1ฝ่ายพระเยโฮวาห์ตรัสกับโมเสสว่า
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2"จงสั่งชนชาติอิสราเอลให้นำของมาถวายแก่เรา ของนั้นให้รับมาจากทุกๆคนที่เต็มใจถวาย
2Diru al la Izraelidoj, ke ili alportu por Mi oferdonon; de cxiu homo, kies koro deziros doni, prenu la oferdonon por Mi.
3ของถวายซึ่งเจ้าจะต้องรับจากเขาคือ ทองคำ เงิน ทองสัมฤทธิ์
3Kaj jen estas la oferdono, kiun vi prenos de ili:oro kaj argxento kaj kupro,
4ด้ายสีฟ้า สีม่วง สีแดงเข้ม ผ้าป่านเนื้อละเอียดและขนแพะ
4kaj blua teksajxo kaj purpura kaj rugxa, kaj bisino kaj kapra lano,
5หนังแกะตัวผู้ย้อมสีแดง หนังทาคัช และไม้กระถินเทศ
5kaj virsxafaj feloj rugxe kolorigitaj kaj antilopaj feloj, kaj akacia ligno,
6น้ำมันเติมประทีป เครื่องเทศปรุงน้ำมันสำหรับเจิม และปรุงเครื่องหอม
6oleo por lumigado, aromajxoj por la sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj,
7พลอยสีน้ำข้าวและพลอยสำหรับฝังในเอโฟดและทับทรวง
7sxtonoj oniksaj kaj sxtonoj enkadrigeblaj por la efodo kaj por la surbrustajxo.
8แล้วให้เขาสร้างสถานบริสุทธิ์ถวายแก่เรา เพื่อเราจะได้อยู่ท่ามกลางพวกเขา
8Kaj ili faru por Mi sanktejon, por ke Mi logxu inter ili.
9แบบอย่างพลับพลาและเครื่องทั้งปวงของพลับพลานั้น เจ้าจงทำตามที่เราแจ้งไว้แก่เจ้านี้ทุกประการ
9Laux cxio, kiel Mi montros al vi la bildon de la Logxejo kaj la bildon de cxiuj gxiaj objektoj, tiel faru.
10ให้เขาทำหีบใบหนึ่งด้วยไม้กระถินเทศ ยาวสองศอกคืบ กว้างศอกคืบ และสูงศอกคืบ
10Kaj ili faru keston el akacia ligno; du ulnoj kaj duono estu gxia longo, kaj unu ulno kaj duono gxia largxo, kaj unu ulno kaj duono gxia alto.
11หีบนั้นหุ้มด้วยทองคำบริสุทธิ์ทั้งด้านในและด้านนอก แล้วทำกระจังคาดรอบหีบนั้นด้วยทองคำ
11Kaj tegu gxin per pura oro, interne kaj ekstere tegu gxin, kaj faru sur gxi oran kronon cxirkauxe.
12ให้หล่อห่วงทองคำสี่ห่วงสำหรับหีบนั้น ติดไว้ที่มุมทั้งสี่ ด้านนี้สองห่วงและด้านนั้นสองห่วง
12Kaj fandu por gxi kvar orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin sur gxiaj kvar anguloj:du ringojn sur unu gxia flanko kaj du ringojn sur gxia alia flanko.
13ให้ทำคานหามด้วยไม้กระถินเทศหุ้มด้วยทองคำ
13Kaj faru stangojn el akacia ligno kaj tegu ilin per oro.
14แล้วสอดคานหามเข้าที่ห่วงข้างหีบสำหรับใช้ยกหามหีบนั้น
14Kaj metu la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la kesto, por porti la keston per ili.
15ไม้คานหามให้สอดไว้ในห่วงของหีบ อย่าถอดออกเลย
15En la ringoj de la kesto devas esti la stangoj; ili ne estu prenataj for de gxi.
16พระโอวาทที่เราจะให้แก่เจ้าจงเก็บไว้ในหีบนั้น
16Kaj en la keston enmetu la Ateston, kiun Mi donos al vi.
17แล้วจงทำพระที่นั่งกรุณาด้วยทองคำบริสุทธิ์ ยาวสองศอกคืบ กว้างศอกคืบ
17Kaj faru fermoplaton el pura oro; du ulnoj kaj duono estu gxia longo, kaj unu ulno kaj duono gxia largxo.
18จงทำเครูบทองคำสองรูป โดยใช้ฝีค้อนทำตั้งไว้ที่ปลายพระที่นั่งกรุณาทั้งสองข้าง
18Kaj faru du kerubojn el oro; per forgxa laboro faru ilin cxe la du randoj de la fermoplato.
19ทำเครูบไว้ที่ปลายพระที่นั่งกรุณาข้างละรูป ทำเครูบนั้นและให้ตอนปลายทั้งสองข้างติดเป็นเนื้อเดียวกับพระที่นั่งกรุณา
19Faru unu kerubon cxe unu flanko kaj unu kerubon cxe la alia flanko; elstarantaj el la fermoplato faru la kerubojn, sur gxiaj du flankoj.
20ให้เครูบกางปีกออกไว้เบื้องบน ปกพระที่นั่งกรุณาไว้ด้วยปีก และให้หันหน้าเข้าหากัน ให้เครูบหันหน้ามาตรงพระที่นั่งกรุณา
20Kaj la keruboj estu etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizagxoj estu unu kontraux la alia; al la fermoplato estu turnitaj la vizagxoj de la keruboj.
21แล้วจงตั้งพระที่นั่งกรุณานั้นไว้บนหีบ จงบรรจุพระโอวาทซึ่งเราจะให้ไว้แก่เจ้าไว้ในหีบนั้น
21Kaj metu la fermoplaton sur la keston supre, kaj en la keston metu la ateston, kiun Mi donos al vi.
22ณ ที่นั้น เราจะอยู่ให้เจ้าเข้าเฝ้า และจะสนทนากับเจ้าจากเหนือพระที่นั่งกรุณาระหว่างกลางเครูบทั้งสองซึ่งตั้งอยู่บนหีบพระโอวาท เราจะสนทนากับเจ้าทุกเรื่องซึ่งเราจะสั่งเจ้าให้ประกาศแก่ชนชาติอิสราเอล
22Kaj Mi aperados al vi tie, kaj Mi parolados kun vi super la fermoplato, el inter la du keruboj, kiuj estos super la kesto de atesto, pri cxio, kion Mi ordonos al vi por la Izraelidoj.
23แล้วจงเอาไม้กระถินเทศมาทำโต๊ะตัวหนึ่ง ยาวสองศอก กว้างหนึ่งศอก และสูงศอกคืบ
23Kaj faru tablon el akacia ligno; du ulnoj estu gxia longo, kaj unu ulno gxia largxo, kaj unu ulno kaj duono gxia alto.
24เจ้าจงหุ้มโต๊ะนั้นด้วยทองคำบริสุทธิ์ และทำกระจังทองคำรอบโต๊ะนั้นด้วย
24Kaj tegu gxin per pura oro, kaj faru al gxi oran kronon cxirkauxe.
25ประกับโต๊ะนั้นทำให้กว้างหนึ่งฝ่ามือโดยรอบ แล้วทำกระจังทองคำประกอบให้รอบประกับนั้น
25Kaj faru cxirkaux gxi manlargxan listelon, kaj faru oran kronon cxirkaux la listelo.
26จงทำห่วงทองคำสี่ห่วงติดไว้ที่มุมขาโต๊ะทั้งสี่
26Kaj faru por gxi kvar orajn ringojn, kaj alfortikigu la ringojn en la kvar anguloj, cxe gxiaj kvar piedoj.
27ห่วงนั้นให้ติดชิดกับประกับ เพื่อเอาไว้สอดคานหาม
27Apud la listelo estu la ringoj, kiel ingoj por stangoj, por porti la tablon.
28เจ้าจงทำคานหามด้วยไม้กระถินเทศ หุ้มด้วยทองคำ ให้หามโต๊ะด้วยไม้นี้
28Kaj faru la stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro, ke per ili oni portu la tablon.
29เจ้าจงทำจานและช้อน คนโท และอ่างน้ำที่ใช้สำหรับรินเครื่องดื่มบูชา สิ่งเหล่านี้เจ้าจงทำด้วยทองคำบริสุทธิ์
29Kaj faru gxiajn pladojn kaj gxiajn kulerojn, kaj gxiajn kalikojn kaj gxiajn krucxojn, per kiuj oni versxos; el pura oro faru ilin.
30และเจ้าจงวางขนมปังหน้าพระพักตร์ไว้บนโต๊ะนั้นต่อหน้าเราเป็นนิตย์
30Kaj metu sur la tablon panon de propono antaux Mi cxiam.
31เจ้าจงทำคันประทีปอันหนึ่งด้วยทองคำบริสุทธิ์ จงใช้ฝีค้อนทำคันประทีป ให้ทั้งลำตัว กิ่ง ดอก ดอกตูม และกลีบติดเป็นเนื้อเดียวกันคันประทีปนั้น
31Kaj faru kandelabron el pura oro, per forgxa laboro estu farita la kandelabro; gxia trunko kaj gxiaj brancxoj, gxiaj kalikoj, gxiaj kapetoj, kaj gxiaj floroj elstaru el gxi.
32ให้มีกิ่งหกกิ่ง แยกออกจากลำคันประทีปนั้นข้างละสามกิ่ง
32Kaj ses brancxoj devas elstari el gxiaj flankoj:tri brancxoj de la kandelabro el unu flanko, kaj tri brancxoj de la kandelabro el la alia flanko;
33กิ่งหนึ่งมีดอกเหมือนดอกอัลมันด์สามดอก ทุกๆดอกให้มีดอกตูมและกลีบ อีกกิ่งหนึ่งให้มีดอกสามดอกเหมือนดอกอัลมันด์ ทุกๆดอกให้มีดอกตูมและกลีบ ให้เป็นดังนี้ทั้งหกกิ่งซึ่งยื่นออกจากลำคันประทีป
33tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro, sur unu brancxo, kaj tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro, sur la alia brancxo; tiel sur la ses brancxoj, kiuj elstaras el la kandelabro.
34สำหรับลำคันประทีปนั้นให้มีดอกสี่ดอกเหมือนดอกอัลมันด์ ทั้งดอกตูมและกลีบ
34Kaj sur la kandelabro estu kvar migdalformaj kalikoj kun kapetoj kaj floroj.
35ใต้กิ่งทุกๆคู่ทั้งหกกิ่งที่ลำคันประทีปนั้น ให้มีดอกตูมเป็นเนื้อเดียวกันกับคันประทีป
35Kaj kapeto sub unu paro da brancxoj, kapeto sub la dua paro da brancxoj, kaj kapeto sub la tria paro da brancxoj; tiel por la ses brancxoj, kiuj elstaras el la kandelabro.
36ดอกตูมและกิ่งทำให้เป็นเนื้อเดียวกันกับคันประทีป ให้ทุกส่วนเป็นเนื้อเดียวกันด้วยทองคำบริสุทธิ์ที่ใช้ค้อนทำ
36La kapetoj kaj brancxoj devas elstari el gxi; cxio devas esti unu forgxita tutajxo el pura oro.
37จงทำตะเกียงเจ็ดดวงสำหรับคันประทีปนั้น แล้วจุดตะเกียงให้ส่องแสงตรงไปหน้าคันประทีป
37Kaj faru por gxi sep lucernojn; kaj starigu sur gxi gxiajn lucernojn, ke ili lumu sur gxian antauxan flankon.
38ตะไกรตัดไส้ตะเกียง และถาดใส่ตะไกรให้ทำด้วยทองคำบริสุทธิ์
38Kaj gxiaj preniloj kaj cindrujoj estu el pura oro.
39คันประทีปกับเครื่องใช้ทุกอย่างให้ทำด้วยทองคำบริสุทธิ์หนึ่งตะลันต์
39El kikaro da pura oro oni faru gxin kaj cxiujn tiujn apartenajxojn.
40จงระวังทำสิ่งเหล่านี้ตามแบบอย่างที่เราแจ้งแก่เจ้าบนภูเขา"
40Kaj rigardu kaj faru laux ilia modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.