Syriac: NT

Esperanto

Acts

5

1ܘܓܒܪܐ ܚܕ ܕܫܡܗ ܗܘܐ ܚܢܢܝܐ ܥܡ ܐܢܬܬܗ ܕܫܡܗ ܗܘܐ ܫܦܝܪܐ ܙܒܢ ܗܘܐ ܩܪܝܬܗ ܀
1Sed unu viro, nomata Ananias, kun sia edzino Sapfira vendis posedajxon,
2ܘܫܩܠ ܡܢ ܛܝܡܝܗ ܘܛܫܝ ܟܕ ܪܓܝܫܐ ܗܘܬ ܒܗ ܐܢܬܬܗ ܘܐܝܬܝ ܡܢܗ ܡܢ ܟܤܦܐ ܘܤܡ ܩܕܡ ܪܓܠܝܗܘܢ ܕܫܠܝܚܐ ܀
2kaj retenis iom el la prezo, kun la konsento de sia edzino, kaj iun parton alportis kaj metis antaux la piedoj de la apostoloj.
3ܘܐܡܪ ܠܗ ܫܡܥܘܢ ܚܢܢܝܐ ܡܢܘ ܕܗܟܢܐ ܡܠܐ ܤܛܢܐ ܠܒܟ ܕܬܕܓܠ ܒܪܘܚܐ ܕܩܘܕܫܐ ܘܬܛܫܐ ܡܢ ܟܤܦܐ ܕܕܡܝܗ ܕܩܪܝܬܐ ܀
3Sed Petro diris:Ananias, kial Satano plenigis vian koron tiel, ke vi mensogas al la Sankta Spirito kaj retenas iom el la prezo de la bieno?
4ܠܐ ܗܘܐ ܕܝܠܟ ܗܘܬ ܥܕܠܐ ܬܙܕܒܢ ܘܡܢ ܕܐܙܕܒܢܬ ܬܘܒ ܐܢܬ ܫܠܝܛ ܗܘܝܬ ܥܠ ܕܡܝܗ ܠܡܢܐ ܤܡܬ ܒܠܒܟ ܕܬܥܒܕ ܨܒܘܬܐ ܗܕܐ ܠܐ ܕܓܠܬ ܒܒܢܝ ܐܢܫܐ ܐܠܐ ܒܐܠܗܐ ܀
4Dum gxi restis, cxu gxi ne estis via? kaj post la vendo, cxu gxi ne estis en via rajto? Kial do cxi tiun faron vi celis en via koro? vi mensogis ne al homoj, sed al Dio.
5ܘܟܕ ܫܡܥ ܚܢܢܝܐ ܗܠܝܢ ܡܠܐ ܢܦܠ ܘܡܝܬ ܘܗܘܬ ܕܚܠܬܐ ܪܒܬܐ ܒܟܠܗܘܢ ܗܠܝܢ ܕܫܡܥܘ ܀
5Kaj auxdante cxi tiujn vortojn, Ananias falis kaj senspirigxis; kaj granda timo venis sur cxiujn auxdantojn.
6ܘܩܡܘ ܐܝܠܝܢ ܕܥܠܝܡܝܢ ܒܗܘܢ ܘܟܢܫܘܗܝ ܘܐܦܩܘ ܩܒܪܘܗܝ ܀
6Kaj la junuloj levigxis, kaj lin cxirkauxvindis, kaj forportis kaj enterigis.
7ܘܡܢ ܒܬܪ ܕܗܘܝ ܬܠܬ ܫܥܝܢ ܐܦ ܐܢܬܬܗ ܥܠܬ ܟܕ ܠܐ ܝܕܥܐ ܗܘܬ ܡܢܐ ܗܘܐ ܀
7Kaj post paso de cxirkaux tri horoj eniris lia edzino, ne sciante, kio okazis.
8ܐܡܪ ܠܗ ܫܡܥܘܢ ܐܡܪ ܠܝ ܐܢ ܒܗܠܝܢ ܕܡܝܐ ܙܒܢܬܘܢ ܩܪܝܬܐ ܗܝ ܕܝܢ ܐܡܪܬ ܐܝܢ ܒܗܠܝܢ ܕܡܝܐ ܀
8Kaj Petro sxin demandis:Diru al mi, cxu por tiom vi vendis la bienon? Kaj sxi respondis:Jes, por tiom.
9ܐܡܪ ܠܗ ܫܡܥܘܢ ܡܛܠ ܕܐܫܬܘܝܬܘܢ ܠܡܢܤܝܘ ܪܘܚܗ ܕܡܪܝܐ ܗܐ ܪܓܠܝܗܘܢ ܕܩܒܘܪܘܗܝ ܕܒܥܠܟܝ ܒܬܪܥܐ ܘܗܢܘܢ ܢܦܩܘܢܟܝ ܀
9Kaj Petro respondis al sxi:Kial estis interkonsento inter vi, por inciti la Spiriton de la Eternulo? jen la piedoj de tiuj, kiuj enterigis vian edzon, estas apud la pordo, kaj ili vin forportos.
10ܘܒܗ ܒܫܥܬܐ ܢܦܠܬ ܩܕܡ ܪܓܠܝܗܘܢ ܘܡܝܬܬ ܘܥܠܘ ܥܠܝܡܐ ܗܢܘܢ ܘܐܫܟܚܘܗ ܟܕ ܡܝܬܐ ܘܩܦܤܘ ܐܘܒܠܘ ܩܒܪܘܗ ܥܠ ܓܢܒ ܒܥܠܗ ܀
10Kaj sxi tuj falis apud liaj piedoj kaj senspirigxis; kaj la junuloj eniris, kaj trovis sxin mortinta, kaj sxin forportis kaj enterigis apud sxia edzo.
11ܘܗܘܬ ܕܚܠܬܐ ܪܒܬܐ ܒܟܠܗ ܥܕܬܐ ܘܒܟܠܗܘܢ ܗܢܘܢ ܕܫܡܥܘ ܀
11Kaj granda timo venis sur la tutan eklezion kaj sur cxiujn auxdantajn pri tio.
12ܘܗܘܝܢ ܗܘܝ ܒܝܕ ܫܠܝܚܐ ܐܬܘܬܐ ܘܓܒܪܘܬܐ ܤܓܝܐܬܐ ܒܥܡܐ ܘܟܠܗܘܢ ܟܢܝܫܝܢ ܗܘܘ ܐܟܚܕܐ ܒܐܤܛܘܐ ܕܫܠܝܡܘܢ ܀
12Kaj per la manoj de la apostoloj estis faritaj multaj signoj kaj mirindajxoj meze de la popolo; kaj ili cxiuj estis unuanime en la portiko Salomona.
13ܘܡܢ ܐܢܫܐ ܐܚܪܢܐ ܐܢܫ ܠܐ ܡܡܪܚ ܗܘܐ ܕܢܬܩܪܒ ܠܘܬܗܘܢ ܐܠܐ ܡܘܪܒ ܗܘܐ ܠܗܘܢ ܥܡܐ ܀
13Sed el la ceteraj neniu kuragxis aligxi al ili; tamen la popolo gloris ilin;
14ܘܝܬܝܪ ܡܬܬܘܤܦܢ ܗܘܘ ܐܝܠܝܢ ܕܡܗܝܡܢܝܢ ܗܘܘ ܒܡܪܝܐ ܟܢܫܐ ܕܓܒܪܐ ܘܕܢܫܐ ܀
14kaj kredantoj pligrandnombre aldonigxis al la Sinjoro, amasoj da viroj kaj virinoj;
15ܐܝܟܢܐ ܕܒܫܘܩܐ ܡܦܩܝܢ ܗܘܘ ܠܟܪܝܗܐ ܟܕ ܪܡܝܢ ܗܘܘ ܒܥܪܤܬܐ ܕܐܡܬܝ ܕܢܗܘܐ ܐܬܐ ܫܡܥܘܢ ܐܦܢ ܛܠܢܝܬܗ ܬܓܢ ܥܠܝܗܘܢ ܀
15tiel, ke oni elportis la malsanulojn sur la stratojn kaj kusxigis ilin sur litoj kaj kanapoj, por ke cxe la preterpaso de Petro, almenaux lia ombro ombru iun el ili.
16ܐܬܝܢ ܗܘܘ ܕܝܢ ܤܓܝܐܐ ܠܘܬܗܘܢ ܡܢ ܡܕܝܢܬܐ ܐܚܪܢܝܬܐ ܕܚܕܪܝ ܐܘܪܫܠܡ ܟܕ ܡܝܬܝܢ ܗܘܘ ܟܪܝܗܐ ܘܐܝܠܝܢ ܕܗܘܝܢ ܗܘܝ ܠܗܘܢ ܪܘܚܐ ܛܢܦܬܐ ܘܡܬܚܠܡܝܢ ܗܘܘ ܟܠܗܘܢ ܀
16Kunvenis ankaux en Jerusalemon la amaso el la cxirkauxaj urboj, portante malsanulojn kaj la turmentatajn de malpuraj spiritoj, kaj cxiuj estis sanigitaj.
17ܘܐܬܡܠܝ ܗܘܐ ܚܤܡܐ ܪܒ ܟܗܢܐ ܘܟܠܗܘܢ ܕܥܡܗ ܕܐܝܬܝܗܘܢ ܗܘܘ ܡܢ ܝܘܠܦܢܐ ܕܙܕܘܩܝܐ ܀
17Sed starigxis la cxefpastro, kaj cxiuj, kiuj estis kun li (tio estas la sekto de la Sadukeoj), kaj ili plenigxis de jxaluzo,
18ܘܐܪܡܝܘ ܐܝܕܝܐ ܥܠ ܫܠܝܚܐ ܘܐܚܕܘ ܐܤܪܘ ܐܢܘܢ ܒܝܬ ܐܤܝܪܐ ܀
18kaj jxetis manojn sur la apostolojn, kaj metis ilin en la publikan gardejon.
19ܗܝܕܝܢ ܒܠܠܝܐ ܡܠܐܟܐ ܕܡܪܝܐ ܦܬܚ ܬܪܥܐ ܕܒܝܬ ܐܤܝܪܐ ܘܐܦܩ ܐܢܘܢ ܘܐܡܪ ܠܗܘܢ ܀
19Sed angxelo de la Eternulo nokte malfermis la pordojn de la karcero, kaj elkondukis ilin, kaj diris:
20ܙܠܘ ܩܘܡܘ ܒܗܝܟܠܐ ܘܡܠܠܘ ܠܥܡܐ ܟܠܗܝܢ ܡܠܐ ܗܠܝܢ ܕܚܝܐ ܀
20Iru, kaj staru kaj parolu en la templo al la popolo cxiujn vortojn pri cxi tiu Vivo.
21ܘܢܦܩܘ ܥܕܢ ܫܦܪܐ ܘܥܠܘ ܠܗܝܟܠܐ ܘܡܠܦܝܢ ܗܘܘ ܪܒ ܟܗܢܐ ܕܝܢ ܘܐܝܠܝܢ ܕܥܡܗ ܩܪܘ ܠܚܒܪܝܗܘܢ ܘܠܩܫܝܫܐ ܕܐܝܤܪܝܠ ܘܫܕܪܘ ܠܒܝܬ ܐܤܝܪܐ ܕܢܝܬܘܢ ܐܢܘܢ ܠܫܠܝܚܐ ܀
21Kaj tion auxdinte, ili eniris cxe la tagigxo en la templon kaj ekinstruis. Sed venis la cxefpastro, kaj tiuj, kiuj estis kun li, kaj kunvokis la sinedrion kaj la tutan senaton de la Izraelidoj, kaj sendis al la malliberejo, por ilin venigi.
22ܘܟܕ ܐܙܠܘ ܐܝܠܝܢ ܕܐܫܬܕܪܘ ܡܢܗܘܢ ܠܐ ܐܫܟܚܘ ܐܢܘܢ ܒܝܬ ܐܤܝܪܐ ܘܗܦܟܘ ܐܬܘ ܀
22Sed la oficistoj venis, kaj ne trovis ilin en la karcero, kaj ili revenis kaj rakontis,
23ܐܡܪܝܢ ܐܫܟܚܢ ܒܝܬ ܐܤܝܪܐ ܕܐܚܝܕ ܙܗܝܪܐܝܬ ܘܐܦ ܠܢܛܘܪܐ ܕܩܝܡܝܢ ܥܠ ܬܪܥܐ ܘܦܬܚܢ ܘܐܢܫ ܠܐ ܐܫܟܚܢ ܬܡܢ ܀
23dirante:Ni ja trovis la malliberejon sxlosita tute fortike, kaj la gardistojn starantaj antaux la pordoj; sed malferminte, ni trovis interne neniun.
24ܘܟܕ ܫܡܥܘ ܗܠܝܢ ܡܠܐ ܪܒܝ ܟܗܢܐ ܘܐܪܟܘܢܐ ܕܗܝܟܠܐ ܬܘܝܪܝܢ ܗܘܘ ܥܠܝܗܘܢ ܘܡܬܚܫܒܝܢ ܗܘܘ ܕܡܢܐ ܗܝ ܗܕܐ ܀
24Kiam do la kapitano de la templo kaj la cxefpastroj auxdis cxi tiujn vortojn, ili embarasigxis pri ili, kio farigxos el tiu afero.
25ܘܐܬܐ ܐܢܫ ܐܘܕܥ ܐܢܘܢ ܕܗܢܘܢ ܓܒܪܐ ܕܚܒܫܬܘܢ ܒܝܬ ܐܤܝܪܐ ܗܐ ܩܝܡܝܢ ܒܗܝܟܠܐ ܘܡܠܦܝܢ ܠܥܡܐ ܀
25Tiam iu venis, kaj sciigis al ili:Jen la viroj, kiujn vi metis en la karceron, estas en la templo, kaj staras kaj instruas la popolon.
26ܗܝܕܝܢ ܐܙܠܘ ܐܪܟܘܢܐ ܥܡ ܕܚܫܐ ܕܢܝܬܘܢ ܐܢܘܢ ܠܐ ܒܩܛܝܪܐ ܕܚܠܝܢ ܗܘܘ ܓܝܪ ܕܠܡܐ ܢܪܓܘܡ ܐܢܘܢ ܥܡܐ ܀
26Tiam foriris la kapitano kun la oficistoj, kaj alkondukis ilin sen perforto; cxar ili timis la popolon, por ke ili ne estu prijxetitaj per sxtonoj.
27ܘܟܕ ܐܝܬܝܘ ܐܢܘܢ ܐܩܝܡܘ ܐܢܘܢ ܩܕܡ ܟܠܗ ܟܢܫܐ ܘܐܩܦ ܗܘܐ ܪܒ ܟܗܢܐ ܠܡܐܡܪ ܠܗܘܢ ܀
27Kaj oni alkondukis ilin kaj starigis ilin antaux la sinedrio. Kaj la cxefpastro ilin demandis,
28ܠܐ ܗܘܐ ܡܦܩܕ ܦܩܕܢ ܗܘܝܢ ܠܟܘܢ ܕܠܐܢܫ ܠܐ ܬܠܦܘܢ ܒܫܡܐ ܗܢܐ ܐܢܬܘܢ ܕܝܢ ܗܐ ܡܠܝܬܘܢܗ ܠܐܘܪܫܠܡ ܡܢ ܝܘܠܦܢܟܘܢ ܘܨܒܝܢ ܐܢܬܘܢ ܕܬܝܬܘܢ ܥܠܝܢ ܕܡܗ ܕܓܒܪܐ ܗܢܐ ܀
28dirante:Ni severe ordonis al vi, ke vi ne instruu en cxi tiu nomo; kaj jen vi plenigis Jerusalemon per via instruado, kaj intencas survenigi sur nin la sangon de tiu homo.
29ܥܢܐ ܫܡܥܘܢ ܥܡ ܫܠܝܚܐ ܘܐܡܪ ܠܗܘܢ ܠܐܠܗܐ ܘܠܐ ܠܡܬܛܦܤܘ ܝܬܝܪ ܡܢ ܕܠܒܢܝܢܫܐ ܀
29Tiam Petro kaj la apostoloj responde diris:Oni devas obei Dion prefere ol homojn.
30ܐܠܗܐ ܕܐܒܗܬܢ ܐܩܝܡ ܠܝܫܘܥ ܐܝܢܐ ܕܐܢܬܘܢ ܩܛܠܬܘܢ ܟܕ ܬܠܝܬܘܢܝܗܝ ܥܠ ܩܝܤܐ ܀
30La Dio de niaj patroj levis Jesuon, kiun vi pereigis, pendigante lin sur lignajxo.
31ܠܗ ܠܗܢܐ ܐܩܝܡ ܐܠܗܐ ܪܫܐ ܘܡܚܝܢܐ ܘܐܪܝܡܗ ܒܝܡܝܢܗ ܐܝܟ ܕܢܬܠ ܬܝܒܘܬܐ ܘܫܘܒܩܢ ܚܛܗܐ ܠܐܝܤܪܝܠ ܀
31Lin altigis Dio per Sia dekstra mano, por esti Estro kaj Savanto, por doni al Izrael penton kaj pardonadon de pekoj.
32ܘܚܢܢ ܤܗܕܐ ܚܢܢ ܕܡܠܐ ܗܠܝܢ ܘܪܘܚܐ ܕܩܘܕܫܐ ܗܘ ܕܝܗܒ ܐܠܗܐ ܠܐܝܠܝܢ ܕܡܗܝܡܢܝܢ ܒܗ ܀
32Kaj ni estas atestantoj de cxi tiuj vortoj, kiel ankaux estas la Sankta Spirito, kiun Dio donis al tiuj, kiuj Lin obeas.
33ܘܟܕ ܫܡܥܘ ܗܘܘ ܗܠܝܢ ܡܠܐ ܡܬܓܘܙܠܝܢ ܗܘܘ ܒܪܘܓܙܐ ܘܡܬܚܫܒܝܢ ܗܘܘ ܠܡܩܛܠ ܐܢܘܢ ܀
33Kaj ili, auxdinte tion, estis pikitaj en la koro, kaj ili konsiligxis, por pereigi ilin.
34ܘܩܡ ܗܘܐ ܚܕ ܡܢ ܦܪܝܫܐ ܕܫܡܗ ܗܘܐ ܓܡܠܝܐܝܠ ܡܠܦ ܢܡܘܤܐ ܘܡܝܩܪ ܡܢ ܟܠܗ ܥܡܐ ܘܦܩܕ ܕܢܦܩܘܢ ܐܢܘܢ ܠܫܠܝܚܐ ܠܒܪ ܥܕܢܐ ܙܥܘܪܐ ܀
34Sed unu Fariseo, nomata Gamaliel, legxinstruisto honorata cxe la tuta popolo, ekstaris en la sinedrio, kaj ordonis, ke oni eksteren forigu la homojn por kelka tempo.
35ܘܐܡܪ ܠܗܘܢ ܓܒܪܐ ܒܢܝ ܐܝܤܪܝܠ ܐܙܕܗܪܘ ܒܢܦܫܟܘܢ ܘܚܙܘ ܡܢܐ ܘܠܐ ܠܟܘܢ ܠܡܥܒܕ ܥܠ ܗܠܝܢ ܐܢܫܐ ܀
35Kaj li diris al ili:Izraelidoj, estu singardaj rilate al cxi tiuj homoj pri tio, kion vi celas fari.
36ܡܢ ܩܕܡ ܓܝܪ ܗܢܐ ܙܒܢܐ ܩܡ ܗܘܐ ܬܘܕܐ ܘܐܡܪ ܥܠ ܢܦܫܗ ܕܡܕܡ ܗܘ ܪܒ ܘܐܙܠܘ ܒܬܪܗ ܐܝܟ ܐܪܒܥܡܐܐ ܓ ܒܪܝܢ ܘܗܘ ܐܬܩܛܠ ܘܐܝܠܝܢ ܕܐܙܠܝܢ ܗܘܘ ܒܬܪܗ ܐܬܒܕܪܘ ܘܗܘܘ ܐܝܟ ܠܐ ܡܕܡ ܀
36CXar antaux cxi tiuj tagoj levigxis Teuxdas, dirante, ke li estas ia persono; kaj al li aligxis nombro da viroj, cxirkaux kvarcent; kaj li pereis; kaj cxiuj, kiuj lin obeis, dispeligxis kaj nuligxis.
37ܘܩܡ ܡܢ ܒܬܪܗ ܝܗܘܕܐ ܓܠܝܠܝܐ ܒܝܘܡܬܐ ܕܡܬܟܬܒܝܢ ܗܘܘ ܐܢܫܐ ܒܟܤܦ ܪܫܐ ܘܐܤܛܝ ܥܡܐ ܤܓܝܐܐ ܒܬܪܗ ܘܗܘ ܡܝܬ ܘܟܠܗܘܢ ܐܝܠܝܢ ܕܐܙܠܝܢ ܗܘܘ ܒܬܪܗ ܐܬܒܕܪܘ ܀
37Post tiu levigxis Judas, Galileano, en la tagoj de la registrado, kaj fortiris post si homojn; li ankaux pereis, kaj cxiuj, kiuj lin obeis, dispeligxis.
38ܘܗܫܐ ܐܡܪ ܐܢܐ ܠܟܘܢ ܦܪܘܩܘ ܠܟܘܢ ܡܢ ܗܠܝܢ ܐܢܫܐ ܘܫܒܘܩܘ ܠܗܘܢ ܕܐܢ ܗܘ ܕܡܢ ܒܢܝܢܫܐ ܐܝܬܝܗ ܗܕܐ ܡܚܫܒܬܐ ܘܗܢܐ ܥܒܕܐ ܡܫܬܪܝܢ ܘܥܒܪܝܢ ܀
38Kaj nun mi diras al vi:Detenu vin de cxi tiuj homoj, kaj lasu ilin; cxar, se cxi tiu intenco aux cxi tiu laboro estas de homoj, gxi renversigxos;
39ܐܢ ܕܝܢ ܡܢ ܐܠܗܐ ܗܘ ܠܐ ܡܛܝܐ ܒܐܝܕܝܟܘܢ ܕܬܒܛܠܘܢܝܗܝ ܕܠܡܐ ܬܫܬܟܚܘܢ ܠܟܘܢ ܕܠܘܩܒܠ ܐܠܗܐ ܩܝܡܝܢ ܐܢܬܘܢ ܀
39sed se gxi estas de Dio, vi ilin ne povos renversi; aux eble iel vi trovigxos batalantaj kontraux Dio.
40ܘܐܬܛܦܝܤܘ ܠܗ ܘܩܪܘ ܐܢܘܢ ܠܫܠܝܚܐ ܘܢܓܕܘ ܐܢܘܢ ܘܦܩܕܘ ܐܢܘܢ ܕܠܐ ܢܗܘܘܢ ܡܡܠܠܝܢ ܒܫܡܐ ܕܝܫܘܥ ܘܫܪܘ ܐܢܘܢ ܀
40Kaj ili konsentis kun li; kaj alvokinte la apostolojn kaj batinte ilin, ili ordonis, ke ili ne parolu en la nomo de Jesuo, kaj liberigis ilin.
41ܘܢܦܩܘ ܡܢ ܩܕܡܝܗܘܢ ܟܕ ܚܕܝܢ ܕܫܘܘ ܗܘܘ ܡܛܠ ܫܡܐ ܕܢܨܛܥܪܘܢ ܀
41Sed ili foriris de antaux la sinedrio, gxojante, ke ili estis jugxitaj indaj suferi malhonoron pro la Nomo.
42ܘܠܐ ܫܠܝܢ ܗܘܘ ܟܠܝܘܡ ܠܡܠܦܘ ܒܗܝܟܠܐ ܘܒܒܝܬܐ ܘܠܡܤܒܪܘ ܥܠ ܡܪܢ ܝܫܘܥ ܡܫܝܚܐ ܀
42Kaj cxiutage en la templo kaj dome ili ne cxesis instrui kaj prediki Jesuon, la Kriston.