Turkish

Esperanto

Numbers

35

1RAB Şeria Irmağı yanında Eriha karşısındaki Moav ovalarında Musaya şöyle dedi:
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la stepoj de Moab cxe la Jerihxa Jordan, dirante:
2‹‹İsraillilere buyruk ver, alacakları mülkten oturmaları için Levililere kentler versinler. Kentlerin çevresinde otlaklar da vereceksiniz.
2Ordonu al la Izraelidoj, ke ili donu al la Levidoj el siaj posedajxoj urbojn por logxi; ankaux la kampojn cxirkaux tiuj urboj donu al la Levidoj.
3Böylece yaşamak için Levililerin kentleri olacak; sığırları, sürüleri, öbür hayvanları için otlakları da olacak.
3Kaj la urboj estos por ili por logxi, kaj la kampoj estos por iliaj brutoj kaj por ilia havo kaj por cxiuj iliaj bezonoj de la vivo.
4‹‹Levililere vereceğiniz kentlerin çevresindeki otlaklar kent surundan bin arşın uzaklıkta olacak.
4Kaj la kampoj de tiuj urboj, kiujn vi donos al la Levidoj, devas etendigxi mil ulnojn ekster la muroj de la urboj cxirkauxe.
5Kent ortada olmak üzere, kent dışından doğuda iki bin arşın, güneyde iki bin arşın, batıda iki bin arşın, kuzeyde iki bin arşın ölçeceksiniz. Bu bölge kentler için otlak olacak.››
5Kaj mezuru ekster la urbo sur la orienta flanko du mil ulnojn kaj sur la suda flanko du mil ulnojn kaj sur la okcidenta flanko du mil ulnojn kaj sur la norda flanko du mil ulnojn, kaj la urbo estos en la mezo; tiaj estu por ili la kampoj de la urboj.
6‹‹Levililere vereceğiniz kentlerden altısı sığınak kent olacak; öyle ki, adam öldüren biri oraya kaçabilsin. Ayrıca Levililere kırk iki kent daha vereceksiniz.
6Kaj el la urboj, kiujn vi donos al la Levidoj, estos ses urboj de rifugxo, en kiujn vi al mortiginto permesos forkuri; kaj krom tiuj donu kvardek du urbojn.
7Levililere otlaklarıyla birlikte toplam kırk sekiz kent vereceksiniz.
7La nombro de cxiuj urboj, kiujn vi devas doni al la Levidoj, estas kvardek ok urboj kune kun iliaj kampoj.
8İsraillilerin mülkünden Levililere vereceğiniz kentler her oymağa düşen pay oranında olsun. Çok kenti olan oymak çok, az kenti olan oymak az sayıda kent verecek.››
8La urbojn, kiujn vi donos el la posedajxoj de la Izraelidoj, de la plimultaj prenu pli multe kaj de la malplimultaj prenu malpli multe; cxiu konforme al sia posedajxo, kiun li ricevos, devas doni el siaj urboj al la Levidoj.
9RAB Musayla konuşmasını şöyle sürdürdü:
9Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
10‹‹İsraillilere de ki, ‹Şeria Irmağından geçip Kenan ülkesine girince,
10Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi transiros Jordanon en la landon Kanaanan,
11sığınak kentler olarak bazı kentler seçin. Öyle ki, istemeyerek birini öldüren kişi oraya kaçabilsin;
11tiam elektu al vi urbojn, kiuj estu cxe vi urboj de rifugxo, kien povas forkuri mortiginto, kiu mortigis homon senintence.
12öç alacak kişiden kaçıp sığınacak bir yeriniz olsun. Böylece adam öldüren kişi topluluğun önünde yargılanmadan öldürülmesin.
12Kaj tiuj urboj estos cxe vi rifugxejo kontraux vengxanto, por ke ne mortu la mortiginto, antaux ol li staros antaux la komunumo por jugxo.
13Vereceğiniz bu altı kent sizin için sığınak kentler olacak.
13Kaj el la urboj, kiujn vi donos, ses urboj de rifugxo estu cxe vi.
14Sığınak kentlerin üçünü Şeria Irmağının doğusundan, üçünü de Kenan ülkesinden seçeceksiniz.
14Tri urbojn donu transe de Jordan kaj tri urbojn donu en la lando Kanaana; urboj de rifugxo ili estu.
15Bu altı kent İsrailliler ve aralarında yaşayan yabancılarla yerli olmayan konuklar için sığınak kentler olacak. Öyle ki, istemeyerek birini öldüren kişi oraya kaçabilsin.
15Por la Izraelidoj kaj por la fremdulo kaj por la paslogxanto inter ili estu tiuj ses urboj por rifugxo, por ke forkuru tien cxiu, kiu mortigis homon senintence.
16‹‹ ‹Eğer biri demir bir aletle başka birine vurur, o kişi de ölürse, adam katildir ve kesinlikle öldürülecektir.
16Sed se per fera objekto li batis lin kaj cxi tiu mortis, tiam li estas mortiginto; la mortiginton oni devas mortigi.
17Birinin elinde adam öldürebilecek bir taş varsa, bu taşla başka birine vurursa, o kişi de ölürse, adam katildir ve kesinlikle öldürülecektir.
17Kaj se li batis lin per mana sxtono, de kiu oni povas morti, kaj cxi tiu mortis, tiam li estas mortiginto; la mortiginton oni devas mortigi.
18Ya da elinde adam öldürebilecek tahtadan bir alet varsa, bununla birine vurursa, o kişi de ölürse, adam katildir ve kesinlikle öldürülecektir.
18Aux se li batis lin per mana objekto ligna, de kiu oni povas morti, kaj cxi tiu mortis, tiam li estas mortiginto; la mortiginton oni devas mortigi.
19Ölenin öcünü alacak kişi, katili öldürecektir; onunla karşılaşınca onu öldürecektir.
19La vengxanto de la sango mem povas mortigi la mortiginton; kiam li renkontos lin, li povas mortigi lin.
20Eğer biri başka birine beslediği kinden ötürü onu iter ya da bile bile ona bir nesne fırlatırsa, o kişi de ölürse,
20Se iu pusxis iun pro malamo aux sin kasxinte jxetis ion sur lin kaj cxi tiu mortis,
21ya da beslediği kinden ötürü onu yumruklar, o kişi de ölürse, vuran kişi kesinlikle öldürülecektir; katildir. Ölenin öcünü alacak kişi katille karşılaşınca onu öldürecektir.
21aux se li malamike per sia mano batis lin kaj cxi tiu mortis, tiam oni devas mortigi la batinton:li estas mortiginto; la vengxanto de la sango povas mortigi la mortiginton, kiam li renkontos lin.
22‹‹ ‹Eğer biri bir başkasına kin beslemediği halde ansızın onu iter ya da istemeyerek ona bir nesne fırlatırsa,
22Sed se per hazardo kaj ne pro malamikeco li pusxis lin, aux se li jxetis sur lin ian objekton sen malbonintenco,
23ya da onu görmeden üzerine öldürebilecek bir taş düşürürse, o kişi de ölürse, öldüren ölene kin beslemediğinden ve ona zarar vermek istemediğinden,
23aux se sxtonon, de kiu oni povas morti, li jxetis sur lin ne vidante, kaj cxi tiu mortis, sed li ne estis lia malamiko kaj ne deziris al li malbonon:
24topluluk adam öldürenle kan öcünü alacak kişi arasında şu kurallar uyarınca karar verecek:
24tiam la komunumo devas jugxi inter la batinto kaj la vengxanto de la sango laux cxi tiuj legxoj;
25Topluluk adam öldüreni kan öcü alacak kişinin elinden korumalı ve kaçmış olduğu sığınak kente geri göndermeli. Kişi kutsal yağla meshedilmiş başkâhinin ölümüne dek orada kalmalıdır.
25kaj la komunumo devas savi la mortiginton el la mano de la vengxanto de la sango, kaj la komunumo revenigos lin en lian urbon de rifugxo, kien li forkuris; kaj li devas logxi tie gxis la morto de la granda pastro, kiu estas oleita per sankta oleo.
26‹‹ ‹Ama adam öldüren kaçmış olduğu sığınak kentin sınırını geçer,
26Sed se la mortiginto eliris el la limoj de sia urbo de rifugxo, kien li forkuris,
27kan öcü alacak kişi de onu sığınak kentin sınırı dışında görür, kan öcü alacak kişi öldüreni öldürürse suçlu sayılmayacaktır.
27kaj la vengxanto de la sango trovis lin ekster la limoj de lia urbo de rifugxo kaj la vengxanto de la sango mortigis la mortiginton, tiam li ne estas kulpa pri la sango;
28Çünkü adam öldüren, başkâhinin ölümüne dek sığınak kentte kalmalı. Ancak onun ölümünden sonra kendi toprağına dönebilir.
28cxar en sia urbo de rifugxo li devas resti gxis la morto de la granda pastro, kaj post la morto de la granda pastro la mortiginto povas reveni sur la teron de sia posedajxo.
29‹‹ ‹Bunlar kuşaklar boyunca yaşadığınız her yerde sizin için kesin kural olacaktır.
29Kaj tio estu por vi legxa regulo en viaj generacioj, en cxiuj viaj lokoj de logxado.
30‹‹ ‹Adam öldüren, tanıkların tanıklığıyla öldürülecek, bir tek kişinin tanıklığıyla öldürülmeyecektir.
30CXiun, kiu mortigis homon, tiun mortiginton oni devas mortigi, se raportis pri li atestantoj; sed unu atestanto ne suficxas, por kondamni homon al morto.
31‹‹ ‹Ölümü hak etmiş katilin canı için bedel almayacaksınız; o kesinlikle öldürülecektir.
31Ne prenu elacxeton pro animo de mortiginto, kiu estas malbonagulo mortiginda; oni devas lin mortigi.
32‹‹ ‹Sığınak kente kaçmış olan birinin başkâhinin ölümünden önce toprağına dönüp yaşaması için bedel almayacaksınız.
32Kaj ne prenu elacxeton pro homo, kiu forkuris en urbon de rifugxo, ke li povu reveni kaj logxi sur sia tero antaux la morto de la pastro.
33‹‹ ‹İçinde yaşadığınız ülkeyi kirletmeyeceksiniz. Kan dökmek ülkeyi kirletir. İçinde kan dökülen ülke ancak kan dökenin kanıyla bağışlanır.
33Kaj ne malhonoru la teron, sur kiu vi estos, cxar sango malhonoras la teron, kaj nur per la sango de tiu, kiu versxis sangon, la tero povas purigxi de la sango, kiu estas versxita sur gxi.
34‹‹ ‹İçinde oturduğunuz, benim de içinde yaşadığım ülkeyi kirletmeyeceksiniz; çünkü ben İsrailliler'in arasında yaşayan RAB'bim.› ››
34Kaj ne malpurigu la landon, en kiu vi logxas kaj en kies mezo Mi restas; cxar Mi, la Eternulo, restas inter la Izraelidoj.