Syriac: NT

Esperanto

Acts

7

1ܘܫܐܠܗ ܪܒ ܟܗܢܐ ܕܐܢ ܗܘ ܕܗܠܝܢ ܗܟܢܐ ܐܢܝܢ ܀
1Tiam diris la cxefpastro:CXu cxi tiuj aferoj estas tiel?
2ܗܘ ܕܝܢ ܐܡܪ ܓܒܪܐ ܐܚܝܢ ܘܐܒܗܬܢ ܫܡܥܘ ܐܠܗܐ ܕܬܫܒܘܚܬܐ ܐܬܚܙܝ ܠܐܒܘܢ ܐܒܪܗܡ ܟܕ ܐܝܬܘܗܝ ܗܘܐ ܒܝܬ ܢܗܪܝܢ ܥܕ ܠܐ ܢܐܬܐ ܢܥܡܪ ܒܚܪܢ ܀
2Kaj tiu diris: Fratoj kaj patroj, auxskultu. La Dio de gloro aperis al nia patro Abraham, kiam li estis en Mezopotamio, antaux ol li logxis en HXaran,
3ܘܐܡܪ ܗܘܐ ܠܗ ܕܦܘܩ ܡܢ ܐܪܥܟ ܘܡܢ ܠܘܬ ܒܢܝ ܛܘܗܡܟ ܘܬܐ ܠܐܪܥܐ ܐܝܕܐ ܕܐܚܘܝܟ ܀
3kaj diris al li:Iru el via lando kaj de via parencaro, kaj venu en tiun landon, kiun Mi montros al vi.
4ܘܗܝܕܝܢ ܢܦܩ ܐܒܪܗܡ ܡܢ ܐܪܥܐ ܕܟܠܕܝܐ ܘܐܬܐ ܥܡܪ ܒܚܪܢ ܘܡܢ ܬܡܢ ܟܕ ܡܝܬ ܐܒܘܗܝ ܫܢܝܗ ܐܠܗܐ ܠܐܪܥܐ ܗܕܐ ܕܒܗ ܥܡܪܝܢ ܐܢܬܘܢ ܝܘܡܢܐ ܀
4Tiam li iris el la lando de la HXaldeoj, kaj logxis en HXaran; kaj el tie, post la morto de lia patro, Li translogxigis lin en cxi tiun landon, kie vi nun logxas;
5ܘܠܐ ܝܗܒ ܠܗ ܝܪܬܘܬܐ ܒܗ ܐܦ ܠܐ ܕܘܪܟܬܐ ܕܪܓܠܐ ܘܐܫܬܘܕܝ ܗܘܐ ܕܢܬܠܝܗ ܠܗ ܐܝܟ ܕܠܡܐܪܬܗ ܠܗ ܘܠܙܪܥܗ ܟܕ ܠܝܬ ܗܘܐ ܠܗ ܒܪܐ ܀
5kaj Li donis al li nenian heredajxon en gxi, ecx ne piedspacon, sed Li promesis doni gxin al li por posedajxo kaj al lia idaro post li, kiam li ankoraux ne havis infanon.
6ܘܡܠܠ ܗܘܐ ܥܡܗ ܐܠܗܐ ܟܕ ܐܡܪ ܠܗ ܕܢܗܘܐ ܙܪܥܟ ܬܘܬܒܐ ܒܐܪܥܐ ܢܘܟܪܝܬܐ ܘܢܫܥܒܕܘܢܝܗܝ ܘܢܒܐܫܘܢ ܠܗ ܐܪܒܥܡܐܐ ܫܢܝܢ ܀
6Kaj Dio parolis jene:ke lia idaro logxos en fremda lando, kaj ke oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj.
7ܘܠܥܡܐ ܕܢܦܠܚܘܢ ܥܒܕܘܬܐ ܐܕܘܢܝܘܗܝ ܐܢܐ ܐܡܪ ܐܠܗܐ ܘܡܢ ܒܬܪ ܗܠܝܢ ܢܦܩܘܢ ܘܢܦܠܚܘܢ ܠܝ ܒܐܬܪܐ ܗܢܐ ܀
7Kaj la popolon, cxe kiu ili estos sklavoj, Mi jugxos, diris Dio; kaj poste ili eliros kaj faros servon al Mi sur cxi tiu loko.
8ܘܝܗܒ ܠܗ ܕܝܬܩܐ ܕܓܙܘܪܬܐ ܘܗܝܕܝܢ ܐܘܠܕ ܠܐܝܤܚܩ ܘܓܙܪܗ ܒܝܘܡܐ ܬܡܝܢܝܐ ܘܐܝܤܚܩ ܐܘܠܕ ܠܝܥܩܘܒ ܘܝܥܩܘܒ ܐܘܠܕ ܠܬܪܥܤܪ ܐܒܗܬܢ ܀
8Kaj Li donis al li la interligon de cirkumcido; kaj tiel Abraham naskigis Isaakon kaj cirkumcidis lin en la oka tago, kaj Isaak naskigis Jakobon, kaj Jakob la dek du patriarkojn.
9ܘܗܢܘܢ ܐܒܗܬܢ ܛܢܘ ܒܝܘܤܦ ܘܙܒܢܘܗܝ ܠܡܨܪܝܢ ܘܐܠܗܐ ܥܡܗ ܗܘܐ ܀
9Kaj la patriarkoj, enviante Jozefon, lin vendis en Egiptujon; kaj Dio estis kun li,
10ܘܦܪܩܗ ܗܘܐ ܡܢ ܟܠܗܘܢ ܐܘܠܨܢܘܗܝ ܘܝܗܒ ܠܗ ܛܝܒܘܬܐ ܘܚܟܡܬܐ ܩܕܡ ܦܪܥܘܢ ܡܠܟܐ ܕܡܨܪܝܢ ܘܐܩܝܡܗ ܪܫܐ ܥܠ ܡܨܪܝܢ ܘܥܠ ܒܝܬܗ ܟܠܗ ܀
10kaj liberigis lin el cxiuj liaj suferoj, kaj donis al li favoron kaj sagxecon antaux Faraono, regxo de Egiptujo; kaj cxi tiu estrigis lin super Egiptujo kaj super lia tuta domo.
11ܘܗܘܐ ܟܦܢܐ ܘܐܘܠܨܢܐ ܪܒܐ ܒܟܠܗ ܡܨܪܝܢ ܘܒܐܪܥܐ ܕܟܢܥܢ ܘܠܝܬ ܗܘܐ ܠܗܘܢ ܠܡܤܒܥ ܠܐܒܗܬܢ ܀
11Kaj venis malsato sur la tutan landon Egiptujon kaj Kanaanon, kaj granda sufero; kaj niaj patroj ne trovis nutrajxon.
12ܘܟܕ ܫܡܥ ܝܥܩܘܒ ܕܐܝܬ ܥܒܘܪܐ ܒܡܨܪܝܢ ܫܕܪ ܗܘܐ ܠܐܒܗܬܢ ܠܘܩܕܡ ܀
12Sed kiam Jakob auxdis, ke estas greno en Egiptujo, li sendis unue niajn patrojn.
13ܘܟܕ ܐܙܠܘ ܕܬܪܬܝܢ ܙܒܢܝܢ ܐܘܕܥ ܝܘܤܦ ܢܦܫܗ ܠܐܚܘܗܝ ܘܐܬܝܕܥ ܠܦܪܥܘܢ ܛܘܗܡܗ ܕܝܘܤܦ ܀
13Kaj la duan fojon Jozef rekonatigxis al siaj fratoj, kaj la gento de Jozef estis montrita al Faraono.
14ܘܫܕܪ ܗܘܐ ܝܘܤܦ ܘܐܝܬܝܗ ܠܐܒܘܗܝ ܝܥܩܘܒ ܘܠܟܠܗ ܛܘܗܡܗ ܘܗܘܝܢ ܗܘܘ ܒܡܢܝܢܐ ܫܒܥܝܢ ܘܚܡܫ ܢܦܫܢ ܀
14Kaj Jozef sendis, kaj alvokis sian patron Jakob, kaj la tutan parencaron, sepdek kvin animojn.
15ܘܢܚܬ ܝܥܩܘܒ ܠܡܨܪܝܢ ܘܡܝܬ ܬܡܢ ܗܘ ܘܐܒܗܬܢ ܀
15Kaj Jakob venis en Egiptujon, kaj mortis li mem kaj niaj patroj;
16ܘܐܫܬܢܝ ܠܫܟܝܡ ܘܐܬܬܤܝܡ ܒܩܒܪܐ ܕܙܒܢ ܗܘܐ ܐܒܪܗܡ ܒܟܤܦܐ ܡܢ ܒܢܝ ܚܡܘܪ ܀
16kaj ili estis transportitaj al SXehxem kaj metitaj en la tombon, kiun Abraham acxetis por prezo argxenta de la filoj de HXamor en SXehxem.
17ܘܟܕ ܡܛܝ ܗܘܐ ܙܒܢܐ ܕܡܕܡ ܕܐܫܬܘܕܝ ܗܘܐ ܒܡܘܡܬܐ ܐܠܗܐ ܠܐܒܪܗܡ ܤܓܝ ܗܘܐ ܥܡܐ ܘܬܩܦ ܒܡܨܪܝܢ ܀
17Sed kiam alproksimigxis la tempo de la promeso, kiun Dio jxuris al Abraham, la popolo diskreskis kaj multigxis en Egiptujo,
18ܥܕܡܐ ܕܩܡ ܡܠܟܐ ܐܚܪܢܐ ܥܠ ܡܨܪܝܢ ܐܝܢܐ ܕܠܐ ܝܕܥ ܗܘܐ ܠܗ ܠܝܘܤܦ ܀
18gxis aperis alia regxo, kiu ne konis Jozefon.
19ܘܐܨܛܢܥ ܥܠ ܛܘܗܡܢ ܘܐܒܐܫ ܠܐܒܗܬܢ ܘܦܩܕ ܕܢܗܘܘܢ ܡܫܬܕܝܢ ܝܠܘܕܝܗܘܢ ܕܠܐ ܢܚܘܢ ܀
19Tiu agis ruze kontraux nia gento, kaj premis niajn patrojn tiel, ke ili eljxetis siajn infanojn, por ke ili ne vivadu.
20ܒܗ ܒܙܒܢܐ ܗܘ ܐܬܝܠܕ ܡܘܫܐ ܘܪܚܝܡ ܗܘܐ ܠܐܠܗܐ ܘܐܬܪܒܝ ܝܪܚܐ ܬܠܬܐ ܒܝܬ ܐܒܘܗܝ ܀
20En tiu tempo Moseo naskigxis, kaj estis eksterordinare bela; kaj li estis nutrata tri monatojn en la domo de sia patro;
21ܘܟܕ ܐܫܬܕܝ ܡܢ ܐܡܗ ܐܫܟܚܬܗ ܒܪܬ ܦܪܥܘܢ ܘܪܒܝܬܗ ܠܗ ܠܒܪܐ ܀
21kaj kiam oni lin eljxetis, prenis lin la filino de Faraono kaj lin nutris kiel sian filon.
22ܘܐܬܪܕܝ ܡܘܫܐ ܒܟܠܗ ܚܟܡܬܐ ܕܡܨܪܝܐ ܘܥܬܝܕ ܗܘܐ ܒܡܠܘܗܝ ܘܐܦ ܒܥܒܕܘܗܝ ܀
22Kaj Moseo estis instruita en la tuta sagxeco de la Egiptoj, kaj estis potenca per siaj vortoj kaj agoj.
23ܘܟܕ ܗܘܐ ܒܪ ܐܪܒܥܝܢ ܫܢܝܢ ܤܠܩ ܗܘܐ ܥܠ ܠܒܗ ܕܢܤܥܘܪ ܠܐܚܘܗܝ ܒܢܝ ܐܝܤܪܝܠ ܀
23Sed kiam li jam havis la agxon de kvardek jaroj, venis en lian koron la penso viziti siajn fratojn, la Izraelidojn.
24ܘܚܙܐ ܠܚܕ ܡܢ ܒܢܝ ܫܪܒܬܗ ܕܡܬܕܒܪ ܒܩܛܝܪܐ ܘܬܒܥܗ ܘܥܒܕ ܠܗ ܕܝܢܐ ܘܩܛܠܗ ܠܡܨܪܝܐ ܗܘ ܕܡܤܟܠ ܗܘܐ ܒܗ ܀
24Kaj vidinte unu el ili suferi maljustecon, li defendis kaj vengxis la premiton, batante la Egipton;
25ܘܤܒܪ ܕܡܤܬܟܠܝܢ ܐܚܘܗܝ ܒܢܝ ܐܝܤܪܝܠ ܕܐܠܗܐ ܒܐܝܕܗ ܝܗܒ ܠܗܘܢ ܦܘܪܩܢܐ ܘܠܐ ܐܤܬܟܠܘ ܀
25kaj li supozis, ke liaj fratoj komprenos, ke Dio per lia mano donas al ili savon, sed ili ne komprenis.
26ܘܠܝܘܡܐ ܐܚܪܢܐ ܐܬܚܙܝ ܠܗܘܢ ܟܕ ܢܨܝܢ ܗܢܘܢ ܚܕ ܥܡ ܚܕ ܘܡܦܝܤ ܗܘܐ ܠܗܘܢ ܕܢܫܬܝܢܘܢ ܟܕ ܐܡܪ ܓܒܪܐ ܐܚܐ ܐܢܬܘܢ ܡܛܠ ܡܢܐ ܡܤܟܠܝܢ ܐܢܬܘܢ ܚܕ ܒܚܕ ܀
26Kaj en la sekvanta tago li aperis al ili, dum ili malpacis, kaj li deziris repacigi ilin, dirante:Ho viroj, vi estas fratoj; kial vi malbonfaras unu al alia?
27ܗܘ ܕܝܢ ܕܡܤܟܠ ܗܘܐ ܒܚܒܪܗ ܕܚܩܗ ܡܢ ܠܘܬܗ ܘܐܡܪ ܠܗ ܡܢܘ ܐܩܝܡܟ ܥܠܝܢ ܪܫܐ ܘܕܝܢܐ ܀
27Sed la ofendanto de sia proksimulo forpusxis lin, dirante:Kiu faris vin estro kaj jugxanto super ni?
28ܕܠܡܐ ܠܡܩܛܠܢܝ ܒܥܐ ܐܢܬ ܐܝܟ ܕܩܛܠܬ ܐܬܡܠܝ ܠܡܨܪܝܐ ܀
28CXu vi celas mortigi min, kiel vi mortigis la Egipton hieraux?
29ܘܥܪܩ ܡܘܫܐ ܒܡܠܬܐ ܗܕܐ ܘܗܘܐ ܬܘܬܒܐ ܒܐܪܥܐ ܕܡܕܝܢ ܘܗܘܘ ܠܗ ܬܪܝܢ ܒܢܝܢ ܀
29Kaj cxe tiu parolo Moseo forkuris kaj eklogxis en la lando Midjana, kie li naskigis du filojn.
30ܘܟܕ ܡܠܝ ܠܗ ܬܡܢ ܐܪܒܥܝܢ ܫܢܝܢ ܐܬܚܙܝ ܠܗ ܒܡܕܒܪܐ ܕܛܘܪ ܤܝܢܝ ܡܠܐܟܗ ܕܡܪܝܐ ܒܢܘܪܐ ܕܝܩܕܐ ܒܤܢܝܐ ܀
30Kaj post paso de kvardek jaroj angxelo aperis al li en la dezerto apud monto Sinaj, en flama fajro en arbetajxo.
31ܘܟܕ ܚܙܐ ܡܘܫܐ ܐܬܕܡܪ ܒܚܙܘܐ ܘܟܕ ܐܬܩܪܒ ܕܢܚܙܐ ܐܡܪ ܠܗ ܡܪܝܐ ܒܩܠܐ ܀
31Kaj kiam Moseo gxin vidis, li miris pri la fenomeno; kaj kiam li alproksimigxis, por rigardi, venis al li vocxo de la Eternulo:
32ܐܢܐ ܐܢܐ ܐܠܗܐ ܕܐܒܗܝܟ ܐܠܗܗ ܕܐܒܪܗܡ ܘܕܐܝܤܚܩ ܘܕܝܥܩܘܒ ܘܟܕ ܪܬܝܬ ܗܘܐ ܡܘܫܐ ܠܐ ܡܡܪܚ ܗܘܐ ܕܢܚܘܪ ܒܚܙܘܐ ܀
32Mi estas la Dio de viaj patroj, la Dio de Abraham, kaj de Isaak, kaj de Jakob. Kaj Moseo tremis, kaj ne kuragxis rigardi.
33ܘܐܡܪ ܠܗ ܡܪܝܐ ܫܪܝ ܡܤܢܝܟ ܡܢ ܪܓܠܝܟ ܐܪܥܐ ܓܝܪ ܕܩܐܡ ܐܢܬ ܒܗ ܩܕܝܫܐ ܗܝ ܀
33Kaj la Eternulo diris al li:Deprenu la sxuojn de viaj piedoj; cxar la loko, sur kiu vi staras, estas tero sankta.
34ܡܚܙܐ ܚܙܝܬ ܐܘܠܨܢܗ ܕܥܡܝ ܕܒܡܨܪܝܢ ܘܬܢܚܬܗ ܫܡܥܬ ܘܢܚܬܬ ܕܐܦܪܘܩ ܐܢܘܢ ܘܗܫܐ ܬܐ ܐܫܕܪܟ ܠܡܨܪܝܢ ܀
34Mi rigardis, kaj vidis la mizeron de Mia popolo, kiu estas en Egiptujo, kaj Mi auxdis gxian gxemadon, kaj Mi malsupreniris, por savi gxin; venu do, kaj Mi vin sendos en Egiptujon.
35ܠܗܢܐ ܡܘܫܐ ܕܟܦܪܘ ܒܗ ܟܕ ܐܡܪܝܢ ܕܡܢܘ ܐܩܝܡܟ ܥܠܝܢ ܪܫܐ ܘܕܝܢܐ ܠܗ ܠܗܢܐ ܐܠܗܐ ܪܫܐ ܘܦܪܘܩܐ ܫܕܪ ܠܗܘܢ ܒܐܝܕܝ ܡܠܐܟܐ ܗܘ ܕܐܬܚܙܝ ܠܗ ܒܤܢܝܐ ܀
35Tiun Moseon, kiun ili malakceptis, dirante:Kiu faris vin estro kaj jugxanto? tiun Dio sendis, por esti estro kaj savanto, per la mano de la angxelo, kiu aperis al li en la arbetajxo.
36ܗܢܘ ܕܐܦܩ ܐܢܘܢ ܟܕ ܥܒܕ ܐܬܘܬܐ ܘܬܕܡܪܬܐ ܘܓܒܪܘܬܐ ܒܐܪܥܐ ܕܡܨܪܝܢ ܘܒܝܡܐ ܕܤܘܦ ܘܒܡܕܒܪܐ ܫܢܝܢ ܐܪܒܥܝܢ ܀
36Tiu elkondukis ilin, farinte mirindajxojn kaj signojn en Egiptujo, kaj en la Rugxa Maro, kaj en la dezerto dum kvardek jaroj.
37ܗܢܘ ܡܘܫܐ ܗܘ ܕܐܡܪ ܠܒܢܝ ܐܝܤܪܝܠ ܕܢܒܝܐ ܢܩܝܡ ܠܟܘܢ ܡܪܝܐ ܐܠܗܐ ܡܢ ܐܚܝܟܘܢ ܐܟܘܬܝ ܠܗ ܬܫܡܥܘܢ ܀
37GXi estis tiu Moseo, kiu diris al la Izraelidoj:Profeton el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio.
38ܗܢܘ ܕܗܘܐ ܒܟܢܘܫܬܐ ܒܡܕܒܪܐ ܥܡ ܡܠܐܟܐ ܗܘ ܕܡܠܠ ܗܘܐ ܥܡܗ ܘܥܡ ܐܒܗܬܢ ܒܛܘܪܐ ܕܤܝܢܝ ܘܗܘܝܘ ܕܩܒܠ ܡܠܐ ܚܝܬܐ ܕܠܢ ܢܬܠ ܀
38Li estis tiu, kiu estis en la komunumo en la dezerto kun la angxelo, kiu parolis kun li sur la monto Sinaj, kaj estis kun niaj patroj; kaj ricevis vivajn orakolojn, por doni al ni;
39ܘܠܐ ܨܒܘ ܠܡܬܕܢܝܘ ܠܗ ܐܒܗܬܢ ܐܠܐ ܫܒܩܘܗܝ ܘܒܠܒܘܬܗܘܢ ܗܦܟܘ ܠܗܘܢ ܠܡܨܪܝܢ ܀
39al tiu niaj patroj ne volis esti obeemaj, sed forpusxis lin, kaj returnigxis en sia koro al Egiptujo,
40ܟܕ ܐܡܪܝܢ ܠܐܗܪܘܢ ܥܒܕ ܠܢ ܐܠܗܐ ܕܢܐܙܠܘܢ ܩܕܡܝܢ ܡܛܠ ܕܗܢܐ ܡܘܫܐ ܕܐܦܩܢ ܡܢ ܐܪܥܐ ܕܡܨܪܝܢ ܠܐ ܝܕܥܝܢ ܚܢܢ ܡܢܐ ܗܘܝܗܝ ܀
40dirante al Aaron:Faru al ni diojn, kiuj irus antaux ni; cxar pri tiu Moseo, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio okazis al li.
41ܘܥܒܕܘ ܠܗܘܢ ܥܓܠܐ ܒܝܘܡܬܐ ܗܢܘܢ ܘܕܒܚܘ ܕܒܚܐ ܠܦܬܟܪܐ ܘܡܬܒܤܡܝܢ ܗܘܘ ܒܥܒܕ ܐܝܕܝܗܘܢ ܀
41Kaj ili faris bovidon en tiuj tagoj, kaj alportis oferon al la idolo, kaj gxojis pri la faritajxo de siaj manoj.
42ܘܗܦܟ ܐܠܗܐ ܘܐܫܠܡ ܐܢܘܢ ܕܢܗܘܘܢ ܦܠܚܝܢ ܠܚܝܠܘܬܐ ܕܫܡܝܐ ܐܝܟ ܕܟܬܝܒ ܒܟܬܒܐ ܕܢܒܝܐ ܠܡܐ ܐܪܒܥܝܢ ܫܢܝܢ ܒܡܕܒܪܐ ܢܟܤܬܐ ܐܘ ܕܒܚܬܐ ܩܪܒܬܘܢ ܠܝ ܒܢܝ ܐܝܤܪܝܠ ܀
42Tiam Dio turnigxis, kaj lasis ilin servi al la armeo de la cxielo, kiel estas skribite en la libro de la profetoj: CXu vi alportis al Mi bucxitajn bestojn kaj oferojn Dum kvardek jaroj en la dezerto, ho domo de Izrael?
43ܐܠܐ ܫܩܠܬܘܢ ܡܫܟܢܗ ܕܡܠܟܘܡ ܘܟܘܟܒܗ ܕܐܠܗܐ ܕܪܦܢ ܕܡܘܬܐ ܕܥܒܕܬܘܢ ܕܬܗܘܘܢ ܤܓܕܝܢ ܠܗܝܢ ܐܫܢܝܟܘܢ ܠܗܠ ܡܢ ܒܒܠ ܀
43Kaj vi portis la tabernaklon de Molehx Kaj la stelon de la dio Refan, La figurajxojn, kiujn vi faris, por adorklinigxi al ili; Kaj Mi elpatrujigos vin preter Babelon.
44ܗܐ ܡܫܟܢܐ ܕܤܗܕܘܬܐ ܕܐܒܗܬܢ ܒܡܕܒܪܐ ܐܝܬܘܗܝ ܗܘܐ ܐܝܟ ܡܐ ܕܦܩܕ ܗܘ ܕܡܠܠ ܥܡ ܡܘܫܐ ܠܡܥܒܕܗ ܒܕܡܘܬܐ ܕܚܘܝܗ ܀
44Kun niaj patroj en la dezerto estis la tabernaklo de atesto, kiel ordonis Tiu, kiu parolis al Moseo, ke li konstruu gxin laux la modelo, kiun li vidis.
45ܘܠܗ ܠܗܢܐ ܡܫܟܢܐ ܐܦ ܡܥܠܘ ܐܥܠܘܗܝ ܐܒܗܬܢ ܥܡ ܝܫܘܥ ܠܐܪܥܐ ܕܝܗܒ ܠܗܘܢ ܐܠܗܐ ܝܘܪܬܢܐ ܡܢ ܥܡܡܐ ܗܢܘܢ ܕܫܕܐ ܡܢ ܩܕܡܝܗܘܢ ܘܐܬܝܒܠ ܥܕܡܐ ܠܝܘܡܘܗܝ ܕܕܘܝܕ ܀
45GXin ankaux niaj patroj siavice enportis kun Josuo, kiam ili eniris en la posedajxon de la nacioj, kiujn Dio forpusxis antaux niaj patroj, gxis la tagoj de David;
46ܗܘ ܕܐܫܟܚ ܪܚܡܐ ܩܕܡܘܗܝ ܕܐܠܗܐ ܘܫܐܠ ܕܢܫܟܚ ܡܫܟܢܐ ܠܐܠܗܗ ܕܝܥܩܘܒ ܀
46kiu trovis favoron antaux Dio, kaj petis trovi logxejon por la Dio de Jakob.
47ܫܠܝܡܘܢ ܕܝܢ ܒܢܐ ܠܗ ܒܝܬܐ ܀
47Sed Salomono konstruis por Li domon.
48ܘܡܪܝܡܐ ܠܐ ܫܪܐ ܒܥܒܕ ܐܝܕܝܐ ܐܝܟ ܕܐܡܪ ܢܒܝܐ ܀
48Tamen la Plejaltulo ne logxas en manfaritaj temploj, kiel diris la profeto:
49ܕܫܡܝܐ ܟܘܪܤܝ ܘܐܪܥܐ ܟܘܒܫܐ ܕܬܚܝܬ ܪܓܠܝ ܐܝܢܘ ܒܝܬܐ ܕܬܒܢܘܢ ܠܝ ܐܡܪ ܡܪܝܐ ܐܘ ܐܝܢܘ ܐܬܪܐ ܕܢܝܚܬܝ ܀
49La cxielo estas Mia trono, Kaj la tero estas Mia piedbenketo; Kian domon vi konstruos por Mi? diras la Eternulo; Kaj kia estas la loko por Mia ripozo?
50ܠܐ ܗܐ ܐܝܕܐ ܕܝܠܝ ܥܒܕܬ ܗܠܝܢ ܟܠܗܝܢ ܀
50CXu ne faris Mia mano cxion tion?
51ܐܘ ܩܫܝܝ ܩܕܠܐ ܘܕܠܐ ܓܙܝܪܝܢ ܒܠܒܗܘܢ ܘܒܡܫܡܥܬܗܘܢ ܐܢܬܘܢ ܒܟܠܙܒܢ ܠܘܩܒܠ ܪܘܚܐ ܕܩܘܕܫܐ ܩܝܡܝܢ ܐܢܬܘܢ ܐܝܟ ܐܒܗܝܟܘܢ ܐܦ ܐܢܬܘܢ ܀
51Vi malmolnukaj, vi necirkumciditaj je koro kaj oreloj, vi cxiam rezistas al la Sankta Spirito; kiel viaj patroj, tiel ankaux vi.
52ܠܐܝܢܐ ܓܝܪ ܡܢ ܢܒܝܐ ܕܠܐ ܪܕܦܘ ܘܩܛܠܘ ܐܒܗܝܟܘܢ ܠܐܝܠܝܢ ܕܩܕܡܘ ܒܕܩܘ ܥܠ ܡܐܬܝܬܗ ܕܙܕܝܩܐ ܗܘ ܕܐܢܬܘܢ ܐܫܠܡܬܘܢ ܘܩܛܠܬܘܢܝܗܝ ܀
52Kiun el la profetoj viaj patroj ne persekutis? kaj ili mortigis tiujn, kiuj antauxmontris pri la alveno de la Justulo, de kiu vi nun farigxis la perfidintoj kaj mortigintoj;
53ܘܩܒܠܬܘܢ ܢܡܘܤܐ ܒܝܕ ܦܘܩܕܢܐ ܕܡܠܐܟܐ ܘܠܐ ܢܛܪܬܘܢܝܗܝ ܀
53vi, kiuj ricevis la legxon, kiel anoncitan per angxeloj, sed gxin ne observis.
54ܘܟܕ ܫܡܥܘ ܗܘܘ ܗܠܝܢ ܐܬܡܠܝܘ ܚܡܬܐ ܒܢܦܫܗܘܢ ܘܡܚܪܩܝܢ ܗܘܘ ܫܢܝܗܘܢ ܥܠܘܗܝ ܀
54Kaj auxdante tion, ili kolerigxis en la koro, kaj grincigis kontraux li siajn dentojn.
55ܘܗܘ ܟܕ ܡܠܐ ܗܘܐ ܗܝܡܢܘܬܐ ܘܪܘܚܐ ܕܩܘܕܫܐ ܚܪ ܒܫܡܝܐ ܘܚܙܐ ܬܫܒܘܚܬܐ ܕܐܠܗܐ ܘܠܝܫܘܥ ܟܕ ܩܐܡ ܡܢ ܝܡܝܢܐ ܕܐܠܗܐ ܀
55Sed li, plena de la Sankta Spirito, rigardis fikse al la cxielo, kaj vidis la gloron de Dio, kaj Jesuon starantan dekstre de Dio,
56ܘܐܡܪ ܗܐ ܚܙܐ ܐܢܐ ܫܡܝܐ ܟܕ ܦܬܝܚܝܢ ܘܠܒܪܗ ܕܐܢܫܐ ܟܕ ܩܐܡ ܡܢ ܝܡܝܢܐ ܕܐܠܗܐ ܀
56kaj diris:Jen mi vidas la cxielon malfermitan kaj la Filon de homo starantan dekstre de Dio.
57ܘܩܥܘ ܒܩܠܐ ܪܡܐ ܘܤܟܪܘ ܐܕܢܝܗܘܢ ܘܓܙܡܘ ܥܠܘܗܝ ܟܠܗܘܢ ܀
57Sed ili ekkriis per lauxta vocxo, kaj fermis siajn orelojn, kaj kuregis sur lin unuanime,
58ܘܐܚܕܘ ܐܦܩܘܗܝ ܠܒܪ ܡܢ ܡܕܝܢܬܐ ܘܪܓܡܝܢ ܗܘܘ ܠܗ ܘܐܝܠܝܢ ܕܐܤܗܕܘ ܥܠܘܗܝ ܤܡܘ ܢܚܬܝܗܘܢ ܠܘܬ ܪܓܠܘܗܝ ܕܥܠܝܡܐ ܚܕ ܕܡܬܩܪܐ ܫܐܘܠ ܀
58kaj elpelis lin el la urbo, kaj jxetis sur lin sxtonojn; kaj la atestantoj demetis siajn vestojn apud la piedoj de junulo, nomata Sauxlo.
59ܘܪܓܡܝܢ ܗܘܘ ܠܗ ܠܐܤܛܦܢܘܤ ܟܕ ܡܨܠܐ ܘܐܡܪ ܡܪܢ ܝܫܘܥ ܩܒܠ ܪܘܚܝ ܀
59Kaj ili sxtonmortigis Stefanon, vokantan kaj dirantan:Jesuo, Sinjoro, akceptu mian spiriton.
60ܘܟܕ ܤܡ ܒܘܪܟܐ ܩܥܐ ܒܩܠܐ ܪܡܐ ܘܐܡܪ ܡܪܢ ܠܐ ܬܩܝܡ ܠܗܘܢ ܗܕܐ ܚܛܝܬܐ ܘܟܕ ܗܕܐ ܐܡܪ ܫܟܒ ܀
60Kaj li genuigxis, kaj kriis per lauxta vocxo:Sinjoro, ne metu sur ilin cxi tiun pekon. Kaj tion dirinte, li endormigxis.