Syriac: NT

Esperanto

Revelation

19

1ܘܡܢ ܒܬܪ ܗܠܝܢ ܫܡܥܬ ܩܠܐ ܪܒܐ ܕܟܢܫܐ ܤܓܝܐܐ ܒܫܡܝܐ ܕܐܡܪܝܢ ܗܠܠܘܝܐ ܦܘܪܩܢܐ ܘܬܫܒܘܚܬܐ ܘܚܝܠܐ ܠܐܠܗܢ ܀
1Post tio mi auxdis kvazaux grandan vocxon de granda homamaso en la cxielo, dirantan:Haleluja! La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio;
2ܡܛܠ ܕܫܪܝܪܝܢ ܘܟܐܢܝܢ ܕܝܢܘܗܝ ܡܛܠ ܕܕܢ ܠܙܢܝܬܐ ܪܒܬܐ ܐܝܕܐ ܕܚܒܠܬ ܠܐܪܥܐ ܒܙܢܝܘܬܗ ܘܬܒܥ ܕܡܐ ܕܥܒܕܘܗܝ ܡܢ ܐܝܕܝܗ ܀
2cxar veraj kaj justaj estas Liaj jugxoj; cxar Li jugxis la grandan malcxastistinon, kiu infektis la teron per sia malcxasteco, kaj Li vengxis la sangon de Siaj servistoj el sxia mano.
3ܕܬܪܬܝܢ ܐܡܪܘ ܗܠܠܘܝܐ ܘܬܢܢܗ ܤܠܩ ܠܥܠܡ ܥܠܡܝܢ ܀
3Kaj duan fojon ili diris:Haleluja! Kaj sxia fumo levigxas por cxiam kaj eterne.
4ܘܢܦܠܘ ܥܤܪܝܢ ܘܐܪܒܥܐ ܩܫܝܫܝܢ ܘܐܪܒܥ ܚܝܘܢ ܘܤܓܕܘ ܠܐܠܗܢ ܕܝܬܒ ܥܠ ܟܘܪܤܝܐ ܘܐܡܪܝܢ ܐܡܝܢ ܗܠܠܘܝܐ ܀
4Kaj la dudek kvar presbiteroj kaj la kvar kreitajxoj falis kaj adorklinigxis al Dio, la sidanta sur la trono, dirante:Amen, Haleluja!
5ܘܩܠܐ ܡܢ ܟܘܪܤܝܐ ܕܐܡܪ ܫܒܚܘ ܠܐܠܗܢ ܟܠܗܘܢ ܥܒܕܘܗܝ ܘܕܚܠܝ ܫܡܗ ܟܠܗܘܢ ܙܥܘܪܐ ܥܡ ܪܘܪܒܐ ܀
5Kaj el la trono eliris vocxo, dirante:Lauxdu nian Dion, cxiuj Liaj servistoj, vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj.
6ܘܫܡܥܬ ܩܠܐ ܐܝܟ ܕܟܢܫܐ ܤܓܝܐܐ ܘܐܝܟ ܩܠܐ ܕܡܝܐ ܤܓܝܐܐ ܘܐܝܟ ܩܠܐ ܕܪܥܡܐ ܚܝܠܬܢܐ ܕܐܡܪܝܢ ܗܠܠܘܝܐ ܡܛܠ ܕܐܡܠܟ ܡܪܝܐ ܐܠܗܐ ܐܚܝܕ ܟܠ ܀
6Kaj mi auxdis kvazaux vocxon de granda homamaso kaj kvazaux vocxon de multaj akvoj kaj kvazaux vocxon de fortaj tondroj, dirantajn:Haleluja! cxar la Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, regxas.
7ܚܕܝܢܢ ܘܡܬܦܨܚܝܢܢ ܢܬܠ ܠܗ ܬܫܒܘܚܬܐ ܡܛܠ ܕܐܬܬ ܡܫܬܘܬܗ ܕܐܡܪܐ ܘܐܢܬܬܗ ܛܝܒܬ ܢܦܫܗ ܀
7Ni gxoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron; cxar venis la edzigxo de la SXafido, kaj lia edzino sin pretigis.
8ܘܐܬܝܗܒ ܠܗ ܕܬܬܥܛܦ ܒܘܨܐ ܕܟܝܐ ܘܢܗܝܪܐ ܒܘܨܐ ܓܝܪ ܬܪܝܨܬܐ ܐܢܝܢ ܕܩܕܝܫܐ ܀
8Kaj estis donite al sxi, ke sxi sin vestu per bisino luma kaj pura; cxar la bisino estas la justajxoj de la sanktuloj.
9ܘܐܡܪܘ ܠܝ ܟܬܘܒ ܛܘܒܝܗܘܢ ܠܐܝܠܝܢ ܕܠܚܫܡܝܬܐ ܕܡܫܬܘܬܗ ܕܐܡܪܐ ܐܝܬܝܗܘܢ ܩܪܝܐ ܘܐܡܪ ܠܝ ܗܠܝܢ ܡܠܐ ܕܫܪܝܪܢ ܕܐܠܗܐ ܐܝܬܝܗܝܢ ܀
9Kaj li diris al mi:Skribu:Felicxaj estas la invititaj al la edzigxa festeno de la SXafido. Kaj li diris al mi:Tio estas la veraj vortoj de Dio.
10ܘܢܦܠܬ ܩܕܡ ܪܓܠܘܗܝ ܘܤܓܕܬ ܠܗ ܘܐܡܪ ܠܝ ܠܐ ܟܢܬܟ ܐܝܬܝ ܘܕܐܚܝܟ ܗܠܝܢ ܕܐܝܬ ܠܗܘܢ ܤܗܕܘܬܐ ܕܝܫܘܥ ܠܐܠܗܐ ܤܓܘܕ ܝܬܝܪܐܝܬ ܤܗܕܘܬܐ ܓܝܪ ܕܝܫܘܥ ܐܝܬܝܗ ܪܘܚܐ ܕܢܒܝܘܬܐ ܀
10Kaj mi falis antaux liaj piedoj, por adorklinigxi al li. Kaj li diris al mi:Gardu vin, ke vi tion ne faru; mi estas kunservisto kun vi kaj kun viaj fratoj, kiuj konservas la ateston de Jesuo; adorklinigxu al Dio; cxar la atesto de Jesuo estas la spirito de profetado.
11ܘܚܙܝܬ ܫܡܝܐ ܕܦܬܝܚ ܘܗܐ ܤܘܤܝܐ ܚܘܪܐ ܘܕܝܬܒ ܥܠܘܗܝ ܡܬܩܪܐ ܡܗܝܡܢܐ ܘܫܪܝܪܐ ܘܒܟܐܢܘܬܐ ܕܐܢ ܘܡܩܪܒ ܀
11Kaj mi vidis la cxielon malfermitan; kaj jen blanka cxevalo, kaj la sidanta sur gxi, nomata Fidela kaj Vera; en justeco li jugxas kaj militas.
12ܥܝܢܘܗܝ ܕܝܢ ܐܝܟ ܫܠܗܒܝܬܐ ܕܢܘܪܐ ܘܥܠ ܪܝܫܗ ܬܐܓܐ ܤܓܝܐܐ ܘܐܝܬ ܠܗ ܫܡܐ ܟܬܝܒܐ ܐܝܢܐ ܕܠܐ ܝܕܥ ܐܠܐ ܐܢ ܗܘ ܀
12Kaj liaj okuloj estas fajra flamo, kaj sur lia kapo estas multaj diademoj; kaj li havas nomon skribitan, kiun konas neniu krom li mem.
13ܘܡܥܛܦ ܡܐܢܐ ܕܙܠܝܥ ܒܕܡܐ ܘܡܬܩܪܐ ܫܡܗ ܡܠܬܐ ܕܐܠܗܐ ܀
13Kaj li estas vestita per vesto, trempita en sangon; kaj lia nomo estas:La Vorto de Dio.
14ܘܚܝܠܘܬܐ ܕܫܡܝܐ ܢܩܝܦܝܢ ܗܘܘ ܠܗ ܥܠ ܪܟܫܐ ܚܘܪܐ ܘܠܒܝܫܝܢ ܒܘܨܐ ܚܘܪܐ ܘܕܟܝܐ ܀
14Kaj la armeoj en la cxielo sekvis lin sur blankaj cxevaloj, vestite per bisino blanka kaj pura.
15ܘܡܢ ܦܘܡܗܘܢ ܢܦܩܐ ܚܪܒܐ ܚܪܝܦܬܐ ܕܒܗ ܢܩܛܠܘܢ ܠܥܡܡܐ ܘܗܘ ܢܪܥܐ ܐܢܘܢ ܒܫܒܛܐ ܕܦܪܙܠܐ ܘܗܘ ܕܐܫ ܡܥܨܪܬܐ ܕܪܘܓܙܗ ܕܐܠܗܐ ܐܚܝܕ ܟܠ ܀
15Kaj el lia busxo eliras akra glavo, por ke li per gxi frapu la naciojn; kaj li regos ilin per fera sceptro; kaj li tretas la vinpremilon de la furiozeco de la kolero de Dio, la Plejpotenca.
16ܘܐܝܬ ܠܗ ܥܠ ܡܐܢܘܗܝ ܥܠ ܥܛܡܬܗ ܫܡܐ ܟܬܝܒܐ ܡܠܟܐ ܕܡܠܟܐ ܘܡܪܐ ܕܡܪܘܬܐ ܀
16Kaj li havas sur la vesto kaj sur la femuro nomon skribitan:REGXO DE REGXOJ KAJ SINJORO DE SINJOROJ.
17ܘܚܙܝܬ ܐܚܪܢܐ ܡܠܐܟܐ ܕܩܐܡ ܒܫܡܫܐ ܘܩܥܐ ܒܩܠܐ ܪܡܐ ܘܐܡܪ ܠܦܪܚܬܐ ܕܦܪܚܐ ܡܨܥܬ ܫܡܝܐ ܐܬܟܢܫܘ ܠܚܫܡܝܬܐ ܪܒܬܐ ܕܐܠܗܐ ܀
17Kaj mi vidis unu angxelon, starantan en la suno; kaj li ekkriis per granda vocxo, dirante al cxiuj birdoj, kiuj flugas en meza cxielo:Venu, kolektigxu al la granda festeno de Dio;
18ܕܬܐܟܠܘܢ ܒܤܪܐ ܕܡܠܟܐ ܘܒܤܪܐ ܕܪܫܝ ܐܠܦܐ ܘܒܤܪܐ ܕܥܫܝܢܐ ܘܒܤܪܐ ܕܪܟܫܐ ܘܕܐܝܠܝܢ ܕܝܬܒܝܢ ܥܠܝܗܘܢ ܘܒܤܪܐ ܕܚܐܪܐ ܘܕܥܒܕܐ ܘܕܙܥܘܪܐ ܘܕܪܘܪܒܐ ܀
18por ke vi mangxu karnon de regxoj kaj karnon de milestroj kaj karnon de fortuloj kaj karnon de cxevaloj kaj de iliaj rajdantoj, kaj karnon de cxiuj homoj, liberaj kaj sklavaj, grandaj kaj malgrandaj.
19ܘܚܙܝܬ ܠܚܝܘܬܐ ܘܠܚܝܠܘܬܗ ܘܡܠܟܐ ܕܐܪܥܐ ܘܠܦܠܚܝܗܘܢ ܕܡܟܢܫܝܢ ܠܡܥܒܕ ܩܪܒܐ ܥܡ ܗܘ ܕܝܬܒ ܥܠ ܤܘܤܝܐ ܘܥܡ ܦܠܚܘܗܝ ܀
19Kaj mi vidis la beston, kaj la regxojn de la tero kaj iliajn armeojn, kunigitajn, por fari militon kontraux la sidanta sur la cxevalo kaj kontraux lia armeo.
20ܘܐܬܬܨܝܕܬ ܚܝܘܬܐ ܘܢܒܝܐ ܕܓܠܐ ܥܡܗ ܗܘ ܕܥܒܕ ܐܬܘܬܐ ܩܕܡܝܗ ܕܒܗܝܢ ܐܛܥܝ ܠܐܝܠܝܢ ܕܢܤܒܘ ܪܘܫܡܐ ܕܚܝܘܬܐ ܘܠܐܝܠܝܢ ܕܤܓܕܘ ܠܨܠܡܗ ܘܢܚܬܘ ܬܪܝܗܘܢ ܘܐܬܪܡܝܘ ܒܝܡܬܐ ܕܢܘܪܐ ܕܝܩܕܐ ܘܕܟܒܪܝܬܐ ܀
20Kaj la besto estis kaptita, kaj kun gxi la falsa profeto, kiu faris antaux gxi la signojn, per kiuj li trompis tiujn, kiuj ricevis la markon de la besto kaj adorklinigxis al gxia bildo; ili ambaux estis jxetitaj vivaj en la lagon fajran, brulantan per sulfuro;
21ܘܕܫܪܟܐ ܕܝܢ ܐܬܩܛܠܘ ܒܚܪܒܗ ܕܗܘ ܕܝܬܒ ܥܠ ܤܘܤܝܐ ܒܐܝܕܐ ܕܢܦܩܐ ܡܢ ܦܘܡܗ ܘܟܠܗ ܛܝܪܐ ܤܒܥܬ ܡܢ ܒܤܪܗܘܢ ܀
21kaj la ceteraj estis mortigitaj per la glavo de la sidanta sur la cxevalo, la glavo, kiu eliris el lia busxo; kaj cxiuj birdoj satigxis per ilia karno.