1ܒܚܕ ܒܫܒܐ ܕܝܢ ܒܫܦܪܐ ܥܕ ܚܫܘܟ ܐܬܝ ܠܒܝܬ ܩܒܘܪܐ ܘܐܝܬܝ ܗܪܘܡܐ ܗܠܝܢ ܕܛܝܒ ܗܘܝ ܘܐܝܬ ܗܘܝ ܥܡܗܝܢ ܢܫܐ ܐܚܪܢܝܬܐ ܀
1Kaj la unuan tagon de la semajno, cxe frua tagigxo, ili venis al la tombo, alportante la aromajxojn, kiujn ili preparis.
2ܘܐܫܟܚ ܟܐܦܐ ܕܡܥܓܠܐ ܡܢ ܒܝܬ ܩܒܘܪܐ ܀
2Kaj ili trovis la sxtonon derulita for de la tombo.
3ܘܥܠܝܢ ܘܠܐ ܐܫܟܚܝܗܝ ܠܦܓܪܐ ܕܝܫܘܥ ܀
3Kaj enirinte, ili ne trovis la korpon de la Sinjoro Jesuo.
4ܘܗܘܐ ܕܟܕ ܗܢܝܢ ܬܡܝܗܢ ܥܠ ܗܕܐ ܗܐ ܬܪܝܢ ܓܒܪܝܢ ܩܡܘ ܠܥܠ ܡܢܗܝܢ ܘܡܒܪܩ ܗܘܐ ܠܒܘܫܗܘܢ ܀
4Kaj dum ili embarasigxis pri tio, jen apud ili staris du viroj en brilaj vestoj;
5ܘܗܘܝ ܒܕܚܠܬܐ ܘܟܦܝ ܐܦܝܗܝܢ ܒܐܪܥܐ ܘܐܡܪܝܢ ܠܗܝܢ ܡܢܐ ܒܥܝܢ ܐܢܬܝܢ ܚܝܐ ܥܡ ܡܝܬܐ ܀
5kaj dum ili timis kaj klinigxis vizagxaltere, tiuj demandis ilin:Kial vi sercxas la vivanton inter la mortintoj?
6ܠܝܬܘܗܝ ܬܢܢ ܩܡ ܠܗ ܥܗܕܝܢ ܕܡܠܠ ܥܡܟܝܢ ܟܕ ܗܘ ܒܓܠܝܠܐ ܀
6Li ne estas cxi tie, sed levigxis; memoru, kiamaniere li parolis al vi, kiam li estis ankoraux en Galileo,
7ܘܐܡܪ ܗܘܐ ܕܥܬܝܕ ܗܘ ܒܪܗ ܕܐܢܫܐ ܕܢܫܬܠܡ ܒܐܝܕܝ ܐܢܫܐ ܚܛܝܐ ܘܢܨܛܠܒ ܘܠܬܠܬܐ ܝܘܡܝܢ ܢܩܘܡ ܀
7dirante, ke la Filo de homo devas esti transdonita en la manojn de pekuloj kaj esti krucumita, kaj la trian tagon relevigxi.
8ܘܗܢܝܢ ܐܬܕܟܪܝܢ ܠܡܠܘܗܝ ܀
8Kaj ili rememoris liajn vortojn;
9ܘܗܦܟ ܡܢ ܩܒܪܐ ܘܐܡܪܝܢ ܗܠܝܢ ܟܠܗܝܢ ܠܚܕܥܤܪ ܘܠܫܪܟܐ ܀
9kaj reveninte de la tombo, ili rakontis cxion tion al la dek unu kaj al cxiuj ceteraj.
10ܐܝܬܝܗܝܢ ܗܘܝ ܕܝܢ ܡܪܝܡ ܡܓܕܠܝܬܐ ܘܝܘܚܢ ܘܡܪܝܡ ܐܡܗ ܕܝܥܩܘܒ ܘܫܪܟܐ ܕܥܡܗܝܢ ܗܠܝܢ ܕܐܡܪ ܗܘܝ ܠܫܠܝܚܐ ܀
10Kaj ili estis Maria Magdalena, kaj Joana, kaj Maria, la patrino de Jakobo; kaj la ceteraj virinoj kun ili rakontis tion al la apostoloj.
11ܘܐܬܚܙܝ ܒܥܝܢܝܗܘܢ ܡܠܐ ܗܠܝܢ ܐܝܟ ܫܢܝܬܐ ܘܠܐ ܗܝܡܢܘ ܐܢܝܢ ܀
11Kaj tiuj vortoj sxajnis al ili kiel babilado, kaj ili ne kredis al la virinoj.
12ܫܡܥܘܢ ܕܝܢ ܩܡ ܘܪܗܛ ܠܩܒܪܐ ܘܐܕܝܩ ܚܙܐ ܟܬܢܐ ܕܤܝܡܝܢ ܒܠܚܘܕ ܘܐܙܠ ܟܕ ܡܬܕܡܪ ܒܢܦܫܗ ܥܠ ܡܕܡ ܕܗܘܐ ܀
12Sed Petro levigxis kaj kuris al la tombo, kaj klinigxinte, vidis la tolajxojn solajn, kaj li foriris, mirante en si pri tio, kio okazis.
13ܘܗܐ ܬܪܝܢ ܡܢܗܘܢ ܒܗ ܒܝܘܡܐ ܐܙܠܝܢ ܗܘܘ ܠܩܪܝܬܐ ܕܫܡܗ ܥܡܐܘܤ ܘܦܪܝܩܐ ܡܢ ܐܘܪܫܠܡ ܐܤܛܕܘܬܐ ܫܬܝܢ ܀
13Kaj jen du el ili iris en tiu sama tago al vilagxo nomata Emaus, kiu estas malproksime de Jerusalem sesdek stadiojn.
14ܘܗܢܘܢ ܡܡܠܠܝܢ ܗܘܘ ܚܕ ܥܡ ܚܕ ܥܠ ܗܠܝܢ ܟܠܗܝܢ ܕܓܕܫ ܀
14Kaj ili interparolis inter si pri cxio tio, kio okazis.
15ܘܟܕ ܗܢܘܢ ܡܡܠܠܝܢ ܘܒܥܝܢ ܚܕ ܥܡ ܚܕ ܐܬܐ ܗܘ ܝܫܘܥ ܘܡܛܝ ܐܢܘܢ ܘܡܗܠܟ ܗܘܐ ܥܡܗܘܢ ܀
15Kaj dum ili interparolis kaj diskutis inter si, Jesuo mem alproksimigxis kaj iris kun ili.
16ܘܥܝܢܝܗܘܢ ܐܚܝܕܢ ܗܘܝ ܕܠܐ ܢܤܬܟܠܘܢܝܗܝ ܀
16Sed iliaj okuloj estis malhelpataj tiel, ke ili lin ne rekonis.
17ܘܐܡܪ ܠܗܘܢ ܡܢܐ ܐܢܝܢ ܡܠܐ ܗܠܝܢ ܕܡܡܠܠܝܢ ܐܢܬܘܢ ܚܕ ܥܡ ܚܕ ܟܕ ܡܗܠܟܝܢ ܐܢܬܘܢ ܘܟܡܝܪܝܢ ܐܢܬܘܢ ܀
17Kaj li diris al ili:Kiaj vortoj estas tiuj, kiujn vi intersxangxas, dum vi iras? Kaj ili haltis, kun malgaja mieno.
18ܥܢܐ ܚܕ ܡܢܗܘܢ ܕܫܡܗ ܩܠܝܘܦܐ ܘܐܡܪ ܠܗ ܐܢܬ ܗܘ ܟܝ ܒܠܚܘܕܝܟ ܢܘܟܪܝܐ ܡܢ ܐܘܪܫܠܡ ܕܠܐ ܝܕܥ ܐܢܬ ܡܕܡ ܕܗܘܐ ܒܗ ܒܗܢܘܢ ܝܘܡܬܐ ܀
18Kaj unu el ili, nomata Kleopas, responde diris al li:CXu nur vi sola logxas en Jerusalem, kaj ne scias tion, kio tie okazis en cxi tiuj tagoj?
19ܐܡܪ ܠܗܘܢ ܡܢܐ ܐܡܪܝܢ ܠܗ ܥܠ ܝܫܘܥ ܗܘ ܕܡܢ ܢܨܪܬ ܓܒܪܐ ܕܗܘܐ ܢܒܝܐ ܘܚܝܠܬܢ ܗܘܐ ܒܡܠܬܐ ܘܒܥܒܕܐ ܩܕܡ ܐܠܗܐ ܘܩܕܡ ܟܘܠܗ ܥܡܐ ܀
19Kaj li diris al ili:Kion? Kaj ili diris al li:Pri Jesuo, la Nazaretano, kiu estis profeto potenca age kaj parole antaux Dio kaj la tuta popolo;
20ܘܐܫܠܡܘܗܝ ܪܒܝ ܟܗܢܐ ܘܩܫܝܫܐ ܠܕܝܢܐ ܕܡܘܬܐ ܘܙܩܦܘܗܝ ܀
20kaj kiel la cxefpastroj kaj niaj regantoj transdonis lin por kondamno al morto, kaj lin krucumis.
21ܚܢܢ ܕܝܢ ܤܒܪܝܢ ܗܘܝܢ ܕܗܘܝܘ ܥܬܝܕ ܗܘܐ ܕܢܦܪܩܝܘܗܝ ܠܐܝܤܪܝܠ ܘܗܐ ܬܠܬܐ ܝܘܡܝܢ ܗܐ ܡܢ ܕܗܠܝܢ ܟܠܗܝܢ ܗܘܝ ܀
21Sed ni esperis, ke li estas tiu, kiu elacxetos Izraelon. Kaj plie, krom cxio tio, hodiaux estas jam la tria tago, de kiam tio okazis.
22ܐܠܐ ܐܦ ܢܫܐ ܡܢܢ ܐܬܡܗܢ ܩܕܡ ܗܘܝ ܓܝܪ ܠܒܝܬ ܩܒܘܪܐ ܀
22Ankaux mirigis nin iuj virinoj el inter ni, kiuj estis frumatene apud la tombo,
23ܘܟܕ ܠܐ ܐܫܟܚ ܦܓܪܗ ܐܬܝ ܐܡܪܢ ܠܢ ܕܡܠܐܟܐ ܚܙܝܢ ܬܡܢ ܘܐܡܪܝܢ ܥܠܘܗܝ ܕܚܝ ܗܘ ܀
23kaj ne trovinte lian korpon, revenis, dirante, ke ili ankaux vidis vizion de angxeloj, kiuj diris, ke li vivas.
24ܘܐܦ ܐܢܫܐ ܡܢܢ ܐܙܠܘ ܠܒܝܬ ܩܒܘܪܐ ܘܐܫܟܚܘ ܗܟܢܐ ܐܝܟ ܡܐ ܕܐܡܪ ܢܫܐ ܠܗ ܕܝܢ ܠܐ ܚܙܘ ܀
24Kaj iuj el nia kunularo iris al la tombo, kaj trovis tiel, kiel diris la virinoj; sed lin ili ne vidis.
25ܗܝܕܝܢ ܐܡܪ ܠܗܘܢ ܝܫܘܥ ܐܘ ܚܤܝܪܝ ܪܥܝܢܐ ܘܝܩܝܪܝ ܠܒܐ ܠܡܗܝܡܢܘ ܒܟܠܗܝܢ ܐܝܠܝܢ ܕܡܠܠܘ ܢܒܝܐ ܀
25Kaj li diris al ili:Ho malsagxuloj kaj kore malviglaj por kredi cxion, kion la profetoj antauxparolis!
26ܠܐ ܗܘܐ ܗܠܝܢ ܥܬܝܕ ܗܘܐ ܕܢܤܝܒܪ ܡܫܝܚܐ ܘܕܢܥܘܠ ܠܬܫܒܘܚܬܗ ܀
26CXu la Kristo ne devis suferi cxion tion, kaj eniri en sian gloron?
27ܘܫܪܝ ܗܘܐ ܡܢ ܡܘܫܐ ܘܡܢ ܟܠܗܘܢ ܢܒܝܐ ܘܡܦܫܩ ܗܘܐ ܠܗܘܢ ܥܠ ܢܦܫܗ ܡܢ ܟܠܗܘܢ ܟܬܒܐ ܀
27Kaj komencante de Moseo kaj de cxiuj profetoj, li klarigis al ili el cxiuj Skriboj la dirojn pri li mem.
28ܘܩܪܒܘ ܗܘܘ ܠܩܪܝܬܐ ܗܝ ܕܐܙܠܝܢ ܗܘܘ ܠܗ ܘܗܘ ܡܤܒܪ ܗܘܐ ܠܗܘܢ ܕܐܝܟ ܕܠܕܘܟܐ ܪܚܝܩܐ ܐܙܠ ܗܘܐ ܀
28Kaj ili alproksimigxis al la vilagxo, kien ili iris, kaj li sxajnigis al ili, kvazaux li pluen iros.
29ܘܐܠܨܘܗܝ ܘܐܡܪܝܢ ܠܗ ܦܘܫ ܠܘܬܢ ܡܛܠ ܕܝܘܡܐ ܗܫܐ ܪܟܢ ܠܗ ܠܡܚܫܟ ܘܥܠ ܕܢܩܘܐ ܠܘܬܗܘܢ ܀
29Kaj ili retenis lin, dirante:Restu cxe ni, cxar estas preskaux vespere, kaj la tago jam malkreskas. Kaj li eniris, por resti cxe ili.
30ܘܗܘܐ ܕܟܕ ܐܤܬܡܟ ܥܡܗܘܢ ܢܤܒ ܠܚܡܐ ܘܒܪܟ ܘܩܨܐ ܘܝܗܒ ܠܗܘܢ ܀
30Kaj dum li sidis kun ili cxe mangxo, li prenis panon, kaj gxin benis kaj dispecigis kaj donis al ili.
31ܘܡܚܕܐ ܐܬܦܬܚ ܥܝܢܝܗܘܢ ܘܐܫܬܘܕܥܘܗܝ ܘܗܘ ܐܫܬܩܠ ܠܗ ܡܢܗܘܢ ܀
31Kaj iliaj okuloj malfermigxis, kaj ili rekonis lin, kaj li farigxis nevidebla por ili.
32ܘܐܡܪܝܢ ܗܘܘ ܚܕ ܠܚܕ ܠܐ ܗܘܐ ܠܒܢ ܝܩܝܪ ܗܘܐ ܒܓܘܢ ܟܕ ܡܡܠܠ ܥܡܢ ܒܐܘܪܚܐ ܘܡܦܫܩ ܠܢ ܟܬܒܐ ܀
32Kaj ili diris unu al alia:CXu nia koro ne brulis en ni, dum li parolis kun ni sur la vojo, dum li klarigis al ni la Skribojn?
33ܘܩܡܘ ܒܗ ܒܫܥܬܐ ܘܗܦܟܘ ܠܐܘܪܫܠܡ ܘܐܫܟܚܘ ܠܚܕܥܤܪ ܕܟܢܝܫܝܢ ܘܠܐܝܠܝܢ ܕܥܡܗܘܢ ܀
33Kaj levigxinte en tiu sama horo, ili reiris al Jerusalem, kaj trovis la dek unu kunvenintaj, kun siaj kunuloj, kaj dirantaj:
34ܟܕ ܐܡܪܝܢ ܕܫܪܝܪܐܝܬ ܩܡ ܡܪܢ ܘܐܬܚܙܝ ܠܫܡܥܘܢ ܀
34La Sinjoro vere levigxis, kaj aperis al Simon.
35ܘܐܦ ܗܢܘܢ ܐܫܬܥܝܘ ܐܝܠܝܢ ܕܗܘܝ ܒܐܘܪܚܐ ܘܐܝܟܢܐ ܐܬܝܕܥ ܠܗܘܢ ܟܕ ܩܨܐ ܠܚܡܐ ܀
35Kaj ili rakontis tion, kio okazis sur la vojo, kaj kiamaniere li rekonigxis al ili en la dispecigo de pano.
36ܘܟܕ ܗܠܝܢ ܡܡܠܠܝܢ ܗܘܘ ܝܫܘܥ ܩܡ ܒܝܢܬܗܘܢ ܘܐܡܪ ܠܗܘܢ ܫܠܡܐ ܥܡܟܘܢ ܐܢܐ ܐܢܐ ܠܐ ܬܕܚܠܘܢ ܀
36Kaj dum ili priparolis tion, li mem staris meze de ili, kaj diris al ili:Paco al vi.
37ܘܗܢܘܢ ܐܬܪܗܒܘ ܘܗܘܘ ܒܕܚܠܬܐ ܤܒܪܝܢ ܗܘܘ ܓܝܪ ܕܪܘܚܐ ܚܙܝܢ ܀
37Sed terurite kaj timigite, ili supozis, ke ili vidas spiriton.
38ܘܐܡܪ ܠܗܘܢ ܝܫܘܥ ܡܢܐ ܡܬܙܝܥܝܢ ܐܢܬܘܢ ܘܡܢܐ ܤܠܩܢ ܡܚܫܒܬܐ ܥܠ ܠܒܘܬܟܘܢ ܀
38Kaj li diris al ili:Kial vi maltrankviligxas? kaj kial diskutoj levigxas en viaj koroj?
39ܚܙܘ ܐܝܕܝ ܘܪܓܠܝ ܕܐܢܐ ܐܢܐ ܓܘܫܘܢܢܝ ܘܕܥܘ ܕܠܪܘܚܐ ܒܤܪܐ ܘܓܪܡܐ ܠܝܬ ܠܗ ܐܝܟ ܕܚܙܝܢ ܐܢܬܘܢ ܕܐܝܬ ܠܝ ܀
39Vidu miajn manojn kaj miajn piedojn, ke gxi estas mi mem; palpu min kaj vidu; cxar spirito ne havas karnon kaj ostojn, kiel vi vidas min havanta.
40ܘܟܕ ܗܠܝܢ ܐܡܪ ܚܘܝ ܐܢܘܢ ܐܝܕܘܗܝ ܘܪܓܠܘܗܝ ܀
40Kaj tion dirinte, li montris al ili siajn manojn kaj siajn piedojn.
41ܘܟܕ ܥܕܡܐ ܠܗܫܐ ܠܐ ܡܗܝܡܢܝܢ ܗܘܘ ܡܢ ܚܕܘܬܗܘܢ ܘܡܬܬܡܗܝܢ ܗܘܘ ܐܡܪ ܠܗܘܢ ܐܝܬ ܠܟܘܢ ܬܢܢ ܡܕܡ ܠܡܐܟܠ ܀
41Kaj dum ili ankoraux ne kredis pro gxojo, kaj miris, li demandis ilin:CXu vi havas ian mangxajxon cxi tie?
42ܗܢܘܢ ܕܝܢ ܝܗܒܘ ܠܗ ܡܢܬܐ ܡܢ ܢܘܢܐ ܕܛܘܝܐ ܘܡܢ ܟܟܪܝܬܐ ܕܕܒܫܐ ܀
42Kaj ili donis al li pecon de rostita fisxo.
43ܘܢܤܒ ܐܟܠ ܠܥܢܝܗܘܢ ܀
43Kaj li prenis, kaj mangxis antaux ili.
44ܘܐܡܪ ܠܗܘܢ ܗܠܝܢ ܐܢܝܢ ܡܠܐ ܕܡܠܠܬ ܥܡܟܘܢ ܟܕ ܠܘܬܟܘܢ ܗܘܝܬ ܕܘܠܐ ܗܘ ܕܢܫܬܠܡ ܟܠ ܡܕܡ ܕܟܬܝܒ ܒܢܡܘܤܐ ܕܡܘܫܐ ܘܒܢܒܝܐ ܘܒܡܙܡܘܪܐ ܥܠܝ ܀
44Kaj li diris al ili:Jen estas miaj vortoj, kiujn mi parolis al vi, kiam mi ankoraux estis cxe vi, ke devas plenumigxi cxio, kio estas skribita pri mi en la legxo de Moseo kaj en la profetoj kaj en la psalmoj.
45ܗܝܕܝܢ ܦܬܚ ܪܥܝܢܗܘܢ ܠܡܤܬܟܠܘ ܟܬܒܐ ܀
45Tiam li malfermis ilian menson, por ke ili komprenu la Skribojn;
46ܘܐܡܪ ܠܗܘܢ ܕܗܟܢܐ ܟܬܝܒ ܘܗܟܢܐ ܙܕܩ ܗܘܐ ܕܢܚܫ ܡܫܝܚܐ ܘܕܢܩܘܡ ܡܢ ܒܝܬ ܡܝܬܐ ܠܬܠܬܐ ܝܘܡܝܢ ܀
46kaj li diris al ili:Tiel estas skribite, ke la Kristo devas suferi, kaj levigxi el la mortintoj la trian tagon;
47ܘܕܢܬܟܪܙ ܒܫܡܗ ܬܝܒܘܬܐ ܠܫܘܒܩܢܐ ܕܚܛܗܐ ܒܟܠܗܘܢ ܥܡܡܐ ܘܫܘܪܝܐ ܢܗܘܐ ܡܢ ܐܘܪܫܠܡ ܀
47kaj ke pento kaj pardonado de pekoj estu predikataj en lia nomo al cxiuj nacioj, komencante cxe Jerusalem.
48ܘܐܢܬܘܢ ܐܢܘܢ ܤܗܕܐ ܕܗܠܝܢ ܀
48Vi estas atestantoj pri tio.
49ܘܐܢܐ ܐܫܕܪ ܥܠܝܟܘܢ ܡܘܠܟܢܐ ܕܐܒܝ ܐܢܬܘܢ ܕܝܢ ܩܘܘ ܒܐܘܪܫܠܡ ܡܕܝܢܬܐ ܥܕܡܐ ܕܬܠܒܫܘܢ ܚܝܠܐ ܡܢ ܪܘܡܐ ܀
49Kaj jen mi elsendos sur vin la promeson de mia Patro; sed restu en la urbo, gxis vi vestigxos per potenco de supre.
50ܘܐܦܩ ܐܢܘܢ ܥܕܡܐ ܠܒܝܬ ܥܢܝܐ ܘܐܪܝܡ ܐܝܕܘܗܝ ܘܒܪܟ ܐܢܘܢ ܀
50Kaj li elkondukis ilin gxis apud Betania, kaj, levinte siajn manojn, li benis ilin.
51ܘܗܘܐ ܕܟܕ ܡܒܪܟ ܠܗܘܢ ܐܬܦܪܫ ܡܢܗܘܢ ܘܤܠܩ ܠܫܡܝܐ ܀
51Kaj dum li benis ilin, li forigxis de ili kaj estis suprenportita en la cxielon.
52ܗܢܘܢ ܕܝܢ ܤܓܕܘ ܠܗ ܘܗܦܟܘ ܠܐܘܪܫܠܡ ܒܚܕܘܬܐ ܪܒܬܐ ܀
52Kaj adorklinigxinte al li, ili revenis al Jerusalem kun granda gxojo;
53ܘܒܟܠܙܒܢ ܐܝܬܝܗܘܢ ܗܘܘ ܒܗܝܟܠܐ ܟܕ ܡܫܒܚܝܢ ܘܡܒܪܟܝܢ ܠܐܠܗܐ ܐܡܝܢ ܀ ܀ ܀
53kaj estis konstante en la templo, glorante Dion.