1และพระเยโฮวาห์ตรัสแก่โนอาห์ว่า "เจ้าและครอบครัวทั้งหมดจงเข้าไปในนาวา เพราะว่าเราเห็นว่า เจ้าชอบธรรมต่อหน้าเราในชั่วอายุนี้
1Kaj la Eternulo diris al Noa: Eniru vi kaj via tuta familio en la arkeon, cxar vin Mi vidis, ke vi estas virtulo antaux Mi en cxi tiu generacio.
2เจ้าจงเอาสัตว์ทั้งปวงที่สะอาดทั้งตัวผู้และตัวเมียอย่างละเจ็ดคู่ และสัตว์ทั้งปวงที่ไม่สะอาดทั้งตัวผู้และตัวเมียอย่างละคู่
2El cxiuj brutoj puraj prenu al vi po sep paroj, virbestojn kaj iliajn inojn; kaj el la brutoj, kiuj ne estas puraj, po du, virbeston kaj gxian inon.
3นกในอากาศทั้งตัวผู้และตัวเมียอย่างละเจ็ดคู่ด้วย เพื่อรักษาชีวิตไว้ให้สืบเชื้อสายบนพื้นแผ่นดินโลก
3Ankaux el la birdoj de la cxielo po sep paroj, virbestojn kaj virinbestojn, por ke semo restu sur la tuta tero.
4เพราะว่าอีกเจ็ดวันเราจะบันดาลให้ฝนตกบนแผ่นดินโลกสี่สิบวันสี่สิบคืน และสิ่งที่มีชีวิตทั้งปวงที่เราสร้างมานั้นเราจะทำลายเสียจากพื้นแผ่นดินโลก"
4CXar post sep tagoj Mi pluvigos sur la teron dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, kaj Mi ekstermos de sur la tero cxiujn ekzistajxojn, kiujn Mi kreis.
5โนอาห์ได้กระทำตามทุกสิ่งที่พระเยโฮวาห์ทรงบัญชาแก่ท่าน
5Kaj Noa faris cxion, kion la Eternulo al li ordonis.
6เมื่อน้ำท่วมบนแผ่นดินโลกโนอาห์มีอายุได้หกร้อยปี
6Kaj Noa havis la agxon de sescent jaroj, kiam la akva diluvo venis sur la teron.
7โนอาห์ทั้งบุตรชาย ภรรยาและบุตรสะใภ้ทั้งหลายจึงเข้าไปในนาวาเพราะเหตุน้ำท่วม
7Kaj eniris Noa kaj liaj filoj kaj lia edzino kaj la edzinoj de liaj filoj kune kun li en la arkeon, pro la akvo de la diluvo.
8สัตว์ทั้งปวงที่สะอาดและสัตว์ทั้งปวงที่ไม่สะอาดและฝูงนกและบรรดาสัตว์ที่เลื้อยคลานบนแผ่นดินโลก
8El la brutoj puraj, kaj el la brutoj, kiuj ne estas puraj, kaj el la birdoj, kaj el cxiuj rampajxoj sur la tero,
9ได้เข้าไปหาโนอาห์ในนาวาเป็นคู่ๆทั้งตัวผู้และตัวเมีย ตามที่พระเจ้าได้ทรงบัญชาไว้แก่โนอาห์
9po unu paro venis al Noa en la arkeon, virbesto kaj ino, kiel Dio ordonis al Noa.
10ต่อมาอีกเจ็ดวันน้ำก็ท่วมบนแผ่นดินโลก
10Kaj kiam pasis la sep tagoj, la diluva akvo venis sur la teron.
11เมื่อโนอาห์มีชีวิตอยู่ได้หกร้อยปี ในเดือนที่สอง วันที่สิบเจ็ดของเดือนนั้น ในวันเดียวกันนั้นเอง น้ำพุทั้งหลายที่อยู่ที่ลึกใต้บาดาลก็พลุ่งขึ้นมา และช่องฟ้าก็เปิดออก
11En la sescenta jaro de la vivo de Noa, en la dua monato, en la dek-sepa tago de la monato, en tiu tago disfendigxis cxiuj fontoj de la granda abismo kaj la aperturoj de la cxielo malfermigxis.
12ฝนตกบนแผ่นดินโลกสี่สิบวันสี่สิบคืน
12Kaj estis pluvo sur la tero dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj.
13ในวันเดียวกันนั้นเองโนอาห์และบุตรชายของโนอาห์ คือเชม ฮาม และยาเฟท ภรรยาของโนอาห์ และบุตรสะใภ้ทั้งสามได้เข้าไปในนาวา
13GXuste en tiu tago eniris en la arkeon Noa, kaj SXem kaj HXam kaj Jafet, la filoj de Noa, kaj la edzino de Noa, kaj la tri edzinoj de liaj filoj kune kun ili;
14เขาเหล่านั้นและสัตว์ป่าทั้งปวงตามชนิดของมัน และสัตว์ใช้งานทั้งปวงตามชนิดของมัน และบรรดาสัตว์เลื้อยคลานที่คลานไปมาบนแผ่นดินโลกตามชนิดของมัน และนกทั้งปวงตามชนิดของมัน คือบรรดานกทุกชนิดที่มีลักษณะแตกต่างกัน
14ili, kaj cxiuj bestoj laux siaj specoj, kaj cxiuj brutoj laux siaj specoj, kaj cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero, laux siaj specoj, kaj cxiuj flugajxoj laux siaj specoj, cxiuj birdoj, cxiuj flugilhavantoj.
15สัตว์ทั้งปวงที่มีลมปราณแห่งชีวิตได้เข้าไปหาโนอาห์ในนาวาเป็นคู่ๆ
15Kaj eniris al Noa en la arkeon po du el cxiu karno, kiu havas en si spiriton de vivo.
16สัตว์ทั้งปวงที่เข้าไปนั้นได้เข้าไปทั้งตัวผู้และตัวเมียตามที่พระเจ้าได้ทรงบัญชาแก่ท่าน และพระเยโฮวาห์ทรงปิดประตูให้ท่าน
16Kaj la venintoj, virbesto kaj ino el cxiu karno, eniris, kiel ordonis al ili Dio; kaj la Eternulo fermis post ili.
17น้ำได้ท่วมแผ่นดินโลกสี่สิบวัน และน้ำก็ทวีมากขึ้นและหนุนนาวาให้สูงเหนือแผ่นดินโลก
17Kaj estis diluvo dum kvardek tagoj sur la tero; kaj multigxis la akvo kaj levis la arkeon, kaj gxi estis alte super la tero.
18น้ำไหลเชี่ยวและทวีมากยิ่งขึ้นบนแผ่นดินโลก และนาวาลอยบนผิวน้ำ
18Kaj la akvo fortigxis sur la tero, kaj la arkeo nagxis sur la suprajxo de la akvo.
19น้ำไหลเชี่ยวทวีมากยิ่งขึ้นบนแผ่นดินโลก และน้ำก็ท่วมภูเขาสูงทุกแห่งทั่วใต้ฟ้า
19Kaj la akvo treege fortigxis kaj tre multigxis sur la tero; kaj kovrigxis cxiuj altaj montoj, kiuj estas sub la cxielo.
20น้ำไหลเชี่ยวท่วมเหนือภูเขาสิบห้าศอก
20Dek kvin ulnojn pli alte levigxis la akvo kaj kovris la montojn.
21บรรดาเนื้อหนังที่เคลื่อนไหวบนแผ่นดินโลก ทั้งนก สัตว์ใช้งาน สัตว์ป่า และสัตว์เลื้อยคลานที่คลานไปมาบนแผ่นดินโลก และมนุษย์ทั้งปวงก็ตายสิ้น
21Kaj pereis cxiu karno, kiu movigxas sur la tero, la birdoj kaj la brutoj kaj la bestoj, kaj cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero, kaj cxiuj homoj.
22มนุษย์ทั้งปวงผู้ซึ่งมีลมปราณแห่งชีวิตเข้าออกทางจมูก สิ่งสารพัดที่อยู่บนบกตายสิ้น
22CXio, kio havis en si spiriton de vivo, el cxio, kio estis sur la seka tero, mortis.
23สิ่งที่มีชีวิตทั้งปวงที่อยู่บนพื้นแผ่นดินโลกถูกทำลาย ทั้งมนุษย์ สัตว์ใช้งาน สัตว์เลื้อยคลาน และนกในอากาศ และทุกสิ่งถูกทำลายจากแผ่นดินโลก เหลืออยู่แต่โนอาห์และทุกสิ่งที่อยู่กับท่านในนาวา
23Kaj ekstermigxis cxiuj ekzistajxoj, kiuj estis sur la tero, de homo gxis brutoj kaj rampajxoj kaj birdoj de la cxielo; ili ekstermigxis de sur la tero; kaj restis nur Noa kaj kio estis kun li en la arkeo.
24น้ำไหลเชี่ยวบนแผ่นดินโลกเป็นเวลาหนึ่งร้อยห้าสิบวัน
24Kaj la akvo okupis la teron dum cent kvindek tagoj.