Esperanto

Psalms

124

1Kanto de suprenirado. De David. Se la Eternulo ne estus kun ni, Diru nun Izrael,2Se la Eternulo ne estus kun ni, Kiam homoj levigxis kontraux ni:3Tiam ili englutus nin vivajn, Kiam ekflamis kontraux ni ilia kolero;4Tiam dronigus nin akvo, torento kovrus nian animon;5Tiam kovrus nian animon pereiga akvo.6Benata estu la Eternulo, Kiu ne fordonis nin kiel rabakiron al iliaj dentoj.7Nia animo liberigxis, kiel birdo el la reto de kaptistoj; La reto dissxirigxis, kaj ni liberigxis.8Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo, Kiu kreis la cxielon kaj la teron.