1ܫܐܘܠ ܕܝܢ ܥܕܟܝܠ ܡܠܐ ܗܘܐ ܠܘܚܡܐ ܘܚܡܬܐ ܕܩܛܠܐ ܥܠ ܬܠܡܝܕܘܗܝ ܕܡܪܢ ܀
1Kaj Sauxlo, ankoraux spirante minacojn kaj mortigon kontraux la discxiploj de la Sinjoro, iris al la cxefpastro,
2ܘܫܐܠ ܠܗ ܐܓܪܬܐ ܡܢ ܪܒ ܟܗܢܐ ܕܢܬܠ ܠܗ ܠܕܪܡܤܘܩ ܠܟܢܘܫܬܐ ܕܐܢ ܗܘ ܕܢܫܟܚ ܕܪܕܝܢ ܒܗܕܐ ܐܘܪܚܐ ܓܒܪܐ ܐܘ ܢܫܐ ܢܐܤܘܪ ܢܝܬܐ ܐܢܘܢ ܠܐܘܪܫܠܡ ܀
2kaj petis de li leterojn al la sinagogoj en Damasko, por ke, se li eble trovos homojn, aligxintajn al la Vojo, cxu virojn aux virinojn, li alkonduku ilin katenitajn al Jerusalem.
3ܘܟܕ ܐܙܠ ܗܘܐ ܘܫܪܝ ܡܡܛܐ ܠܕܪܡܤܘܩ ܡܢ ܬܚܝܬ ܫܠܝܐ ܐܙܠܓ ܗܘܐ ܥܠܘܗܝ ܢܘܗܪܐ ܡܢ ܫܡܝܐ ܀
3Kaj dum li vojagxis, li alproksimigxis al Damasko; kaj subite ekbrilegis cxirkaux li lumo el la cxielo;
4ܘܢܦܠ ܥܠ ܐܪܥܐ ܘܫܡܥ ܩܠܐ ܕܐܡܪ ܠܗ ܫܐܘܠ ܫܐܘܠ ܡܢܐ ܪܕܦ ܐܢܬ ܠܝ ܩܫܐ ܗܘ ܠܟ ܠܡܒܥܛܘ ܠܥܘܩܤܐ ܀
4kaj li falis sur la teron, kaj auxdis vocxon dirantan al li:Sauxlo, Sauxlo, kial vi min persekutas?
5ܥܢܐ ܗܘ ܘܐܡܪ ܡܢ ܐܢܬ ܡܪܝ ܘܡܪܢ ܐܡܪ ܐܢܐ ܐܢܐ ܝܫܘܥ ܢܨܪܝܐ ܗܘ ܕܐܢܬ ܪܕܦ ܐܢܬ ܀
5Kaj li diris:Kiu vi estas, ho Sinjoro? Kaj tiu diris:Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas;
6ܐܠܐ ܩܘܡ ܥܘܠ ܠܡܕܝܢܬܐ ܘܬܡܢ ܢܬܡܠܠ ܥܡܟ ܥܠ ܡܐ ܕܘܠܐ ܠܟ ܠܡܥܒܕ ܀
6sed levigxu, kaj eniru en la urbon, kaj estos dirite al vi, kion vi devas fari.
7ܘܓܒܪܐ ܕܐܙܠܝܢ ܗܘܘ ܥܡܗ ܒܐܘܪܚܐ ܩܝܡܝܢ ܗܘܘ ܟܕ ܬܡܝܗܝܢ ܡܛܠ ܕܩܠܐ ܒܠܚܘܕ ܫܡܥܝܢ ܗܘܘ ܐܢܫ ܕܝܢ ܠܐ ܡܬܚܙܐ ܗܘܐ ܠܗܘܢ ܀
7Kaj liaj kunvojagxantoj staris mutaj, auxdante la vocxon, sed vidante neniun.
8ܘܩܡ ܫܐܘܠ ܡܢ ܐܪܥܐ ܘܠܐ ܡܬܚܙܐ ܗܘܐ ܠܗ ܡܕܡ ܟܕ ܥܝܢܘܗܝ ܦܬܝܚܢ ܗܘܝ ܘܟܕ ܐܚܝܕܝܢ ܒܐܝܕܘܗܝ ܐܥܠܘܗܝ ܠܕܪܡܤܘܩ ܀
8Kaj Sauxlo levigxis de la tero; kaj kiam liaj okuloj malfermigxis, li vidis nenion; kaj ili kondukis lin je la mano, kaj venigis lin en Damaskon.
9ܘܠܐ ܡܬܚܙܐ ܗܘܐ ܠܗ ܬܠܬܐ ܝܘܡܝܢ ܘܠܐ ܐܟܠ ܘܠܐ ܐܫܬܝ ܀
9Kaj li estis sen vidpovo tri tagojn; kaj ne mangxis, nek trinkis.
10ܐܝܬ ܗܘܐ ܕܝܢ ܒܗ ܒܕܪܡܤܘܩ ܬܠܡܝܕܐ ܚܕ ܕܫܡܗ ܗܘܐ ܚܢܢܝܐ ܘܡܪܝܐ ܐܡܪ ܠܗ ܒܚܙܘܐ ܚܢܢܝܐ ܘܐܡܪ ܗܐ ܐܢܐ ܡܪܝ ܀
10Kaj en Damasko estis unu discxiplo nomata Ananias; kaj la Sinjoro diris al li en vizio:Ananias. Kaj li respondis:Jen mi, Sinjoro.
11ܘܡܪܢ ܐܡܪ ܠܗ ܩܘܡ ܙܠ ܠܫܘܩܐ ܕܡܬܩܪܐ ܬܪܝܨܐ ܘܒܥܝ ܒܒܝܬܐ ܕܝܗܘܕܐ ܠܫܐܘܠ ܕܐܝܬܘܗܝ ܡܢ ܛܪܤܘܤ ܡܕܝܢܬܐ ܗܐ ܓܝܪ ܟܕ ܗܘ ܡܨܠܐ ܀
11Kaj la Sinjoro diris al li:Levigxu, kaj iru sur la straton, kiun oni nomas Rekta, kaj sercxu en la domo de Judas viron, nomatan Sauxlo, el Tarso; cxar jen li pregxas;
12ܚܙܐ ܒܚܙܘܐ ܠܓܒܪܐ ܕܫܡܗ ܚܢܢܝܐ ܕܥܠ ܘܤܡ ܥܠܘܗܝ ܐܝܕܐ ܐܝܟ ܕܢܬܦܬܚܢ ܥܝܢܘܗܝ ܀
12kaj li vidis viron, nomatan Ananias, enirantan kaj metantan sur lin la manojn, por ke li ricevu vidpovon.
13ܘܐܡܪ ܚܢܢܝܐ ܡܪܝ ܫܡܥܬ ܡܢ ܤܓܝܐܐ ܥܠ ܓܒܪܐ ܗܢܐ ܕܟܡܐ ܒܝܫܬܐ ܐܤܒܠ ܠܩܕܝܫܝܟ ܒܐܘܪܫܠܡ ܀
13Sed Ananias respondis:Sinjoro, mi auxdis de multaj pri cxi tiu viro, kiom da malbono li faris kontraux viaj sanktuloj en Jerusalem;
14ܘܗܐ ܐܦ ܗܪܟܐ ܐܝܬ ܠܗ ܫܘܠܛܢܐ ܡܢ ܪܒܝ ܟܗܢܐ ܕܢܐܤܘܪ ܠܟܠܗܘܢ ܐܝܠܝܢ ܕܩܪܝܢ ܫܡܟ ܀
14kaj cxi tie li havas de la cxefpastroj auxtoritaton kateni cxiujn, kiuj vokas vian nomon.
15ܘܐܡܪ ܠܗ ܡܪܝܐ ܩܘܡ ܙܠ ܡܛܠ ܕܡܐܢܐ ܗܘ ܠܝ ܓܒܝܐ ܕܢܫܩܘܠ ܫܡܝ ܒܥܡܡܐ ܘܒܡܠܟܐ ܘܒܝܬ ܒܢܝ ܐܝܤܪܝܠ ܀
15Sed la Sinjoro diris al li:Ekiru, cxar li estas elektita ilo por mi, por porti mian nomon antaux la nacianoj kaj la regxoj kaj la Izraelidoj;
16ܐܢܐ ܓܝܪ ܐܚܘܝܘܗܝ ܟܡܐ ܥܬܝܕ ܠܡܚܫ ܡܛܠ ܫܡܝ ܀
16cxar mi montros al li, kiom li devas suferi pro mia nomo.
17ܗܝܕܝܢ ܚܢܢܝܐ ܐܙܠ ܠܒܝܬܐ ܠܘܬܗ ܘܤܡ ܥܠܘܗܝ ܐܝܕܐ ܘܐܡܪ ܠܗ ܫܐܘܠ ܐܚܝ ܡܪܢ ܝܫܘܥ ܫܕܪܢܝ ܗܘ ܕܐܬܚܙܝ ܠܟ ܒܐܘܪܚܐ ܟܕ ܐܬܐ ܐܢܬ ܐܝܟ ܕܢܬܦܬܚܢ ܥܝܢܝܟ ܘܬܬܡܠܐ ܪܘܚܐ ܕܩܘܕܫܐ ܀
17Kaj Ananias ekiris, kaj eniris en la domon, kaj metinte sur lin la manojn, diris:Frato Sauxlo, min sendis la Sinjoro Jesuo, kiu aperis al vi en la vojo, laux kiu vi venis, por ke vi ricevu vidpovon kaj plenigxu de la Sankta Spirito.
18ܘܒܪ ܫܥܬܗ ܢܦܠ ܡܢ ܥܝܢܘܗܝ ܡܕܡ ܕܕܡܐ ܠܩܠܦܐ ܘܐܬܦܬܚ ܥܝܢܘܗܝ ܘܩܡ ܥܡܕ ܀
18Kaj tuj falis de liaj okuloj kvazaux skvamoj; kaj li tuj ricevis vidpovon, kaj levigxis kaj baptigxis;
19ܘܩܒܠ ܤܝܒܪܬܐ ܘܐܬܚܝܠ ܘܗܘܐ ܝܘܡܬܐ ܠܘܬ ܬܠܡܝܕܐ ܗܢܘܢ ܕܐܝܬ ܗܘܘ ܒܕܪܡܤܘܩ ܀
19kaj preninte nutrajxon, li refortigxis. Kaj dum kelke da tagoj li restis kun la discxiploj en Damasko.
20ܘܒܪ ܫܥܬܗ ܡܟܪܙ ܗܘܐ ܒܟܢܘܫܬܐ ܕܝܗܘܕܝܐ ܥܠ ܝܫܘܥ ܕܗܘܝܘ ܒܪܗ ܕܐܠܗܐ ܀
20Kaj en la sinagogoj li tuj proklamis Jesuon, ke li estas la Filo de Dio.
21ܘܬܡܝܗܝܢ ܗܘܘ ܟܠܗܘܢ ܐܝܠܝܢ ܕܫܡܥܝܢ ܗܘܘ ܠܗ ܘܐܡܪܝܢ ܗܘܘ ܠܐ ܗܘܐ ܗܢܐ ܗܘ ܕܪܕܦ ܗܘܐ ܠܟܠܗܘܢ ܐܝܠܝܢ ܕܩܪܝܢ ܗܘܘ ܠܫܡܐ ܗܢܐ ܒܐܘܪܫܠܡ ܐܦ ܠܗܪܟܐ ܥܠܝܗ ܥܠ ܗܕܐ ܡܫܕܪ ܗܘܐ ܐܝܟ ܕܢܐܤܘܪ ܢܘܒܠ ܐܢܘܢ ܠܪܒܝ ܟܗܢܐ ܀
21Kaj miregis cxiuj, kiuj lin auxdis, kaj ili diris:CXu li ne estas tiu, kiu en Jerusalem pereigis tiujn, kiuj vokis cxi tiun nomon? kaj li venis cxi tien por tio, ke li konduku ilin katenitajn antaux la cxefpastrojn.
22ܫܐܘܠ ܕܝܢ ܝܬܝܪ ܡܬܚܝܠ ܗܘܐ ܘܡܙܝܥ ܗܘܐ ܠܗܘܢ ܠܝܗܘܕܝܐ ܗܢܘܢ ܕܥܡܪܝܢ ܗܘܘ ܒܕܪܡܤܘܩ ܟܕ ܡܚܘܐ ܗܘܐ ܕܗܢܘ ܡܫܝܚܐ ܀
22Sed Sauxlo des pli fortigxis, kaj li konfuzis la Judojn logxantajn en Damasko, pruvante, ke tiu estas la Kristo.
23ܘܟܕ ܤܓܝܘ ܠܗ ܬܡܢ ܝܘܡܬܐ ܥܒܕܘ ܥܠܘܗܝ ܢܟܠܐ ܝܗܘܕܝܐ ܕܢܩܛܠܘܢܝܗܝ ܀
23Kaj post la paso de multaj tagoj, la Judoj kune konsiligxis, por lin mortigi;
24ܐܬܒܕܩ ܠܗ ܕܝܢ ܠܫܐܘܠ ܐܦܪܤܢܐ ܕܒܥܝܢ ܗܘܘ ܠܡܥܒܕ ܠܗ ܘܢܛܪܝܢ ܗܘܘ ܬܪܥܐ ܕܡܕܝܢܬܐ ܐܝܡܡܐ ܘܠܠܝܐ ܕܢܩܛܠܘܢܝܗܝ ܀
24sed ilia konspiro sciigxis al Sauxlo. Kaj ili observadis la pordegojn tage kaj nokte, por lin mortigi;
25ܗܝܕܝܢ ܤܡܘܗܝ ܬܠܡܝܕܐ ܒܐܤܦܪܝܕܐ ܘܫܒܘܗܝ ܡܢ ܫܘܪܐ ܒܠܠܝܐ ܀
25sed liaj discxiploj prenis lin nokte, kaj mallevis lin tra la urba muro, malsupren lasante lin en korbego.
26ܘܐܙܠ ܠܗ ܠܐܘܪܫܠܡ ܘܨܒܐ ܗܘܐ ܠܡܬܢܩܦܘ ܠܬܠܡܝܕܐ ܘܟܠܗܘܢ ܕܚܠܝܢ ܗܘܘ ܡܢܗ ܘܠܐ ܡܗܝܡܢܝܢ ܗܘܘ ܕܬܠܡܝܕܐ ܗܘ ܀
26Kaj kiam li venis en Jerusalemon, li provis aligxi al la discxiploj; kaj cxiuj lin timis, ne kredante, ke li estas discxiplo.
27ܒܪܢܒܐ ܕܝܢ ܐܚܕܗ ܘܐܝܬܝܗ ܠܘܬ ܫܠܝܚܐ ܘܐܫܬܥܝ ܠܗܘܢ ܐܝܟܢܐ ܒܐܘܪܚܐ ܚܙܐ ܠܡܪܝܐ ܘܕܐܝܟܢܐ ܡܠܠ ܥܡܗ ܘܐܝܟܢܐ ܒܕܪܡܤܘܩ ܥܝܢ ܒܓܠܐ ܡܠܠ ܒܫܡܗ ܕܝܫܘܥ ܀
27Sed Barnabas prenis lin, kaj kondukis lin al la apostoloj, kaj rakontis al ili, kiel li sur la vojo vidis la Sinjoron, kiu ankaux parolis al li, kaj kiel en Damasko li sentime parolis en la nomo de Jesuo.
28ܘܥܐܠ ܗܘܐ ܥܡܗܘܢ ܘܢܦܩ ܒܐܘܪܫܠܡ ܀
28Kaj li estis kun ili, enirante kaj elirante en Jerusalem,
29ܘܡܡܠܠ ܗܘܐ ܒܫܡܗ ܕܝܫܘܥ ܥܝܢ ܒܓܠܐ ܘܕܪܫ ܗܘܐ ܥܡ ܝܗܘܕܝܐ ܐܝܠܝܢ ܕܝܕܥܝܢ ܗܘܘ ܝܘܢܐܝܬ ܗܢܘܢ ܕܝܢ ܨܒܝܢ ܗܘܘ ܠܡܩܛܠܗ ܀
29kaj sentime predikante en la nomo de la Sinjoro; kaj li parolis kaj disputadis kontraux la Grekaj Judoj; sed ili entreprenis mortigi lin.
30ܘܟܕ ܝܕܥܘ ܐܚܐ ܐܝܬܝܘܗܝ ܒܠܠܝܐ ܠܩܤܪܝܐ ܘܡܢ ܬܡܢ ܫܕܪܘܗܝ ܠܛܪܤܘܤ ܀
30Kaj la fratoj, eksciinte tion, kondukis lin al Cezarea, kaj forsendis lin al Tarso.
31ܒܪܡ ܕܝܢ ܥܕܬܐ ܕܒܟܠܗ ܝܗܘܕ ܘܒܓܠܝܠܐ ܘܒܫܡܪܝܢ ܐܝܬ ܗܘܐ ܒܗ ܫܠܡܐ ܟܕ ܡܬܒܢܝܐ ܗܘܬ ܘܪܕܝܐ ܒܕܚܠܬ ܐܠܗܐ ܘܒܒܘܝܐܐ ܕܪܘܚܐ ܕܩܘܕܫܐ ܤܓܝܐ ܗܘܬ ܀
31Kaj la eklezio tra la tuta Judujo kaj Galileo kaj Samario havis pacon kaj ricevis edifon; kaj iradante en la timo de la Sinjoro kaj en la konsolo de la Sankta Spirito, gxi kreskis.
32ܘܗܘܐ ܕܟܕ ܡܬܟܪܟ ܗܘܐ ܫܡܥܘܢ ܒܡܕܝܢܬܐ ܢܚܬ ܐܦ ܠܘܬ ܩܕܝܫܐ ܕܥܡܪܝܢ ܒܠܘܕ ܡܕܝܢܬܐ ܀
32Kaj dum Petro trairis cxiujn regionojn, li ankaux malsupreniris al la sanktuloj logxantaj en Lida.
33ܘܐܫܟܚ ܓܒܪܐ ܚܕ ܕܫܡܗ ܐܢܝܤ ܕܪܡܐ ܗܘܐ ܒܥܪܤܐ ܘܡܫܪܝ ܫܢܝܢ ܬܡܢܐ ܀
33Kaj tie li trovis unu viron, nomatan Eneas, kiu kusxadis en sia lito jam ok jarojn; cxar li estis paralizulo.
34ܘܐܡܪ ܠܗ ܫܡܥܘܢ ܐܢܝܐ ܡܐܤܐ ܠܟ ܝܫܘܥ ܡܫܝܚܐ ܩܘܡ ܘܫܘܐ ܥܪܤܟ ܘܒܪ ܫܥܬܗ ܩܡ ܀
34Kaj Petro diris al li:Eneas, Jesuo Kristo vin sanigas; levigxu, kaj ordigu vian liton. Kaj li tuj levigxis.
35ܘܚܙܐܘܗܝ ܟܠܗܘܢ ܕܥܡܪܝܢ ܒܠܘܕ ܘܒܤܪܘܢܐ ܘܐܬܦܢܝܘ ܠܘܬ ܐܠܗܐ ܀
35Kaj cxiuj logxantoj en Lida kaj en SXaron lin vidis, kaj turnigxis al la Sinjoro.
36ܐܝܬ ܗܘܐ ܕܝܢ ܬܠܡܝܕܬܐ ܚܕܐ ܒܝܘܦܐ ܡܕܝܢܬܐ ܕܫܡܗ ܗܘܐ ܛܒܝܬܐ ܗܕܐ ܥܬܝܪܐ ܗܘܬ ܒܥܒܕܐ ܛܒܐ ܘܒܙܕܩܬܐ ܕܥܒܕܐ ܗܘܬ ܀
36Kaj estis en Jafo unu discxiplino, nomata Tabita, kiu laux traduko estas nomata Dorkas; sxi estis plena de bonfaroj kaj almozoj, kiujn sxi faris.
37ܐܬܟܪܗܬ ܕܝܢ ܒܗܘܢ ܒܗܢܘܢ ܝܘܡܬܐ ܘܡܝܬܬ ܘܐܤܚܝܘܗ ܘܤܡܘܗ ܒܥܠܝܬܐ ܀
37Kaj en tiu tempo sxi malsanigxis, kaj mortis; kaj ili sxin lavis kaj metis en supran cxambron.
38ܘܫܡܥܘ ܗܘܘ ܬܠܡܝܕܐ ܕܫܡܥܘܢ ܒܠܘܕ ܗܘ ܡܕܝܢܬܐ ܗܝ ܕܐܝܬܝܗ ܥܠ ܓܢܒ ܝܘܦܐ ܘܫܕܪܘ ܗܘܘ ܠܘܬܗ ܓܒܪܐ ܬܪܝܢ ܕܢܒܥܘܢ ܡܢܗ ܕܠܐ ܬܡܐܢ ܠܗ ܕܢܐܬܐ ܨܐܕܝܗܘܢ ܀
38Kaj cxar Lida estis proksime de Jafo, la discxiploj, auxdinte, ke Petro estas tie, sendis al li du virojn, por petegi lin:Ne prokrastu veni al ni.
39ܘܩܡ ܫܡܥܘܢ ܐܙܠ ܥܡܗܘܢ ܘܟܕ ܐܬܐ ܐܤܩܘܗܝ ܠܥܠܝܬܐ ܘܟܢܫ ܩܡ ܠܗܝܢ ܚܕܪܘܗܝ ܟܠܗܝܢ ܐܪܡܠܬܐ ܟܕ ܒܟܝܢ ܘܡܚܘܝܢ ܠܗ ܟܘܬܝܢܝܬܐ ܘܡܪܛܘܛܐ ܗܠܝܢ ܕܝܗܒܐ ܗܘܬ ܠܗܝܢ ܛܒܝܬܐ ܟܕ ܚܝܐ ܀
39Kaj Petro levigxis kaj iris kun ili. Kaj kiam li alvenis, ili lin kondukis en la supran cxambron; kaj alestis apud li cxiuj vidvinoj, plorante kaj montrante tunikojn kaj vestojn, kiujn Dorkas faris, kiam sxi estis ankoraux kun ili.
40ܫܡܥܘܢ ܕܝܢ ܐܦܩ ܠܟܠܗܘܢ ܐܢܫܐ ܠܒܪ ܘܩܥܕ ܥܠ ܒܘܪܟܘܗܝ ܘܨܠܝ ܘܐܬܦܢܝ ܠܘܬ ܫܠܕܐ ܘܐܡܪ ܛܒܝܬܐ ܩܘܡܝ ܗܝ ܕܝܢ ܦܬܚܬ ܥܝܢܝܗ ܘܟܕ ܚܙܬܗ ܠܫܡܥܘܢ ܝܬܒܬ ܀
40Sed Petro, formetinte cxiujn, genuigxis kaj pregxis, kaj, turninte sin al la korpo, li diris:Tabita, levigxu. Kaj sxi malfermis siajn okulojn, kaj, vidinte Petron, sxi side levigxis.
41ܘܐܘܫܛ ܠܗ ܐܝܕܗ ܘܐܩܝܡܗ ܘܩܪܐ ܠܩܕܝܫܐ ܘܠܐܪܡܠܬܐ ܘܝܗܒܗ ܠܗܘܢ ܟܕ ܚܝܐ ܀
41Kaj li donis al sxi la manon kaj starigis sxin, kaj, vokinte la sanktulojn kaj vidvinojn, li prezentis sxin vivanta.
42ܘܐܬܝܕܥܬ ܗܕܐ ܒܟܠܗ ܡܕܝܢܬܐ ܘܤܓܝܐܐ ܗܝܡܢܘ ܒܡܪܢ ܀
42Kaj tio farigxis sciata tra la tuta Jafo, kaj multaj kredis al la Sinjoro.
43ܗܘܐ ܕܝܢ ܒܗ ܒܝܘܦܐ ܝܘܡܬܐ ܠܐ ܙܥܘܪܝܢ ܟܕ ܫܪܐ ܗܘܐ ܒܝܬ ܫܡܥܘܢ ܒܘܪܤܝܐ ܀
43Kaj dum multe da tagoj li logxis en Jafo cxe unu Simon, tanisto.