1ܘܚܙܝܬ ܥܠ ܝܡܝܢܗ ܕܗܘ ܕܝܬܒ ܥܠ ܟܘܪܤܝܐ ܟܬܒܐ ܕܪܫܝܡ ܡܢ ܠܓܘ ܘܡܢ ܠܒܪ ܘܛܒܝܥ ܛܒܥܐ ܫܒܥܐ ܀
1Kaj mi vidis en la dekstra mano de la Sidanto sur la trono libron, skribitan interne kaj malantauxe, sigelitan per sep sigeloj.
2ܘܚܙܝܬ ܐܚܪܢܐ ܡܠܐܟܐ ܚܝܠܬܢܐ ܕܡܟܪܙ ܒܩܠܐ ܪܡܐ ܡܢ ܫܘܐ ܠܡܦܬܚ ܟܬܒܐ ܘܠܡܫܪܐ ܛܒܥܘܗܝ ܀
2Kaj mi vidis fortan angxelon, proklamantan per granda vocxo:Kiu estas inda malfermi la libron kaj rompi gxiajn sigelojn?
3ܘܠܝܬ ܕܐܬܡܨܝ ܒܫܡܝܐ ܘܠܐ ܒܐܪܥܐ ܘܠܐ ܕܠܬܚܬ ܡܢ ܐܪܥܐ ܠܡܦܬܚ ܠܟܬܒܐ ܘܠܡܫܪܐ ܛܒܥܘܗܝ ܘܠܡܚܙܝܗ ܀
3Kaj neniu en la cxielo, nek sur la tero, nek sub la tero, povis malfermi la libron, aux rigardi gxin.
4ܘܒܟܐ ܗܘܝܬ ܤܓܝ ܡܛܠ ܕܠܝܬ ܕܐܫܬܟܚ ܕܫܘܐ ܠܡܦܬܚ ܠܟܬܒܐ ܘܠܡܫܪܐ ܛܒܥܘܗܝ ܀
4Kaj mi multe ploris, cxar trovigxis neniu inda malfermi la libron, aux gxin rigardi;
5ܘܚܕ ܡܢ ܩܫܝܫܐ ܐܡܪ ܠܝ ܠܐ ܬܒܟܐ ܗܐ ܙܟܐ ܐܪܝܐ ܡܢ ܫܒܛܐ ܕܝܗܘܕܐ ܥܩܪܐ ܕܕܘܝܕ ܢܦܬܚ ܟܬܒܐ ܘܛܒܥܘܗܝ ܀
5kaj unu el la presbiteroj diris al mi:Ne ploru; jen la leono el la tribo de Jehuda, la Markoto de David, venkis, por malfermi la libron kaj gxiajn sep sigelojn.
6ܘܚܙܝܬ ܒܡܨܥܬ ܟܘܪܤܝܐ ܘܕܐܪܒܥ ܚܝܘܢ ܘܕܩܫܝܫܐ ܐܡܪܐ ܕܩܐܡ ܐܝܟ ܢܟܝܤܐ ܘܐܝܬ ܠܗ ܩܪܢܬܐ ܫܒܥ ܘܥܝܢܐ ܫܒܥ ܐܝܠܝܢ ܕܐܝܬܝܗܝܢ ܫܒܥ ܪܘܚܐ ܕܐܠܗܐ ܕܡܫܬܕܪܢ ܠܟܠܗ ܐܪܥܐ ܀
6Kaj mi vidis meze inter la trono kaj la kvar kreitajxoj, kaj meze de la presbiteroj, SXafidon starantan, kvazaux oferbucxitan, havantan sep kornojn kaj sep okulojn, kiuj estas la sep Spiritoj de Dio, senditaj sur la tutan teron.
7ܘܐܬܐ ܘܢܤܒ ܟܬܒܐ ܡܢ ܐܝܕܗ ܕܗܘ ܕܝܬܒ ܥܠ ܟܘܪܤܝܐ ܀
7Kaj li venis, kaj prenis gxin el la dekstra mano de la Sidanto sur la trono.
8ܘܟܕ ܫܩܠܗ ܠܟܬܒܐ ܐܪܒܥ ܚܝܘܢ ܘܥܤܪܝܢ ܘܐܪܒܥܐ ܩܫܝܫܝܢ ܢܦܠܘ ܩܕܡܘܗܝ ܕܐܡܪܐ ܟܕ ܐܝܬ ܠܟܠܚܕ ܚܕ ܡܢܗܘܢ ܩܝܬܪܐ ܘܙܒܘܪܐ ܕܕܗܒܐ ܕܡܠܝܐ ܒܤܡܐ ܐܝܠܝܢ ܕܐܝܬܝܗܝܢ ܨܠܘܬܐ ܕܩܕܝܫܐ ܀
8Kaj kiam li prenis la libron, la kvar kreitajxoj kaj la dudek kvar presbiteroj falis antaux la SXafido, havantaj cxiu harpon, kaj orajn pelvojn plenajn de incenso, kiuj estas la pregxoj de la sanktuloj.
9ܕܡܫܒܚܝܢ ܬܫܒܘܚܬܐ ܚܕܬܐ ܘܐܡܪܝܢ ܫܘܝܬ ܗܘ ܠܡܤܒܝܘܗܝ ܠܟܬܒܐ ܘܠܡܫܪܐ ܛܒܥܘܗܝ ܥܠ ܕܐܬܢܟܤܬ ܘܙܒܢܬܢ ܒܕܡܟ ܠܐܠܗܐ ܡܢ ܟܠ ܫܪܒܬܐ ܘܥܡܡܐ ܘܐܡܘܬܐ ܀
9Kaj ili kantis novan kanton, dirante:Vi estas inda preni la libron kaj malfermi gxiajn sigelojn; cxar vi estis mortigita, kaj vi elacxetis al Dio per via sango homojn el cxiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio,
10ܘܥܒܕܬ ܐܢܘܢ ܠܐܠܗܢ ܡܠܟܘܬܐ ܘܟܗܢܐ ܘܡܠܟܐ ܘܢܡܠܟܘܢ ܥܠ ܐܪܥܐ ܀
10kaj faris ilin al nia Dio regno kaj pastroj; kaj ili regxas sur la tero.
11ܘܚܙܝܬ ܘܫܡܥܬ ܐܝܟ ܩܠܐ ܕܡܠܐܟܐ ܤܓܝܐܐ ܚܕܪܝ ܟܘܪܤܝܐ ܘܕܚܝܘܬܐ ܘܕܩܫܝܫܐ ܘܐܝܬܘܗܝ ܗܘܐ ܡܢܝܢܗܘܢ ܪܒܘ ܪܒܘܢ ܘܐܠܦ ܐܠܦܝܢ ܀
11Kaj mi rigardis, kaj mi auxdis vocxon de multaj angxeloj, ronde cxirkaux la trono kaj la kreitajxoj kaj la presbiteroj; kaj ilia nombro estis miriadoj da miriadoj kaj miloj da miloj;
12ܘܐܡܪܝܢ ܒܩܠܐ ܪܡܐ ܫܘܝܬ ܗܘ ܐܡܪܐ ܢܟܝܤܐ ܠܡܤܒ ܚܝܠܐ ܘܥܘܬܪܐ ܘܚܟܡܬܐ ܘܥܘܫܢܐ ܘܐܝܩܪܐ ܘܬܫܒܘܚܬܐ ܘܒܘܪܟܬܐ ܀
12dirantaj per granda vocxo:Inda estas la SXafido, la mortigita, ricevi la potencon kaj ricxon kaj sagxecon kaj forton kaj honoron kaj gloron kaj lauxdon.
13ܘܟܠ ܒܪܝܬܐ ܕܒܫܡܝܐ ܘܒܐܪܥܐ ܘܕܠܬܚܬ ܡܢ ܐܪܥܐ ܘܕܒܝܡܐ ܐܝܬܝܗ ܘܟܠ ܕܒܗܘܢ ܘܫܡܥܬ ܕܐܡܪܝܢ ܠܕܝܬܒ ܥܠ ܟܘܪܤܝܐ ܘܠܐܡܪܐ ܕܒܘܪܟܬܐ ܘܐܝܩܪܐ ܘܬܫܒܘܚܬܐ ܘܐܘܚܕܢܐ ܠܥܠܡ ܥܠܡܝܢ ܀
13Kaj cxiun kreitajxon, kiu estis en la cxielo kaj sur la tero kaj sub la tero kaj sur la maro, kaj cxion en ili, mi auxdis dirantajn:Al la Sidanto sur la trono, kaj al la SXafido, estu la lauxdo kaj la honoro kaj la gloro kaj la potenco por cxiam kaj eterne.
14ܘܐܪܒܥ ܚܝܘܢ ܕܐܡܪܢ ܐܡܝܢ ܘܩܫܝܫܐ ܢܦܠܘ ܘܤܓܕܘ ܀
14Kaj la kvar kreitajxoj diris:Amen. Kaj la presbiteroj falis kaj adorklinigxis.