj kiam oni devas deklari pura. Tio estas la legxo pri la lepro.